La sekreta skandalo

Antaŭ unu jaro dum JES, oni informis la komitaton de TEJO pri skandalo. La skandalo estis tiel grava, ke ĝi provokis voĉdonon pri la eksigo de estrarano. La komitatanoj estis tiel ŝokitaj ke ili voĉdonis por forstreki la tutan diskuton el la protokolo kaj petis ke neniu parolu pri ĝi. Sed nun mi opinias ke sufiĉe da tempo jam pasis por ke mi nun rakontu ĝin al vi.

La afero estis tute neatendita ĉiuj estis surprizitaj kiam Michael Boris Mandirola legis la akuzojn de tri esperantistinoj kontraŭ estrarano de TEJO, Luis Obando. La tri virinoj estis aktivuloj de TEJO kaj renkontis Luis pro sia aktivado, kaj laŭ ili, li agis fie kaj maldece al ili. Alia viro skribis konfirmon de la akuzoj kaj ke Luis parolis maldece al li pri la virinoj.

La rakonto de la tria virino estis la plej ŝoka kaj neakceptebla. Laŭ ŝi, Luis ne nur flirtumis al ŝi, sed li ankaŭ metis sian manon sur ŝia dorso. Tio malkomfortigis ŝin, do ŝi foriris kaj provis eviti lin. Sed li sekvis ŝin kaj sidis apud ŝi kaj metis sian manon sur ŝia gambo. Denove, ŝi ne volis tion kaj sentis tre malkomforta. Malgraŭ ke ŝi klare esprimis ke ŝi ne volis tion, li provis kisi ŝin. Ŝi diris ke ĉar li estas pli alta kaj forta ol ŝi, ŝi sentis preskaŭ perfortita.

La plej fia parto de la skandalo estas ke la aktivuloj estis novuloj kaj pro tio ili estis pli malsekuraj. Spertaj esperantistoj kiuj estis dumlonge en la movado, havas amikojn kaj konatojn kiuj povas subteni kaj helpi ilin. Sed novuloj ofte konas malmultajn homojn kaj sentas iom izolitaj. Ĉar ili estis novuloj, iliaj lingvoniveloj estis malaltaj kaj unu eĉ diris ke ŝi ne sciis la vortojn por klare rifuzi kaj esprimi sian malkomfortecon. Al novulo, estrarano ŝajnas kiel iu gravulo kaj eble ili ne scias al kiu ili povus plendi kaj ricevi subtenon. Ŝajnis al mi ke Luis ekspluatis la malfortecon de la novuloj.

Rimarkindas ke ĉiuj “okazaĵoj” okazis en mallonga periodo, nur du-tri monatoj. Tiu vere ĝenis min, se Luis faris tiujn agojn en tiel mallonga tempo, kion li farus dum plena jaro? Ĉu li kutime agas kiel deca homo kaj tiuj monatoj estis la escepto, aŭ ĉu li ofte agas tiel maldece? Ĉu li jam agis tiel al aliaj virinoj kaj ĉi tiu nur estas la unua fojo pri kio ni scias?

Luis ne kontraŭis aŭ neis la paroladojn de la virinoj, krom unu aŭ du detaloj, li plejparte konfirmis kion ili diris. Li ĉefe parolis por pardonpeti kaj li agnoskis ke li fiagis. Kiam li diris ke li venas el alia kulturo, iu virino interrompis lin por diri ke tiu agado estas neakceptebla en ĉiu kulturo.

La komitatkunsido dum JES antaŭ unu jaro

La reago de la komitato povas esti esprimita per unu vorto: ŝoko. Ni ĉiuj estis ŝokitaj, ni ne sciis kiel reagi, estis longa silento kaj malmultaj homoj parolis dum la diskuto. Iuj ne reagis bone, la kunsidestro petis la ĉeson de unu akuzinto ĉar ŝi parolis pli ol kvin minutoj (tiu estis la tempolimo), kvazaŭ tiu estis la plej grava koncerno. Mi diris ke en nekutimaj situacioj, oni ne sekvu la kutimajn regulojn, sed la virino decidis ke ŝi ne plu volas paroli post la interrompo. Aliaj komencis flustre diskuti la gramatikon de unu vorto kiun iu akuzinto uzis kaj mi eĉ aŭdis ridon de iu alia dum la parolado (pri kio, mi ne scias).

