Pro la kovim pandemio, preskaŭ ĉiuj Esperanto-kongresoj estis nuligitaj dum 2020 kaj 2021. Anstataŭe, kongresoj okazis per la interreto. Sed nun la trudizoliĝo plejparte finiĝis (sed ne ĉie) kaj ĉeestaj kongresoj revenis (kiel IJK kaj UK). Do, ĉu ni daŭrigu la retajn kongresojn? Ĉu la retaj kongresoj estas valoraj aldonoj al nia komunumo kaj iĝos nova kolumno de la Movado? Aŭ ĉu ili estas provizoraj anstataŭaĵoj kiujn ni ne plu bezonas?
Retaj kongresoj havas kelkajn avantaĝojn kompare al ĉeestaj renkontiĝoj. Ili estas senpagaj (aŭ preskaŭ senpagaj) do multoble pli da homoj povas partopreni. Oni ankaŭ ne devas elspezi monon por la vojaĝo, manĝaĵo, loĝado ktp. Por partopreni internacia renkontiĝo, oni kutime elspezas centojn da eŭroj (aŭ eĉ pli ol mil se oni vojaĝas al alia kontinento). Ne ĉiuj esperantistoj havas tiom da mono, precipe se oni estas junulo, do retaj kongresoj povas esti bonvena loko por homoj kiuj ne povas partopreni ĉeestajn kongresojn.
Pro tio, oni atendus multe pli da homoj ĉe retaj kongresoj kompare al ĉeestaj. En 2020 mi pensis ke retaj kongresoj facile havus duoblan aŭ trioblan la kvanton da partoprenantoj kompare al ĉeestaj kongresoj. Probable la plej granda IJK iam ajn estus reta ĉar estas tiel pli facile partopreni. Sed tio ne okazis. Fakte, anstataŭ granda ondo da partoprenantoj, retaj kongresoj spertis apenaŭ iu ajn kresko. IJK 2018 kaj 2019 havis 306 kaj 291 aliĝintoj, sed IJK 2020 kaj 2021, kiuj okazis rete, havis 367 kaj 294. Kiam la fizika kongreso revenis en 2022, 288 homoj aliĝis.
La Universalaj Kongresoj de la 2010-oj kutime allogis inter 1000 kaj 2000 homoj. La Virtualaj Kongresoj allogis similajn kvantojn da homoj, 2006 en 2020, 1853 en 2021 kaj 1471 en 2022. La plej rimarkinda afero estas ke la kvanto malkreskis ĉiujare. JES okazis nur unufoje interrete kaj 185 homoj aliĝis, pli ol la 147 en 2020/21 sed malpli ol la 231 en 2019/20.
Retoso estas iom unika ĉar ĝi ne estas provizora anstataŭaĵo de fizika renkontiĝo, sed kongreso kiun oni kreis specife por la interreto kun la celo ke ĝi daŭrigu eĉ post la fino de la pandemio. Ĝi allogis similajn kvantojn da partoprenantoj kiel IJK, 281 en 2021 kaj 295 en 2022 (kiam ĝi okazis kune kun la Virtuala Kongreso).

Ĉu retaj kongresoj estas pordo por novaj homoj en landoj kie kongresoj malofte okazas? Teorie, retaj kongresoj estas alireblaj por homoj kiuj kutime ne povas partopreni. Nur IJK diskonigis statistikojn laŭ landoj kaj por IJK 2020, la plej popularaj landoj estis Germanio, Usono, Brazilo, Nederlando kaj Britio, kiuj probable estus la plej populara se ĝi okazus ĉeeste en Nederlando. Por IJK 2021, la plej popularaj estis Brazilo, Indonezio, Germanio, Usono kaj Francio. Por la ĉeesta IJK 2022, la plej popularaj landoj estis Germanio, Francio, Nederlando, Pollando kaj Italio.

