Kion mi faris en la komitato de TEJO dum 2019

Mi estas komitatano B de TEJO (eble vi jam scias) sed kion mi faras? Kion la komitato diskutas? Mi estas reprezento de la individuaj membroj de TEJO, do mi volas raporti al vi pri kio mi faris dum la jaro. La komunikado inter la kapo de TEJO kaj la membroj ne ĉiam estas bona, kaj ofte membroj ne scias kion la komitato faras aŭ eĉ ke ni havas komitaton. Do jen kion mi faris kaj diskutis dum 2019.

La komitato diskutas en du lokoj. La oficiala loko estas la retlisto de la komitato kaj afiŝoj tie estas kiel oficialaj anoncoj. Sed ĝi ne estas tre aktiva krom por anoncoj. La alia, neoficala loko estas la TEJO babilejo en Telegramo. Ĉar ĝi estas neformala kaj uzebla per poŝtelefonoj, ĝi estas pli aktiva sed ofte malserioza. En 2019, estis inter 150-180 membroj en la babilejo sed mi konjektas ke ĉirkaŭ 90% de la mesaĝoj venas de nur 5-10 homoj. Tiu estas la kutimo por babilejoj, la plej aktivaj mesaĝemuloj regas la diskuton. Ekzemple, oni kalkulis ke malgraŭ ke la ĉefa esperanta babilejo enhavas 2453 membrojn, 100 uzantoj sendis 75% de la mesaĝoj. Ĉar ĝi uzeblas per la poŝtelefono, ĝi estas tre facila (eble tro facila) sendi mesaĝon kaj komenci diskuton. Dum la jaro, mi komencis kaj partoprenis nekalkuleblajn kvantojn da diskutoj.

Kion ni diskutis?

Je la komenco de 2019, ni reagis al eksigo de Arturo Crespo de la estraro. Mi jam verkis artikolon pri tio, do mi ne ripetos la diskuton denove. Ni voĉdonis por anstataŭigi lin kaj iuj opiniis ke la nova estrarano devu veni de Sudameriko kaj 4 el la 5 kandidatoj estis latinamerkanoj. Iuj ne volis anstataŭigi Arturon per eŭropano kaj diris ke ni jam havas slovakon en la teamo, sed mi juĝis la kandidatojn laŭ siaj kapabloj, ne laŭ nacieco, kaj voĉdonis por Tomáŝ Stano (kiu gajnis per nur unu voĉdono). En februaro, mi kalkulis kiom ofte ĉiu estrarano skribis en la cirkulero, por vidi kiom aktivaj ili estis. Mi faris tion ĉar mi ŝatas kalkuladon kaj por instigi pli da aktiveco en la estraro. Tiu neintence provokis du estraranoj rezigni ĉar ili ne estis aktivaj, ni eltrovis ke alia estrarano neniam komencis aktiviĝi kaj eĉ la prezidanto agnoskis ke ŝi estis neaktiva dum multe da ŝia mandato. Mi verkis artikolon por Libera Folio pri la tuta afero.

Unu polemika afero kiu ne jam aperis en mia blogo aŭ Libera Folio, temis pri Roy McCoy. Li estis provlegisto kiu laboris por UEA dum jaroj. Li emeritiĝis sed ne havis sanasekuron, do oni proponis ke TEJO dungi lin, ne plentempe sed por 5% de la semajno nur por ke li povu akiri sanasekuron . Li eĉ redonos la monon, do TEJO ne perdos monon. Esperantistoj devas helpi esperantistojn, ĉu ne?

La tuta afero aspektis tre stranga kaj dubinda, kaj la komitato havis multajn demandojn. Kial li ne havas sanasekuron? Kial UEA ne dungas lin? Kion li faros por TEJO? Kial zorgi pri emerito estas la respondeco de junulara organizo? Multaj junuloj (inkluzive mi) ne havas sanasekuron, ĉu TEJO dungu ankaŭ ilin? Kiom longe ni dungos lin? Ĉu tiu estas nur ŝajn-laboro por trompi la ŝtaton? Ĉu estas laŭleĝa se li redonos la monon, ĉar tiu aspektas kiel “kick-backs”?

Pro tiuj demandoj kaj la malklareco ĉirkaŭ la propono ĝenerale, ni voĉdonis dum JES kontraŭ la propono. Sed post nur kelkaj monatoj, la propono venis denove al la komitato. Ĝi estis tute la sama propono, kun neniu ŝanĝo aŭ pli da informo. Ĝi estas granda malrespekto al la komitato kvazaŭ oni ignoros niajn decidojn se oni ne ŝatas ilin. Estas kvazaŭ iu diris “vi voĉdonis malĝuste, do voĉdonu denove!”

