Akademiano opinias ke iuj virinoj deziras seksĝenadon

Antaŭ kelkaj tagoj mi verkis artikolon pri seksĝenado en Esperantujo. Mi ja sciis ke ne ĉiuj konsentus kun la artikolo, bedaŭrinde iuj viroj opinias ke ĝi ne estas serioza problemo kaj virinoj troigas. Sed kutime viroj ne rekte denuncas ĝin, kutime ili preferas ĝentile plimalgrandigi la problemon. Tial mi estis surprizita kiam la unua komento sub la artikolo estas de iu viro kiu diris ke la problemo estas ke virinoj havas tro riĉan fantazion kaj eble la seksĝenado estas ilia deziro. Unue mi pensis ke tiu simple estas iu frenezulo, iu stulta trolo kiu diras sensencaĵon por provoki min. Sed poste mi eltrovis ke li estas Valentin Melnikov, membro de la Akademio de Esperanto. La Akademio estas grava kaj honora instituto, ĉu estas akceptebla ke akademiano diru tiajn aferojn?

Do jen la unua komento (vi povas legi la tutan diskuton kaj ĉiujn komentojn en la komentejo kaj mi savis kopion de ĝi por la arĥivo kaze ke li forigus ĝin.)

Ĉu vi eĉ ne allasas penson, ke virino povas havi tro riĉan fantazion kaj rakonti ne realan okazon, sed sian imagaĵon (eble eĉ deziratan).

Ĉu iu vere kredas ke la problemo pri seksĝenado estas ke virinoj simple imagas ĝin? Ĉu la vortoj de virinoj estas tiel malvaloroj laŭ li? En la artikolo, mi parolis pri okazaĵoj kiuj okazis antaŭ mi kaj al virinoj kiuj mi bone konas kaj plene fidas. Mi rakontis pri okazaĵo dum IJK 2018 pri kiu eĉ la viro mem agnoskis ke ĝi okazis kaj pardonpetis. Sed eĉ kiam ĉiuj agnoskas ke ĝi okazis, la seksismo de Melnikov ankoraŭ volas kulpigi la virinon.

Sed la plej fia kaj maldeca de ĉiuj liaj vortoj, estas la sugesto ke eble iuj virinoj deziras ĝin. Tiu estas nekredebla kruela, bizara, freneza kaj malafabla. Mia amikino, kies rakonto pri seksĝenado aperis en la artikolo, mesaĝis min por diri ke ŝi skuiĝas pro kolero (kaj ŝi neniam preskaŭ koleriĝas). Mi estis ŝokita ke iu povus diri tion, eĉ pli membro de la respektita Akademio.

Se temas pri misago de iu funkciulo aŭ simple persono delonge konata en la movado – ĉu vi ne allasas, ke iu malamiko/konkurenculo de tiu persono petis iun knabinon (eĉ prefere tute fremdan, neparolantan) “raporti”, akuzi – simple por forigi konkurenculon en balotado ktp.? En la “granda mondo” tiaj okazoj multe pli oftas ol reala ĝeno…

Klare la sola homo kun la tro riĉa fantazio estas Melnikov, ĉu li serioze kredas ke iu en TEJO aŭ alia Esperanta asocio vere dungos iun virinon por krei falsan akuzon de seksĝenado? Bedaŭrinde, por iuj homoj sensencaj komplotoj estas pli kredeblaj ol la ideo ke iu viro fiagis. Estas neniu pruvo ke tiu okazas pli ofte en la mondo ol veraj akuzoj, denove Melnikov uzas lian imagon.

Inter arestitoj pro seksperforto plejparto estas senkulpaj: seksumado okazis laŭvole, sed poste la viro aŭ ne edziĝis (kvankam promesis), aŭ simple ne pagis.

Sed Melnikov daŭrigis lian ofendadon. Virinoj ne nur mensogas pri seksĝenado sed ili faras tion ĉar ili estas putinoj kiuj ne estis pagitaj. Mi ne scias pri kia situacio Melnikov imagas ke la virino volas edziniĝi al seksĝenanto, sed tiu estas lia imago. Tiuj vortoj estus stultaj el la buŝo de ebriulo, sed el la buŝo de akademiano, ili estas tre malkomfortaj. Li estis elektita nur en 2019, do oni verŝajne jam scias pri liaj vidpunktoj kaj agmaniero tiam.

51008181
Valentin Melnikov

Vi nenion komprenos ĝis kiam vin mem trafos tia akuzo, kiajn vi nun propagandas. Do mi rekomendas al vi neniam aperi en lokoj kie povas esti virinoj. Tiamaniere vi sukcese gardos vin kontraŭ akuzoj pri “seksa ĝeno”, kaj pli grave – pro nekontakto kun inoj vi ne havos idojn, do via fuŝa genaro ne transdoniĝos plu.

Jen la kerno de lia vidpunkto, por li, la plej granda problemo ne estas ke virinoj suferas seksĝenadon, sed ke iu povus akuzi lin. Oni povus fari ion ajn al virinoj kaj li prifajfos, sed estos katastrofo se io okazus al viro kiel li. Rimarkinde ke ĉar mi malkonsentis kun li, li opinias ke preferindas se mia “fuŝa genaro” malaperu. Eble iuj opinias ke li simple havas malsaman vidpunkton ol mi, kiu same meritas respekton, sed evidente li ne respektas ies alian vidpunkton, por li, oni aŭ konsentu aŭ mortu. Mi supozas ke li ne estis elektita al la Akademio pro lia ĝentileco.

Kvankam vere suspektindas, kiam iu nekonata ulino, unuafoje veninta al E-aranĝo kaj eĉ ne parolanta E-on, tuj akuzas iun gravan personon. Ĉu ne multe pli logika klarigo estas, ke ŝi simple volas altiri atenton al si? aŭ vere iu konkurenculo mendis al ŝi kompromiti indan homon, kun alimaniere li ne povas forigi?

Do, jen nia honora sinjoro akademiano, laŭ li, virinoj mensogas pri seksĝenado nur por ricevi pli da atento. Kia perversa logiko, ĉar en la reala mondo, virinoj ofte estas hontigita eĉ se ili estas tute senkulpaj. La akuzantoj preskaŭ ĉiam ricevas kritikojn ke ŝi mensogas, troigas aŭ provokis la ĝenadon. En la ekzemploj kiujn mi diskutis en la antaŭa artikolo, ĉiuj virinoj restis anonime kaj ne volis ke iu konu sian identecon. Neniu parolas pri seksĝenado por ricevi atenton, ĉar ili kutime ricevas malbonan atenton. Mi rimarkis ke iuj viroj ekspluatas novulinojn ĉar ili havas malpli da subteno, sed Melnikov kulpigas la viktimojn. Por li, fameco estas kiel ŝildo, se iu estas fama, tiu ne povus esti malbonulo, devus esti ia komploto kontraŭ tiu.

Mi ripetas: al unu vera seksperforto troveblas dek imagitaj, kaj senkulpuloj estas severe punataj pro falsaj akuzoj sen eĉ minimuma pruvo.

Melnikov skribis ke li kontraŭas senpruvajn akuzojn, sed kie estas la pruvo por ĉi tiu akuzo?

kio pli suferigas homon: – ĉu dumsekuda tuŝo, kiun eblas eĉ ne rimarki, aŭ – dumjara malliberigo, multmila monpuno aŭ ruinigo de la vivo de meritplena homo?

Do, jen la pinto de lia vidpunkto, ke viroj estas la veraj viktimoj kaj seksĝenado ne vere estas problemo. Se viro tuŝas virinon sen ŝia konsento, ne gravas ĉar ĝi daŭras nur kelkaj sekundoj kaj eble ŝi eĉ ne rimarkos. Ĉu li dirus la saman aferon se iu tuŝis lian penison – nur por kelkaj sekundoj kompreneble! Eble li eĉ ne rimarkus?

