Unu stranga afero pri mia blogo estas ke kiam mi unue kreis ĝin, mi diris ke ĝi ne diskutos la Esperanto-movadon. Nun tio estas la ĉefa temo de la blogo. Mi ne nur diskutas sed multfoje kritikas. Ankaŭ en la komitato de TEJO, mi estas la ĉefa kritikanto kaj kontraŭanto. Ofte oni diras al mi, Roberto kial vi kritikas? Kial vi nur plendas kaj parolas pri la malbonaj aferoj?
La unua fojo kiam mi skribis pri la movado estis por priskribi mian laboron kiel esperanta volontulo en Slovakio por E@I. En la artikolo, mi skribis nur pri la pozitivaj aferoj kaj ne estis iu ajn kritiko. Mi ja plejparte ĝuis mian volontuladon, sed mi ankaŭ sentis kvazaŭ mi devis paroli nur pri la pozitivaj kaj ne povis kritiki.
Eĉ nun, mi ne sentas ke mi povas plendi pri mia sperto kiel volontulo en Slovakio kaj Francio. Unu kialo estas ke miaj eks-laborestroj probable trovos la artikolon kaj ni renkontiĝos ĉe iu evento. Sed mi ankaŭ sentas kvazaŭ esperantistoj ne kritiku aliajn esperantistojn. La volontulado ne estis perfekta, ja estis momentoj kiam mi sentis min izolita kaj soleca, kiam mi sentis ke la laborestro ne traktis min bone kaj ke mi ne kreskigis miajn kapablojn. Ĉu silento estas la plej bona reago? Ĉu aliaj volontuloj ankaŭ spertis la samajn problemojn kaj ankaŭ sentis ke ili ne povas plendi? Mi ne volas malkuraĝigi iun sed mi ne volas ke aliaj homoj spertos la samajn malfacilaĵojn. En tia situacio, ĉu estas respondeco al mi por atentigi homojn pri la afero?
Ne-esperantistoj ofte diras ke Esperanto estas ia stultaĵo kaj frenezaĵo kaj pro tio mi ne kritikas ĝin en la angla, ĉar mi timas ke iu povus misuzi miajn vortojn. Oni estas pli defendema kaj malpli kritikema pro la eksteraj atakoj. Mi ne volas tro forte kritiki pro timo ke tio nur malkuraĝigos homojn kaj ili rezignos. Tiu estis unu de la kialoj por miaj artikoloj pri la volontulado, mi volis montri al la mondo ke Esperanto ne estas ia sekto aŭ senutila malŝparo da tempo. Preskaŭ ĉiuj esperantistoj faras la laboron senpage kiel volontuloj, do oni sentas kvazaŭ ni ne rajtas kritiki ilin. Ni devas esti amikoj ĉu ne? Jes, sed amikoj estu honestaj al amikoj, kaj oni ne silentu se via amiko malhelpas sin.
Mi kelkfoje pensas pri la homoj kiuj silente foriras. Mi renkontis multajn homojn kiuj ekaktivis en Esperantujo, sed mi ne plu vidas ilin kaj ne aŭdis pri ili dum jaroj. Ial ili foriris, kutime sen anonco aŭ klarigo. Eble io ne plaĉis al ili, sed ĉar ili ne publikigis siajn opiniojn, ni ne scias pri kio temas. Eble multaj homoj havas la saman opinion kaj foriras pro la sama kialo, sed ĉar ili ne diras tion publike, ni ne povas trovi kaj solvi la problemon. Se oni ne ĝuis kongreson, la kutima reago ne estas publike kritiki aŭ iĝi organizanto, sed simple ne plu ĉeesti. Do, iuj organizantoj povus organizi malbonan kongreson, ne ricevi iun plendon, pensi ke ĉio estas enordo, sed la sekvan fojon multe malpli da homoj venas. En tiu situacio, oni ankoraŭ ne komprenas la problemon kaj probable refaras ĝin. Estus pli bona ricevi kritikon ol perdi homojn kaj entuziasmon.
