La Civito minacas procesi kontraŭ mi

En 2018 aperis anonco en HeKo (Heroldo Komunikas), la buŝo de la Esperanta Civito, pri la nova novembro eldono de la Heroldo de Esperanto. Diskutante la enhavon, ĝi anoncis ke estas:

Granda spaco ankaŭ al TEJO, kies aktivuloj Robert Nielsen kaj Rogener Pavinski veas kontraŭ la malfacila situacio kaŭzita de Roterdamo, pro la malzorgoj pri la bilanco respektive pri la surmerkatigo de la revuo “Kontakto”.

Sed tiu estas granda surprizo al mi, ĉar neniu iam kontaktis min. Neniu petis ĉu ili rajtas uzi mian artikolon aŭ eĉ informis min. Oni simple prenis mian artikolon. Mi ne abonas la Heroldon, do mi eĉ ne scias kiun artikolon ili prenis (probable ĉi tiun de Libera Folio, kiu kritikas la UK, ne UEA). Bedaŭrinde, tiu estas nur la komenco de la Civita malrespekto por aliaj homoj.

HeKo estas stranga loko kun stranga mondovido. Kiam la Civito kandidatiĝis por gastigi IJK 2021 en Svislando, HeKo pleniĝis je artikoloj kiuj atakis la aliajn kandidatojn, pli ol ili laŭdis sian proponon. Kiam oni elektis Sud-Koreion, HeKo plendis ke nur homoj el la “flava areo” ĝojas pro la elekto, kvazaŭ nur azianoj povas ĝui IJK en Azio (ĉu tiu signifas ke nur eŭropanojn ĝuas IJK en Eŭropo?). En alia artikolo, ili deklaris ke la elekto estas eraro ĉar la loko estas “insuleton perditan ie en la oceano” kaj ke oni elektis landon en “la flava Azio”. Ili eĉ denuncis la lokon pri io kiu okazis en 1948: “en la insulo okazis brutalaj masakroj, kun multaj detruitaj vilaĝoj kaj dekoj da miloj da murditoj fare de la sudkorea armeo”. Kiel tiu historiaĵo rilatas al IJK 2021 estas mistero.

La stranga vidpunkto de HeKo al Azio ankaŭ videblas rilate al la kronvirusa pandemio. Kiam ĝi diskutas la viruson, HeKo preskaŭ ĉiam mencias ke la viruso venis el “Popola Ĉinio” kaj eĉ publikigis anoncon kun la titolo “La ĉina viruso ne modifas nian kalendaron” (ĉar la limo por eventoj estis 50 homoj kaj ĉiuj eventoj de la Civito havas malpli ol tiom da homoj). Anstataŭ pardonpeti por tiu insulta nomo, post kelkaj tagoj ĝi aperigis artikolon por defendi sian uzon de “ĉina viruso” kiel nomo por la kronviruso.

HeKo ofte parolis kvazaŭ la tuta afero estas troigo kaj ne necesas nuligi renkontiĝojn. Silfer verkis artikolon por kritiki la trudizoladon kontraŭ la epidemio kiel nenecesa kaj eble eĉ kontraŭkonstitucia. Li konsilis al esperantistoj ne nuligu renkontiĝojn en la sumero de 2020 (kiuj estintus tre danĝera). Oni povus diri ke li skribis tion en la frua periodo de la pandemio, sed dum la somero de 2020 kiam la danĝero de la viruso estis tute klara al ĉiuj, la Senato de la Civito faris oficialan rezolucion por denunci la restriktoj kontraŭ la pandemio. Ankoraŭ en 2021, HeKo parolas kvazaŭ la restriktoj estas pli danĝeraj ol la malsano (kaj ankoraŭ nomas ĝin la “ĉina gripo”).

La karto por la Esperanta Civito el la ludo “Pasis la temp’”

Mi renkontis Giorgio Silfer nur unufoje, dum IJK 2019. Li invitis min retmesaĝi lin por lerni pri la Civito kaj ni interŝanĝis kelkajn mesaĝojn, sed bedaŭrinde la tuta afero estis malŝparo da tempo ĉar li evitis ĉiun demandon kaj anstataŭ respondi, parolis pri iuj nerilataj aferoj. Li ne povis doni klaran respondon eĉ al bazaj demandoj pri kial la Civito ekzistas kaj kion ĝi faras.

En la marta numero de 2020, la Heroldo de Esperanto publikigis la privatajn retmesaĝojn inter mi kaj Silfer. Li neniam petis mian konsenton aŭ informis min ke li planis publikigi ilin. Publikigi privatajn mesaĝojn sen peti permeson estas granda insulto al la rajto al privateco. Mi eĉ ne scias kial li volis publikigi la konversacion, ĉar li donis preskaŭ neniom informon kaj apenaŭ respondis al miaj demandoj. Evidente, konsento ne gravas al la Civito.

