Dum la pasintaj jaroj la estraro de TEJO suferis grandan problemon pro la malaktiveco de estraranoj. Multaj estraranoj estis elektita plene je energio kaj promesoj, sed baldaŭ ĉesis aktive labori kaj poste rezignis aŭ estis eksigitaj. Kial ĉiu estraro enhavis almenaŭ unu estrarano kiu foriris?
Venontmonate okazos la elekto de nova estraro de TEJO. En sia decido, la komitato juĝos la kandidatojn laŭ multaj aferoj kiel iliaj spertoj, kapabloj kaj ideoj por TEJO. Sed ili ankaŭ devos demandi ĉu ili plenumos la mandaton kiel estrarano ĝis la fino.
Mi bone scias la problemon ĉar mi estis unu el tiuj. Mi estis elektita al la estraro en 2020 sed rezignis post nur tri monatoj. Ĉu ni povas lerni ion de la spertoj de la estraranoj por ke ni evitu ilin estontece? Plej ofte, estraranoj ĉesas labori ĉar ili iĝas okupitaj kun ekster-Esperantujaj taskoj, siaj vivkondiĉoj ŝanĝiĝis aŭ ili perdas entuziasmon por la laboro.
Ĉu ni povas studi la statistikojn pri estraranoj por trovi iujn faktorojn kiuj helpas aŭ malhelpas ili resti en la estraro? Por esplori la demandon, mi rigardis la estrarojn dum la pasintaj kvin jaroj, parte ĉar mi ekaktiviĝis en TEJO antaŭ kvin jaroj kaj parte ĉar antaŭ kvin jaroj, oni mallongigis la mandaton al nur unu jaro.
Oni pensus ke pli mallonga mandato sigifus malpli da demisioj ĉar ĝi postulas malpli da tempo de homoj, sed fakte pli da demisioj okazis dum la unu jara mandato ol dum la du jaraj mandato. Eble la mallonga mandato allogas pli da homoj kiuj opinias ke ĝi estas pli malgranda dediĉo ol ĝi vere estas. Aŭ eble iu alia faktoro estas la kaŭzo kaj eĉ pli da demisioj okazus se la mandato ankoraŭ estis du jaroj.
Ekde 2017, 43 homoj estis elektitaj al la estraro de TEJO dum IJK (inkluzive kelkaj homoj elektitaj pli ol unu fojo) kaj el tiuj, 12 (28%) forlasis la estraron. El tiu 12, 7 rezignis, 4 estis eksigitaj ĉar ili maltrafis tri sinsekvajn voĉdonojn kaj 1 estis eksigita pro voĉdono de la estraro. 1 estis eksigita pro tri maltrafitaj voĉdonoj, sed la komitato tuj voĉdonis por re-elekti lin, do mi ne kalkulas lin kiel demisio. El la homoj elektitaj dum la jaro por anstataŭigi la forlasintojn, 1 rezignis, sed por esti simpla kaj klara, mi studos nur tiujn elektite je la komenco de la mandato. Mi kalkulas nur tiujn homojn kiuj oficiale rezignis aŭ estis eksigitaj, mi ne kalkulas la homojn kiuj ĉesis labori sed oficiale restis en la estraro.
La unua rimarkinda statistiko pri la estraroj dum la pasintaj kvin jaroj estas la kresko en sia membraro. Laŭ la reglamento, la estraro povas enhavi inter 5 kaj 9 membroj kaj la estraro elektita en 2015 enhavis nur 5 membrojn. Sed ekde 2018, ĉiu estraro havis la maksimumon de 9 estraranoj. Tiu povas estis kaŭzo aŭ konsekvenco de la demisioj. Oni bezonas pli da membroj se oni atendas ke iuj demisios, sed pli da membroj signifas ke ĝi estas pli facila por unu membro eviti siajn respondecojn kaj lasi la laboron al aliaj homoj.
La unua faktoro kiun mi kalkulis estis ĉu la homo jam estis estrarano antaŭ elektiĝo kaj pro tio sciis pri la laboro. Se oni jam estis estrarano, ĉu oni malpli emas forlasi la estraron? Rimarkindas ke estraranoj malofte daŭrigas sian rolon en la sekva estraro kaj averaĝe nur 3 homoj estas elektita al la estraro pli ol unu fojo. Eĉ estraranoj elektitaj nur kelkaj monatoj antaŭ la fino de la mandato, ofte ne rekandidatiĝas. El la 43 estraranoj, mi trovis ke 16 (37%) iam jam estis estraranoj (inkluzive tiuj ne elektita al plena mandato) kaj el tiuj, 3 (19%) forlasis la estraron dum la mandato. Tiu estas pli malgranda ol la 9 el 27 (33%) ne-estraranoj kiuj demisiis, sed mi atendis pli grandan diferencon. Oni povas vidi ke la plejparto de la demisiintoj estis en sia unua jaro kiel estrarano.