Li skribis tro da komentoj por ripeti ĉiun stultan kaj kruelan citaĵon, sed li ankaŭ diris ke tiuj kiuj malkonsentis kun li neniam faris ion honestan en siaj vivoj, nur volas ke ĉiuj obeu ilin, loĝas en tro riĉa lando do serĉas perversajn distraĵojn, estas kiel parazito, komparis min al Goebbels kaj parolis pri iu esperantistino seksumis por atingi altan lokon. En lia fantazio, viroj estas punitaj se ili nur rigardas al virino, virinoj havas pli da privilegioj ol viroj, seksĝenado neniam okazas en loko kie aliaj homoj ĉeestas kaj fakte neniam okazas en sia lando.

Mi estis tiel ŝokita kaj ĝenita de liaj vortoj ke mi decidis oficiale plendi al Akademio de Esperanto pri lia konduto. Mi scias ke liaj komentoj ne rilatas al lingvaĵo, do eble la Akademio ignoros ilin. Rimarkinde ke el la 45 membroj de la Akademio, nur 5 estas virinoj. Sed ĉu iu asocio povas tute ignori la agadon de ties membroj? Ĉu akademianoj rajtas fari ion ajn se ĝi ne rilatas al la lingvo? Esti akademiano estas tre prestiĝa kaj impona rolo en nia movado, sed kun la honoro ankaŭ venas respondeco. Kiam akademianoj parolas, ili ricevas pli da atento kaj respekto ol ordinaraj esperantistoj, do ni ne lasu iun misuzi la postenon. En 2018, la Sveda Akademio ne donis la Nobel-premion por literaturo pro seksĝenada skandalo, malgraŭ ke ĝi ne rilatis al lingvaĵo aŭ literaturo.

Mi ne ricevis oficialan respondon de la Akademio, sed la sekretario, François Lo Jacomo respondis propranome. La respondo estas miksaĵo, li kritikis Melnikov sed ankaŭ diris ke lia vidpunkto estas “neniel kondamninda”?! Li diris ke li ne defendas Melnikov, sed tiam li skribis tre multe pri kiel iuj virinoj ja mensogas per falsaj akuzoj kaj iuj ja provas ruinigi la vivon de viroj pro politikaj kialoj. Tiam li rakontis pri unu fojo kiam li kisis virinon sur la vango kaj eble ŝi estis ĝenita pro tio. Li parolis kvazaŭ la vortoj de Melnikov kaj tiuj kiuj kritikis lin estas egale malbonaj. Li skribis ke ne ĉiuj virinoj estas perfektaj aŭ honestaj kaj en kazoj de seksĝenado, li ne scias kiu plej kulpas. Sed laŭ li, la afero ne rilatas al la Akademio do li ne informos la aliajn membrojn.

Pro tio mi verkis ĉi tiun artikolon ĉar mi ne scias kion alian fari. La Akademio ne reagos, Libera Folio ne interesiĝas kaj mi pripensis simple forgesi pri la afero. Sed la problemo de seksĝenado kaj tiuj kiuj etigas kaj eĉ defendas ĝin, estas tro grava por ignori. Ĉu la aliaj akademianoj estas komfortaj kun membro kiel Melnikov? Akademianoj havas altan lokon en nia movado kaj pro tio ni ne akceptu se unu opinias ke iuj virinoj estas putinoj kiuj mensogas pri seksĝenado por ricevi atenton aŭ monon aŭ ĉar ĝi estas dezirata fantazio.

 

28 pensoj pri “Akademiano opinias ke iuj virinoj deziras seksĝenadon

  1. 1. Vi ĉiam ĉie asertas, ke vi subtenas “toleremon”.
    Tamen evidente tio estas nur pufaj falsaj vortoj. Vi absolute ne toleras opinion, kiu ne koincidas kun la via – kion klare montras via nuna paskvilo kaj via naŭza denunco .pri mi al la Akademio. (Nature, rifuzita – ĉar en Akademio estas saĝaj kaj honestaj homoj, kiuj i.a. obeas leĝojn.)

    2. En Akademion oni elektas homojn saĝajn kaj pro multjaraj meritoj. Ĉu do al vi neniam venis en la kapon, ke jam pro tio pri iu demando akademiano povas esti prava kaj vi ne?

    3. Vi kontraŭleĝe misuzas mian nomon, mian foton kaj aliajn personajn informojn. En normalaj kondiĉoj mi lanĉus juĝproceson kontraŭ vi, kaj vi estus serioze punita. Sed nun vi sentas, ke realaj rimedoj por puni vin bedaŭrinde forestas, kaj do vi ebriiĝas pro via “ĉiopovo”.
    Tamen mi esploros la eblecojn bridi vian kalumnian agadon.

    Ĉar oni ne povas havi iluziojn pri via honesteco, mi ne vidas sencon ion diri plu.

    Ŝati

    1. Via foto kaj nomo aperas ankaŭ en komentoj al la antaŭa artikolo kaj ĉiuj citaĵoj ankaŭ aperas tie, strange ke ne zorgigis vin tio antaŭe. Vi mem skribis ĉiujn vortojn, kiuj estas menciitaj en la artikolo, vi mem elektis ne malkaŝi sian nomon, vi mem elektis ne malkaŝi sian foton, vi jam faris tiun elekton skribinte tiujn komentojn sub alia artikolo, do prenu respondecon pri siaj agoj.

      Strange ankaŭ ke vi estas tiom ĝenita pri tio ke via nomo estas menciita, se vi vere kredas ke vi pravas kaj via logiko ĝustas, tiam kial timi, ke iu vidos ke vi skribis tion?

      Liked by 2 people

    2. La sola afero kiun mi faris kontraŭ vi, estas ke mi kritikis vin. Ĉu tiu estas maltoleremeco laŭ vi? Ĉu tolerema mondo estus mondo kie neniu kritikas vin?

      Kontraŭ kiun leĝon mi agis? Kiel mi misuzis vian nomon? Ĉu vi opinias ke ĉiuj devas ricevi vian permeson antaŭ ol uzi vian nomon kaj foton? Se vi volas minaci min, ne malŝparu vian tempon ĉar vi ne timigos min. Almenaŭ en mia lando oni rajtas libere esprimi sian opinion kaj estas neniu leĝo kontraŭ tio.

      Vi donis vian vidpuntkon kaj mi donis mian. Jen kiel libera kaj tolerema diskutado okazas.

      Liked by 1 persono

    3. Valentin, rilate vian duan alineon:
      Same kiel la Akademio kiel pure lingva institucio ne povas preni starpunkton pri viaj privataj opinioj nelingvaj, vi mem ne povas misuzi vian Akademianecon kiel argumenton favore al la praveco de viaj opiniesprimoj (kiujn mi – private – opinias hontindaj).

      Liked by 5 people

    4. Pri la specifaĵoj de tiu afero mi scias nenion kaj ne volas enplektiĝi. Tamen mi rekonas personajn atakojn kiam mi vidas ilin, kaj nur surbaze de tio volas defendi Valentin. “Klare la sola homo kun la tro riĉa fantazio estas Melnikov, ĉu li serioze kredas ke iu en TEJO aŭ alia Esperanta asocio vere dungos iun virinon por krei falsan akuzon de seksĝenado?” Neniuj faktoj, neniu pruvaĵo, nur persona atako, kvazaŭ estus neeble, ke tio kio okazas en la ekstera mondo povu iel ajn okazi en Esperantujo. Kaj tio venas de homo kiu asertis, ke mi ne havas pruvaĵojn rilate al miaj eltrovaĵoj en Esperanto-Asocio de Britio, post kiam li ignoris mian proponon sendi al li miajn 12 esplorraportojn kiujn mi faris en unujara plentempa esplorprojekto komisiita ĝuste de — la mastruma komitato de EAB! Pri akuzoj de seksperforto ni ĉiuj scias, ke ekster Esperantujo eblas falsaj akuzoj, kiel en ĉio. Antaŭ nelonge eksa gvidanto de la Skota Nacia Partio, Alex Salmond, estis deklarita senkulpa de tiaj akuzoj. Ne nur li atestas, ke tiu afero estis politike motivigita. Lia baldaŭa rebato eventuale povos skui la tutan politikon en Skotlando. Sed en la Esperanto-movado entute ne eblas ke aperu tiaj skandaloj ĉar ni ĉiuj estas ‘gesamideanoj’.

