Pro la kovim pandemio, preskaŭ ĉiuj Esperanto-kongresoj estis nuligitaj dum 2020 kaj 2021. Anstataŭe, kongresoj okazis per la interreto. Sed nun la trudizoliĝo plejparte finiĝis (sed ne ĉie) kaj ĉeestaj kongresoj revenis (kiel IJK kaj UK). Do, ĉu ni daŭrigu la retajn kongresojn? Ĉu la retaj kongresoj estas valoraj aldonoj al nia komunumo kaj iĝos nova kolumno de la Movado? Aŭ ĉu ili estas provizoraj anstataŭaĵoj kiujn ni ne plu bezonas?
Legi plu “Ĉu retaj kongreso havos estontecon post kovim?”Etikedo: Movado
Ĉu statistikoj klarigas kial tiom da homoj forlasis la TEJO-estraron?
Dum la pasintaj jaroj la estraro de TEJO suferis grandan problemon pro la malaktiveco de estraranoj. Multaj estraranoj estis elektita plene je energio kaj promesoj, sed baldaŭ ĉesis aktive labori kaj poste rezignis aŭ estis eksigitaj. Kial ĉiu estraro enhavis almenaŭ unu estrarano kiu foriris?
Legi plu “Ĉu statistikoj klarigas kial tiom da homoj forlasis la TEJO-estraron?”La sekreta skandalo
Antaŭ unu jaro dum JES, oni informis la komitaton de TEJO pri skandalo. La skandalo estis tiel grava, ke ĝi provokis voĉdonon pri la eksigo de estrarano. La komitatanoj estis tiel ŝokitaj ke ili voĉdonis por forstreki la tutan diskuton el la protokolo kaj petis ke neniu parolu pri ĝi. Sed nun mi opinias ke sufiĉe da tempo jam pasis por ke mi nun rakontu ĝin al vi.
Legi plu “La sekreta skandalo”Akademiano opinias ke iuj virinoj deziras seksĝenadon
Antaŭ kelkaj tagoj mi verkis artikolon pri seksĝenado en Esperantujo. Mi ja sciis ke ne ĉiuj konsentus kun la artikolo, bedaŭrinde iuj viroj opinias ke ĝi ne estas serioza problemo kaj virinoj troigas. Sed kutime viroj ne rekte denuncas ĝin, kutime ili preferas ĝentile plimalgrandigi la problemon. Tial mi estis surprizita kiam la unua komento sub la artikolo estas de iu viro kiu diris ke la problemo estas ke virinoj havas tro riĉan fantazion kaj eble la seksĝenado estas ilia deziro. Unue mi pensis ke tiu simple estas iu frenezulo, iu stulta trolo kiu diras sensencaĵon por provoki min. Sed poste mi eltrovis ke li estas Valentin Melnikov, membro de la Akademio de Esperanto. La Akademio estas grava kaj honora instituto, ĉu estas akceptebla ke akademiano diru tiajn aferojn? Legi plu “Akademiano opinias ke iuj virinoj deziras seksĝenadon”
Ĉu Esperantujo bezonas ‘Ankaŭ Mi’ momenton?
Esperantujo estas la plej progresema kaj tolerema komunumo kiun mi konas, sed ĝi ne estas perfekta. Ĝi ja estas tre amikema kaj malferma loko, multe pli ol eĉ progresemaj okcidentaj landoj. La junulara movado principe estas tre respektema al diverseco kaj ne estas nur klubo de malmodernaj viroj. Ĉiuj transgenruloj kiujn mi konas, mi renkontis en Esperantujo, ĉar ĝi estas pli malferma kaj akceptebla ĉi tie. Oni ofte parolas pri la graveco de egaleco sendepende de nacieco, genro, samseksemeco kaj religio.
Tial ĝi estas tre seniluziiĝa kaj malespera kiam seksĝenado okazas. Legi plu “Ĉu Esperantujo bezonas ‘Ankaŭ Mi’ momenton?”