La dua sperto utila al estrarano estas sperto kiel komitatano. Por esplori ĉi tiun, mi legis la vivresumojn de ĉiu sukcesa kandidato al la estraro kaj serĉis listojn de komitatanoj. Bedaŭrinde kelkaj homoj kiuj ja estis komitatanoj, ne diris tion en siaj vivresumoj, do espereble mi ne maltrafis iun. El 43 estraranoj, 22 estis komitatanoj antaŭ elektiĝo kaj el tiuj 5 (23%) demisiis, kompare al 7 el 21 ne-komitatanoj (33%). Denove, antaŭa sperto helpas, sed ne tiel multe kiel oni atendus. Eble ĉi tiu estas ĉar la komitato ankaŭ havas problemon kun malaktiveco.

Alia fonto de sperto estas en la landaj sekcioj, do mi studis ĉu la estrarano estis en la estraro de iu landa sekcio. Denove, la fonto estis la vivresumoj de kandidatoj, do povas esti ke iuj estraranoj ne menciis sian sperton. Mi trovis ke 31 (72%) estraranoj jam estis estraranoj (kaj ofte prezidanto) de sia landa sekcio kaj el tiuj 7 (23%) rezignis. Sed 5 el 12 (42%) estraranoj kiuj ne aktivis en sia landa sekcio demisiis. Tiu sugestas ke la landaj sekcioj donas valoran sperton kaj estas reto de subteno por esperantistoj. Se ne estas landa sekcio aŭ aktiva movado en la lando, oni povas senti pli izolita kaj sen subteno kaj eble pro tio oni pli emas forlasi la estraron.

Por la 9 estraranoj kiuj estis nek komitatanoj nek estraranoj de iu landa sekcio, 4 (44%) demisiis, kiu sugestas ke antaŭa sperto influas la emon rezigni.
Ĉu la kontinento de la estrarano influas sian agon? TEJO debatas ĉu oni bezonas pli da instigo por kandidatoj ekster Eŭropo kaj kiel kreski diversecon en la organizo. La kerno de TEJO, kiel la Esperanto-movado ĝenerale, estas en Eŭropo, do ĉu homoj ekster Eŭropo havas malpli da subteno? Ĉu eŭropanoj sentas sin malpli izolita kaj kun pli granda reto da homoj kiuj povas helpi sin?

