Kial mi kandidatiĝas por la estraro de TEJO

Mi verkas ĉi tiun artikolon por anonci mian kandidatiĝon al la estraro de TEJO, kiel estrarano respondeca por Landa kaj Faka Agado. Mi opinias ke landa agado estas tiel grava kaj la rilatoj inter la landaj sekcioj kaj TEJO estas tiel malfortaj, ke necesas havi unu estraranon kiu respondecas nur pri tiu unu fako. Ĉar pasintaj estraroj dividis la respondecon inter kelkaj estraranoj, neniu respondecis pri la fako kaj pro tio ĝi ŝrumpis. La landaj sekcioj estas la fundamento de TEJO sed dum la pasintaj jaroj kontakto inter ili kaj TEJO velkis. La komisiono pri landa agado estas malaktiva, KODEJO ne aperis ekde 2016, TEJO apenaŭ scias kiel statas la landaj sekcioj kaj ili ne scias kion faras TEJO. Multaj sekcioj ekdormis antaŭ multaj jaroj kaj nun nur ekzistas surpapere. Niaj membroj en landoj sen sekcioj estas forgesitaj.

Kial ni bezonas estraranon pri Landa Agado

Tial mi opinias ke TEJO devas havi unu estraranon kiu respondecas nur pri Landa Agado kaj nenio alia ĉar multege da laboro estas bezonata. Ni devas rekonstrui kaj fortigi la rilatojn inter la nacia kaj internacia, ni devas helpi kreskigi la malfortajn sekciojn, ni devas subteni esperantistojn en landoj sen sekcioj krei novajn grupojn kaj ni devas forĵeti la ne aktivajn sekciojn kiuj nur estas balastoj. Ni bezonas landajn sekciojn kiuj vere aktivas, tiuj kiuj ekzistas nur papere sed faras nenion ne utilas al ni.

La cirkulero estas bonega sistemo per kiu komitatanoj povas raporti pri sia agado ĉiumonate, mi opinias ke indas krei similan sistemon per kiu unu reprezentanto de ĉiu landa sekcio raportas pri la agado de la sekcio (ĝis nun, komitatanoj raportas pri sia persona agado, sed indas scii pri la aktivado de la sekcio). KODEJO (Kompleta Demandaro por Esperantaj Junularaj Organizoj) estas tre grava dokumento, per kiu la landaj sekcioj raportas pri sia stato kaj aktivado. Ĝi okazu ĉiujare sed bedaŭrinde la plej nova aperis antaŭ kvar jaroj kaj oni nun laboras pri tiu de 2018 (kiu ne plu estas aktuala). Tiu devas aperi ĉiujare ĉar ĝi estas la plej bona informilo pri la situacioj de la landaj sekcioj.

La komisiono por landa agado havas la eblecon esti tre utila ilo por kunigi aktivulojn kaj diskonigi siajn spertojn. Ne eblas por nur unu homo revivigi landan agadon, oni bezonos teamon. Sed la plejparto de la membroj de TEJO eĉ ne scias ke la komisiono ekzistas! Ili ne scias kion ĝi faras, ili ne scias kiel aliĝi kaj ili ne scias kiel ili povas kontribui. Tial mi laboros por informi ĉiujn pri la komisiono kaj konvinki ilin partopreni. Per aktiva komisiono, aktivuloj povos subteni unu la alian, interŝanĝi siajn spertoj kaj konsilojn, kaj helpi kreskigi la asociojn. Homoj kies lando ne havas landan sekcion, povos ricevi konsilon kaj lerni pri aktivado.

Se elektita, jen estos miaj prioritatoj kaj celoj:

  • Konstrui kontaktojn kun reprezentanto de ĉiu landa sekcio
  • Ricevi raportojn de la landaj sekcioj pri siaj agadoj kaj spertoj
  • Aktivigi la komisionon kaj plenigi ĝin de pretaj aktivuloj
  • Subteni aktivulojn kiuj volas krei landan sekcion
  • Fari KODEJOn por 2020

Mi ja scias ke la tasko estos malfacila kaj bezonos multe da laboro. Ne eblos tute revivigi la landan agadon en nur unu jaro, sed ni povus fari grandajn paŝojn antaŭen. Mi estas preta labori diligente kaj senlace. Mi aliĝis al la komisiono antaŭ jaroj sed trovis min preskaŭ sola kaj antaŭ monatoj mi kandidatiĝis kiel vickomisiito por Eŭropo sed neniam ricevis respondon. Mi persone spertis la malfacilaĵojn de agado kiam mi provis krei landan sekcion en mia lando, kaj mi deziras ke neniu alia trovi la samajn malfacilaĵojn.

Mi originale konsideris kandidatiĝi kiel kasisto pro mia laborsperto en financo (ĝis la pandemio mi laboris en banko). Mi ankaŭ interesiĝas pri kulturo, talento kaj genra egaleco. Sed mi decidas ke TEJO urĝe bezonas iun kiu zorgos nur pri landa agado kaj sole prenos respondecon. Mi opinias ke mi plej taŭgas en tiu posteno. Mi ja helpos al la aliaj estraranoj kun aliaj projektoj se eblos, sed mia unua prioritato estos landa agado.