      Robert Nielsen scias, ke en Esperanto-organizaĵoj kritiko al la ‘eminentuloj’ estas verboten. Mi estis denuncita en la jarkunveno de EAB, ke mi estis ‘kritikema pri la komitato’. Tiu estis la sola akuzo per kiu ili tiom nigrigis mian nomon, ke ne eblis plu ricevi la kunlaboron de aliaj pro evoluigi projektojn por Esperanto. Tio demonstras la hipokritecon; ili rajtas denunci min ĉar mi estis ‘kritikema’, kaj pro neniu alia kialo! La vera kialo estis, ke ili sciis, kion mi eltrovis pri la malkongruo inter la kontoj kaj la protokoloj – kaj tion Robert Nielsen neas. Nenio kion mi diris aŭ skribis estis kontestita de iu ajn en EAB. La kasisto fine agnoskis, ke miaj ciferoj estas ĝustaj. Tio konfirmis, ke la kasisto konstante asertis malveron al la membroj. Se Robert Nielsen asertas, ke mi ne havas pruvaĵon kiam mi havas, li mem devas esti enplektita en tiu malhonestaĵo.

      Kaj pri ‘toleremo’ – tio estas ŝerco. Ili eĉ ne kapablas toleri min.

      Ŝati

  2. Pro mia komento mi timas ke mi ricevos plendojn de ĉiuj flankoj, sed nu, mi ne povis teni en mi mem. Kion mi ne komprenas: kial seksa ĝenado estus io, kion viroj faras kontraŭ virinoj? Ĝi estas io, kion iu faras kontraŭ la volo de la alia, sed tute sendepende de la ineco de la ataka(n)to.

    Mi ankaŭ komprenas ke ja estas la eblo ke iu malvere akuzas la alian pri io ajn, inkluzive pri seksa ĝenado, kaj ja gravas ke la vero estu eltrovita antaŭ ol kondamni la personon, tio estas la regulo de supozo de senkulpeco. Bedaŭrinde miasperte en la movado oni ofte akceptas akuzojn sen pruvo, (ajnan, pri seksaj ĝenoj mi ne spertas, mi pli vidis ke homoj timis raporti, ĉar temis pri gravuloj en la movado, kiuj seksĝenis…) kaj tio ja estas problemo. Sed pro tio senesplore pri la vereco de la kulpigo tuj kulpigi la akuzanton, ke tiu certe malvere akuzas, estas la sama eraro: kulpigi iun sen pruvo.

    La ekzemploj, kiuj estis en la unua blogafiŝo laŭ mia kompreno estis ĉiam sufiĉe pruvitaj, do ĉi-kaze al mi ŝajnas ke tiuj akuzoj estis pruvitaj, sed la akademiano faris multajn akuzojn sen pruvo, eĉ pli: malgraŭ jam ekzistanta kontraŭpruvo.

    Liked by 1 persono

    1. Male, mi opinias vian starpunkton tute ĝusta, ĉar ĝi, alie ol la blogaĵo origina kaj la pria komento diskutata ĉi tie, ne atribuas sendistinge kulpon al respektive unu sekso.
      Molestintojn de ajna sekso oni severe punu kaj malinkluzivu el Esperantujo, sed same kiel en juĝproceso unu sola senatesta kulpigo ne sufiĉu por tiel drastaj sekvoj.

      Ŝati

      1. Dankon pro la respondo! Kun la unua frazo mi plene konsentas.

        Pri la dua mi tamen ne certas. Unue: “Molestintojn de ajna sekso oni severe punu kaj malinkluzivu el Esperantujo,” – mi malkonsentas pri tio, en la unua blogaĵo eblis legi ke almenaŭ en unu okazo temis pri nekompreno de kia konduto estas akceptebla dum aranĝoj. La ulo pardonpetis pro la faro kaj klarigis ke nun tiu komprenas la regulojn.

        Due: “sed same kiel en juĝproceso unu sola senatesta kulpigo ne sufiĉu por tiel drastaj sekvoj.” – mi pensas ke tio dependu de kazo al kazo kaj oni aŭskultu ĉiujn flankojn, ktp – ĝuste kiel dum IJK okazis.

        Ŝati

  3. Mi estas ĉi faronta rimarkon prigramatikan. Ne diriĝas, Esperante, “Mi sciis ke ĉiuj konsentus kun mia opinio” sed “mi sciis ke ĉiuj konsentos (aŭ estas konsentontaj) kun mia opinio”. Ne povas la us-verbtempo signifi elpasintecan futuron enesperante. Kun ĉefverbo de sentado aŭ de pensado aŭ de dirado, la verbo post ke, ĉiam havas la saman verbotempon kiel tempe mem de la sentado, pensado aŭ dirado esprimata per la ĉefverbo.

    Ŝati

    1. Sed tiukaze preskaŭ neniu restus el la gravuloj kaj ni ja bezonas aktivulojn! – tion oni diris al mi, kiam mi riproĉis tiajn agojn, dirojn de gravuloj kaj petis intervenon (ne nur unufoje, mi provis ĉe pluraj decidfarantoj)

      Ŝati

  4. Robert, mi multe admiras ke vi volas kontribui al solvado de la strukturaj problemoj de socio. Sed laŭ mi, publike ĵeti ŝtonojn al individuoj estas kontraŭ-efika strategio por solvi ilin. Mi komentas nun ankaŭ vian antaŭan artikolon. Via aliro ŝajnas baziĝi sur pensado, ke agado kaj diraĵoj de homo igas rin fundamente bona/malbona, kaj ke elĵeti homon solvos la problemon. Tio estas aliro tre kutima, do mi nur prezentas mian eble minoritatan, psikologie influitan opinion. Punado kaj publika linĉado neniam solvis sociajn problemojn en pasinteco, nek solvos ilin estonte. Ni aliru ĉiun homon kiel bonintencan egalulon, plenkreskulon kun respondecoj, sentoj, bezonoj, kiun ni bezonas nek timi, nek alkrii, sed al kiu ni povas honeste kunpartigi siajn sentojn kaj opiniojn. Ni lernu kiel komuniki de homo al homo sen bezono je agresemo, defendemo, pravemo aŭ kaŝemo. Se iu agis krime, do petu justan juĝadon en kortumo. Se iu agis malbone, malkomfortigis aŭ vundis iun, trapasis limojn, do parolu kun tiu homo (Ho! kiom revolucie!) por klarigi cirkonstancojn, detrui miskomprenojn, kaj ŝanĝi estontan agadon.

    Kio malbonsentigas min pri via antaŭa artikolo kaj similaj sintenoj de aliaj, estas du aferoj. Unu estas publika skandaligo de okazaĵoj, sen klara konscio pri propraj biasoj, manko de scio kaj konsultado de ĉiuj flankoj kaj aspektoj. La alia estas absoluta distingo inter helpbezona viktimo kaj danĝera ĝenanto. Mi memoras diskuton pri tio, ke la vorto “viktimo” pasivigas, vekas impreson de senpovo kaj kompato, anstataŭ aktivigon por propraj rajtoj kaj bonfarto, impreson de solidareco kaj povigo. En mia versio de feminismo, tiu aliro estas tute malfeminisma. Ni ĉiuj lernu kiel respondece eviti trapasadon de alies limoj, kaj klare indiki siajn proprajn. En socio seksisma, virinoj ofte ne lernas kiel esprimi siajn sentojn kaj bezonojn – ĉu pozitivajn, ĉu negativajn. En malagrablaj situacioj ili sentas sin senpovaj kaj preferas silenti. Oni vidas ilin kiel pasivaj kaj protektindaj, kaj virojn kiel iliaj atakantoj aŭ nuraj savantoj. Inverse se ili ŝatas viron, ili ne povas tion esprimi sen akuzoj de putineco. (“Se virino ne povas diri jes, ŝi ankaŭ ne povas diri ne”, skribis Lindsey Collen en romano.)
    Seksismo povas tiel plifortigi sin mem en senfina cirklo. Estas mojose ke ni nun parolas pri tio en Esperantujo, havas gvidlibretojn ĉe renkontiĝoj kun konsiloj kiel agi respekteme al alies limoj, kaj havas fidpersonojn. Sed ni ankaŭ bezonas trejnadojn pri esprimado de propraj limoj, pri kiel agi se iu ĝenas vin por eviti ke ĝi tiom plimalboniĝu, ke vi entute bezonu paroli kun tiu fidpersono. Kaj ri nomiĝas ĝuste “fid-” ĉar ri strebu solvi la konflikton diskrete kaj konfidence, tiel ke publika fiigo ne estu bezonata. Robert nomus tion sekretemo, mi nomas tion solvado: por ke la ĝenito havu pacon kaj la ĝenanto komprenu ke tiu konduto estas malrespekta kaj evitu ĝin estonte, ne nur por bono de aliaj, sed ankaŭ por eviti socian punon. Socia rifuzo, apartigo estas unu de la plej severaj psikaj punoj, ĝi doloras fizike, kaj kutime homo pretas al ĉio por eviti ĝin.

