Kial malmultaj homoj volas esti aktivuloj en TEJO?

Pasintsemajne, la komitato de TEJO elektis la novan estraron por la venonta jaro, sed estis tiel malmultaj kandidatoj ke ĉiuj estis elektitaj. La Elekta Komisiono raportis ke ili kontaktis pli ol 30 homoj sed nur 6 volis kandidatiĝi kaj ke “nun senteblas krizo pri emo aktivi en TEJO.”  

La problemo frapas ĉiun nivelon de TEJO. Ĉirkaŭ duono de la komitato silentas kaj neniam partoprenas diskutojn. Dum la pasinta jaro, nur du aktivaj diskutoj okazis en la komitat-retlisto (pri la buĝeto kaj IJK) krom tiu, ĝi sole estas loko por varbado pri kampanjoj kaj anoncoj de la estraro. La plejparto de la komisionoj apenaŭ estas aktivaj kaj monatoj ofte pasas inter komentoj en siaj babilejoj. Multaj landaj sekcioj havas malpli ol kvin aktivaj membroj kaj ofte baziĝas je la laboro de unu homo.

Ĉie oni vidas grupojn kie preskaŭ cio estas farite de unu aŭ du homoj, kaj se ili foriras, la grupo ĉesas aktivi. Klare estas manko da aktivuloj kaj homoj kiuj volas organizi. Sed estas multe da junaj esperantistoj kiuj povus esti aktivuloj, sed ne volas. Kial ne? Kial pli da homoj ne volas aktiviĝi en TEJO? Aŭ, pli bona demando, kial iu volus esti aktivulo?

Dum la pasintaj kvin jaroj, mi estis aktivulo en TEJO. Por du jaroj mi estis komitatano B, por du monatoj estrarano kaj dum la tuta tempo mi raportis pri la okazaĵoj de TEJO por Libera Folio. Mi konas la plejparton de la estraranoj. Sed mi ankaŭ konas multajn aliajn esperantistojn kiuj estas tre spertaj kaj lertaj, kiuj certe utilus al TEJO, sed ili tute evitas labori por TEJO. Kial? Kial iu povas enprofundiĝi en Esperantujo sed ne volas esti aktivulo de TEJO? 

Simila afero estas ke malmultaj estraranoj daŭrigas sian laboron. Pasintjare, naŭ estraranoj estis elektitaj sed nur du rekandidatiĝis. Nuntempe iĝas la kutimo por multaj homoj eliri la estraro post nur unu jaro kaj apenaŭ iu restas por pli ol du jaroj. Dum la pasintaj kvin jaroj, neniu prezidanto kandidatiĝis por re-elekto kaj nur unu kasisto kaj ĝenerala sekretario estis re-elektitaj. Certe ne eblas plenumi ĉiun celon dum nur unu jaro, ĉu ne? Do, kial tiom da entuziasmaj homoj ne restas aktivaj?

Grup-foto de IJK 2022 montras ke estas multaj junaj esperantistoj – sed kial estas manko da aktivuloj?

Mi jam parolis pri mia sperto de seniluziiĝo kaj elbruliĝo dum mia mallonga tempo kiel estrarano. Sed mi ne volas doni nur mian opinion, ĉar eble aliaj aktivuloj havas tutan alian vidpunkton. Eble mi estas tro malespera. Bedaŭrinde, neniu alia estrarano verkis artikolon pri sia sperto en la estraro kaj mi sincere invitas ilin skribi siajn opiniojn al mi (publike aŭ private). Mi ne volas meti miajn vortojn en alies buŝo, sed ni povas konjekti surbaze de du faktoj: 

  1. Multaj talentaj esperantistoj ne volas kandidatiĝi por la estraro 
  1. Multaj estraranoj ĉesas sian rolon post nur unu jaro

Do, jen la demando: kial? Kaj la eĉ pli grava demando, ĉu ili pravas ke ne indas esti aktivulo? 

La plej evidenta kialo estas ke aktivuloj devas fari multe da laboro. Oni devas partopreni longajn kaj tedajn kunsidojn, legi dokumentojn, verki raportojn ktp. Kiam mi estis en la estraro, mi sentis kvazaŭ mi estis en senfina cirklo de raportoj pri kunsidoj kaj kunsidoj pri raportoj. Sed la plej granda problemo estas ke oni ne ricevas grandan rezulton por via laboro. Estas kiel uzi kurtapiŝon, oni uzas multe da energio por kuri, sed oni tute ne moviĝas. 

Ĉu estis iuj gravaj decidoj de TEJO dum la pasintaj kvin jaroj? Ĉu iu granda ŝanĝo aŭ serioza atingo? Honeste, mi ne povas pripensi ion. Certe estis decidoj pri la buĝeto, IJK kaj la interna organizado de TEJO, sed nenio mondŝkua. Tiu ne estas ĉar la estraranoj estis pigraj aŭ nekompetentaj, fakte la malo estas vera. Dum la pasintaj kvin jaroj, multaj talentaj kaj laboremaj homoj estis elektitaj al la estraro. Sed se eĉ la plej talenta teamo ne sukcesis, ĉu sukceso atingeblas? Mi konjektas ke multaj homoj vidas kiom multe da laboro necesas por eĉ malgrandaj ŝanĝoj, kaj konkludas ke ne indas fari ĝin. 