Resume, oni povas klare vidi ke la retaj kongresoj allogis pli malpli la samajn nombrojn da homoj kiel la ĉeestaj kongresoj. Estis malgranda sukceso allogi homojn el landoj kiuj ne kutime partoprenas IJKojn, sed la plejparto de partoprenantoj estis eŭropanoj. Oni ankaŭ vidas ke la kvanto emas malkreski, eĉ pli nun ke eblas okazigi ĉeestajn renkontiĝojn en la plej multo da landoj.
Sed kial? Kial retaj kongresoj ne allogas multoble pli da homoj ol ĉeestaj?
Ŝajnas ke neniu alia jam levis ĉi tiun demandon, do mi donos mian personan opinion. Mi partoprenis VK 2020, IJK 2020, JES 2020/21, Retoso 2021 kaj eĉ organizis programojn pri ŝako. Mi rimarkis pri du aferoj: unue, malmultaj homoj partoprenis la prelegojn kaj diskutojn. Multaj prelegoj estis preskaŭ malplenaj kaj malpli ol 5 homoj venis al miaj programoj pri ŝako. Due, la retaj kongresoj estas, miaopinie, enuaj. Estas nur mia opinio, sed mi ne ĝuis la retajn kongresojn kaj neniam revenis post la unua tago. Mi nur aliĝis por helpi kreski la kvanto da partoprenantoj kaj organizi la ŝak-turnirojn.
Miaopinie, retaj kongresoj estas nur ombroj kompare al ĉeestaj kongresoj. La diskutoj kaj prelegoj fakte estas la malplej interesaj partoj de kongresoj, la plej bonaj partoj estas ekster la programo (dum unu el miaj plej ŝatataj kongresoj, mi neniam iris al eĉ unu programo dum la semajno). Retaj prelegoj ofte suferas pro malbonaj mikrofonoj, kameraoj kaj interretaj konektoj. La sperto estas kiel rigardi jutuban filmeton sed kun pli malalta kvalito.
Kongresoj estas amuzaj pro la amikoj kiujn oni renkontas, la babilado kaj festado. Kion povas reta kongreso povas fari kompare al ĉeesta nokta programo? Koncerto en mia komputilo estas nur dekono tiel amuza kiel ĉeesta koncerto. La ekskursoj kaj eĉ la manĝoj dum renkontiĝoj estas pli amuzaj ĉar oni povas sidi apud interesaj homoj kaj babili. Neniu reta kongreso kapablas kapti tiun etoson. Oni ne babilas tiel facile kaj tiel bone interrete kiel oni faras persone.
Ne nur mi opinias tiele. Post IJK 2020, oni demandis la partoprenantojn pri sia opinio pri reta aŭ ĉeesta kongreso. 80% diris ke ili preferus partopreni surloke se eblus kaj nur 15% diris ke ili preferus partopreni rete.
IJK 2020 estas la sola kongreso kiun disdonis statistikojn pri kiom da homoj fakte partoprenis la programon. Oni vidas ke la plej popularaj programoj allogis inter 40 kaj 55 homoj, sed tiu estas nur 12-17% de la partoprenantoj. Eĉ la plej populara programo allogis nur 25% de la partoprenantoj. Kie estis la aliaj homoj? Ŝajnas ke mi ne estis la sola kiu aliĝis kaj enuiĝis.
Do, retaj kongresoj nur parte sukcesis allogi pli da homoj kiuj ne kutime partoprenas kongresojn. Ili estis provizoraj anstataŭaĵoj sed nur ombroj kompare al ĉeestaj kongresoj. Multaj aliĝintoj ne vere partoprenis kaj oni ne sukcesis porti la etoson de renkontiĝoj per la reto. Nur ke denove eblas okazigi ĉeestajn kongresojn, mi dubas ke multaj homoj ankoraŭ iros al retaj kongresoj.
Eble oni malkonsentas pri mia opinio kaj eble estas homoj kiuj amas retajn kongresojn. Sed ili devas respondi al la demando, kial pli da homoj ne partoprenis?
