Kial mi kandidatiĝas por la estraro de TEJO

Mi verkas ĉi tiun artikolon por anonci mian kandidatiĝon al la estraro de TEJO, kiel estrarano respondeca por Landa kaj Faka Agado. Mi opinias ke landa agado estas tiel grava kaj la rilatoj inter la landaj sekcioj kaj TEJO estas tiel malfortaj, ke necesas havi unu estraranon kiu respondecas nur pri tiu unu fako. Ĉar pasintaj estraroj dividis la respondecon inter kelkaj estraranoj, neniu respondecis pri la fako kaj pro tio ĝi ŝrumpis. La landaj sekcioj estas la fundamento de TEJO sed dum la pasintaj jaroj kontakto inter ili kaj TEJO velkis. La komisiono pri landa agado estas malaktiva, KODEJO ne aperis ekde 2016, TEJO apenaŭ scias kiel statas la landaj sekcioj kaj ili ne scias kion faras TEJO. Multaj sekcioj ekdormis antaŭ multaj jaroj kaj nun nur ekzistas surpapere. Niaj membroj en landoj sen sekcioj estas forgesitaj. Legi plu “Kial mi kandidatiĝas por la estraro de TEJO”

Ĉu Esperantujo bezonas ‘Ankaŭ Mi’ momenton?

Esperantujo estas la plej progresema kaj tolerema komunumo kiun mi konas, sed ĝi ne estas perfekta. Ĝi ja estas tre amikema kaj malferma loko, multe pli ol eĉ progresemaj okcidentaj landoj. La junulara movado principe estas tre respektema al diverseco kaj ne estas nur klubo de malmodernaj viroj. Ĉiuj transgenruloj kiujn mi konas, mi renkontis en Esperantujo, ĉar ĝi estas pli malferma kaj akceptebla ĉi tie. Oni ofte parolas pri la graveco de egaleco sendepende de nacieco, genro, samseksemeco kaj religio.

Tial ĝi estas tre seniluziiĝa kaj malespera kiam seksĝenado okazas. Legi plu “Ĉu Esperantujo bezonas ‘Ankaŭ Mi’ momenton?”

Kial mi kritikas

Unu stranga afero pri mia blogo estas ke kiam mi unue kreis ĝin, mi diris ke ĝi ne diskutos la Esperanto-movadon. Nun tio estas la ĉefa temo de la blogo. Mi ne nur diskutas sed multfoje kritikas. Ankaŭ en la komitato de TEJO, mi estas la ĉefa kritikanto kaj kontraŭanto. Ofte oni diras al mi, Roberto kial vi kritikas? Kial vi nur plendas kaj parolas pri la malbonaj aferoj? Legi plu “Kial mi kritikas”

Raŭmismo post 40 jaroj – ĉu ĝi ankoraŭ gravas por la nova generacio?

Antaŭ 40 jaroj, dum IJK 1980 en Raŭmo, Finnlando, okazis unu el la plej gravaj momentoj en la historio de la Esperanto-movado, la publikigo de la Manifesto de Raŭmo. El tio kreskis Raŭmismo, grava kaj influa ideologio. Sed kion precize ĝi signifas? Kiel la originalaj subskribintoj de la manifesto, mi estas aktivulo en TEJO kaj plimalpli la sama aĝo kiel ili estis. Do, kion signifas Raŭmismo al mi kaj mia generacio? Ĉu ĝi ankoraŭ gravas aŭ ĉu ĝi estas antikvaĵo de historio? Legi plu “Raŭmismo post 40 jaroj – ĉu ĝi ankoraŭ gravas por la nova generacio?”

Kion mi faris en la komitato de TEJO dum 2019

Mi estas komitatano B de TEJO (eble vi jam scias) sed kion mi faras? Kion la komitato diskutas? Mi estas reprezento de la individuaj membroj de TEJO, do mi volas raporti al vi pri kio mi faris dum la jaro. La komunikado inter la kapo de TEJO kaj la membroj ne ĉiam estas bona, kaj ofte membroj ne scias kion la komitato faras aŭ eĉ ke ni havas komitaton. Do jen kion mi faris kaj diskutis dum 2019. Legi plu “Kion mi faris en la komitato de TEJO dum 2019”

La Esperanta Civito estas sensencaĵo

Ĉu estas iu ajn en Esperantujo pli nekutima, malordinara kaj nekomprenebla ol la Esperanta Civito? Kiam mi unue aŭdis pri ĝi, mi ne povis kredi ke ĝi vere ekzistis. Kial? Kiel? Pro kio? Malmultaj el miaj esperantistaj amikoj eĉ konas la Civiton kaj kiam mi priskribas ĝin al ili, ili kutime pensas ke mi ŝercas. Certe, tiu estas tro freneza por esti vera, ĉu ne? Mi ne persone konas unu homon kiu estas membro de la Civito aŭ eĉ kial oni volus aliĝi. Ĝi vere estas tre stranga angulo de Esperantujo, apenaŭ konita aŭ komprenita de la plejparto de homoj. Sed kiam mi demandis pri la temo, mi ricevis grandan reagon ĉar multaj aliaj homoj ne komprenis ĉi tiun strangaĵon.

Legi plu “La Esperanta Civito estas sensencaĵo”

Kiel mi malsukcesis krei junularan asocion por Irlando

Antaŭ unu jaro, ideon havis mi. Mi ofte esperantumis kun junuloj el multaj landoj, sed neniam kun iuj el mia lando, Irlando. Ja ekzistas nacia asocio, sed ĝi nur havas unu klubon en tuta lando, kaj kiel multaj esperantaj kluboj ĝi estis malgranda kaj maljuna. Honeste, la monataj renkontiĝoj ne vere estis interesaj kaj mi pli ofte iris al internaciaj renkontiĝoj ol renkontiĝoj en mia urbo. La klubo similas pli al rondo de amikoj ol nacia asocio, do kiam novuloj venis, neniu vere bonvenigis ilin aŭ provis reteni ilin. Pro tio, multaj homoj nur venis unufoje kaj ne plu poste.

Delonge mi rimarkis ke renkontiĝoj de junuloj estas pli amuzaj kaj amikemaj ol renkontiĝo kun okdek-jaraĝuloj. Renkontiĝo de junuloj kaj maljunuloj havas tre malsamajn etosojn kaj oni devas uzi novajn metodojn por allogi junulojn. Ankaŭ komencantoj bezonas pli da helpo kaj subteno ĉar ili ofte estas nervozaj kiam ili unue alvenas. Per Amikumu, mi vidis ke estis multaj esperantistoj en mia urbo (Dublino, la ĉefurbo de Irlando) kiuj ne iris al la maljuna renkontiĝo. Eble ili preferus ion pli junece? Do mi decidis provi krei asocion por junaj esperantistoj en Irlando, kiu espereble estontece iĝus landa sekcio de TEJO (oni nur bezonas tri membrojn por iĝi landa sekcio, do mi opiniis ĉi tiu celo estis atingebla). Legi plu “Kiel mi malsukcesis krei junularan asocion por Irlando”