La plej malbona afero ne estis Roy McCoy (mi tute ne konas lin kaj ne havas opinion pri li) sed la malrespekta maniero per kiu oni faris la voĉdonadon. Ili ne donis eĉ bazajn informojn kaj agis kvazaŭ se ili proponas, ni devas akcepti. Mi devis demandi la samajn demandojn multfoje ĉar oni ignoris min aŭ diris “mi jam respondis”. La diskuto iĝis tre akra en la babilejo, principe kun la vicprezidanto de TEJO, Francesco Maurelli. Finfine, oni respondis al la demandoj kaj klarigis la situacion pli bone. Mi ne estis tute kontenta sed la komitato aprobis ĝin.

68409081_10157539746849732_2473069789971480576_o
Komitatkunsido dum IJK 2019

Kverelado

La plej malfacila kaj malhelpa afero en mia tempo kiel komitatano estis Franceso. En mia unua komitatkunsido, mi esprimis mian malkomforton pri la fakto ke li estas la ĉefo de Kosmo, privata firmao kiu ricevas dekmilojn da eŭroj de TEJO kaj samtempe estrarano de TEJO. Eĉ kiel novulo, mi vidis la konflikton de intereso sed ĉar mi diris tion, ekde tiam li traktis min kiel malamiko. Li malkonsentis kun ĉiu vorto mi iam diris kaj ĉiam esprimis lian malkonsenton per akraj insultoj. La listo de insultoj kiuj li ĵetis al mi estas tro longe, sed resume, li multfoje diris ke mi estas stultulo, scias nenion, komprenas nenion, agas kiel dorlotita infano kaj devas lerni legi. Se tiuj vortoj venas de trolo, oni povus ignori ĝin, sed kion faru kiam ĝi venas de la vicprezidanto?

Francesco certe estis mia plej granda problemo, sed bedaŭrinde ne estis la sola. Alia homo kiu multfoje kritikis min estis Marko, kiu almenaŭ iam konsentis kun mi kaj agis amikeme, sed plej ofte li konsentis kun Francesco kaj diris ke jes, mi estas stultulo kiu nur kaŭzis problemojn. Estis li kiu skribis retmesaĝon al iuj komitatanoj kaj estraranoj por diri ke ni eksigis Arturo Crespo pro rasismo. Strange li ofte insultis min kaj poste plendis pri la malbona etoso kaj insultado. Li diris ke li volis krei plibonigi la konduton en la grupo, kaj ke la fonto de ĉiuj problemoj kaj kvereloj en la grupo estas mi.

Do, kion mi faris kiel komitatano? Mi diskutis kaj kverelis. Unue mi prifajfis la insultojn kaj provokojn, ĉar iuj homoj ne kapablas aŭskulti kontraŭan opinion. Iuj homoj nur volas aŭ aplaŭdon aŭ silenton de aliaj homoj kaj estas ŝokita ke iu aŭdacas havi alian opinion. Iuj homoj dankis min pro miaj vortoj kaj mi vere aprezis tiujn mesaĝojn. Sed iam post iam ĝi komencis erodi mian entuziasmon. Se mi diris iun ajn opinion, ekis akra kverelo. Se mi malkonsentis pri io, oni ne bonvenigis malsaman opinion sed traktas tion kiel persona atako kaj reagis tiele. Iam mi ricevis subtenon de aliaj homoj sed ofte oni silentis, do mi ricevis insulton post insulto kaj neniu provis ĉesigi ĝin. Mi estas diskutema sed ne atakema kaj se mi malŝatas iun proponon, mi ĉiam kritikas la proponon kaj neniam la homon. Dum la tuta jaro, mi neniam diris eĉ unu personan insulton kaj respektis tiun bazan regulon de ĝentileco. Sed la homoj kiuj insultis min kaj plendis pri mia stulteco, ankaŭ plendis ke mi ne estis sufiĉe ĝentila!

Mi estas nova voĉo kun alia vidpunkto en la komitato kaj ofte demandas pri nepripensitaj temoj. Ekzemple, kial BEMI estas faka asocio de TEJO? Apenaŭ iu pripensis tion kaj ne vere estas bona kialo. Mi rimarkis ke estas iu kaŝemeco en TEJO kaj iuj homoj preferas se ĉiuj decidoj estas faritaj de malgranda grupo. Mi opinias ke tiu vere malhelpos TEJOn kaj ĉiam parolis kontraŭ tio, kaj tiu estas unu el la ĉefaj fontoj de la disputoj. Sed homoj kutime preferas lasi aferojn pro tradicio, eĉ se ili ne plu helpas nin kaj nur estas senutila ŝarĝo. Se mi vidas problemon, mi ne timas averti homojn. Mi ne faras tion ĉar mi ĝuas disputojn, sed ĉar la movado estas grava al mi. Mi volas ke ni faru la plej bonajn agadojn kaj decidojn por nia komunumo.

