La sukcesoj kaj malsukcesoj de IJK 2023

Kongresoj estas gravaj partoj de Esperantujo, sed kutime la kongresaj raportoj estas banalaj kaj temas nur pri la oficiala programo kaj kiom da homoj partoprenis. Do, mi volas skribi iom pri IJK 2023 por konservi miajn pensojn kiel memoraĵo de la renkontiĝo. Kompreneble, ĉi-tiuj vortoj estas nur mia opinio kaj eble aliaj partoprenantoj havas tute aliajn opiniojn.

Kongresejo

La plej grava afero por iu ajn kongreso estas la loko, kaj por IJK 2023, tiu estis la plej granda problemo. La kongresejo estis tre granda, fakte tro granda. Oni bezonis ĉirkaŭ 20 minutojn por promeni de la manĝejo al la koncertejo. Ĉiu ĉambro de la programo estis en aparta konstruaĵo, do ĉio okazis dise.

Laŭ mi, la plej necesa afero por iu kongreso estas ke devas esti iu koncentrita komuna loko. Iu loko kie oni facile trovos aliajn esperantistojn dum la tago ekster la programo. Povus esti ĉambro, sidejo aŭ eĉ koridoro, ne gravas – sed devas esti ie kie oni povas renkonti aliajn homojn. Bedaŭrinde, IJK ne havis tion, do ofte estis nenio por fari dum la tago.

Estis malfacila trovi la ĉambrojn pro la grandeco de la kongresejo kaj la manko da signoj. Iu partoprenanto kreis tiun version de la mapo

La kongresejo estas tiel granda ke ni ne havis la lokon nur por ni mem. Fakte, estis centoj (verŝajne pli ol mil) ne-esperantistoj ankaŭ en la ejo kaj tiu vere malfortigis la etoson. Dum la kongreso, mi ne sentis ke mi estis en Esperantujo. Fakte, la kongresejo estis tiel granda ke ĝi havis ses manĝejojn! Do, eĉ dum la manĝoj, estis malfacila trovi aliajn esperantistojn. Mi vere kompatis la novulojn ĉar imagu se vi iras al IJK por la unua fojo kaj ne konas aliajn homojn, kiel vi ekkonos novajn amikojn? Dum miaj unuaj renkontiĝoj, mi ofte sidis apud nekonatulo dum la manĝoj ĉar tiu estis la plej efika maniero por renkonti novajn homojn. 

Unu avantaĝo de la kongresejo, kiun mi neniam vidis en iu ajn alia kongresejo, estis la plaĝo. La kongresejo estis tuj apud bela plaĝo kun ora sablo kaj brila akvo. Oni planis okazigi koncertojn tie, sed bedaŭrinde tio ne okazis. Kelkfoje dum la semajno kiam estis nenio por fari dum la tago, mi iris tie kaj ĝuis la sunon. La vetero estis tre taŭga, ĉirkaŭ 25 gradoj dum la semajno, do ne tro varma. Tiu certe estis la plej bona parto de la kongreso.

Organizado

Honeste, la kongreso ne estis bone organizita. La kongresejo estis tiel vasta kaj la ĉambroj ne estis markitaj en la mapo, do por trovi la ĉambrojn de la taga programo, mi bezonis alian esperantiston gvidi min al la loko. Ankaŭ estis konfuzoj pri la manĝoj kaj plendoj ke la ekskuroj ne estis kiel varbita. Mi sidis en unu ĉambro kaj atendis 20 minutojn kun aliaj homoj por preleganto kiu neniam venis. Poste oni diris ke li ne entute venis al IJK ĉar li ne ricevis vizon, sed neniu ĝisdatigis la programon.

Mi ne scias de kie venis la problemoj, sed mi aŭdis plendoj ke ILEI ne plenumis siajn respondecojn rilate al la organizado. Tuj post IJK, oni proponis al la komitato ke oni neniam denove okazigu kongreson kun alia asocio. Rimarkindas ke nur unu homo en la organiza teamo estas de Italio kaj certe estas malfacila organizi kongreson de ekstera lando. 

Komuna foto de IJK kaj ILEI-kongreso

Partoprenantoj

238 homoj aliĝis al la kongreso, do oni pli-malpli revenas al la nivelo de antaŭ kovim. Malgraŭ ke ĝi okazis en Italio, mi vidis malmultajn italojn ĉe la kongreso. Ŝajnis al mi ke estis pli da poloj, britoj, katalunoj kaj germanoj ol italoj.

Unu afero kiun mi rimarkis estis la granda ondo da novaj homoj. Oni diras ke movadoj estas kiel busoj, homoj konstante eniras kaj eliras. Mi certe rimarkis grandan ŝanĝon ekde IJK 2019 ĉar ne multaj homoj de tiam venis en 2023. Por multaj homoj, 2022 aŭ 2023 estis sia unua IJK kaj mi sentas kvazaŭ nun venas nova generacio kaj mi estas en la maljuna flanko de TEJO.