Kial mi kritikas
Unu stranga afero pri mia blogo estas ke kiam mi unue kreis ĝin, mi diris ke ĝi ne diskutos la Esperanto-movadon. Nun tio estas la ĉefa temo de la blogo. Mi ne nur diskutas sed multfoje kritikas. Ankaŭ en la komitato de TEJO, mi estas la ĉefa kritikanto kaj kontraŭanto. Ofte oni diras al mi, Roberto kial vi kritikas? Kial vi nur plendas kaj parolas pri la malbonaj aferoj? Legi plu “Kial mi kritikas”
Raŭmismo post 40 jaroj – ĉu ĝi ankoraŭ gravas por la nova generacio?
Antaŭ 40 jaroj, dum IJK 1980 en Raŭmo, Finnlando, okazis unu el la plej gravaj momentoj en la historio de la Esperanto-movado, la publikigo de la Manifesto de Raŭmo. El tio kreskis Raŭmismo, grava kaj influa ideologio. Sed kion precize ĝi signifas? Kiel la originalaj subskribintoj de la manifesto, mi estas aktivulo en TEJO kaj plimalpli la sama aĝo kiel ili estis. Do, kion signifas Raŭmismo al mi kaj mia generacio? Ĉu ĝi ankoraŭ gravas aŭ ĉu ĝi estas antikvaĵo de historio? Legi plu “Raŭmismo post 40 jaroj – ĉu ĝi ankoraŭ gravas por la nova generacio?”
Ĉu Libera Folio helpas aŭ malhelpas nian movadon?
Eble unu el la plej polemikaj aferoj en Esperantujo estas Libera Folio, la sendependa gazeto kiu raportas la novaĵon pri la movado ekde 2003. Por iuj, ĝi estas necesa sendependa voĉo kiu aŭdacas paroli la nekomfortan veron kaj respondecigi la gravulojn por korekti erarojn. Por aliaj, ĝi estas skandalisma klaĉema gazetaĉo kiu kreas problemojn kaj subfosas la movadon. Sed por ĉiuj, ĝi estas la plej konata kaj legata fonto da informo pri la movado kaj la nuna stato de Esperanto. Do, ĉu ĝia influo helpas aŭ malhelpas nian movadon? Legi plu “Ĉu Libera Folio helpas aŭ malhelpas nian movadon?”
Kiel revivigi la movadon en Irlando?
Jen stranga fakto pri mi – mi partoprenis UK kaj IJK pli da fojoj ol mi partoprenis renkontiĝojn en mia hejmlando de Irlando. Kiel/Kial mi iris pli ofte eksterlande al renkontiĝoj kiuj kostas multe pli da mono kaj tempo, ol al senpaga kunveno en mia urbo? Unu kialo estas ke mi loĝis eksterlande dum du jaroj kaj mia hejmurbo estas Galivo (Galway) kiu situas ĉe la okcidenta marbordo de Irlando, kie ne estas iuj aliaj Esperantistoj. La sola klubo en la Respubliko de Irlando estas en la ĉefurbo, ĉe la orienta marbordo, Dublino (Dublin). Nur ĉi-monate mi translokiĝis al Dublino kaj revenis al la ĉefurbo post tri jaroj.
Sed la dua, kaj pli granda kialo estas ke Esperanto apenaŭ vivas en Irlando. Legi plu “Kiel revivigi la movadon en Irlando?”
Ĉu ekzistas du movadoj?
Ekde kiam mi lernis Esperanton, mi ofte partoprenas en la movado. Mi multfoje iris al kongresoj kaj renkontiĝoj kie mi parolis kun aliaj esperantistoj. Mi ankaŭ multe uzas la interreton por skribi kaj legi kun aliaj esperantistoj. Mi ofte blogas kaj uzas Fejsbukon, Tviteron kaj Rediton.
Sed ŝajnas al mi ke ekzistas grandan dividon inter esperantistoj kiuj uzas la interreton kaj tiuj kiuj partoprenas renkontiĝojn. Fakte, apenaŭ iu apartenas al ambaŭ flankoj, interrete mi ne vidas kongresanojn kaj la interretantoj ne partoprenas kongresojn. Estas kvazaŭ du apartaj movadoj ezkistas en apartaj mondoj. Legi plu “Ĉu ekzistas du movadoj?”