Voĉdonu por Robert Nielsen-1

Mia sperto

Mia vivresumo montras miajn spertojn kaj laborojn (mi ne plenumis ĝin per nerilataĵoj kiel la nomo de mia mezlernejo, eksaj postenoj aŭ hejmbesto). Dum preskaŭ du jaroj mi laboris plentempe kiel volontulo por esperantaj organizoj kaj uzis esperanton kiel la ĉiutagan laborlingvon. Mi estis elektita al la komitato en 2018 kaj ekde tiam mi estas unu el la plej aktivaj kaj diskutemaj komitatanoj. Ne ĉiuj samopinias kun mi, sed TEJO ne bezonas homojn kiuj nur silente konsentas kun la plej laŭta voĉo aŭ tro timas esprimi sian opinion. Mi estas nova voĉo kun alia vidpunkto kaj mi alportas novan perspektivon al TEJO. Mi ĉiam parolas honeste kaj malferme pri la situacio, malkiel tiuj kiuj preferas ignori malfacilaĵojn kaj neglekti problemojn ĝis ili iĝas krizoj.

Mi havas multe da sperto en la movado, ĝis nun mi partoprenis 16 semajnajn internaciajn renkontiĝojn: JES 5-foje, IJK 4-foje, UK 3-foje, SES 3-foje kaj IJS 1-foje kaj aliajn semajnfinajn renkontiĝojn kiel la Krokodilan Renkontiĝon, la Tutslovakan Kongreson kaj JER. Mi estis invitita kiel la ĉefpreleganto ĉe la Skota Kongreso 2020 sed bedaŭrinde tiu estis prokrastita ĝis 2021.

Mi estas tre aktiva interrete kaj dum la pasintaj kvar jaroj estas la estro de la Esperanta grupo ĉe Reddit kiu havas 17,800 membrojn. Tie mi diskonigas artikolojn, filmetojn kaj aliajn aferojn en aŭ pri Esperanto por informi homojn kaj disvastigi nian lingvon. Samcele, en 2017 mi kreis paĝon ĉe Facebook Artikoloj, Filmetoj kaj Podkastoj por diskonigi esperantaĵojn. Mi kreis kelkajn jutubajn filmetojn pri Esperantujo, ĉefe por montri al novuloj kiel renkontiĝoj aspektas por allogi ilin partopreni.

Mi ofte verkas artikolojn por informi homojn pri la agado de TEJO kaj mia vidpunkto, ĉefe ĉe mia blogo Teo kaj Libroj kiu enhavas 70 artikolojn kaj estas unu el la plej legitaj blogoj en Esperantujo. Mi informis homojn pri la komitato, kio ĝi estas, ĝiaj diskutoj kaj decidoj. Mi estas ofta kontribuanto al Libera Folio kie mi donas junulan vidpunkton pri la movado kaj parolas honeste pri ĝi (eĉ se iuj preferus se mi laŭdus anstataŭ kritiki). Miaj artikoloj ankaŭ aperis en Kontakto, Monato kaj Beletra Almanako.

Mia vizio por TEJO

Mi forte opinias ke TEJO devas esti pli malferma kaj travidebla, niaj membroj ofte ne scias kion ni faras kaj ne sentas ligon kun la organizo. Multaj junaj esperantistoj ne estas membroj de TEJO kaj ni devas konstrui ponton al ili. Tro multaj decidoj estas faritaj de malmultaj homoj kaj iuj agas kvazaŭ TEJO ĉefe estus grupo por la dekoj da aktivuloj anstataŭ la centoj da membroj aŭ miloj da junaj esperantistoj. Iuj opinias ke nur la spertuloj rajtas decidi ĉion kaj se io ne plaĉas al ili, ili rajtas kaŝi tion de la membraro. Kaj poste ili ne komprenas kial nia membraro ne sentas bonan rilaton kun ni kaj ne engaĝiĝas kun la organizo. Mi forte kontraŭas tiun sintenon kaj mi opinias ke ni devas malferme paroli pri la movado kiel ĝi vere ekzistas (eĉ se tiu estas malkomforta) anstataŭ kiel ni volas ke ĝi ekzistu.

Dum la pasintaj jaroj, TEJO suferis seriozajn problemojn rilate al la aktiveco de la estraranoj. Kelkaj homoj kandidatiĝis kaj promesis multe, sed post sia elektiĝo preskaŭ malaperis kaj apenaŭ aktivis en sia rolo. Tro multaj estraranoj rezignis kaj pro tio la aliaj devis labori sub peza ŝarĝo. Tiu estas unu el la kialoj pro kiuj landa agado estis neglektata. Sed kiel mia vivresumo montras, mi estas tre aktiva kaj laborema, do mi ne subite malaperos. Mi plene enprofundiĝis en la movado kaj multe laboris por ĝi. Mi venas de lando kie la movado apenaŭ ekzistas, sed malgraŭ tiu, mi iĝis la unua komitatano de Irlando en la historio de TEJO kaj mi esperas ke mi iĝos la unua irlandana estrarano iam ajn. Mi opinias ke mi havas la lertojn, la motivon, la sperton kaj la fresan vidpunkton por esti bona estrarano.

Bedaŭrinde 99% de la homoj kiuj legas ĉi tiun artikolon ne rajtas voĉdoni por la estraro de TEJO, nur la komitatanoj rajtas. Sed la komitatanoj ekzistas por reprezenti la membrojn de TEJO, do se vi estas membro de TEJO aŭ unu de ĝiaj landaj sekcioj, kontaktu vian komitatanon kun via opinio pri la kandidatoj por la estraro.

2 pensoj pri “Kial mi kandidatiĝas por la estraro de TEJO

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s