Ne estas surprizo ke la plej multo da estrarano venas el Eŭropo, 22 (51%) estas eŭropanoj (mi kalkulas naciecon, ne loĝlokon) kaj el tiuj 4 (18%) foriris. Sen statistikoj pri la membraro de TEJO, mi ne scias ĉu tiu signifas ke eŭropanoj estas tro aŭ maltro alte reprezentitaj. La plej aktiva kontinento estas Azio, el kie venis 9 estraranoj (21%) kaj nur 1 (11%) forlasis sian rolon. Nur 2 estraranoj venis el Nord-Ameriko kaj ambaŭ rezignis, do mi kunigis ilin kun la statistikoj por Sud-Ameriko. La statistikoj por Ameriko estas la plej koncerna ĉar el la 9 (21%) estraranoj, 6 (67%) demisiis. Estas konata ke Afriko estas la plej malforta kontinento por la movado kaj nur 3 (7%) estraranoj venis de tie, el kiu 1 (33%) estis eksigita.
Indas pli profunde esplori kial iuj kontinentoj havas pli altan elcentaĵon da demisioj ol aliaj. Kompreneble, mi ne sugestas ke iuj naciecoj estas pli laboremaj, sed probable iuj landoj estas pli for kaj izolitaj de la movado. La statistikoj estas forte influitaj de unuopaj homoj, ekzemple la rezulto por Azio ĉefe baziĝas pro Mung Bui (Feliĉa) kaj Hoan Tran (Ĝojo), kiuj partoprenis 7 estrarojn inter nur ili du.
TEJO ankaŭ debatis ĉu enkonduki genrajn kvotojn por kandidatoj al la estraro kaj la statistikoj montras ke la estraroj dum la pasintaj jaroj atingis preskaŭ ekvilibro inter viroj kaj virinoj. 23 (53%) viroj estis elektitaj kaj 20 (47%) virinoj. Por la estraroj de 2017, 2019 kaj 2020, virinoj estis la plimulto, sed en 2021, nur 2 el 9 estraranoj estis virinoj. Interese, 9 (39%) viroj ne finis sian mandaton, sed nur 3 (15%) virinoj. Ĉi tiu estas unu el la plej grandaj diferencoj kaj mi ne havas klarigon pri kial ĝi okazis.

Finfine, ĉu la aĝo de la estrarano influas la emon forlasi? Mi metis la estraranojn en tri aĝ-grupoj laŭ sia aĝo je la 1-a de septembro, 18-23, 24-29 kaj 30-35. Entute, 10 estraranoj aĝis inter 18 kaj 23 kiam ili estis elektitaj (6 estis 23) kaj el tiuj 3 (30%) forlasis. 20 havis aĝon inter 24 kaj 29 kaj el tiuj 6 (30%) forlasis. 13 aĝis inter 30 kaj 35 kaj el tiuj 3 (23%) forlasis. Do, la estraranoj kiuj aĝas pli ol 30 malpli emas foriri, sed ĝi ne estas forta influo. Eble tiuj homoj estas pli maturaj kaj sia vivo estas pli stabila por ke ili povu dediĉi sin al la laboro de la estraro.

Do, kion diras la statistikoj al ni? Unue, estas alta probableco ke iu elektito forlasos la estraron antaŭ la fino de la mandato ĉar averaĝe 2.4 estraranoj demisiis dum ĉiu estraro en la pasintaj kvin jaroj. La plej bona metodo por eviti tion estas elekti homojn kiuj jam enprofundiĝis en la movado. Kandidatoj kiuj havas sperton pri kiel la estraro kaj komitato funkcias malpli emas foriri. Due, virinoj kaj pli aĝaj homoj malpli emas forlasi ĝin. Trie, TEJO devas fari ion por helpi kaj subteni estraranojn el Ameriko kaj Afriko, por eltrovi kial ofte estas problemoj. Eble oni studu Azion kaj Eŭropon por vidi ĉu ili ricevas pli da subteno.
Dum elektoj, oni iam parolas pri la bezono allogi novajn homojn al la estraro kaj ke se iu venas sen antaŭa aktivado, tiu ofte estas traktita kiel bona afero. Estas avantaĝoj en la elekto de homoj kiuj ne enprofundiĝis en la movado, sed la statistikoj montras ke ankaŭ estas risko. La komitato devas decidi ĉu indas preni la riskon.
Saluton, mi ŝatis vian statistikan uzon ! 🙂 Mi ŝatas la energion de esperantistoj, sed neniam komprenis la celon kaj utilecon de Tejo.
ŜatiŜati
Eta ĝustigo en la kvina alineo: mi imagas ke “sigifus” devas esti “signifus”.
ŜatiŜati