Ĉu Libera Folio helpas aŭ malhelpas nian movadon?

Eble unu el la plej polemikaj aferoj en Esperantujo estas Libera Folio, la sendependa gazeto kiu raportas la novaĵon pri la movado ekde 2003. Por iuj, ĝi estas necesa sendependa voĉo kiu aŭdacas paroli la nekomfortan veron kaj respondecigi la gravulojn por korekti erarojn. Por aliaj, ĝi estas skandalisma klaĉema gazetaĉo kiu kreas problemojn kaj subfosas la movadon. Sed por ĉiuj, ĝi estas la plej konata kaj legata fonto da informo pri la movado kaj la nuna stato de Esperanto. Do, ĉu ĝia influo helpas aŭ malhelpas nian movadon? Legi plu “Ĉu Libera Folio helpas aŭ malhelpas nian movadon?”

La Esperanta Civito estas sensencaĵo

Ĉu estas iu ajn en Esperantujo pli nekutima, malordinara kaj nekomprenebla ol la Esperanta Civito? Kiam mi unue aŭdis pri ĝi, mi ne povis kredi ke ĝi vere ekzistis. Kial? Kiel? Pro kio? Malmultaj el miaj esperantistaj amikoj eĉ konas la Civiton kaj kiam mi priskribas ĝin al ili, ili kutime pensas ke mi ŝercas. Certe, tiu estas tro freneza por esti vera, ĉu ne? Mi ne persone konas unu homon kiu estas membro de la Civito aŭ eĉ kial oni volus aliĝi. Ĝi vere estas tre stranga angulo de Esperantujo, apenaŭ konita aŭ komprenita de la plejparto de homoj. Sed kiam mi demandis pri la temo, mi ricevis grandan reagon ĉar multaj aliaj homoj ne komprenis ĉi tiun strangaĵon.

Legi plu “La Esperanta Civito estas sensencaĵo”

Ni laboru nur tri tagojn semajne

En 1930, la fama ekonomisto John Maynard Keynes proponis ke post 100 jaroj, ni laboros nur 15 horoj dum la semajno. Se la ekonomio iĝas pli kaj pli efika ĉiu jaro kaj ĉiu firmao daŭre iĝas pli kaj pli produktiva, finfine nia laboro iĝos tiel efika ke ni povos produkti ĉion kiun ni bezonas dum malmulte da horoj. Evidente, tiu espero ne realiĝis. Kvankam ni estas multoble pli produktiva ol la laboristoj de 1930, ni kutime laboras ĉirkaŭ 40 horoj dum 5 tagoj, ĉiu semajno. Sed mi proponas ke ni laboru malpli kaj iom post iom malaltigu nian laboran semajnon ĝis nur tri tagoj. Legi plu “Ni laboru nur tri tagojn semajne”

Ĉu Monato estas aboninda?

Unu el la plej gravaj revuoj en Esperantujo estas “Monato”, la ĉiumonata internacia gazeto pri politiko, socio kaj kulturo. Ĝi celas diskuti la gravajn temojn ĉirkaŭ la mondo el loka vidpunkto, ĉar ĉiu korespondanto raportas pri sia propra lando. Alia grava regulo por la gazeto – ĝi estas “per” Esperanto ne “pri” Esperanto. Esperantujo jam havas sufiĉe da gazetoj kun movada informo, indas ankaŭ diskuti aliajn temojn.

Sed ĉu Monato estas bona gazeto? Ĉu ĝi estas leginda, ĉu ĝi donas valoran informon pri la mondo? La ideo de internacia socia kultura revuo certe estas bona, sed ĉu la realeco plenumas la potencialon? Ofte esperantistoj subtenas projekton nur ĉar ĝi estas en Esperanto kaj ne atentas pri la kvalito. Mi tute konsentas ke Esperantujo bezonas internacian novaĵan gazeton en nia lingvo, sed ĉu la artikoloj estas bonverkitaj? Se Monato uzus alian lingvon, ĉu oni ankoraŭ legus ĝin? Aliavorte, ĉu indas aboni al Monato? Legi plu “Ĉu Monato estas aboninda?”

Kiel mi malsukcesis krei junularan asocion por Irlando

Antaŭ unu jaro, ideon havis mi. Mi ofte esperantumis kun junuloj el multaj landoj, sed neniam kun iuj el mia lando, Irlando. Ja ekzistas nacia asocio, sed ĝi nur havas unu klubon en tuta lando, kaj kiel multaj esperantaj kluboj ĝi estis malgranda kaj maljuna. Honeste, la monataj renkontiĝoj ne vere estis interesaj kaj mi pli ofte iris al internaciaj renkontiĝoj ol renkontiĝoj en mia urbo. La klubo similas pli al rondo de amikoj ol nacia asocio, do kiam novuloj venis, neniu vere bonvenigis ilin aŭ provis reteni ilin. Pro tio, multaj homoj nur venis unufoje kaj ne plu poste.

Delonge mi rimarkis ke renkontiĝoj de junuloj estas pli amuzaj kaj amikemaj ol renkontiĝo kun okdek-jaraĝuloj. Renkontiĝo de junuloj kaj maljunuloj havas tre malsamajn etosojn kaj oni devas uzi novajn metodojn por allogi junulojn. Ankaŭ komencantoj bezonas pli da helpo kaj subteno ĉar ili ofte estas nervozaj kiam ili unue alvenas. Per Amikumu, mi vidis ke estis multaj esperantistoj en mia urbo (Dublino, la ĉefurbo de Irlando) kiuj ne iris al la maljuna renkontiĝo. Eble ili preferus ion pli junece? Do mi decidis provi krei asocion por junaj esperantistoj en Irlando, kiu espereble estontece iĝus landa sekcio de TEJO (oni nur bezonas tri membrojn por iĝi landa sekcio, do mi opiniis ĉi tiu celo estis atingebla). Legi plu “Kiel mi malsukcesis krei junularan asocion por Irlando”

Kiel mi malhelpis la ŝtelon de mono

Oni ofte demandas min, Roberto kial vi ĉiam kritikas? Kial vi demandas, kontraŭas kaj postulas? Kial ne simple fidu kaj akceptu? Nu, pro kelkaj kialoj, sed mi volas al vi rakonti pri iu okazaĵo kiu grave influis min. Ĝi estis la unua fojo kiam mi publike kontraŭis potenculon pri afero kiu efikis multajn homojn kaj kaŭzis grandan debaton. Kaj mi ankaŭ tute senintence malhelpis la ŝtelon de miloj da eŭroj. Legi plu “Kiel mi malhelpis la ŝtelon de mono”

Kial Esperanto ne disiĝos

Kutima kritiko de Esperanto el neesperantistoj, estas ke ĝi neniam povus iĝi universala lingvo ĉar ĝi disiĝos al apartaj lingvetoj aŭ dialektoj. Oni diras ke eĉ se ĉiuj en la mondo scipovus Esperanton, la lingvo ankoraŭ malsukcesus ĉar ĝi neeviteble disiĝus al kelkaj nekompreneblaj lingvoj kaj la situacio estus la sama kiel la nuna mondo. Iuj eĉ kredas ke ĉiuj lingvoj neeviteble evoluas kaj disiĝas ĝis ili estas ne rekoneblaj, kiel la latina al la latinidaj lingvoj. Legi plu “Kial Esperanto ne disiĝos”