La unua fojo kiam mi verkis kritikan artikolon estis post la plej malbona kongreso mi iam ajn partoprenis. Mi opiniis ke la partoprenintoj estis tre malbone traktitaj, sed ni ne povis fari ion pri tio. Se tiu estis ies unua renkontiĝo, eble tiu pensus ke renkontiĝoj estas malŝparo da tempo. Mi mem decidis ke mi neniam denove partoprenos tiun renkontiĝon, sed mi pensis ke probable kelkaj homoj faros tion sed ne diros ion ajn. Pli bone klarigi kial mi faras tion por ke oni povu lerni de tio. Mi estis inspirita de Stela ĉiam nur kritikas kaj Libera Folio, kiuj montras ke ni devas esti honesta pri la stato de la movado kaj priskribi kiel ĝi vere ekzistas, ne nur kiel ni volas ke ĝi estu.
Se oni plendas, ofte la respondo estas “vi mem organizu ĝin” aŭ “aliĝu al la teamo kaj ŝanĝu ĝin.” Iufoje la homoj kiuj diras tion volas helpi kaj bonvenigas vian kritikon. Eble la problemo okazis pro manko de spertaj homoj kaj ili ĝojus se iu povus fari ĝin pli bone. Sed iufoje oni diras tion nur por silentigi homojn. Ofte oni agas kvazaŭ nur la “gravuloj” rajtas doni opiniojn, do, se vi ne estas organizanto, vi ne rajtas. Nur tiuj kiuj laboris en la projekto meritas tion. La plejmulto de homoj ne havas la tempon aŭ la sperton por mem organizi kongreson, do se oni diras “organizu aŭ silentu”, esence oni diras “silentu”. Kelkfoje oni ofertas iun kiu estos rifuzita, nur por diri “vidu, li ne estas helpema, do ni ne aŭskultu lin.”
Ni bezonas kritikantojn. Membreco en asocioj ŝrumpis dum la pasintaj jardekoj, sed kial? Se la homoj kiuj ne volas esti membroj klarigus kial, ili fakte helpus la movadon. Oni bonvenigu tiujn vortojn, ne ataku ilin. Multaj junuloj ne plu iras al la Universala Kongreso, sed ili kutime silentas pri tio. Mi verkis artikolon pri kial mi ne ŝatas la etoson kaj ne plu volas partopreni, ne por ataki, sed por klarigi kial ĝi ne allogas junulojn. Mi esperis ke ĝi helpus klarigi kial la averaĝa aĝo dum UK estas ĉirkaŭ 70, sed ofte oni ne volas aŭskulti kaj la komentoj ĉefe estis plejparte de maljunuloj kiuj diris ‘Sed MI ŝatas ĝin, kaj tio estas la plej grava opinio!’
Mi ne kritikas ĉar mi malŝatas, sed ĉar la movado estas grava al mi. Mi opinias ke UEA kaj TEJO estas tre gravaj al nia komunumo kaj indas subteni ilin. Sed ĉar ili estas tiel gravaj, ni devas labori por ke ili subtenu la komunumon kaj homoj sentas ke la asocioj zorgas por ili. Mi kritikas TEJOn ĉar mi scias kiel grava ĝi estas kaj por ke ĝi pliboniĝu. Mi opinias ke ni devas havi altajn standardojn por la estraro, por ke la plej bonaj homoj gvidu kaj prizorgi la organizon. Ni ne akceptu nekapablajn homojn simple ĉar ili estas pli ol nenio. Mi ne inventis kritikadon, ofte mi simple publike diras kion homoj jam diras private. Jam estas homoj kiuj malŝatas iujn aferon en la movado, do mi publikigas tiujn por atentigi homojn por ke ni provu solvi ilin.