En la decembro 2020 numero, aperis parto de mia artikolo pri mia seniluziĝo kiel TEJO-estrarano (kompreneble la Civito amas ĉion kiu estas negativa pri UEA/TEJO). Ial la titolo estas “Vizaĝlibre” kvazaŭ mi skribis nur komenton en Fejsbuko. Oni aldonis komenton je la fino de la artikolo: “originalo farĉita per lingvaj eraroj”. En la stranga logiko de la Civito, oni prezentis la senpermesan prenon de mia artikolo kiel honora ĵurnalista ago.

“En la rubriko “Vizaĝlibre” HdE emfazas sian objektivecon en la informado, donante la parolon al TEJO-komitatano B (B kiel bedaŭrinde) kiu atakas la Junularan, de kies estraro li ĵus eksiĝis.”

Kompreneble la objektiveco de la Heroldo ne signifas ke ili publikigas ion kiu kritikas la Civito, nur tiu kiu kritikas UEA aŭ TEJO.

La Civito ŝatas mian blogon tiel multe ke ili eĉ prenis komenton sub mia artikolo kaj publikigas ĝin en HeKo kaj la Heroldo (mi dubas ĉu ili petis permeson de la aŭtoro). Eĉ kiam ili prenis de mi, ili aldonis la komenton pri “blogo plena de alies deliraĵoj”.

La plej stranga kaj amuza parto de la rakonto estas ke la Civito tute malamas min kaj neniam ĉesas plendi pri mi. En januaro 2020, mi verkis la artikolon “La Esperanta Civito estas sensencaĵo”, kiun ili kompreneble ne ŝatis (sed estas unu artikolo de mi kiun ili ne ŝtelis). Ekde tiam, mi estas malamiko de ili kaj ili eĉ timas uzi mian nomon, plejofte mi aperas en HeKo nur kiel “Komitatano B (kiel Bedaŭrinde)”. Ŝajnas ke Silfer opinias ke tiu estas plej inteligenta ŝerco li iam faris ĉar li senĉese uzas ĝin. Eble la vortludo amuzigas iujn infanojn, sed malmultaj plenkreskuloj.

Ekzemple, en julio 2020 iu anonimulo en HeKo skribis:

Ekster la nova Esperantio, artikolojn pri raŭmismo (kaj la Esperanta Civito) en sia blogo kaj aliloke afiŝis Robert Nielsen, kaŭzante jenan komentarion: “la aŭtoro estas aŭ intelekte malhonesta aŭ kompleta kreteno; ni elektu la unuan opcion, pli respekteman pri lia inteligenteco”.

Aŭ kiam mi demisiis de la estraro de TEJO, venis komenton de kaŝita homo (probable Silfer):

Kandidato, kiu en julio ankoraŭ ne scias pri sia magistriĝo ekde oktobro aŭ kiun surprizas la postulata laboro de magistriĝo, estas absoluta kreteno, aŭ damaĝonta enfiltrito, kiu retiriĝas post plenumo de damaĝa misio; tian alternativon sugestas la konduto de Robert Nielsen, fanatika antiraŭmisto kaj kunlaboranto de nordeŭropa skandalgazeto, bedaŭrinde ankoraŭ komitatano B de TEJO, de kie li meritus eksigon.

Por iuj aferoj mi ja meritas kritikon, sed almenaŭ mi ĉiam metas mian nomon sub miaj vortoj kaj neniam kaŝas. Se mi estas kreteno, kiel oni nomas tiun kiu ne kuraĝas uzi sian nomon? (Se oni ne kutimas al la stranga lingvaĵo de la Civito, la “nordeŭropa skandalgazeto” estas Libera Folio. Kiel ĉiam la Civito malpravis pri eĉ bazaj faktoj, ĉar kiam mi iĝis estrarano, mi ne plu estis komitatano. Ili postulis mian eksigon de iu posteno kiun mi ne havis.)