    Eble iu interpretos min tiel, ke pri seksĝenado parte kulpas la ĝenito, ĉar ri “ne diris ne”. Sed estas diferenco inter kulpo kaj respondeco (mi denove prunteprenas alies ideojn, tio estas Mark Manson). Kulpo temas pri la kaŭzo de okazaĵo, respondeco pri reago al ĝi. Pri seksĝenado absolute kulpas la ĝenanto, kiu kaŭzis ĝin. Ri ankaŭ respondecas pri la konsekvencoj de tiu agado por aliaj kaj si mem. La ĝenito ne kulpas, sed ja respondecas pri siaj reagoj. Se iu seksperfortas vin, estas via respondeco, por via propra bonfarto kaj tiu de socio, malkaŝi tion, paroli pri ĝi kaj iri al polico. Sed estas multaj niveloj de ĝenado inter seksperforto kaj malkomfortigaj komentoj. Se vi malkomfortiĝas, estas via respondeco esprimi tion kaj strebi alpreni povon pri la situacio.

    Liked by 1 persono

    1. Rilate al via lasta frazo: al mi ŝajnas ke via propono funkcias en socio, kie ekzistas fideblaj fidpersonoj (eventuale polico) kaj estas alireblaj informoj pri tio. Kiam tio ne ekzistas, kaj la reago de la organizantoj/decidpovantoj estas tio, ke tia ago ne gravas, prisilentendas aŭ sekve oni eĉ primokas/elĵetas de la socio la atentiginton, tiam kio estas via konsilo por la atentigemulo?

      Ŝati

    2. Kara Klára, kio iomete mankas al mi en via respondo estas analizo de povo. Mi konsentas kun multon, kion vi diras. Samtempe, homoj en povaj pozicioj, ecx se ne temas pri vera povo ordoni kiel agi, havas aldonan influon en socio. Se homo skribas, kiel en la komenta sekcio en la antaua artikolo “mi estas en grava pozicio, tiel mia opinio gravas pli ol via, kion vi faris por Esperantujo?” tio ne helpas al libera diskuto. (Ne estas ekzakta citajxo.) Tiel mi vidas bezonon, kiel Robert faris, kritiki la homojn en povaj pozicioj. Robert ankau estas en pozicio de povo, kiel skribanto de multaj artikoloj kaj komitatano kaj longtempa artikolo. Do ankau bonas ke vi kritikas lian aliron al la debato.

      Liked by 2 people

    3. Saluton Klara kaj dankon por via tre detala komento. Mi estas iom konfuzita kial vi petis nur mi agi pli respektema kaj ĝentila, ĉu Melnikov ankaŭ devas agi tiel? Eble estas li kiu devas esti pli respektema? Mi ne komprenas kiel viro povas diri ke virinoj deziras seksĝenadon kaj la respondo estas ke mi devas esti pli ĝentila al li.

      Punado kaj publika linĉado neniam solvis sociajn problemojn en pasinteco, nek solvos ilin estonte.

      Ĉu kritiki iun egalas al punado kaj linĉado laŭ vi? Mi malkonsentas kun via komento, mi esperas ke vi ne konsideros ĝin ia linĉado.

      Mi ankaŭ volas diri ke oni neniam solvis iun socian problemon sen kritikado de la problemo kaj ofendi iun.

      Unu estas publika skandaligo de okazaĵoj, sen klara konscio pri propraj biasoj, manko de scio kaj konsultado de ĉiuj flankoj kaj aspektoj.

      Mi ne estas terapisto kiu devas diskuti ĉies emocioj kaj sentoj, nek ĵurnalisto kiu bezonas raporti ĉies vidpunkto. Kiam iu manprenis la pugon de mia amikino, mi ne konsultis la vidpunkto de la viro, ĉu tiu estis eraro? Ĉu mi havas iun biason? Vi plendas ke la vorto “viktimo” estas tro senpova sed en tiu situacio mia amikino sentis vere senpova. Ne estis iu “solidareco kaj povigo” al ŝi.

      Socia rifuzo, apartigo estas unu de la plej severaj psikaj punoj, ĝi doloras fizike, kaj kutime homo pretas al ĉio por eviti ĝin.

      Se oni legas la komentojn ĉi tie kaj en fejsbuko, klaras ke viroj ne suferas apartigon, ofte aliaj viroj defendas ilin kaj diras ke la virinoj ne estas fidindaj. Mi opinias ke tiu estas pli granda problemo ol manko de ĝentileco al Melnikov kaj viroj kiel li. Vi konas situacion kie aperis skandalo pri gravulo en TEJO sed li ne suferis socian rifuzon aŭ psika puno, li eĉ ne perdis sian rolon en TEJO.

      Estas iom da kontraŭdiro en via sugesto, ĉar vi diras ke oni strebu ne publikigi la aferon, sed en tia situacio oni ne timas socian rifuzon.

      Ŝati

    4. Dankon, vi ambaŭ atentigas pri tre gravaj konsideroj, kaj ili estas evidente forte ligitaj.
      Skribante pri fidpersonoj kaj propra povigo, mi ĉefe pensis pri la relative sekura kunteksto de Esperantujo. Vi tute pravas, ke en multegaj socioj kaj komunumoj, fidpersonoj ne ekzistas kaj aŭtoritatoj estas malhelpemaj aŭ eĉ damaĝaj. Tiukaze bezonatas kuraĝuloj en socio: normalaj homoj kiuj pretas mem starigi help-, konsil- kaj edukcentrojn, ilojn kaj rimedojn cele al povigo; aŭ kiuj kuraĝas postuli de la ŝtato strukturajn ŝanĝojn pere de protestoj kaj paca aktivismo. Mi tute konscias pri tio, ke en multaj landoj tia agado estas vivdanĝera.

      Tio ankaŭ rilatas al la rimarkigo de Charlotte pri povstrukturoj. Certe, ni vidu kaj atentigu pri misuzo de povo en ĉiuj siaj formoj. Kaj ni ankaŭ vidu klare la interagon de konkreta povo (surbaze de posteno, dispono je mono, kono, k.s.) kun kion mi nomus “psika povo”, povo kiun ricevas homo nur pro la malnovaj, damaĝaj, detruindaj psikaj biasoj en socio (ekzemple surbaze de genro aŭ haŭtkoloro). Ambaŭ formoj de povo fortigas unu la alian.
      Esperantujo estas pli sekura spaco ol tiu en multaj landoj kaj socioj, sed tio ne ekestis magie: ĝin iniciatis kontraŭnorma idealisto, ĝi altiras daure kontraŭnormajn idealistojn, kaj tra historio ne ĉiuj povuloj ŝatis nin. Sed Esperantujo (feliĉe) ne estas paradiza insulo sen interagoj kun la ekstera mondo, kaj tio signifas ankaŭ ke ni ĉiuj alportas al ĝi la mensajn povstrukturojn de niaj hejmoj.

      Mi kredas ke povstrukturoj estas defiindaj, eĉ detruindaj; por defii ilin grandskale ankaŭ necesas kuraĝuloj en socio. Se povdiferencoj realaj kaj mensaj malaperas, ne plu eblos misuzi ilin. Ni komencu do defii ilin en nia komunumo, Esperantujo. Kaj tiu struktura ŝanĝiĝo ne okazos pere de publika linĉado de individuoj, sed pere de respekta debato kaj komuna agado pozitiva.