Iu parolis pri la reglamento pri intereskonfliktoj kiel ebla solvo ĉar oni konsideris aldoni ion pri amrilatoj. Sed tio ne vere rilatas al la situacio, ĉar tiu temis pri nevolita kaj senkonsenta tuŝado, ne pri intereskonflikto en amrilato (kiam la reglamento aperis post kelkaj semajnoj, estis neniu regulo kontraŭ la agado de Luis).

La estraro ne bone reagis al la skandalo. Oni pensus ke la prezidanto, kiel la gvidanto de TEJO, gvidus la reagon kaj proponus solvon kiu subtenus la aktivulojn kaj montrus ke la agoj de Luis ne estas akcepteblaj. Bedaŭrinde, TEJO ne havis tian prezidanton. Joop silentis dum la tuta diskuto, ĝis mi rekte demandis al li kaj la aliaj estraranoj. Eĉ tiam, li parolis kvazaŭ la tuta afero estis iu akcidento kiu ne rilatas al li kaj pri kio li ne povas fari ion ajn. Kiel kutime, Karina faris pli da laboro ol la tuta estraro kune. Ŝi klare estis en malkomforta loko, ĉar ŝi estis la sola estraranino ĉe la kunsido (la aliaj ne povis partopreni). Ŝi ja scias ke Luis agis malbone, ŝi aŭdis pri la skandalo semajnoj antaŭ la kunsido kaj jam helpis la aktivulojn kaj certigis ke Luis ne estis en kontakto kun ili, sed ŝi diris ke ŝi kredis ke li vere bedaŭris kion li faris.

Estis miksaĵo en la reagoj de la virinoj en la komitato. Unu virino defendis Luis kaj diris ke li neniam agis tiel al ŝi. Ŝi ankaŭ diris ke fi-agado al virinoj estas granda socia problemo kaj la eksigo de Luis ne solvos tion. Sed alia virino parolis forte kontraŭ Luis kaj diris ke liaj agoj estis tute neakcepteblaj kaj ni devas forte puni lin (rimarkindas ke tiu novulo parolis pli forte kaj kuraĝe dum sia unua komitatkunsido ol aliaj pli spertaj komitatanoj).

Sed io mankis en la respondoj. Ĉiuj esprimis sian malkomforton, sed ne estis iu propono pri kio fari. Mi forte kredis ke ni devas puni Luis, ne sufiĉas ke li pardonpetas kaj ĉio estos pardonita. Sed ne estas iu maniero puni estraranon krom eksigi tiun. Mi konsideris ĉu tiu estas la plej taŭga respondo kaj ĉu li meritas eksigon, sed ankaŭ mi atendis kaj aŭskultis la aliajn komitatanojn, eble iu alia proponos pli bonan solvon. Sed la aliaj homoj ne estis tiel koleraj kiel mi, do nenio alia okazis kaj oni estis preta por iri al la sekva temo. Mi plenkore kredis ke iu devas fari ion por montri ke tiu estas neakceptebla kaj ĉar neniu alia faras ĝin, mi proponis al la komitato de TEJO ke ni eksigu Luis Obando.

Poste, oni diris al mi ke tuj kiam tiu homo aŭdis la skandalon, ties unua reago estis “Roberto provos eksigi Luis”. Mi ja estas konata kiel kritikemulo, sed mi opinias ke en ĉi tiuj situacioj, oni bezonas iun kiu kontraŭas malakcepteblan agadon de iu kiu misuzas sian potencon. La plej stranga afero por mi estis ke ne ĉiuj estis tiel koleraj kiel mi, unu komitatano estis pli maltrankvila pri la neceso krei balotilojn por la eksigo-voĉdono ol pri la skandalo mem.

La rezulto de la voĉdono estis tre malvasta. Entute, estis 7 voĉdonoj por la eksigo, 9 kontraŭ kaj 5 sindetenoj. Kelkaj komitatanoj havis du voĉdonojn se tiu estis anstataŭanto de alia komitatano kiu ne ĉeestis. Mi mem estis la anstataŭanto por la komitatano de Usono.