La plej malbona okazaĵo estis dum diskuto pri kiom da membroj TEJO havas. Tiu estas probable la plej diskutita temo dum la jaro kaj oni multfoje diskutis kial TEJO ne publikigas tion. Bedaŭrinde, ĝi provokis la plej malbonan reagon kiun mi iam spertis. Unu komitatano, Karlos, kiu ĝis tiam estis bona amiko de mi, eksplodis kun kolero pro mia demando. Laŭ li, mi devus honti, mi agas kontraŭ la movadon, malŝparas ĉies tempo, misinformas, mensogas kaj iru for de ĉiuj. Mi estis tiel ŝokita ke mi apenaŭ povis respondi. Mi perdis amikon kaj nun mi ne plu povas eĉ paroli al li.

Mi komencis mem dubi min. Eble ili pravis, eble mi ja ne komprenas. Eble la kvereloj estas mia kulpo kaj mi devas agi alimaniere. Post la disputoj, mi kutime sentis malfeliĉa kaj elĉerpita, sen energio kaj deziro esperantumi. Mi provis ignori la homojn kiuj kaŭzis la problemojn sed unu de mia karaktero estas ke mi havas fortajn opiniojn. Eble tiu estas forto aŭ malforto, sed kiam mi vidas iun agi malbone, mi parolas kontraŭ tiu. Do, malgraŭ miaj provoj eviti la disputojn, la disputoj ofte trovis min. Iam ĝi eĉ sentis kiel ĉikanado kaj mi timis diri ion ajn ĉar mi sciis ke la unua respondo estus “Roberto, vi estas stultulo kiu komprenas nenion.”

Tiu estis tre malamuza kaj malentuziasma. Pli ol unu foje, mi demandis al mi mem, kial mi ankoraŭ estas komitatano? Kial doni tiom da tempo se mi ricevas tiom da insultoj kaj kolero? Kial mi aktivas en TEJO se ĝi igas min malfeliĉa kaj kolera? Iuj homoj vidas ĉiun demandon de mi kiel atako kaj traktas min kvazaŭ mi nur volas malkonstrui. En tiuj situacioj, mi ignoras la komitaton dum iom da tempo kaj kutime sentas pli bone. Kiam mi iris al JES je la fino de la jaro, mi memoris kial mi amas Esperantujon kaj forgesis pri la stultaj kvereloj.

TEJO-stelo-emblemo

Komitatkunsidoj

La komitatkunsidoj iom pliboniĝis kompare al 2018 kaj estis pli mallonga kaj pli efika. Sed ili ankoraŭ daŭris horojn kaj oni ankoraŭ diskutis tedajn aferojn kiuj nur endormigis nin. Oni ankoraŭ malŝparas tempon pro burokratismo kaj kalkulado da voĉdonado malgraŭ ke klaras pri la rezulto. Sed ni paŝas ĝusta-direkten, do kun bona kunsidestro kaj kuraĝo ĉesi enuigajn blah-blah-umadon, ni estos pli efika. Ni devas memori ke ni estas TEJO, asocio por junuloj, kaj ni estas tro junaj por pasigi la tutan tagon diskutante pri la difino de unu vorto.

Mi jam raportis pri miaj proponoj por la komitato, ni diskutis pri la Junaj Amikoj de Esperanto kaj la elekta komisiono dum IJK. Kiam ni voĉdonis, nur unu komitatano voĉdonis kun mi, kaj kiam mi vidis tion, mi ekridis. En tia situacio, oni devas ridi. Ial, kelkaj homoj sugestis al mi ke mi aliĝu al la elekta komisiono, sed tiu estus hipokrita, ĉu ne? La problemo estas ke ĝi havas tro da potenco kaj riskas konfliktojn da intereso, se la potenco estus en miaj manoj, tio ne solvos la problemon. Oni parolis multe pri la neceso de la junaj amikoj kaj kreis laborgrupon, sed ekde tiam ne estis progreso. Tiu preskaŭ estas nova tradicio, dum ĉiu komitatkunsido, oni anoncas ke “baldaŭ” la organizado de la junaj amikoj estos preta kaj nenio okazas ĝis la sekva komitatkunsido kiam oni denove faras la anoncon.