      Liked by 1 persono

      1. Klára, vi skribis: “Skribante pri fidpersonoj kaj propra povigo, mi ĉefe pensis pri la relative sekura kunteksto de Esperantujo.” – mi ankaŭ pensis pri la relative (nu, kompreneble dependas al kio ni komparas) malsekura kunteksto de Esperantujo, kiam mi skribis mian demandon, la ekzemploj (la reago de la organizantoj/decidpovantoj estas tio, ke tia ago ne gravas, prisilentendas aŭ sekve oni eĉ primokas/elĵetas de la socio la atentiginton) venas el ĝi. Cetere, miasperte en Esperantujo “psika povo” ludas multe pli fortan rolon ol konkreta povo, dankon pro tiuj esprimoj, mi ne sciis kiel vortumi tion.

        Nu, kion mi ne komprenas, kiel eblas havi respektan debaton/decidon, se la Esperanta socio ĝenerale akceptas “psikajn” argumentojn kaj silentas kiam tio okazas, kaj se la kuraĝulo tamen premas, tiam la plej forta reago estas, ke ni devas respekti kaj konsideri egale ĉies opinion, sekve ankaŭ opiniojn, kiam iu opinias, ke iu malpravas pro iu kialo, kiu ne rilatas al ties argumento, sed al psikaj biasoj? (Mi donu por tio ekzemplon: ni faru demokratian voĉdonadon pri ĉu ni akceptu ies argumenton, kiu nomiĝas Zamo. En la grupo 60% de la homoj konscie aŭ subkonscie opinias, ke iu, kiu havas la nomon Zamo certe mal(pli )pravas, la aliaj pensas ke la nomo ne gravas. Do, la grupo demokratie, respektante ĉies opinion decidas, ke Zamo malpravas, kaj iras al la sekva punkto.)

        En tiaj kazoj, se iu kuraĝulo atentigas, ke temis pri ia biaso, tre facilas tiun demokratie flankenmeti, ĝis iu publike fingromontras al tia agmaniero. Sekve, mi esperas ke per ĉi-tiuj artikoloj Robert helpas al malplibiasigo de la movado, fingromontrante ne nepre al individuoj, sed al la sinteno de organizoj, socio kaj espereble iniciantante komunajn pozitivajn agadojn. Cetere, al mi ne ŝajnas ke temas pri linĉado liaflanke, ĉio okazis publike, eblas vidi de kie li citis, ktp, kaj mi tre ĝojas, ke danke al tio, ekestis publikaj interparoloj pri tiu ofte flankenmetita temo.

        Ŝati

  5. Responde al Robert: Mi konsentas ke vi kritiku la opiniojn kaj eldirojn de Melnikov. Vi absolute faru tion. Ankaŭ mi trovas liajn eldirojn absurdajn. Por mi la difino de seksĝenado estas seksecaj agadoj aŭ komentoj kontraŭ ies volo, do la ideo ke iu ajn volus seksĝenadon estas interne kontraŭdira. Pri kio mi ne konsentis, estis via tuja skandalema reago, publikigante pri tio tian artikolon, en kiu vi ankaŭ komprenigas ke li ne meritas esti membro de la Akademio. Tion mi celas per publika fiigo; ne vian kritikadon de liaj eldiroj mem. Do ne, mi certe ne konsideras vian komenton linĉadon de mi. Vi esprimas malkonsenton kun mi, sed vi ne proponas publike, ekzemple, ke estas honto por la Komitato de TEJO ke mi havu tiujn opiniojn. Vi ne proponas eksigi min de io nek fiigas mian tutan personon.
    Pri via ekzemplo de la pugo de via amikino mi esperas ke mia respondo al Charlotte kaj Homo de la mondo estos kontentiga, en kiu mi klarigas mian vidon al strukturaj solvoj.
    Mi malkonsentas ke en nia movado neniuj homoj spertis punon de socia apartigo. Mi pensas ke tiu malkonsento fontas el malsamaj difinoj: vi celas apartigon oficialan, mi celas apartigon psikan. El mia vidpunkto -denove psikologie influita- psikaj sociaj punoj estas pli gravaj ol oficialaj.

    Liked by 1 persono

  6. Estimata Robert Nielsen,

    Ĉar mi estas persone citita en la artikolo, mi sentas min rajtigita reagi propranome, kaj ne kiel sekretario de la Akademio.

    Ni vivas en rapide evoluanta mondo, kaj sufiĉe multaj problemoj ĝis nun kaŝitaj subite aperas plenlume, interalie pro la modernaj komunikiloj. Tio principe estas bona afero, sed kondiĉe, ke ankaŭ nia maniero komuniki adaptiĝu al tiu ĉi evoluo. Ĉu la celo de komunikado estas venkigi la propran vidpunkton aŭ kompreni la vidpunktojn de aliaj kaj malkovri, ke diverseco de vidpunktoj estas granda riĉeco kaj ne pravigo de konfliktoj? La maniero, kiel vi klopodis venkigi la propran vidpunkton kaj eĉ ne kompreni, ke povas ekzisti kontraŭaj opinioj, prezentante laŭ tro simpla maniero malsimplan problemon, kvazaŭ konflikton inter la virinoj, sanktaj viktimoj, kaj la agresantaj viroj, evidente kolerigis Valentin Melnikov, kiu responde ĵetis tute ne akcepteblajn asertojn, sed la klopodo detrui la vidpunkton unu de la alia similas surstratan pugnobatalon, kiu tute ne solvos iun ajn problemon. Ankaŭ la maniero, kiel vi misprezentis mian respondon al via plendo, tordante ĝin al sensenca stultaĵo, kvazaŭ mi nenion komprenus pri la problemo, estas ege malrespekta al mi kaj al la Akademio, kies sekretario mi estas.

    Kiam mi ricevis vian plendon kaj tiun de Christine Brücker, mi interrompis urĝajn taskojn (interalie por la Akademio) por informiĝi pri la afero, respondi al vi kaj al Christine Brücker, kaj ĉefe plusendi viajn plendojn kaj miajn respondojn al la tuta estraro de la Akademio. Do via aserto, ke mi ne intencis informi la aliajn membrojn, estas tute malĝusta: mi nur respektis normalan proceduron, ke ni unue interkonsiliĝu en la estraro antaŭ ol plusendi al la pleno. Tio daŭris kelkajn tagojn: fakte ne ĉiuj opiniis, ke utilas formale informi la tutan Akademion, sed fine ni ja sendis retmesaĝon al ĉiuj Akademianoj kaj eĉ komunikon al la ekstera publiko. Kiam mi skribis, eble iom haste, ke la vidpunkto de Valentin Melnikov estas neniel kondamninda, mi celis, ke mi ne imagas juĝiston, kiu kondamnus lin pro tia interŝanĝo. Tio tute ne signifas, ke mi iel aprobas liajn dirojn, sed Valentin Melnikov ne estas kulpanto en tia afero pri seksĝenado, kaj lia vidpunkto, eĉ se ĝi estas ŝoka, ne estas laŭ mia opinio kontraŭleĝa. Mi notas, ke en tiu ĉi disputo (la unua artikolo, al kiu mi respondis, ĉar tiam ankoraŭ ne aperis la dua), pluraj prezentis pli kompreneman vidpunkton, tamen eĉ al Tobias mi respondus, ke en politiko, iu ajn akuzo, eĉ falsa aŭ troa, definitive detruas la karieron de la koncerna politikisto, des pli, ke ĝi kutime venas en la preciza momento kiam prezentiĝas ne ripetebla oportuno por lia kariero. Senkonsidere, ĉu tiuj ĉi falsaj akuzoj estas multnombraj aŭ ne, la fakto, ke vi entute rifuzis konsideri ilin kolerigis Valentin Melnikov. Mi ne diras, ke lia kolero estas pardoninda, sed mi provas kompreni ĝin.

