En julio, la Nacia Partio de Irlando faris strangan deklaron. Laŭ oficala anonco de la partio, du gravaj membroj de la partio ŝtelis oron el la trezorejo de la partio. La prezidanto, Justin Barrett, forte kondamnis la agon ne nur kiel perfido de la partio sed ankaŭ perfido kontraŭ Irlando.
La polico rapide kaptis la oron kaj translokigis ĝin al sekura loko. Sed la rakonto iĝis eĉ pli bizara ĉar ne temis pri eta sumo, sed pri 400,000 eŭroj da oro. Tiu kvanto da riĉeco estus impona de eĉ la plej grandaj partioj de Irlando, sed la Nacia Partio estas eta kaj iom obskura. Dum la pasinta voĉdonado, ĝiaj dek kandidatoj ricevis nur 4,773 voĉdonojn aŭ 0.2% de la tuta voĉdonado. Kiel tia eta partio povus gajni tiom da mono?
Legi plu “Kial irlanda ekstremdekstra partio havas grandan stokon da oro? “