Du ĝenoj, kiujn mi spertis pri la lasta Virtuala Kongreso, estis la kosto, kaj la tempo. Oni povis aliĝi senpage ĝis iu dato, kaj mi pensis, ke mi tion faris, sed mi eraris, do mi devis pagi kotizon por aliĝi. Mi scias, ke kongresoj nepre postulas multe da laboro kaj administrado kaj do ankaŭ mono, sed mi jam viŝis mian bankokonton por vojaĝi al la ĉeesta kongreso en Montrealo ĉi-jare. Se ili povas akcepti aliĝantojn senpage ĝis kelkaj tagoj antaŭ virtuala kongreso, mi ne scias, kial tiuj lastaj kelkaj tagoj estas pli kostaj!
La kotizo estas al mi malmulta, do mi ĉiuokaze pagus ĝin, se la kongreso ne okazis dum Dankofesto en mia lando. Kompreneble neniu dato estas tute oportuna por ĉiuj, sed mi simple ne povis justigi la elspezon por kvartaga afero, de kiu mi maltrafus du aŭ tri tagojn, kompreneble.
ŜatiŜati
Mi ne ŝatas la vorton “trudizoliĝo”. Ĉiuj leĝoj estas “truditaj” en ĉiuj landoj. Pro multaj protestoj, Ĉinio ĵus forigis la izolezon. Nun ili havas multege de malsanuloj. Mankas kuracilojn kaj lokon en hospitaloj. Simila situacio okazis en plejmulto da landoj. Mi jam vakciniĝis 5 fojoj. Mi ankoraŭ uzas maskon. Mi loĝas en Kalifornio.
ŜatiŜati
Tamen temas pri la kutima vorto, kiu kreiĝis antaù preskaù tri jaroj.
ŜatiŜati
La spertoj ĉe tri sinsekvaj retaj kongresoj de SAT estis similaj. (La ĉi-jara devintus esti ĉeesta, sed pro la eventoj ne povis okazi kiel planite – en Moskvo.) Multaj aliĝintoj partoprenis nur unuopajn eventojn.
Malgraŭ limoj de la reta formato, mi estas por daŭrigo de la provoj organizi eventojn rete.
Se esperantuloj el grandaj partoj de la ekstereŭropa mondo ne ĉeestas, tio ne mirigu. Tiuj homoj ne ekzistas. En grandaj partoj de la mondo neniu uzas Esperanton. Sed prave la malnova devizo diras, ke “por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia”. Se Esperanto estu vere kosmopolitiga, ĝi ĉeestu en tiuj lokoj, kie ĝi nun tute mankas. Tiucele utilas proponi ion alireblan por homoj, kiuj havas nek monon nek eblon akiri vizon por partopreni eventojn en Eŭropo.
Ankaŭ ne estas signo de klimatpolitika respondecemo organizi ĉeestajn mondajn eventojn, al kiuj homoj senalternative devas flugi aviadile, se iel eblas aranĝi ilin rete. Per tio mi ne volas kontraŭi ĉeestajn eventojn entute. Ili ja havas kulturajn, homkontaktigajn kaj turismajn funkciojn, kiuj ne reprodukteblas en reta aranĝo. Sed laborkunvenojn kaj prelegojn oni povas sufiĉe bone fari rete laŭ mia sperto, do estus sence fari ambaŭ specojn de aranĝoj, kiuj koncentriĝu je la funkcioj, por kiuj la respektiva aranĝotipo taŭgas.
Dum la tempopaso homoj pli kutimiĝos al reta kunvenado, akiros la necesajn teknikajn lertojn kaj ekipaĵojn, kaj verŝajne la platformoj pli rafiniĝos. Reta aranĝo post dek jaroj eble estos pli agrabla ol tiuj de la pasintaj jaroj, ĉe kiuj homoj devis subite lerni kaj fari ion por ili novan.
ŜatiŜati