    Krome, ĉefe ĝenis min la maniero, kiel vi traktas la kulturajn diferencojn, misprezentante mian anekdoton pri kisado sur la vango kvazaŭ mi estus stultulo, kiu komprenas nenion. Ĉar vi, eble intence, ne menciis la plej gravan aspekton de tiu ĉi anekdoto: ke tio okazis en Koreio (eĉ en Norda Koreio). Fakte en Koreio, kisi iun sur la vango estas same seksĝene kiel, por vi, tuŝi la kruron de najbarino aŭ tuŝi la pugon de brakumata virino. Tion mi ne sciis, kaj ne faris malbonintence: bonŝance tio ne havis konsekvencojn. Sed eble ankaŭ tiuj, kiujn vi akuzas pro tuŝo de kruro aŭ de pugo, ne faris tion malbonintence. Pri Cyprien Guiya, via artikolo ne donas sufiĉajn informojn, por ke oni havu justan opinion pri la grado de lia kulpeco. Fakte mi ne tuj vidis la ligilon al la alia artikolo, kaj ŝajne ankaŭ Valentin Melnikov ne rimarkis tiun alian artikolon, sed eĉ tiu ĉi konfeso de Cyprien Guiya ne estas sufiĉe detala por ke oni povu konsideri lin danĝera kulpulo, kiu kaŭzis neripareblan damaĝon al sia viktimo. Nur certas, ke lia kariero en la junulara movado estas definitive kompromitita.

    Do via aserto, ke “virinaj rajtoj estas universalaj rajtoj, konsento ne estas nur privilegio por virinoj de okcidentaj landoj” ŝajnas al mi tro simpla koloniista maniero forgesti malsimplan problemon. Kio rajtigas vin decidi, ke kisi iun sur la vango estas universale akcepteble dum tuŝi ies pugon estas universale delikte? Antaŭ pluraj jardekoj, Claude Piron diris al mi, ke laŭ li, la plej grava malfacilaĵo en internacia komunikado estas la kulturaj diferencoj. Tiam mi ne tute komprenis kial, sed pli kaj pli mi konstatas, ke li ja pravis. Koncerne virinojn en la aktuala mondo, leviĝas multaj malsamaj problemoj. Unu el ili, pure lingva (nome uzado de nova pronomo “ri”), ja koncernas la Akademion, sed eĉ pri tiu ĉi la Akademio ne sukcesis atingi komunan starpunkton. La aliaj estas ekster ĝiaj celoj kaj la Akademio ne devas esprimiĝi pri ili. Ja Akademianoj havas siajn opiniojn pri diversaj problemoj, ĉar ili kutime aktivas ankaŭ en aliaj kampoj, sed verki artikolon enhavantan dudekfoje la vorton “Akademio” ĉar unu Akademiano defendis ŝokan vidpunkton pri unu temo senrilata kun la agadkampo de la Akademio estas ege malrespekte al nia institucio. Mia tute persona opinio estas, ke por bone analizi problemon, necesas zorge konsideri ĉiujn aspektojn de tiu ĉi problemo kaj ne nur tiujn, kiujn oni mem decidis apriore universalaj. Kaj la kultura aspekto estas ja grava. Pri unu el tiuj problemoj, ekzemple, mi estas ege surprizita, kiom multaj homoj trovas hontinde, ke en iu kulturo la virinoj estas devigataj kaŝi siajn harojn, dum ili trovas tute normale, ke virinoj estas devigataj kaŝi siajn mamojn.

    Mi persone interesiĝas pri kelkaj el tiuj problemoj. Interalie, dum dudek jaroj mi kungvidis trejnadon de francaj mezlernejanoj por Internacia Matematika Olimpiado: en tiu ĉi konkurso, ĉiu el la cento da partoprenantaj landoj elektas tute libere siajn ses plej kapablajn kandidatojn, kaj daŭre tutmonde nur 10% el la kandidatoj estas inoj. Kvankam eble la plej talenta kandidato en la tuta historio de tiu ĉi konkurso estas germana junulino. Kunlabore kun la franca asocio “virinoj kaj matematiko” mi provis kompreni la kialon, kaj ankaŭ instigi knabinojn partopreni en nia trejnado. Estis kreita eŭropa matematika olimpiado nur por knabinoj, ni pridiskutis kun la franca ministerio la eblecon krei similan nacian konkurson, kaj en aliaj konkursoj, kandidatas teamoj enhavantaj devige knabinon. Do mi mem evidente ne konsentas kun Valentin Melnikov, ke oni ne konsideru la genron en dungado kaj en elektoj. Mi ja bedaŭras, ke ne estas pli da virinoj en la Akademio kaj en la estraro de UEA ekzemple, kaj ankaŭ al lia demando: “ĉu por laboro pli gravas sekso ol profesiaj kvalitoj?” mi emas respondi, ke ne ekzistas universala maniero mezuri la profesiajn kvalitojn. Foje ekzistas pluraj manieroj aliri saman profesian problemon, kaj povas esti, ke virino elektus alian ol estus elektinta viro, do ŝi ja havus aliajn kvalitojn ol la viro, sed ne malpli altajn kvalitojn. Tamen tio ĉi estas mia persona opinio, kaj mi ne provu venkigi mian vidpunkton, sed kompreni ankaŭ aliajn vidpunktojn por krei harmonian kunvivadon inter malsamaj homoj, ĉar tiu ĉi diverseco de opinioj estas per si mem konsiderinda riĉeco. Pri la demando, kial ne estas pli da inoj ekzemple en matematikaj konkursoj, aŭ eĉ kial virinoj akceptas malpli altajn salajrojn ol viroj, unu el la kaŭzoj, laŭ mi, estas, ke virinoj estas ĝenerale malpli memfidaj ol viroj ĉar ili ne havas konkretajn modelojn de virina sukceso. En mia familio, tute male, estris virinoj (mia patrino, mia fratino…), kaj kiam mi instruis matematikon, ĉiam troviĝis inter la plej bonaj lernantoj en la klaso unu aŭ du knabinoj, kiuj malpli bone sukcesis en la postaj jaroj kun aliaj instruistoj. Sed krei tiajn modelojn de virina sukceso estas ja malsimpla afero: la plej prestiĝan matematikan premion, medalon Fields, ricevis nur unu virino en la tuta historio de tiu ĉi premiado, kaj ŝi bedaŭrinde jam mortis. Mi menciu la anekdoton de kamparanino, kiu respondas al kandidato ne konata de ŝi: “kiam vi estos elektita, mi voĉdonos por vi”.

    Do multaj tiaj problemoj estas ja gravaj kaj interesas akademianojn individue, sed ili ne koncernas la Akademion kiel institucion. La Akademio ne devas trakti problemon pri seksĝenado, same kiel ĝi ne devas trakti demandojn pri klimatŝanĝo aŭ pereo de la abeloj. Se Valentin Melnikov estus krimulo, tio ja koncernus la Akademion, sed laŭ mi – tio estas persona opinio, eble venos aliaj opinioj dum la diskuto interne de la Akademio – lia vidpunkto, eĉ se ĝi tre malproksimas al la vidpunkto de multaj Akademianoj, ne estas jure kondamninda, kaj la rolo de la Akademio ne estas prijuĝi la personajn opiniojn de siaj membroj. Ĉiuokaze, neniam en sia tuta historio la Akademio eksigis unu el siaj membroj pro tia kialo, kaj ni certe ne obeos al postulo de eksteruloj, ke ni eksigu Akademianon, ĉar tia obeo ne konformas al nia statuto. Mi mem trovas ne akcepteblaj plurajn el la frazoj skribitaj de Valentin Melnikov, sed mia unua zorgo estas bone kompreni ilin kaj ne juĝi lin ĉar mi ne estas juĝisto. Krome, ankaŭ ne akceptebla mi trovas vian opinion, ke via vidpunkto estas nepre la sola universale prava vidpunkto, kaj vian klopodon, surbaze de tio, senhonorigi la tutan Akademion ĉar ĝi ne obeas vian abruptan postulon.

    Ŝati

    1. Dankon pro la longa klarigo, François, legante ĝin mi povas senti vian bonan intencon. Aliflanke, pri multo el kion vi skribis mi ne povas konsenti, ĉefe ĉar mi vidis plurajn logikajn erarojn en via argumentado, jen du el ili.

