Raŭmismo post 40 jaroj – ĉu ĝi ankoraŭ gravas por la nova generacio?

Antaŭ 40 jaroj, dum IJK 1980 en Raŭmo, Finnlando, okazis unu el la plej gravaj momentoj en la historio de la Esperanto-movado, la publikigo de la Manifesto de Raŭmo. El tio kreskis Raŭmismo, grava kaj influa ideologio. Sed kion precize ĝi signifas? Kiel la originalaj subskribintoj de la manifesto, mi estas aktivulo en TEJO kaj plimalpli la sama aĝo kiel ili estis. Do, kion signifas Raŭmismo al mi kaj mia generacio? Ĉu ĝi ankoraŭ gravas aŭ ĉu ĝi estas antikvaĵo de historio?

Laŭ mia sperto en la junulara movado, malgraŭ la famo de raŭmismo, ŝajnas ke apenaŭ iu vere komprenas kion ĝi estas. Multaj junuloj ja konas la nomon, sed ne povas klare difini kion ĝi signifas. Mi supozas ke estis grandaj diskutoj pri ĝi dum la 80-oj, sed bedaŭrinde tiuj diskutoj ne troveblas interrete kaj fakte estas vere malmulte da informo en la interreto. Ofte la afero aspektas kiel familia disputo inter maljunuloj. Kelkfoje mi legis iun, kiun oni prezentas kiel diskuto de raŭmismo, sed vere ĝi estas plendo kontraŭ sinjoro A pri iu kiun li faris antaŭ dudek jaroj, al kiu oni respondas per plendo pri kio sinjorino B faris antaŭ tridek jaroj ktp ktp.

Do, se oni irus al nuntempa IJK kaj demandus la kongresanojn pri raŭmismo, probable la plimulto ne scias kiel priskribi ĝin. Eĉ por tiuj kiuj diskutas ĝin, ofte estas malklareco pri kio precize ĝi estas. Oni inventis alian vorton, finvenkismo, por priskribi la malon de raŭmismo, sed mi neniam renkontis iun kiu konsideras sin finvenkisto kaj ne estas iu deklaro de ties kredoj. Mi neniam renkontis iun kiu serioze opinias ke la fina venko iam okazos kaj mi nur aŭdas la esprimon uzita kiel ŝerco. Dum junularaj renkontiĝoj, oni pli ofte parolas pri la fina benko aŭ la finna venko.

Kio estas raŭmismo kaj finvenkismo?

Estas granda malklareco pri la du vortoj kaj ŝajnas ke ĉiuj havas sian proprajn difinojn. Do, jen kelkaj klarigoj kiujn mi aŭdis pri raŭmismo kaj finvenkismo. Oni diras ke finvenkistoj zorgas pri la kvanto da esperantistoj, sed raŭmistoj zorgas pri la kvalito de esperantistoj. La unua celas allogi pli da novaj homoj, la dua celas teni la jamajn esperantistojn. Unu estas politika movado kaj strebas ricevi oficialan ŝtatan subtenon, la alia estas socia komunumo kaj strebas kreskigi la kulturon de Esperanto. Finvenkisma movado enhavas grandan kvanton de esperantistoj, sed ili plejparte estas komencantoj, raŭmisma komunumo enhavas malgrandan kvanton de esperantistoj, sed ili plejparte estas spertuloj.

Sed mi ne kredas ke ni devas elekti unu aŭ la alian. Oni ne devas elekti aŭ allogi novajn homojn aŭ teni la spertulojn, oni devas fari ambaŭ. Ĉio kiu kreskigas la kulturon de Esperanto ankaŭ helpas al la disvastigo de ĝi. Se mi verkus novan libron originale en Esperanto, oni povus nomi tion raŭmista ago ĉar mi aldonis al nia originala kulturo, sed oni ankaŭ povus nomi tion finvenkisma ago ĉar originala kulturo estas unu el la plej fortaj iloj por allogi novajn homojn. Kaj se novaj homoj ne lernos la lingvon, neniu aĉetos la novajn librojn, do propagandi por la lingvo ankaŭ estas raŭmisma ago. Mi volas pli da esperantistoj kaj pli da esperantaj libroj, do mi estas nek raŭmisto nek finvenkisto. Mi ne elektos unu aŭ la alian, sed agadas por kreskigi nian kulturon kaj nian membraron.