La plej grava decido kiun la komitato faris dum la jaro, estis la voĉdonado por la nova estraro. Iuj kandidatoj estis kontataj al mi kaj havis grandan sperton en TEJO sed multaj nur aktivis iomete en sia nacia asocio kaj apenaŭ kun TEJO. Multaj eĉ ne estis en la komitato kaj unu sendis sian vivresumon en la angla. Unue, ne estis kandidato por la prezidanteco, sed post Joop Kiefte kandidatiĝis. Mi opiniis ke li ne estus taŭga kiel prezidanto kaj en la trinkejo dum IJK, kelkaj el ni diskutis la aferon kaj decidis ne voĉdoni por li. Por ĝenerala sekretario, unue mi subtenis Kejti Neilson, ne nur ĉar ŝia nomo similas al mia, sed ankaŭ ĉar mi opiniis ke Ĝojo ne estis taŭga pro ŝia malaktiveco. Sed tiam mi eltrovis ke Kejti ne respondis al mesaĝoj kaj oni eĉ ne sciis ĉu ŝi estis membro de TEJO. Ŝi diris ke ŝi aliĝis kelkaj tagoj antaŭ la voĉdonado, kiu estas ege lastmomente kaj semajnoj post la limdato por kandidatiĝo. Tio malkomfortigis min ĉar se ŝi ne respondis al mesaĝoj kiel kandidato, ĉu ŝi respondos kiel ĝen-sek? Kejti gajnis sed rezignis en oktobro kaj Ĝojo estis eksigita pro malaktiveco dum JES.

Feliĉa estis la sola kandidato por kasisto kaj mi plene subtenis ŝin ĉar ŝi estas tre laborema kaj diligenta. Pri la aliaj kandidatoj, mi estis certa nur pri Unika kaj Karina (fakte mi opiniis ke Karina estis la plej bona el ĉiuj kandidatoj). Mi voĉdonis por Mounir por vicprezidanto, Alvaro kaj Koffitche por estraranoj. Mi estis voĉdononta por Alekĉjo, sed iuj parolis kontraŭ li kaj konvinkis min. El la 9 homoj rekomenditaj de la elekta komisiono, 8 estis elektitaj (sed iu ankoraŭ diris ke la elekta komisiono ne havas granda influon).

En la komitatkunsidoj dum JES, mi rimarkis ke la plej aktiva kaj plej bona estrarano estis Karina. Estis ŝi kiu respondis al la demandoj, informis la komitaton kaj aŭskultis aliajn homojn. Dum la tuta tempo ŝi ankaŭ skribis la protokolon kaj ŝi estis tro okupita skribante por respondi, estis silento de la estraro. La prezidanto preskaŭ silentis dum la tuta kunsido kaj kelkfoje mi devis rekte demandi lin ĉu li diru ion pri la agado de TEJO, kaj eĉ tiam li ofte diris malmulton.

80872917_10221140369884979_9185416268398723072_o
Foto de la komitatanoj dum JES 2019/2020

La Prezidanto kaj la “malamikoj” de TEJO?

La plej stranga okazaĵo en la jaro temas pri la prezidanto Joop. Kiam li kandidatiĝis, mi intervjuis lin por Libera Folio. LF kutime ne publikigas du artikolojn en unu tago, do ĉar jam aperis artikolo pri financaj problemoj de UEA, la redakcio decidis atendi unu tagon kaj tiam publikigi la intervjuon kun Joop. Laŭ mi, tiu estas tute normala afero, sed ne por li. Por li, la atendado estis tute ne akcepteble kaj oni devas tuj publikigi la intervjuon. Li opiniis ke la malbona novaĵo tiel malesperigas homojn, ke oni devas tuj aperigi liajn vortojn por redoni esperon al esperantistoj. Mi opiniis ke liaj vortoj ne vere estis rimarkeblaj kaj ne ŝanĝos la etoson de nia movado, kaj alikaze oni povas atendi unu tagon por tiu. Sed li rifuzis atendi kaj publikigis la intervjuon en sia blogo. Mi pensis ke tiu estis tre malĝentile kaj malrespekte. Dum horoj mi diskutis kaj petis lin atendi nur kelkaj horoj, sed li rifuzis. La artikolo aperis kaj ne estis granda reago, liaj vortoj ne ŝanĝis la movadon.

