Multo pri la lingvo, malpli pri l’etoso – Recenzo de “Bridge of Words”

(Ĉi tiu artikolo unue aperis en Beletra Almanko – februaro 2017. Anglalingva versio troveblas ĉi tie.)

Esperanto ne estas konata aŭ populara temo, certe ne en la anglalingva mondo. Malofte aperas artikoloj kaj apenaŭ ekzistas libroj anglalingve, do kompreneble mi ekĝojis, kiam mi aŭdis pri la nova libro Bridge of Words (Ponto el vortoj). La libro estas la unua anglalingva libro pri la tuta historio de Esperanto. Temas pri la historio, homoj kaj ideoj de la lingvo, kaj ankaŭ la personaj spertoj de la verkisto, kiu esperantumas de kelkaj jaroj. Legi plu “Multo pri la lingvo, malpli pri l’etoso – Recenzo de “Bridge of Words””

Advertisements

La rifuĝintoj kaj nia homareco

Diskutoj pri la rifuĝintoj ofte estas abstraktaj kaj teknikaj. Oni priparolas leĝojn, regulojn, internaciajn interkunsentojn kaj senvizaĝaj nombroj. Oni debatas pri la “fluo” de rifuĝintoj kvazaŭ ili venas el ia krano. Eĉ pli malbone, oni simpligas la aferon al “ni kontraŭ ili”. “Ili” estas danĝeraj, fremdaj, strangaj kaj kontraŭ “nia” kulturo, vivmaniero kaj lando.

Iuj ofte traktas islamanojn kvazaŭ ili ĉiuj pensas kaj agas sammaniere. Ili estas kunigita en unu grupo de perfortaj, seksismaj, homofobiaj, teroistoj, danĝeraj fihomoj. Oni montras la plej malbonulojn kiel reprezantoj de la tuta grupo. Ĉiutage, blankaj eŭropanoj krimas sen komente, sed se eĉ unu islamano krimas, ekplodas nacia kaj internacia kolero. Iuj konfide asertas ke la islamanoj senĉese strebas por la destruon de Eŭropo kaj la kreo de ŝaria kalifujo. Legi plu “La rifuĝintoj kaj nia homareco”

Amaso de bebaj kadavroj en kloako – kaj la honto de la katolika eklezio

Ĉi-semajne oni eltrovis ŝokan kaj teruran malkovraĵon en Irlando. Ĉe la loko de eks-punejo por “fivirinoj” oni elfosis amastombejon. La viktimoj estis beboj ne plu ol tri-jaraĝa kaj ilia tombejo estis kloako (necesejo). Naskita en peko, forprenita de la patrinoj, kondamnita kaj neamita, suferita pro neglektado kaj forĵetis en putrejo kiel rubaĵo. La malkovro de la kadavraro pligrandigas la honton de la katolika eklezio. Legi plu “Amaso de bebaj kadavroj en kloako – kaj la honto de la katolika eklezio”

Teo aŭ kafo? Kaj aliaj kulturaj demandoj

Jen tre grava demando, ĉu vi trinkas teon aŭ kafon? Eble en aliaj landoj ĉi tie estas bagatela demando, sed ne en Irlando. La respondo priskribas ne nur vian preferecon, sed ankaŭ vian personecon. Mi mem estas teo-ulo, kiel mia familio (krom mia patro kiu estas kafo-ulo). Estas multaj aferoj tiaj, la simplaj ĉiutage agoj montras multe pri via kulturo kaj via loko en socio. Legi plu “Teo aŭ kafo? Kaj aliaj kulturaj demandoj”

Kiel Faŝismo Alvenas

Ĉu vi iam rigardas historian dokumentaron aŭ eble filmo pri la Dua Mondmilito kaj miris kiel faŝismo iam kaptis la registaron? Kiel ili gajnis la subtenon de la popolo? Kiel ili konvinkis la homojn sekvi ilin? Kiel ili restruktis la nacion laŭ ilia volo? Kiel iu povus subteni tia malamo? Kial neniu haltigis ilin, kial pli da homoj ne kontraŭstaris? Ĉu vi iam pripensis kion vi farus en tiu situacio? Vi certe estus la heroo kiu kontraŭstaris la faŝistojn, ĉu ne? Ili certe ne konvinkus vin, ĉu ne? Legi plu “Kiel Faŝismo Alvenas”