1200px-2008_uk_flagoj

Kion la manifesto diras?

Sed por diskuti raŭmismon, ni devas legi la manifeston.

La subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj – la dua lingvo por ĉiu / la angla lingvo estas nia malamiko / UN devas adopti Esperanton / ktp – kaj laŭdegi la lingvon eĉ neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera.

Kiam mi legis diskutojn pri raŭmismo, mi neniam vidis iun ajn mencion de ĉi tiu parolado pri “egoo” kaj “superegoo”. La unua fojo kiam mi vidis ĝin, ĝi aspektis kiel sensencaĵo. Post interreta serĉado, mi eltrovis ke temas pri la ideoj de Sigmund Freud (ĉu iu ankoraŭ serioze kredas lin?). Li opiniis ke ene de ĉiuj, estas la “ĝio” kiu regas niajn pasiojn, la “superegoo” kiu estas nia konscio, kaj la “egoo” kiu estas en la mezo kaj devas regi la emociojn akorde kun realeco kaj moraleco. Esence, ili diras ke nia idealismo pri la lingvo instigas nin propagandi, sed kiam ni rigardas la realecon, ni vidas ke la sloganoj ne tute justas kaj tio kaŭzas la krizon de identeco.

Tiu estas nenecesa malfacila vortumado kaj parolado pri superegoo nur konfuzigas, sed mi komprenas la bazan ideon. Ankoraŭ hodiaŭ mi rimarkas la konflikton inter kiel esperantistoj parolas pri la movado al homoj ekster la movado kaj kiel ni prezentas ĝin al homoj ene de la movado. Kiam mi parolas al miaj ne-esperantistaj amikoj, mi ne parolas sammaniere kiel mi parolas en artikolo por Libera Folio. Mi pensas ke multaj esperantistoj iam spertis tro grandan kaj eĉ malkomfortan laŭdon de Esperanto kaj tio ne kongruas kun la etoso dum renkontiĝoj, kiuj estas pli trankvilaj kaj mojosaj (nu, almenaŭ dum la junularaj renkontiĝoj).

Do, kio estas la mitoj? Laŭ la manifesto, unu el tiuj estas ke la angla estas nia malamiko. Mi neniam aŭdis iun esperantiston diri tion. Eble tiu estis ofta dirita dum la 70-oj aŭ eble la manifesto troigis. Mi ja scias ke ĉiu fojo kiam mi parolis pri Esperanto al neesperantistoj, la unua respondo preskaŭ ĉiam estas “sed ni ne bezonas Esperanton, ĉar ni jam havas la anglan.” Multaj anglaparolantoj kredas Esperanton (kaj aliaj lingvoj) ne plu estas bezonata ĉar la angla anstataŭigas/os ilin.

La aliaj “mitoj” ne estas tre klaraj, Esperanto ja povus esti la dua lingvo por ĉiuj kaj la UN ja povus adopti ĝin. Tio ne okazis kaj probable ne okazos, sed tio ne signifas ke ili estas mitoj. Mitoj estas aferoj kiuj ne ekzistas kaj ne veras, iu ne estas mito nur ĉar ĝi estas malprobabla.

Do, kion ili volas kredi anstataŭ tiuj mitoj?

Kion la manifesto proponas?

Ni kredas ke: la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj – oni havu alternativajn celojn;

Nu, post 40 jaroj, ni ĉiuj scias ke tio ne okazis. Esperanto nenie iĝis oficiala lingvo (malgraŭ aliaj sukcesoj dum la jardeko). Kaj mi konsentas ke ĝi ne devas aŭ bezonas tion, Esperanto povas vivi kaj kreski sen la oficiala subteno de iu ŝtato.

