Ĉu statistikoj klarigas kial tiom da homoj forlasis la TEJO-estraron?

Dum la pasintaj jaroj la estraro de TEJO suferis grandan problemon pro la malaktiveco de estraranoj. Multaj estraranoj estis elektita plene je energio kaj promesoj, sed baldaŭ ĉesis aktive labori kaj poste rezignis aŭ estis eksigitaj. Kial ĉiu estraro enhavis almenaŭ unu estrarano kiu foriris?

Legi plu “Ĉu statistikoj klarigas kial tiom da homoj forlasis la TEJO-estraron?”

La sekreta skandalo

Antaŭ unu jaro dum JES, oni informis la komitaton de TEJO pri skandalo. La skandalo estis tiel grava, ke ĝi provokis voĉdonon pri la eksigo de estrarano. La komitatanoj estis tiel ŝokitaj ke ili voĉdonis por forstreki la tutan diskuton el la protokolo kaj petis ke neniu parolu pri ĝi. Sed nun mi opinias ke sufiĉe da tempo jam pasis por ke mi nun rakontu ĝin al vi.

Legi plu “La sekreta skandalo”

Ĉu la membraro de TEJO rekte elektu la prezidanton?

Dimanĉo estis la limdato de kandidatiĝo por la estraro de TEJO kaj la elektoj okazos venontmonate dum la (reta) IJK (mi estas unu el la kandidatoj). Sed pli ol 99% de la membroj de TEJO ne rajtos voĉdoni por la prezidanto aŭ iu membro de la estraro, anstataŭe nur malgranda grupo de homoj decidos. El la centoj da membroj en TEJO, nur la 36 membroj de la komitato elektos. Legi plu “Ĉu la membraro de TEJO rekte elektu la prezidanton?”

Kial mi kandidatiĝas por la estraro de TEJO

Mi verkas ĉi tiun artikolon por anonci mian kandidatiĝon al la estraro de TEJO, kiel estrarano respondeca por Landa kaj Faka Agado. Mi opinias ke landa agado estas tiel grava kaj la rilatoj inter la landaj sekcioj kaj TEJO estas tiel malfortaj, ke necesas havi unu estraranon kiu respondecas nur pri tiu unu fako. Ĉar pasintaj estraroj dividis la respondecon inter kelkaj estraranoj, neniu respondecis pri la fako kaj pro tio ĝi ŝrumpis. La landaj sekcioj estas la fundamento de TEJO sed dum la pasintaj jaroj kontakto inter ili kaj TEJO velkis. La komisiono pri landa agado estas malaktiva, KODEJO ne aperis ekde 2016, TEJO apenaŭ scias kiel statas la landaj sekcioj kaj ili ne scias kion faras TEJO. Multaj sekcioj ekdormis antaŭ multaj jaroj kaj nun nur ekzistas surpapere. Niaj membroj en landoj sen sekcioj estas forgesitaj. Legi plu “Kial mi kandidatiĝas por la estraro de TEJO”

Kion mi faris en la komitato de TEJO dum 2019

Mi estas komitatano B de TEJO (eble vi jam scias) sed kion mi faras? Kion la komitato diskutas? Mi estas reprezento de la individuaj membroj de TEJO, do mi volas raporti al vi pri kio mi faris dum la jaro. La komunikado inter la kapo de TEJO kaj la membroj ne ĉiam estas bona, kaj ofte membroj ne scias kion la komitato faras aŭ eĉ ke ni havas komitaton. Do jen kion mi faris kaj diskutis dum 2019. Legi plu “Kion mi faris en la komitato de TEJO dum 2019”

Miaj tri proponoj por la komitato de TEJO

Dum la komitatkunsidoj de TEJO, ni diskutas la gravajn temojn kaj aferojn de la organizo kaj nia movado. Ni ankaŭ povas ŝanĝi la reglamenton kaj statuton por plibonigi la organizon, sed kutime nur du aŭ tri homoj faras preskaŭ ĉiujn proponojn. Sed mi ne estas kutima homo kaj mi ne aniĝis en la komitato por sidi silente, sed por aktive partopreni. Tial mi havas kelkajn proponojn por la venonta komitatkunsido dum IJK. Mi kunigis ilin en ĉi tiu artikolo por informi la membrojn de TEJO pri mia agado (ĉar mi reprezentas la individuajn membrojn) kaj ĉar eble iuj voĉdonontoj legos ĝin. Legi plu “Miaj tri proponoj por la komitato de TEJO”

Kial ni eksigis estraranon de TEJO

Okazis tre grava, historia kaj eble eĉ unika momento dum la komitatkunsido de TEJO, dum JES je la 31a de decembro. La komitato voĉdonis por eksigi la estraranon pri merkatiko, Arturo Crespo (mi ne scias ĉu iu alia estrarano iam estis eksigita). Sed kial kaj kiel ĝi okazis? Mi hezitis verki ĉi tiun artikolon ĉar ĝi ja estis polemika decido kaj iuj homoj forte kontraŭis ĝin. Jam aperis artikolo en Libera Folio kiu mallonge traktis la aferon, sed ne plene. Multaj homoj kiuj ne ĉeestis, ne komprenas kion okazis kaj petis ke mi klarigu. Legi plu “Kial ni eksigis estraranon de TEJO”

Mi estas komitatano de TEJO – kion mi faras?

Dum la pasinta jaro, mi volis esti pli aktiva en TEJO. Dum kelkaj jaroj, mi estis aktive interrete, ĉe fejsbuko, redito, tvitero kaj kompreneble ĉi tie. Sed mi volis enĝagiĝi pli profunde en Esperantujo kaj decidis ke TEJO (la plej amikema, interesa kaj mojosa esperanta organizo) estas la plej bona loko. Apenaŭ ekzistas movado en Irlando, do tial mi volas aktivi internacie. Tiam mi lernis pri la komitato de TEJO, la loko kie oni diskutas kaj decidas pri la gravaj aferoj rilate al la organizo. Do, mi kandidatiĝis kiel komitatano B, kaj ĉar estis nur du kandidatoj, ni ambaŭ estis elektitaj.

Sed kio estas la komitato? Mi pripensas ĝin kiel la parlamento de TEJO. Legi plu “Mi estas komitatano de TEJO – kion mi faras?”

Kelkaj pensoj pri UK kaj IJK 2018

Ĉi-somere, mi partoprenis la 103-an Universalan Kongreson (UK) en Lisbono, Portugalio kaj 73-an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en Badaĥozo, Hispanio. Ĉi tiuj estis miaj triaj UK kaj IJK en kvar jaroj (mi ne partoprenis la pasintan jaron). Mi havis bonegan sperton kaj plene suferis post-esperantan renkontiĝan sindromon por la tuta semajno post mia reveno. Do jen kelkaj pensoj pri mia sperto. Legi plu “Kelkaj pensoj pri UK kaj IJK 2018”