Mi legis en la retejo de la Esperanta Civito ke ili kunlaboros kun TEJO. Kiel mi diris en alia artikolo, mi opinias ke la Civito estas sensencaĵo do mi demandis al la estraro ĉu ni vere volas labori kun ili? Joop respondis per longa mesaĝo, sed nur unu frazo rilatis al la demando, la aliaj tri paragrafoj estis plendo pri Libera Folio. Mi petis kaj petis denove ke li respondu al mia demando, sed li aŭ respondis per unu vorto aŭ ignoris min. Do, mi sendis privatan mesaĝon al li kaj petis ke li simple klarigu la aferon. Lia respondo estis vere stranga kaj nekredebla.

Li diris ke li ne respondos al mi ĉar li ne fidas min. Laŭ li, miaj verkoj detruas lian vivon, kaj mi estas ligitia kun la malamikoj de TEJO kiuj sabotas la estraron. Li parolis tre nebule kaj strange, kaj mi tute ne komprenis lin. Li diris ke tiu estas mia kulpo kaj al mi mankis ege baza kompreno de aferoj. Kiam mi diris ke prezidanto ne parolu tiel, li diris ke li konsentis kaj tiu estas la stilo en Nederlando. Li citis la Biblion (Psalmo 1) al mi. Li diris ke li rifuzas skribi al la komitato ĉar liaj vortoj estas uzataj kontraŭ li. Liaj vortoj ne estis koheraj kaj li diris ke li volas rompi kutimajn pensadon kaj mi devas mem malkovri la respondojn.

thumbnail_Screenshot_20191129-112336

La tuta konversacio vere malkomfortigis min, ĉu li estas taŭga prezidanto por TEJO? Li parolis kvazaŭ estas malamikoj ĉie. La plej malkomprenebla parto estas ke tiu ĉi okazis ĉe la komenco de lia mandato antaŭ ol iu ajn kritikis lin! Li diris ke li havas aŭtismon, kiun mi ne sciis ĉar li ne informis al homoj antaŭ la voĉdonado. Kompreneble, TEJO estas malferma al ĉiuj, sed aŭtismo malhelpas komunikadon kaj interrilatojn – kaj komunikado kaj interrilatoj estas la kerno de la taskoj de la prezidanto. Oni ja povas labori por superiri la malfacilaĵojn, sed oni devas agnoski la malfacilaĵojn. Li agis kvazaŭ la sola malfacilaĵo estas aliaj homoj.

Konkludo

Do, jen kion mi faris dum 2019. Mi ne diras ke mi estas la plej bona komitatano, sed mi certe estas unu el la plej aktiva, parolema, diskutema, polemika kaj demandema. Oni diris al mi ke post iu decido de la estraro, la unua reago estis “Nu, Roberto certe plendos pri tio”. Mi ne povas juĝi mian kontribuon al la komitato, sed mi certas ke sen kritiko, ni iĝas pigra kaj akceptas malaltan kvaliton. Mi ne ĝuis la kverelojn kaj provos eviti ilin en 2020 sed mi ankoraŭ tenos miajn opiniojn, eĉ se ili ne estas popularaj kaj eĉ se iuj koleros kontraŭ mi. Silentuloj ne helpas al TEJO.

6 pensoj pri “Kion mi faris en la komitato de TEJO dum 2019

  1. Robert, kiam en JES 2018/19 vi ĉeestis kunvenon pri EDE, tiam vi kun via amiko faris plurajn demandojn, tute ĝustajn, sed mi kun mia kolego ne sukcesis konvinke respondi. Tial mi unue sentis ke vi volas kvereli kontraŭ EDE, sed poste komprenis ke mi neniam spertis diskuti pri EDE kun junuloj, kiuj havas aliajn manieron pensi.

    En TEJO okazis io simila. Vi faris utilajn demandojn, sed aliaj homoj ne sciis respondi, sentin sin kontraŭitaj. Bona homo tiam dirus ke vi eble pravas kaj akceptus pripensi. Regema manipulema ulo tiam atakas por silentigi. Eble ŝanĝu vian manieron pridiskuti. Anstataŭ demandi kaj dubigi pri afero, proponu kiel agadi anstataŭe, per nur etaj ŝanĝoj. Transprenu iun taskon por spertiĝi. Poste iu alia homo faros tiajn demandoj al vi 🙂

    Ŝati

  2. Dankon pro via raporto kiel komitatano.

    Persone mi esta ekster TEJO-aĝo kaj ne permesos al mi juĝi.
    Tamen mi komentos pri unu afero: laŭ mi ege ege gravas havi ĝustajn ciferojn pri kvanto da membroj!
    Bona laboro ekas per bona plano bazita sur bona taksado de siaj financaj kaj homaj rimedoj. Sen scii la kvanton da membroj kaj la kvanto da disponeblaj fortoj… ne eblas bone plani agojn.

    Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s