Sed ĉu la kampanjoj por oficiala agnosko malhelpas la movadon? Ĉu ni kontraŭu tiun agadon? Rimarkindas ke la manifesto ne diras ke ni ĉesigu tiun agadon, nur ke ĝi ne estas esenca (kiu estas svaga vortumado). UEA ne plu faras kampanjojn por konvinki ŝtatojn kaj grandaj internaciaj organizoj uzu Esperanton kiel oficiala lingvo. Prizorgado de la komunumo estas tiel grava al ĝi kiel varbado al la ekstera mondo, do ĉu UEA nuntempe estas raŭmisma organizo? Ĉu tiu montras la sukceson de raŭmismo aŭ ke ni ne plu bezonas ĝin ĉar ĝi jam estas akceptita?

Sed la plej grava demando: kio estas la alternativaj celoj?

– la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj

Ĉu tiu iam estas nia tasko? Ĉar mi ne travivis tiun epokon, mi ne scias ĉu tiu estas troigo de la tiamaj sintenoj aŭ radikala proklamo. Kiel mi jam diris, la angla ne estas nia malamiko, sed neesperantistoj kutime konsideras ĝin kiel konkuranto de Esperanto. Kaj la ideo ke Esperanto povus faligi la anglan estas ridinda (ĉu intence?).

Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn:
a) propedeŭtiko por lingvoinstruado;
b) kontaktoj inter ordinaraj homoj;
c) kontaktoj sendiskriminaciaj;
d) novtipa internacia kulturo.

Ofte oni diras ke raŭmistoj ne zorgas pri la disvastigo de la lingvo aŭ pri allogo de novaj homoj, sed ĉi tie ili klare diras ke ili volas tion. Oni ne estas finvenkisto simple se oni volas disvastigi la lingvon, klare ankaŭ raŭmistoj volas tion. Rimarkindas ke lingvoinstruado estas la unua celo en la listo, kvazaŭ Esperanto mem ne estis la celo, sed nur ponto al alia lingvo. Ĉu tiu ne kontraŭdiras la aliajn partojn de raŭmismo kiuj diras ke Esperanto estas ne nur ilo sed unika komunumo?

La aliaj celoj kongruas kun la tradiciaj celoj de la movado, sed kun alia esprimstilo. Kontaktoj inter ordinaraj homoj estas celo tiel malnova kiel la lingvo mem kaj mi supozas ke kontaktoj sendiskriminaciaj estas nur alia maniero por diri la lingvo estas neŭtrala. La novtipa internacia kulturo estas la plej interesa parto, kiel tiu kulturo aspektos?

Ĉu esperantistoj estas diaspora lingva minoritato?

Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj.

Jen la plej grava kaj polemika parto de la manifesto. Ĝis nun, la plimulto de esperantistoj povus facile konsenti kun tio kaj se via manifesto nur diras kion ĉiuj jam kredas, ĝi ne estas necesa. Sed jen io nova, polemika kaj diskutema (interese, en la diskutoj mi vidis pri raŭmismo, oni malofte parolas pri la diasporeco). Kial esperantistoj estas parto de diasporo? Honeste, la unua fojo kiam mi vidis tion, mi tute ne komprenis ĝin. Kiel tio eblas? Ĉu ni volas esti en diasporo? Kiel tiu ŝanĝos la movadon kaj nian identecon? Sed bedaŭrinde, la manifesto ne diras ion ajn pri kial ni estas diasporo aŭ kion tio signifas por ni.

Do, kial ni estas “mem elektita diaspora lingva minoritato”? Malmultaj homoj apartenas al ĉi tiu kategorio, ekzemple la judoj antaŭ la kreiĝo de Israelo. Sed mi vidas neniun similecon inter esperantistoj kaj la judoj. Eble se estus multaj denaskuloj, ili povus senti ke ili apartenas al diasporo, sed ili ne mem elektis tion kaj laŭ mia sperto, denaskuloj traktas Esperanton kiel tre ordinara afero, ne kiel la kerno de sia identeco.

Ĉu ludantoj de ŝako ankaŭ apartenas al diasporo ĉar ili estas ĉie en la mondo sed sen hejmlando? Ĉu ŝatantoj de piedpilko estas diasporo? Ili ja havas sian propran memelektitan kulturon kun simboloj, vestaĵoj, kantoj, kunvenoj, ritoj kaj ĝi estas tutmonda afero sen hejmlando. Mi estas ateisto, ĉu ankaŭ pro tio mi apartenas al mem elektita diaspora lingva minoritato? Esperanto estas ŝatokupo kaj ĝi ne estas mia identeco same kiel miaj aliaj ŝatokupoj ne difinas min.