Ekzemple, en 2020, estis elektita (miaopinie) la plej talenta kaj sperta estraro ekde multaj jaroj. Mi vidis ke ĉiuj laboris forte kaj diligente, sed por kio? Kion oni atingis dum la jaro? Se la plej laborema teamo ne povas fari ion grandan ŝanĝon, ĉu indas esti estrarano? Mi rezignis ĉar mi sentas ke oni donus centojn da horoj da laboro kaj ricevos apenaŭ iu rezulto. El la naŭ homoj elektitaj en 2020, nur unu rekandidatiĝis en 2021 – eble ili opiniis ke ne indas refari la sperton denove?

Alia problemo estas ke se vi iĝas aktivulo, vi plejverŝajne perdos amikojn. Diskutoj en TEJO ofte rapide iĝas disputoj kaj kvereloj. Multaj rilatoj suferis pro malkonsento en interretaj diskutoj kaj mia rondo da amikoj certe estas malpli granda pro mia aktivado en TEJO. Unu tre bona amiko diris ke ŝi ne plu parolos al mi, ĉar mi kritikis ŝian amikon. Mi konas kelkajn homojn (plejparte virojn) kiuj estas tre amikemaj persone, sed tre akraj en interretaj diskutoj. Mi konas kelkajn homojn (plejparte virinoj) kiuj evitas diskutojn pri TEJO ĉefe ĉar ili ofte estas tiel akraj. Ĉu vere estas surprizo se iuj preferus amuziĝi anstataŭ kvereli? 

Do, anstataŭ progresado, ni havas la iluzion de progreso. La jarraporto de 2022 fanfaronis ke TEJO havas 50 landajn sekciojn – malgraŭ ke duono da ili mortis antaŭ jaroj aŭ eĉ jardekoj. Oni fanfaronas pri miloj da membroj – malgraŭ ke la plej granda grupo de membroj estas eks-membroj kiuj estas aŭtomate aldonita al la membraro. Alia granda grupo estas “junaj amikoj”, homoj kiuj iam esprimis intereson pri Esperanto antaŭ jaroj kaj donis sian retadreson. Se tiu “kresko” daŭras, eble iam la plimulto da TEJO “membroj” estos homoj kiuj eĉ ne scias ke ili estas membroj da TEJO.

Eble mi estas tro malespera kaj negativa. Eble iuj homoj ĝuas la aktivadon kaj eble multaj novuloj venos kun freŝa energio. Eble aliaj eks-estraranoj tute malkonsentas kun mia analizio. Sed laŭ mia sperto, mi ĉiam sentas elĉerpita post diskutoj pri TEJO. Estas multaj aferoj en Esperantujo kiuj donas ĝojon kaj plezuron, sed aktivado en TEJO ne estas unu. Se oni ne ĝuas fari ion, kial fari ĝin? 

6 pensoj pri “Kial malmultaj homoj volas esti aktivuloj en TEJO?

  1. Mi ĉiam diris, ke oni devas meti kiel eble plej multe da energio kaj mono por disvastigi Esperanton, por ke estu multe pli da esperantistoj. Se nia nombro altiĝus multe, estus multe pli da homoj, kiuj volus labori por la movado, junuloj kaj eks-junuloj.
    Eble estus pli bone, se la tuta diskutado estus skribita, ne parolita. Devas ekzisti pozicio por homo, kiu redaktus ĉiujn mesaĝojn por ke ili ne estu ofendemaj. Do, anstataŭ diskutoj, ni parolus pri kunlaborado.

    Ŝati

    1. Bonan tagon. Mi estas nun 63 jara. Mi faris je la 2017 novan esperantan grupon en Tilff en Belgio. Mi donis kursojn. Kiel mi povis cxar mi ankoraux ne parolis bone esperanton. En 2018, viro venis en nia grupeto por sekvi mian kurson. Li nomigxas Eric Nemes. Li diris ke li ne parolis Esperanton sed li parolis gxin pli bone ol mi. Mi auxdis tion kaj mi demandis al li de doni la kurson de la 2a nivelo. Li respondis Jes. Kaj unu jaro poste, li diris ke mi ne estis necesa tie kaj…..Li prenis mian placon. Nun li estas “presidento de la grupo de Tilff” kaj mi ne plu estas tie. Mi pensas ke fari tiajn aferojn ne estas bona por Esperanto.

      Ŝati

  2. Kion vi ĉiuj celas? Eo estis farita nur por fari amikojn, ne labori aŭ produkti ion ajn. Se oni volas laboron, lernu oni la anglan. Nur tio! Sed ĉu tiu amikeco estas hipokrita, nu, tio estas diskuto al alia raporto. Nun, ĉesu vi ĉiuj plendi kaj iru vi al iu UK gaje amikiĝi.

    Ŝati

    1. Mi kredas ke ni ĉiuj estas ĉi tie, estas esperantistoj, pro la laboro de niaj antaŭuloj. Se ili ne laborus, ni neniam malkovrus Esperanton kaj sian valuton. Ne ĉiuj devas labori por Esperanto, sed ni bezonas laborantojn.

      Ŝati

      1. Jes, vi pravas. Niaj antaŭuloj diligente laboris SENPAGE! Tiel faru ĉiuj esp-istoj same! Laboru oni senpage aŭ plibone pagu oni por labori!!!!

        Ŝati

Komenti