Pro la kovim pandemio, preskaŭ ĉiuj Esperanto-kongresoj estis nuligitaj dum 2020 kaj 2021. Anstataŭe, kongresoj okazis per la interreto. Sed nun la trudizoliĝo plejparte finiĝis (sed ne ĉie) kaj ĉeestaj kongresoj revenis (kiel IJK kaj UK). Do, ĉu ni daŭrigu la retajn kongresojn? Ĉu la retaj kongresoj estas valoraj aldonoj al nia komunumo kaj iĝos nova kolumno de la Movado? Aŭ ĉu ili estas provizoraj anstataŭaĵoj kiujn ni ne plu bezonas?
Legi plu “Ĉu retaj kongreso havos estontecon post kovim?”Etikedo: IJK
Mi estas komitatano de TEJO – kion mi faras?
Dum la pasinta jaro, mi volis esti pli aktiva en TEJO. Dum kelkaj jaroj, mi estis aktive interrete, ĉe fejsbuko, redito, tvitero kaj kompreneble ĉi tie. Sed mi volis enĝagiĝi pli profunde en Esperantujo kaj decidis ke TEJO (la plej amikema, interesa kaj mojosa esperanta organizo) estas la plej bona loko. Apenaŭ ekzistas movado en Irlando, do tial mi volas aktivi internacie. Tiam mi lernis pri la komitato de TEJO, la loko kie oni diskutas kaj decidas pri la gravaj aferoj rilate al la organizo. Do, mi kandidatiĝis kiel komitatano B, kaj ĉar estis nur du kandidatoj, ni ambaŭ estis elektitaj.
Sed kio estas la komitato? Mi pripensas ĝin kiel la parlamento de TEJO. Legi plu “Mi estas komitatano de TEJO – kion mi faras?”
Kelkaj pensoj pri UK kaj IJK 2018
Ĉi-somere, mi partoprenis la 103-an Universalan Kongreson (UK) en Lisbono, Portugalio kaj 73-an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en Badaĥozo, Hispanio. Ĉi tiuj estis miaj triaj UK kaj IJK en kvar jaroj (mi ne partoprenis la pasintan jaron). Mi havis bonegan sperton kaj plene suferis post-esperantan renkontiĝan sindromon por la tuta semajno post mia reveno. Do jen kelkaj pensoj pri mia sperto. Legi plu “Kelkaj pensoj pri UK kaj IJK 2018”
Kial debato gravas por nia movado
Dum la pasinta semajno, mi ĉeestis JES en Ŝĉecino, Pollando, kaj unu diskuttemo estis IJK 2019, pli precize, en kiu lando ĝi okazu. La du kandidatoj estas Slovakio kaj Nederlando, kaj ambaŭ teamoj faris prezenton pri sia lando. Dum la renkontiĝo estis multe da diskuto kaj ŝercoj, ambaŭ landoj ŝerce ofertis subaĉeton per biero kaj Roĉjo kantis tre amuzan versio de “En Somero” de Jonny M kun novaj vortoj pri kiel Nederlando estas pli taŭga loko. Legi plu “Kial debato gravas por nia movado”
Mia somero de Esperanto 2015
Mi memoras kiam en 2015 mi sidis en oficejo kaj tre enuis. Mi havis bonpagitan postenon sed la laboro estis tre teda kaj senutila. Mi sidis en ĉambro kun nur unu alia stranga viro kaj parolis kun neniu alia dum la tuta tago. La solaj konversacioj estis liaj strangaj rakontoj kiuj daŭris senfine kaj sencele. La laboro estis tiel baza ke simio povus fari ĝin, temis pri forgesitaj (kaj verŝajne forgesotaj) dokumentoj. La laboro estis provizora do baldaŭ mi devus reserĉi laboron. Mi havas mian tutan vivon por enua laboro, tiam mi volis vojaĝi.
Do mi plenigis tiun someron per Esperanto. Dum kvin semajnoj mi vivis kaj vojaĝis tra Esperantujo, partopreninte SES, UK, IJK kaj IJS. Mi nur eklernis la lingvon unu jaro antaŭe kaj nur jam partoprenis SES, la aliaj renkontiĝoj estis novaj spertoj por mi. Danke al mi taglibro, mi povas rakonti mian aventuron al vi nun. Legi plu “Mia somero de Esperanto 2015”
Ĉu ni povas/volas esti neŭtralaj?
Versaĵne la plej grava kaj kerna kredo de la Esperanta movado estas neŭtraleco. Ekde la kreo de Esperanto, la lingvo estis neŭtrala. La Universala Esperanto-Ascoio estas tute neŭtrala kaj neniam partoprenas politikajn debatojn. La movado nek aprobas nek malaprobas iun politikan partion aŭ ideologion. Iu ajn, kun ia ajn kredo rajtas esti esperantisto. Legi plu “Ĉu ni povas/volas esti neŭtralaj?”
Kiuj estas la ĉefaj esperantaj renkontiĝoj?
Do, imagu ke vi estas komencanto. Vi lernas la lingvon, regas la bazajn regulojn, kaj nun vi volas renkonti aliajn esperantistojn. Ne nur en la loka klubo (se unu eĉ ekzistas) sed esperantistoj de alia landoj ĉe internacia renkontiĝo. Sed vi ne scias kie iri aŭ kiuj renkontiĝoj estas vizitindaj. Ekzistas grandega listo de ĉiuj renkontiĝoj, sed tiu tro grandas. Do, por helpi vin, mi kreis liston de la plej grandaj kaj plej bonaj semajnaj renkontiĝoj. Kompreneble, mi ĉefe diskutos la renkotiĝojn, mi mem partoprenis, do pro tiu, mi ĉefe konas la Eŭropajn renkotiĝojn. En du jaroj, mi partoprenis dufoje UK, IJK, SES, JES, kaj unufoje IJS.
Miaj pensoj pri IJK kaj UK 2016
Ĉi-jare mi partoprenis kaj IJK (Internacia Junulara Kongreso) en Pollando kaj UK (Universala Kongreso) en Slovakio. Mi filmis dum ambaŭ renkontiĝoj por kapti la etoson kaj por novuloj kiuj neniam partoprenis kaj ankaŭ por ekskongresanoj kiuj volas rememori la renkontiĝon. Multaj Esperantistoj en la interreto neniam partoprenis ĉi tiujn renkontiĝojn do mi volis montri ĝin al ili. Multaj Duolingo-lernantoj versaĵne ne scias kio okazas dum renkontiĝojn, do mi volis allogi ilin. Legi plu “Miaj pensoj pri IJK kaj UK 2016”