Ĉi tiu aspektas kiel ia stranga Esperanto-naciismo, kiu estas bizara laŭ mi. Ni ne estas popolo aŭ etno, kun nia propra identeco, ni ne estas minoritato. La celo de Esperanto estas kunigi homojn, ne kreu apartan identon. Esperanto estas tre grava al mi, sed ĝi ne estas mia lando aŭ nacieco.

Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, laŭ la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980), kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de Esperanto kiel laborlingvo en fakaj konferencoj internaciaj, laŭ la modelo de la Freinet-instruistoj.

Ŝajnas al mi ke ĉi tiu punkto ne sukcesis. Laŭ mia scio, ne estas pli da kongresoj nun ol en 1980  Mi ne scias pri la TEJO-seminario de 1980 aŭ de Freinet, sed ŝajnas ke tiu ne realiĝis. Oni parolas pri kongresoj kiel UK kiel ekzemple de finvenkismo, sed evidente raŭmistoj ankaŭ subtenas ĝin. La frazo pri la uzo de Esperanto kiel laborlingvo ŝajnas al mi kiel kontraŭdiro de la frazo pri la neneceso de la oficialigo de Esperanto. Ĉu la uzado de la lingvo en internaciaj konferencoj ne estas oficiala agnosko? Ŝajnas al mi ke multaj kredoj pri raŭmismo ne baziĝas en la manifesto.

Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion – ion kulture originalan kaj internacie valoran.

Jen la plej poezia kaj forta frazo en la manifesto kaj mi konsentas, ne sufiĉas simple paroli Esperanton sed ankaŭ diri ion en la lingvo. Sed kion diris la raŭmistoj? Ĉu ili kreis la originalan kulturon? Io ajn povas diri ke ni kreu ion novan, tio estas facila, la malfacileco estas fakte krei ĝin. Kiel tiu nova kulturo aspektos? Kial ĝi estas valora? La manifesto levis bonajn demandojn kaj ideojn, sed ne donis la respondojn aŭ montris la vojon. Do, post la legado, ni ankoraŭ estas en la sama loko.

800px-IJK_2019_-_komuna_foto
Ĉu Raŭmismo gravas por la nova generacio de junaj esperantistoj?

Raumistoj post Raŭmo

La manifesto ĉefe estis verkita de du homoj, Jouko Lindstedt kaj Giorgio Silfer, sed ili iris en du malsamaj direktoj post 1980. Giorgio Silfer plene dediĉis sin al la ideologio kaj opinias ke se ni estas diaspora lingva minoritato, ni bezonas nian propran ŝtaton, do li kunfondis la Esperantan Civiton. La Civito traktas raŭmismon kun preskaŭ religia pieco kaj ili ĉiam uzas raŭmismon por gvidado. Ili opinias ke ili plenumas raŭmismon sed aliaj opinias ke ili misuzas ĝin. Eĉ Lindstedt, la alia verkanto de la manifesto plendis keLa nuntempa “raŭmismo” reinterpretas ĝin por siaj propraj celoj, kiujn mi malfacile povas ligi al tio, pri kio ni parolis en Rauma en 1980.” Li ne nomas lin raŭmisto kaj diris ke la manifesto eraris pri la angla lingvo (ĝi subtaksis la danĝeron) kaj pri la diasporo (laŭ li, tiu nur estis metaforo, ne reala fakto).

Se la Civito estas la nova kulturo kiun raŭmistoj volis krei, mi preferas la malnovan. Se ni devas ekmontri al la mondo ke ni havas ion por diri, la Civito ne faras tion. Se la mondo scius pri ili, ĝi ekridus pri tiu stranga sekto de homoj kiu ŝajnigas kun pompaj titoloj kiuj signifas nenion en sia ŝajn-ŝtato. La ĉefa celo de la Civito ne estas krei novan kulturon sed plendi kontraŭ UEA, ilia ĉefa aktivado estas elpensi novajn insultojn por siaj kontraŭantoj kaj novaj imponaj laŭdoj por si mem. Mi rimarkas ke multaj esperantistoj simpatias al raŭmismo sed opinias ke la Civito misuzas ĝin. Sed ĉu la eraro nur estas la misuzo de la Civito aŭ ĉu la originala deklaro ke ni estas diasporo ankaŭ estis eraro?