ILEI-kongreso

IJK okazis kune kun ILEI kongreso (kun 167 partoprenantoj) kaj dum la malfermo oni parolis pri kunigo de la du grupoj. Laŭ mia sperto, tiu apenaŭ okazis. La aĝ-profilo de la ILEI-anoj similis al tiu de UK kun multaj grizharuloj jardekoj pli aĝaj ol la IJK-anoj. Dum la koncertoj, estis facila distingi inter la du kongresojn, ĉar duono da ĉambro dancis kaj la alia duono sidis. IJK-anoj rajtis partopreni la programon de ILEI, sed tiuj prelegoj temis pri la laboro de instruistoj, do ne vere taŭgis por ne-instruistoj. Pro tio, mi neniam partoprenis iun parton de la ILEI kongreso kaj malmultaj ILEI-anoj partoprenis la prelegojun de IJK. Oni povus facile forgesi ke IJK kaj la ILEI-kongreso kune okazis, kiu estas sukceso aŭ malsukceso depende de via vidpunkto.

Taga programo

Ĉu iu vere partoprenas IJK pro la taga programo? Estas bone konata ke dum la tago kutime estas malmultaj prelegoj kaj eĉ malpli da prelegoj kiuj fakte estas interesaj. Ofte dum renkontiĝoj, mi sentas kvazaŭ ĝi nur ekzistas por uzi la tempon ĝis la nokto. Tiu estas malfacila problemo ĉar la prelegoj vere dependas je proponoj de la partoprenantoj pli ol la organizantoj, do malfacilas instigi interesajn diskutojn. IJK 2023 daŭris la tradician de malforta taga programo kaj kutime estis nur unu interesa prelgo po tago. Ial estis pli da programoj pri Ukrainio kaj Litovio ol pri Italio. 

Nokta programo

La nokta programo estis sufiĉe bona, sed ne elstara. Estis koncertoj de Jomo kaj Nastaŝa kaj Ĵomart, kiujn mi tre ĝuis sed ankaŭ jam spertis. Ĉiu nokto estis diskejo, sed kiel por la taga progrmo, la muziko de la nokta programo malpli gravas, pli gravas ĉu homoj partoprenas. Mi vidis diskejojn dum aliaj kongresoj kiuj estis tute malplenaj, sed bonŝance la kongresanoj tute partoprenis kaj la diskejo estis plena. Bedaŭrinde, ne estis aparta ĉambro por la trinkejo (kiu ankaŭ havis nekutimajn altajn prezojn) do oni ne povis paŭzi la dancadon kaj babili kun amikoj. Oni povus iri al la gufujo, sed ĝi estis tiel for ke tiuj kiuj iris, ne revenis. 

Post la sukceso de la pasinta jaro, okazis du muzikaloj. La unua, Petveturaj aventuroj, havis bonajn kantojn sed la rakonto estis malforta kaj iom sencele. Kelkfoje la dialogo sentis kiel lernolibro kiam oni rekte parolas pri bazaj aferoj. La dua, La sorto gvidos vin, estis pli bona, kun pli interesa rakonto kaj karakteroj kiuj parolis pli kiel veraj homoj.

Skandalo

La plej malfacila afero de IJK 2023 estis la raportoj de seksĝenado. Unu estis kontraŭ Roĉjo Huurman, kiu vere malfeliĉigis min ĉar mi konas lin dum multaj jaroj. Alia ŝoko estis ke oni prokrastis forpeli lin de la kongreso pro lia rolo en la muzikalo, kiu donis la bedaŭran impreson ke oni faras esceptojn al la reguloj, se temas pri gravulo en TEJO. Mi ne verkis la artikolon por Libera Folio, parte ĉar mi ne havis aliron al komputilo sed ankaŭ ĉar mi sentis kvazaŭ mi estis tro proksime al la okazaĵo. La dua viktimo tuj foriris la kongreson, revenis al sia hejmo kaj rifuzis nomi la atakanton. 

Sed dum la lasta tago de la kongreso, post la apero de la Libera Folio artikolo, unu organizanto konfidis al mi ke fakte estis kvar viktimoj de seksĝenado dum la kongreso. Tiu rifuzis diri iun detalon al mi, krom ke ili estis malpli seriozaj ol la du kiuj iĝis publikaj. Tiu diris ke la organizantoj eltrovis pri la okazaĵoj tro malfrue por fari ion, ĉar tiu estis la tago dum kiu ĉiuj foriris. Mi vere ŝokiĝis ke povas esti aliaj homoj kiujn mi konas kiuj fiagis dum la semajno.

Konkludo

Do, ĉu IJK estis sukceso aŭ malsukceso? La organizado certe povintus esti pli bona, sed nenio katastrofo okazis. Ne estis io serioza fuŝo kaj mi jam spertis aliajn kongresojn kun similaj problemoj. Kaj la oficala programo estas nur malgranda parto de IJK, ĉu oni ĝuas la semajnon temas pri ĉu oni renkontis novajn homojn, malnovajn amikojn kaj amuziĝis. Do, ĉu IJK estis sukceso estas tre persona demando.

Laŭ tiu pritakso, mi opinias ke IJK 2023 estis malforta sed ne malsukcesa. Estis tro malfacila renkonti aliajn esperantistojn aŭ eĉ trovi ion por fari dum la tago. Mi vere timas ke la semajno estis malfacila por novuloj kiuj ne konis aliajn homojn tie. Eĉ mi sentis min iom sola dum la tagoj kaj mi ne trovis la belan etoson kiu ĉeestas aliajn kongresojn.

6 pensoj pri “La sukcesoj kaj malsukcesoj de IJK 2023

Komenti