      1. Vi skribis: “Foje ekzistas pluraj manieroj aliri saman profesian problemon, kaj povas esti, ke virino elektus alian ol estus elektinta viro, do ŝi ja havus aliajn kvalitojn ol la viro, sed ne malpli altajn kvalitojn.”
      Jes, kiel unu homo de la alia, sed via frazo ŝajnigas ke estus ia esenca malsimileco en la pensado depende de ies ineco. Sciu ke kredi ke inoj havas ian esencan malsimilecon en la pensado (kio povus subteni la konsilon, ke se oni volus havi du homojn kun malsimilaj pensmanieroj, prenu unu virinon kaj unu viron) estas ĝuste tio: kredo… kaj havas nenian sciencan pruvon, nur malpruvon. Kio foje ja ekzistas, estas ia malsimileco en la averaĝo de multaj virinoj kaj multaj viroj, sed tio ne uzeblas por antaŭdiri ion ajn pri unuopuloj. 

      2. Vi skribis: “Pri la demando, kial ne estas pli da inoj ekzemple en matematikaj konkursoj, aŭ eĉ kial virinoj akceptas malpli altajn salajrojn ol viroj, unu el la kaŭzoj, laŭ mi, estas, ke virinoj estas ĝenerale malpli memfidaj ol viroj ĉar ili ne havas konkretajn modelojn de virina sukceso. En mia familio, tute male, estris virinoj (mia patrino, mia fratino…), kaj kiam mi instruis matematikon, ĉiam troviĝis inter la plej bonaj lernantoj en la klaso unu aŭ du knabinoj, kiuj malpli bone sukcesis en la postaj jaroj kun aliaj instruistoj. ” 

      Via dua frazo donas plej verŝajne ekzemplon por tio, kio nomiĝas Pigmalion- kaj Golem-efekto (https://eo.wikipedia.org/wiki/Efekto):

      “la Pigmalion-efekto, sekvo de pozitiva espero de instruisto: la instruisto estas konvinkita, ke la lernanto havas ŝancon pliboniĝi, kaj gvidas la lernanton tiamaniere, ke la supozo praviĝu; li helpas kaj kuraĝigas la lernanton, malgravigas la malsukcesojn kaj mallertaĵojn de la lernanto („ne afliktu, tio povas okazi al ĉiu, neniu naskiĝis saĝulo“), ĝis la lernanto mem ekkredas, ke estas en liaj fortoj pliboniĝi kaj atingi sukceson;”

      “la malo, nomata Golem-efekto, sekvo de la negativa supozado de instruisto: la instruisto subkonscie atendas, ke certa lernanto ne estas edukebla, ne havas ŝancon pliboniĝi, male estas verŝajne, ke li malboniĝos ankoraŭ pli multe; la instruisto prognozas la malbonan evoluon de la lernanto kaj kondutas al la lernanto tiamaniere, ke lia prognozo montriĝu prava” .

      Al mi ŝajnas ke via dua frazo ligiĝas al via unua frazo, kaj tial mi volis atentigi vin, ke ĝi ne estas taŭga ekzemplo por montri ke al virinoj mankas konkreta modelo de virina sukceso, sed ke al la aliaj instruistoj mankas tio kaj ĝenerale la konscio ke inoj povas sukcesi, kaj sekve la Golem-efekto ludas sian rolon kaj en via kazo eble la Pigmalion-efekto funkcias. Kion vi pensas pri tio?

      Ŝati

    2. Saluton François,

      La retmesaĝo kiun vi sendis al mi estis tro longa por publikigi plenan respondon, do mi devas doni mallongan respondon. Mi pripensis aldoni foton de la respondo al la artikolo sed decidis ke tiu estus malrespekto al via privateco. Eble vi opinias ke mi tro mallonge resumis vian respondon, sed mi opinias ke mi menciis la plej grava parto.

      Ĉu la celo de komunikado estas venkigi la propran vidpunkton aŭ kompreni la vidpunktojn de aliaj kaj malkovri, ke diverseco de vidpunktoj estas granda riĉeco kaj ne pravigo de konfliktoj?

      Kia stranga respondo! Melnikov diris ke iuj virinoj estas putinoj kiuj deziras seksĝenadon kaj via plendo estas ke mi ne provis kompreni lin?!? Kia riĉeco tiu estas! Sed kial la vojo de komprenado kaj respekto iras nur unudirekten? Ĉu Melnikov ne devas kompreni mian vidpunkton? Melnikov diris ke li volas ke mi neniam havu infanojn por transdoni mian “fuŝa[n] genero[n]” sed vi plendas ke mi ne respektas kontraŭajn opiniojn! Eble vi devas strebi pli forte por kompreni min?

      Ankaŭ la maniero, kiel vi misprezentis mian respondon al via plendo, tordante ĝin al sensenca stultaĵo, kvazaŭ mi nenion komprenus pri la problemo, estas ege malrespekta al mi kaj al la Akademio, kies sekretario mi estas.

      Mi miras ke vi diris ĉi tiun. Ĉar pri Melnikov, vi diris ke liaj vortoj kaj agoj rilatas nur al li mem, neniel al la Akademio, kvazaŭ la individuo kaj la Akademio estas tute apartaj. Sed nun, vi agas kvazaŭ la individuo kaj la Akademio estas malapartaj kaj insulto al vi estas insulto al la Akademio. Mi memorigas vin ke la oficiala anonco de la Akademio kritikis Melnikov ĉar li “provis uzi sian akademianecon kiel argumenton por fortigi sian pozicion en disopinio pri nelingvaj demandoj sociaj”.

      Do via aserto, ke mi ne intencis informi la aliajn membrojn, estas tute malĝusta

      Mi diris tion, ĉar vi diris ĝin al mi. En la retmesaĝo, vi diris: “mi ankoraŭ ne informis la estraron de la Akademio pri viaj plendoj ĉar laŭ mi tia kverelo ne koncernas la Akademion.”

      Tio tute ne signifas, ke mi iel aprobas liajn dirojn, sed Valentin Melnikov ne estas kulpanto en tia afero pri seksĝenado, kaj lia vidpunkto, eĉ se ĝi estas ŝoka, ne estas laŭ mia opinio kontraŭleĝa.

      Vi nun respondas al io kiun mi neniam diris. Mi neniam diris ke Melnikov agis kontraŭleĝe. La seksĝenado pri kio mi parolis estas nemorala kaj fia, sed ne estas kontraŭleĝa. Mi esperas ke esperantistoj mem kapablas solvi la problemon sen la bezono de la polico.

      mi respondus, ke en politiko, iu ajn akuzo, eĉ falsa aŭ troa, definitive detruas la karieron de la koncerna politikisto, des pli, ke ĝi kutime venas en la preciza momento kiam prezentiĝas ne ripetebla oportuno por lia kariero.

      Ĉu vi iam aŭdis pri la prezidanto de Usono, Donald Trump? Pli ol 20 virinoj akuzis lin de seksĝenado, sed tiu ne detruis lian karieron, malgraŭ ke multaj akuzoj aperis antaŭ la voĉdonado. Kontraŭ Joe Biden ankaŭ aperis akuzo sed lia kariero daŭras kaj li probable estos la sekva prezidanto. Brett Kavanaugh iĝis juĝisto en la plej alta juĝejo en Usono malgraŭ la akuzo de seksĝenado.

      Senkonsidere, ĉu tiuj ĉi falsaj akuzoj estas multnombraj aŭ ne, la fakto, ke vi entute rifuzis konsideri ilin kolerigis Valentin Melnikov. Mi ne diras, ke lia kolero estas pardoninda, sed mi provas kompreni ĝin.