Ĉiuj estas raŭmistoj, neniu estas raŭmistoj

Krom la frazoj pri diasporo (kaj la superegoo) ŝajnas al mi ke plejparto de esperantistoj konsentas (aŭ almenaŭ ne malkonsentas) kun la manifesto, do oni povus diri ke ni ĉiuj estas raŭmistoj. Sed se oni kreas ideologion surbaze de bazaj kaj ĝeneralaj ideoj kiujn ni ĉiuj jam subtenas, tio ne estas utila ideologio. Oni ne bezonas ideologion por opinii ke la kulturo de Esperanto estas tre grava. Oni ne bezonas manifeston por decidi pliriĉigi la kulturon per novaj libroj, poemoj ktp. Oni ne bezonas krei iun “Manifesto de Kulturo” kaj deklari sin “kulturisto” por verki literaturon kaj aldoni al nia kulturo. En tiu senco, neniu estas raŭmisto.

Oni parolas pri la Manifesto de Prago kiel finvenkista respondo al raŭmismo, sed mi vidas nenion en tiu, kiun esperantistoj kontraŭas. Ĝi diras ke ni subtenas lingvan demokratian, transnacian edukadon, plurlingveco, lingvaj rajtoj kaj homa emancipiĝo. Tiuj estas pli pri eksteraj rilatoj ol Raŭmo, sed Raŭmo diris ke ni devas trovi ion por diri al la ekstera mondo. Do, ĉu la plimulto de esperantistoj estas kaj raŭmistoj kaj finvenkistoj?

Evidente estas multe da konfuzo pri raŭmo kaj raŭmismo. Malgraŭ la onidiroj, ĝi ne kontraŭas la disvastigon de la lingvo al novaj homoj, la tradiciajn kongresojn (fakte ĝi volas pli da kongresoj) aŭ la uzo de la lingvo de internaciaj organizoj. Iom de la konfuzo venas de la manifesto mem, ĉu ĝi volas ke Esperantistoj frontu pli ekstere (por diri ion al la ekstera mondo) aŭ pli ene (ĉar oficialigo estas ne esenca)? La onidiroj pri finvenkismo ankaŭ ne pravas, neniu atendas la finan venkon kaj tiel nomataj finvenkistoj ofte agas kiel tiel nomataj raŭmistoj. UEA ne nur disvastigas la lingvon sed ankaŭ subtenas la kulturon kaj prizorgas la komunumon. En 2012, TEJO deklaris ke ĝia agado estas “raŭmisma finvenkismo” ĉar eble oni ne devas elekti unu aŭ la alian.

Do, mi opinias ke raŭmismo kaj finvenkismo ne plu gravas kaj la vortoj ne helpas kompreni nian movadon. Oni ne devas elekti inter la kvaliton aŭ la kvanton de esperantistoj, oni devas prizorgi ambaŭ. Oni ne bezonas iun -ismon por kompreni la gravecon de nia kulturo aŭ valori la etoson de Esperantujo. Ni ĉiuj havas aliajn ideojn pri la movado kaj la plej bonaj strategioj, uzoj kaj agadoj, sed ni ne bezonas apartigi nin al malsamaj ideologioj pro tio. La plejparto de junaj esperantistoj hodiaŭ nek scias nek atentas raŭmismon. Ili jam decidis ke ĝi ne plu gravas. Ili pravas.

5 pensoj pri “Raŭmismo post 40 jaroj – ĉu ĝi ankoraŭ gravas por la nova generacio?

  1. Jes, mi konsentas, ĉi ĉio ja estas granda malŝparo de energio. En la reala mondo “ideologioj” (ismoj?) ofte iĝis des malpli voloraj ju pli oni provis precizigi ilin. Homaj aferoj simple ne estas tiom difineblaj, kaj diskuti la detaletojn ne utilas.