La estraro dum la komitatkunsido

Sed poste estis la tikla temo pri ĉu ni raportu pri la skandalo. Teorie, la komitatkunsidoj estas publikaj eventoj, sed praktike preskaŭ neniu ekster la komitato venas al la kunsidoj, do oni povas facile kaŝi kion okazis. Sed ĉar ni voĉdonis, tiu devas aperi en la protokolo pri la kunsido. La virinoj estis malkomfortaj pri la risko ke iuj malkovros siajn identojn kaj ne volis suferi publikan klaĉadon. Tial la komitatanoj proponis ke ni kaŝu ĉion kaj forstreku la voĉdonon kaj diskuton el la protokolo kaj petis ke ni diru nenion pri la skandalo al iu ajn. Estis 22 voĉdonoj por kaŝi, 3 voĉdonoj kontraŭe kaj 1 sindeteno.

Mi estis la sola kiu parolis kontraŭ tio. Mi respektas la deziron por privateco de la virinoj, sed se ni kaŝus ĉion, tio protektus ankaŭ Luis. Fakte, tiu estus la plej bona rezulto por li. Li ne ricevus iun punon, li simple pardonpetis kaj ĉio estos forgesita. Tial mi volis ke ni ne forstreku lian nomon, tiel ni protektas la virinojn sed ne li. Sed iu diris ke se oni scias ke temas pri Luis, oni eltrovos la virinojn (mi ne scias kiel).

Dum la pasintaj jaroj en Irlando (kaj aliaj landoj), oni malkovris multajn skandalojn rilate al seksĝenado kaj ekspluatado en multaj organizoj kiel la katolika eklezio, lernejoj kaj la skoltoj. Ofte estis avertoj pri tiuj homoj sed oni rifuzis kredi ke tiu amikema kaj ĝentila homo povus fi-agi. Ofte oni zorgis pli pri protekti la organizon kaj eviti skandalon ol protekti la viktimojn. Mi volas ke tio neniam okazu denove.

TEJO estas tre respektema kaj malferma organizo. Ĝi ofte faras prelegojn, trejnadojn kaj diskutojn pri respekto al virinoj kaj havis komisionon specife pri genra egaleco. Sed ĝi ne estas perfekta, kaj iu ajn povas agi maldece, eĉ homoj kiuj aspektas tre amikemaj kaj respektemaj. Kial organizi prelegojn pri konsento se iuj ĉe la supro de TEJO faras la malon? Ne valoras paroli pri respekto dum la tago sed agi malrespekte dum la nokto.

Eble iuj opinias ke mi ne publikigu tiun rakonton. Eble iuj opinias ke mi nur volas skandalumi aŭ klaĉi aŭ paroli pri la negativaj aferoj. Eble iuj timas ke la rakonto malhelpos TEJOn aŭ la akuzintojn. Sed ĉu silento helpas? Ĉu kaŝado estas la plej bona solvo de la problemo? Se ni ignoros tian agadon, ĉu ĝi malaperos? Dum la sama renkontiĝo, iu alia konata esperantisto seksĝenis amikinon de mi kaj mi raportis pri aliaj okazaĵoj. Silento ne sufiĉas, ni devas alfronti la problemon.

Imagu se Luis aŭ iu alia estrarano agus maldece al iu virino. Ĉar ni kaŝis la pasintan skandalon, tiu virino penus ke ŝi estis la sola viktimo, do eble ŝi timus ke neniu kredos ŝin. Eble ŝi kulpigos sin aŭ malgrandigos la aferon. Eble ŝi sentas malsekura en Esperantujo kaj kabeos. Ele tiu jam okazis sed ni ne scias ĉar oni volis eviti skandalon.

5 pensoj pri “La sekreta skandalo

  1. Ĝuste por tio ne ontaj viktimoj sciu ke sensĝenado ne estas ilia kulpo kaj por ke oni ne timu raporti ĝin,estas ege bone ke vi skribis tiun ĉi kaj ankaŭ pasintan raporton

    Liked by 1 persono

  2. Mii aprobas vian raporton. Mi estis mistraktita per misamora kelkfoje dum mia vivo kaj tutcerte neniu ajn faris ion ajn pri gxi. Estas tuta normala sed acxa afero en la mondo.

    Ŝati

  3. Mi miras ke vi tute ne mensiis la internacian movadon #MeToo
    kiu ekzakte luktas kontraŭ tio, ekzemploj amasegas, ili eĉ estas leĝe punigebl(end)aj!
    Mi ne povas paroli pri Kolombia kulturo/tradicio eĉ se mia lando (Kubo) iom similas ĉar ĉe mi estas giganta kampanjo kontraŭ tiaj sintenoj/agoj, tio simple ne estas akceptebla defendo.
    https://eo.wikipedia.org/wiki/Movado_MeToo

    Ŝati

Komenti