      Jen kio okazis:
      – Iu manprenis la pugon de mia amikino sen ŝia konsento
      – Ĉi tiu kompreneble malkomfortigis kaj maltrankviligis ŝin
      – Mi verkis artikolon pri tiu kaj similaj okazaĵoj
      – Melnikov diris ke eble ŝi deziris ĝin aŭ imagis ĝin
      – Nun vi diras ke mi ne sufiĉe atentas pri falsaj akuzoj. Do vi aŭ sugestas ke mia amikino mensogis aŭ vi parolas pri nerilata afero. Tiu ĝenado ja okazis, mi estas certa kaj vi havas neniun kialon por dubi ŝin, ĉar vi konas neniun pri ŝi krom ke ŝi estas virino (sed por Melnikov tiu sufiĉas)

      Ĉar vi, eble intence, ne menciis la plej gravan aspekton de tiu ĉi anekdoto: ke tio okazis en Koreio (eĉ en Norda Koreio).

      Mi ne menciis ĝin ĉar ĝi ne estas grava detala. Homoj ofte opinias ke anekdotoj pri si mem estas ege interesaj kaj surpriziĝas kiam aliaj homoj ne tiel interesiĝas. Kisi nekonatan virinon sur la vango ne estas la kutimo en multaj landoj (inkluzive mia) do mi ne opiniis ke necesas diri ke temas pri Norda Koreio.

      Sed eble ankaŭ tiuj, kiujn vi akuzas pro tuŝo de kruro aŭ de pugo, ne faris tion malbonintence.

      Ĉi tiu estas defendo de seksĝenado. Kiel eblas ne malbonintence manpreni ies pugo? En kiu kulturo estas tiu akceptebla? Vi multfoje diris ke vi ne sciis la situacion pri kio mi parolis, do kial vi unua reago estas defendi la viron? Ĉu vi rimarkas ke en viaj respondoj vi ĉiam provas defendi virojn kaj dubi virinojn? Nun mi scias kial vi opinias ke mi estis tro malĝentila al Melnikov, vi estas iom lia samideano.

      Pri Cyprien Guiya, via artikolo ne donas sufiĉajn informojn, por ke oni havu justan opinion pri la grado de lia kulpeco.

      Eĉ kiam la viro mem agnoskis ke li agis malbone kaj pardonpetis, vi ankoraŭ provas defendi lin kaj ankoraŭ dubas la virinon. Eĉ Cyprien mem deklaris lian kulpecon!

      Ĉar vi estas akademiano, via vortprovizo estas pli bona ol mia, do ĉu vi konas taŭgan vorton por iu kiu ĉiam prenas la flankon de la viro kaj neniam tiu de la virino?

      Finfine mi volas diri ke mi neniam “postulis” la eksigon de Melnikov, mi simple diris ke liaj vortoj estas neakcepteblaj kaj lasas la Akademion decidi pri la plej taŭga respondo.

      Ŝati

      1. Bedaŭrinde François LO JACOMO kunigis mian plendon kun la vian Robert kaj tiam respondis al ni kune.
        Tio kunmetado havis ŝajne la sekvojn ke li ne respondis al mia plendo pri la maniero en kiu agis Valentin Melnikov. sed pensis ke vi volis la adiaŭigon de V.M.
        Tio estis la kaŭzo pro kio mi reskribis kaj poste en pluraj leteroj kiujn mi ŝanĝis kun Probal Dasgupta kaj pro pliaj agoj de V.M.mi povis ŝajne komprenigi al Probal kaj la resto de la estraro de la akademio ke tia atakema, malhonesta, antaŭĵuĝa, fantazia diskutstilo kun asertoj sen pruvoj de homo kiu pensas esti pli grava ol alia pro aneco en la akademio, . .
        Ke tio ne nur tuŝas sian propran reputacion sed ankaŭ tion de la akademio mem.

        Mi demandis pri la eksteriĝo de V.M. post kiam mi legis la statuton kaj eltrovis ke jes eblas eĉ pli. Ĉu ia procedo en tio direkto ekis, ĉu la akademianoj diskutas pri tio kaj decidos, tion mi ne scias.

        Plej grave por mi estas ke la akademio montris ke ĝi jes funkcias, ke ĝi estas decidkapabla kaj ke homoj en ĝi komprenas ke estas ligo inter la diskutstilo, radikalaj eble antikvaj opinioj baze sur antaŭĵuĝoj, egaleco,j traktado de homoj kiuj havas alian genron aŭ alian sekskutimon kaj la lingvoevoluo.

        Lingvoevoluo jes estas temo de la akademio, do mi jam atendas la rezulton de la diskuto pri egaleco ene de la akademio kaj la ŝanĝojn.

        Ŝati

    3. Saluton François,
      mi havas kelkajn pensojn rilate al la respondo kion vi skribis, kion mi esperas povas esti helpaj.

      Eble ne estas tiom klara por vi, sed Cyprien mem publikigis tekston pri kio okazis en sia propra nomo. Ni kiuj estis enplektitaj en la okazajxoj provis zorgi pri tio, ke ne ekestu granda skandalo kun la nomoj de ili. En la estrara jaro ni ja ankau spertis jam fekosxturmon pri niaj volontuloj en la CO. Ni ne volis ke ili persone malbonfartu pro publika fekosxturmo kiel konsekvenco de tio, sed samtempe provis trovi taugan reagon al lia ago. Do, ne estas Robert kiu kulpas pri tio.

      Mi, kiu ankau estis respondeculo en organizo kaj konas la senton, ricevi urgxan peton de tuja reago kaj tuja transparenteco, komprenas vian gxenon rilate al la reago de Robert. Oni ricevas retposxton kaj bezonas zorgi pri io, kio ne estas kutima afero, kaj komuniki kun homoj, kiuj senpaciencas. Ankau mi en tiaj situacioj sxatintus havi pli da pacienco de la petintoj… Almenau kelkaj tagoj por tauga respondo kaj eblo komuniki kun aliaj. Oni ne cxiam tuj respondas en la plej tauga maniero. Kaj tia heziteco reagi (lau la petinto) igxas aldona kritikebla afero.

      Tio estas gxena, sed, cxiu institucio kio havas povon ankau havas devojn. Cxu vi konas la skandalon cxirkau la sveda akademio? Kiam venis la unuaj plendoj pri la Kulturprofilo, kun kiu la akademio kunlaboris, la sekretario de la akademio jxetis tiujn leterojn flanken. Nun evidentigxis ke tio estis eraro. Korupteco, malbontraktado de laboristoj, seksgxeno… Interalie en lokoj subtenataj de mono disdonita de la akademio, en logxejoj kiuj apartenas al la akademio. Tio okazis dum jardekoj. Kio estintus, se la unuaj plendoj estis auskultitaj tiam?

      Kial mi rakontas tion? Mi ne akuzas la akademianon de io el tiaj aferoj, kompreneble ne. La lernado en la rakonto temas pri povstrukturoj kaj la povo de oficialaj pozicioj, kiuj estas multe pli fortaj ol oni sentas de ene. En la organizo mem oni ja nur zorgas pri kelkaj specifaj aferoj, ofte vere ne temas pri multe da mono, kaj oni ne komprenas kiel aliaj povas sperti tion. Sed de ekstere la vortoj kaj agoj de iu en grava pozicio povas pli gravi ol ili vere meritas. Neformala povo tiel estas malfacila temo. La cxefa homo en la skandalo en Svedio ecx ne estis akademiano, sed edzo de akademiano. Li ofte rakontis al homoj ke li povus eluzi siajn kontaktojn kaj do, lian malformalan povon, por detrui la karieron de virinoj kiuj akuzis lin ne nur de seksgxeno, sed ankau de korupteco. La viktimoj neniel povus scii kiom pova li vere estis, kaj tiuj kiuj komunikis kun la akademio kaj aliaj instancoj ne estis auskultataj. Finfine io, kio povintus esti vere malgranda afero kun gxusttempa reago anstatau igxis skandalo kiu preskau detruis la svedan akademion.
      Mi esperas ke nun vi pli bone komprenas kial la okazajxoj ja ankau gravas por la institucio de la Akademio.

      Mi do gxojas kaj laudas ke la akademio distancigis sin mem oficiale de la vortoj de Valentin Melnikov.
      Kiel vi skribas, la defio en nia tutmonda movado estas ke ni cxiuj estas diversaj, de draste diversaj fonoj, kaj ni strebu interagi respekteme kun unu la aliaj.

      Ŝati

Komenti