    Kaj cetere, ia ajn venko evidente devus finigi tiujn ismojn, ĉar Esperanto tiam iĝus komunaĵo, kaj la granda plimulto de parolantoj ne havus intereson pri lingvaj ismoj.

    Do, jen mia tute svaga manifesto:

    1) Kreu belajn kaj utilajn aferojn per Esperanto.
    2) Diru al homoj ke ili ne sentu sin kulpa se ili ne povas regi fremdan lingvon (tre ofte la anglan) – la problemo estas pri la lingvo, ne pri la homoj.
    3) Kaj ankaŭ fari kion ajn alian vi volas.

    Ŝati

  2. La komuna prudento de la esperantuloj igis ilin plejmulte iom post iom transpreni la pensmanieron, kiu evidentiĝas en la Manifesto de Raŭmo. Pro tio ĝi nun ne aspektas tiom brule aktuala, kiom antaŭ jardekoj. Eĉ se nun ne avangarda, ĝi restas historie grava.

    Tamen, kiam ĝi aperis, ĝi restis nediskutata en UEA, kiu malfacile povis digesti ion tian. “Finvenkismo” estis la efektiva gvidkoncepto de la movado, kiu vere celis esti tio – politika movado por vastetenda reformo de la monda lingvo-sistemo. La mencio pri la 80-aj jaroj (“la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj”) en la Manifesto nun aspektas kurioza, sed eble la verkintoj hezitis rekte diri, ke la “fina venko” estas entute malverŝajna, ĉu baldaŭ ĉu pli poste.

    Por juste prijuĝi la tiamajn homojn, kiuj plimulte volis “trapuŝi” Esperanton kaj igi ĝin transpreni la internaciajn funkciojn, kiujn nun havas la angla, necesas konsideri kelkajn tiutempajn cirkonstancojn, kiuj estis aliaj ol la nunaj:

    – Tradicie uzitaj regionaj lingvoj estis pli fortaj ol nun. Kvankam mondskale la angla estis la dominanta interkomunikilo, estis grandaj partoj de Eŭropo, en kiuj la franca, germana aŭ rusa estis samgrade aŭ pli disvastigitaj interlingvoj. Analoge en la cetera mondo. Kiam esperantistoj parolis pri “monda lingvo-problemo”, tio ne estis senbaza troigo.

    – Mankis interreto. Internaciaj kontaktoj, kiom homoj havis tiajn, estis pli ofte regionaj, kun najbaraj landoj, lasante lokon por regionaj lingvoj.

    – La malvarma milito influis la imagojn, kiujn homoj havis pri la estonteco. Oni esperis, ke ĝi finiĝos, sed alimaniere ol fakte okazis. Multaj esperis pli soci-egalisman socian aranĝon en “okcidentaj” landoj, pli politike liberalan en “orientaj”, kaj politikan etoson, en kiu reformideoj kiel oficiala enkonduko de Esperanto havus ŝancon.

    – Ankoraŭ vivis kaj elstare rolis homoj, kiuj esperantistiĝis en la 1920-aj jaroj, kiam mallongtempe vere estis ŝanco por larĝskala internacia enkonduko de la lingvo. Ili firme kroĉis sin al tiu idealo ĝis sia vivofino. La “superegoo”, pri kiu la Manifesto parolis, estis fakte la imagoj, kiujn tiu generacio disvastigis pri la alstrebinda estonteco de Esperanto, la “praceloj”.

    Pli frue la supozata konkurencrilato inter Esperanto kaj la angla estis konstante reaperanta temo ĉe Esperanto-parolantoj. Ankaŭ hodiaŭ kelkaj rondoj, ekz. ERA en Italio kaj kelkaj agantoj en Francio, pledas publike por la tutmonda ĝeneraligo de Esperanto. Plej ofte tio konkretiĝas kiel batalo kontraŭ la angla, laŭsupoze detrua al naciaj lingvoj kaj identecoj. Kaj nur lastatempe mallaŭtiĝis la voĉoj, kiuj proponis Esperanton en tuteŭropa (ne monda) kadro kiel laŭdiran panaceon por tuteŭropa identeco.

    Ŝati

Komenti