En la aŭgusto 2021 numero, oni publikigis mian artikolon “La sekreta skandalo”, kiel ĉiam, sen peti min. Sed ankaŭ ĉe la ĉefpaĝo, estas artikolo “En unu jaro forbrulis la TEJO-estraro” kiu parolas pri iu “molesta trolo” kiu demisiis de la estraro en aŭtuno 2020. Mi estis la sola homo kiu rezignis en aŭtuno, sed mi tute ne scias pri kio temas. La vortoj estas skribitaj kvazaŭ citaĵo, sed ĝi citas neniun. La artikolo parolas pri molestinto en TEJO, do iu leganto povus pensi ke tiu estas mi. La insulto estas tro bizara kaj senbaza por esti serioza akuzo, ĉar ĝi ja povus esti kalumnio. Kia stranga mondo kie iu ŝtelas mian artikolon senpermese kaj samtempe misfamigis min. Se ili tiel malamas min, kial ili tiel ofte prenas miajn vortojn? Sed ili ankaŭ komparas UEA al la Nazia Tria Regno, do ilia vidpunkto ne estas tre komprenebla.

Mi ne abonas al la Heroldo, do mi eltrovis pri la uzado de miaj artikoloj nur pasintmonate kaj eble estas aliaj ekzemploj pri kiuj mi ne scias. Mi kontaktis la Heroldon por esprimi mian malkontentecon, peti pardonpeton kaj promeson ke ili ĉesos. Mi uzis la retadreson de KCE ĉe la kovrilo de la Heroldo kaj ricevis respondon de iu kiu ne donis sian nomon. Sed kiam mi sendis duan mesaĝon, oni informis min ke mi havis la malĝustan retadreson kaj mi uzu tiun de la Heroldo. Kiam mi faris tion, mi ricevis mesaĝon de iu kun la sama skribmaniero. Mi supozas ke ambaŭ retadresoj apartenas al Giorgio Silfer, sed li volas ŝajnigi ke la Heroldo havas pli da homoj ol ĝi vere havas.

Dum la tuta konversacio, la reprezento neniam uzis sian nomon kaj ignoris miajn petojn por tiu baza detalo. La anonimulo informis min ke respondo al mia retmesaĝo aperos en la venonta numero de la Heroldo, kiu aperis unu monate post mia mesaĝo, en la eldono de septembro 2021:

“Nur unu artikolo (post korekto de gramatikaj eraroj) el la aludita blogo estis publikigita en HdE. La redakcio notas la nunan malpermeson sed ne pardonpetas, ĉar HdE menciis kaj la fonton kaj la aŭtoron el retpaĝoj ne ŝirmitaj de kopirajto.”

Mi ne scias kial mi devis atendi unu monaton por tiel mallonga respondo kaj mi tuj rimarkis tri erarojn. Unue, oni ne prenis nur unu artikolon de mi, sed almenaŭ tri. Due, oni ne ĉiam menciis la fonton, en la numero de decembro 2020 oni menciis nur mian nomon. Trie, verkado aŭtomate ricevas la protekton de kopirajto, oni ne devas “ŝmiri” retpaĝojn. Eĉ se la Heroldo prifajfas ĵurnalisman etikedon, estas baza regulo de ĝentileco ke oni petu permeson antaŭ ol uzi ion kiu apartenas al iu alia. Ili ne klarigis kial ili nomis min “molesta trolo”.

Mi skribis ĉi tiun en retmesaĝo kaj sendis ĝin al la Heroldo. Post malpli ol unu horo, mi ricevis la plej strangan, amuzan kaj bizaran retmesaĝon en mia vivo:

Estimata sed ne estiminda,
Ni intencas denunci vin pro du deliktoj. Bonvolu komuniki la adreson de via advokato.
Nur pere de ghi ni plu komunikos kun vi, and only in English language.
Sincerely yours
Heroldo de Esperanto

Kompreneble, mi estis tre ŝokita kaj konfuzita. Pri kiuj deliktoj ili parolis? Mi relegis miajn mesaĝojn kaj mi evitis insultojn, do mi ne kalumniis iun. Kial ili volas komuniki nur per la angla anstataŭ per Esperanto? Ili ŝtelis miajn artikolojn kaj nomis min “molesta trolo” sed opinias ke mi estas la punindulo?

Mi forte dubas ĉu tiu estas serioza minaco ĉar kiel eblus klarigi la aferon al advokato sen ridigi tiun? Klare neniu krimo okazis, do neniu iros al juĝejo. Mi ne havas advokaton, do mi mem respondis (per la angla) por peti klarigon pri kio ili parolas kaj kiuj deliktoj okazis, sed ĝis nun mi ne ricevis respondon.

4 pensoj pri “La Civito minacas procesi kontraŭ mi

  1. eble ne estas kretenoj, sed homoj kiuj ne povas programi komputilojn? Sed cxu ne cxiuj universitatoj en la tuta mondo pritraktas la lernigon de la nura speco de komputilprogramfako en la tuta mondo? Do kial tiel povra, cxu? Kompreneble la rauxmistoj posedas multegon de eduko? Cxu ne?

    Ŝati

Komenti