Post miaj artikoloj kaj komentoj interrete, kutime estas plendoj ke mi nur malhelpas kaj malkonstruas (mi eĉ ricevis mesaĝon kiu diris ke mi estas rasisto kontraŭ katalunoj), sed ankaŭ mi ricevas dankojn. Ofte oni diras ke tiu havas la saman opinion, sed ne volis plendi publike pro timo de la reago, do ili dankas min. Dankon al ĉiuj kiuj sendis tiujn mesaĝojn al mi, mi vere aprezas ilin. Kaj al tiuj kiuj plendas, espereble ĉi tiu artikolo klarigas kial mi faras tion, ne por detrui la movadon sed por plibonigi ĝin.
Kiu nur kritikas, tiu ne helpas la aferon, ĉar multaj pensas ke tiu celas nur ataki ĉion kaj ĉiun.
Kiu neniam kritikas, nur silente obeas, tiu ja helpas funkciigi la aferon, sed tute ne helpas plibonigi iel ajn.
La meza vojo ne facilas kaj dependas de la homoj, de la situacio kaj de la momento.
Homo lernis Esperanton ĉefe kiel junulo (antaŭ laboro kaj familia vivo) aŭ kiel maljunulo (post pensiiĝo aŭ kiam la gefiloj ne plu vivas hejme). Kiu plene laboras, havas malpli da tempo por idealismaj aferoj. Kiu havas infanojn, bezonas zorgi pri ili. Kiu havas edzinon neesperantistan, ne povas facile vidi siajn amikojn.
Kiu edziĝas kun esperantisto, havas ŝancon resti en la movado. Kiu havas energion, provas esperantigi siajn gefilojn.
Junuloj iras al la Universala Kongreso, por havi grandan sperton kun multaj homoj el multaj landoj. Sed ili vidas tie multajn eksjunulojn. Aliflanke ili trovas kelkajn junulojn kiuj rakontas pri pli interesaj renkontoj, Do sekvafoje ili iras al tiu pli interesa renkonto kaj restas tie dum jaroj …. ĝis ili iam revenos al UK:
Mi invitas vin aktivi en Greziljono. Mi helpos vin mem organizi iun renkonton kiun vi juĝas taŭga.
ŜatiLiked by 2 people
BertoŜuman tre bone resumis/respondis por la demandoj de la aŭtoro. “Do sekvafoje ili iras al tiu pli interesa renkonto kaj restas tie dum jaroj …. ĝis ili iam revenos al UK” – jes, ankaŭ vi estos jam 70-jaraĝa kaj ŝatus viziti UK, se tiaj ankoraŭ okazos, por renkonti iamaj junaj geamikoj, por aŭskulti prelegoj pri interesaj temoj, babili kun konatoj kaj nekonatoj. Ja dum 50 jaroj la mondo multe ŝanĝiĝos. Kaj sepdekjarulo scivolas novaĵojn.
ŜatiŜati
“Sed mi ankaŭ sentas kvazaŭ esperantistoj ne kritiku aliajn esperantistojn.” – absolute prave! Tiu ja estas la nuntempa kulturo en la Esperanto-movado, kaj ĝi estis intence kreita. Robert, ni koliziis en la pasinteco (kaj mi ne konstatis kiom juna vi estas), sed mi trovis similajn aferojn. Tion mi provis komuniki al vi. Fakte miaj reagoj dum la pasinta jardeko estas reago al kritikoj. La ĉefa kritiko estis, ke mi estas kritikema pri la komitato! Tiu estis falsigo. Kiam mi aktivis pri la landa informado en Britio mi insistis, ke ni diru la veron, kaj ke ni akceptu kritikon. Se tiu kritiko estas pravigebla ni transdonu ĝin al la Estraro. Mia fundamenta sinteno estas, ke kunlaboro ne eblas sen kritiko; necesas kaj ricevi kritikojn por ke kunlaboro eblu. La nuntempaj ‘eminentuloj’ abomenas tiun ideon. Ŝajnas, ke ni havas pli komunan ol antaŭe evidentiĝis. Eble ni devus esti en kontakto. Mia retpoŝta adreso estas mia persona nomo ĉe mia familia nomo punkto org punkto uk. Ian Fantom.
ŜatiŜati