Kiel revivigi la movadon en Irlando?

Jen stranga fakto pri mi – mi partoprenis UK kaj IJK pli da fojoj ol mi partoprenis renkontiĝojn en mia hejmlando de Irlando. Kiel/Kial mi iris pli ofte eksterlande al renkontiĝoj kiuj kostas multe pli da mono kaj tempo, ol al senpaga kunveno en mia urbo? Unu kialo estas ke mi loĝis eksterlande dum du jaroj kaj mia hejmurbo estas Galivo (Galway) kiu situas ĉe la okcidenta marbordo de Irlando, kie ne estas iuj aliaj Esperantistoj. La sola klubo en la Respubliko de Irlando estas en la ĉefurbo, ĉe la orienta marbordo, Dublino (Dublin). Nur ĉi-monate mi translokiĝis al Dublino kaj revenis al la ĉefurbo post tri jaroj.

Sed la dua, kaj pli granda kialo estas ke Esperanto apenaŭ vivas en Irlando. Mi ne ofte partoprenas ĉar ofte ne estas io por partopreni. Teorie ekzistas la Esperanto-Asocio de Irlando, fondita en 1970 kaj membro de UEA. Sed sia sola aktivaĵo estas la monata kunveno, kiam ĉirkaŭ 6-12 homoj renkontiĝas kaj iras al kafejo por babili. Kiel multaj kluboj ĝi estas malgranda kaj maljuna, preskaŭ ĉiuj partoprenantoj havas grizan aŭ blankan hararon. Sed unu bona afero estas ke la lingva nivelo estas tre alta kaj neniu krokodilas. Unu avantaĝo de maljuneco estas ke ili havas grandan sperton post multaj jaroj en Esperantujo.

La asocio havas retejon, kun tre malnova stilo kaj neniam ĝisdatigita, sed ĝi havas iom da informo. Ĝi disdonas bultenon, sed nur papere kvazaŭ ni ankoraŭ vivas en la 80-oj. Fakte rigardante la asocion, mi lernas multe pri kiel malfacilis esperantumi en la epoko antaŭ la interreto kaj mi havas grandan admiron por esperantistoj kiuj faris tion. Mi tute ne komprenas kial la asocio ne nun uzas la interreton pli multe. Ili ja havas fejsbukan paĝon kun 854 ŝatantoj sed ĝi apenaŭ aktivas kaj ili ne faras eĉ fejsbukan eventon. Mi ofertis helpi, sed oni tuj rifuzis.

La asocio ne helpas homojn trovi ilin. La retejo eĉ ne informas kiam okazos la venonta renkontiĝo, oni sendas tiun informon per Yahoo-grupo, sed preskaŭ neniu plu uzas tiun retejon (mi fakte ne plu povas trovi la grupon). Ili ĉiam rekontiĝas je la 12-a horo sabato mateno, sed junuloj ofte festas vendrede nokto kaj ne emas renkontiĝi frue sabate (tial mi maltrafis kelkajn renkontiĝojn kiam mi estis studento). Eĉ pli malbone, oni ne povas esti malfrue aŭ aliĝi poste. Ili renkontiĝas je la 12-a horo surstrate kaj nur tiam elektas kafejo por viziti, do se oni estas malfrua, oni ne scias kien iri. Fakte mi maltrafis la pasintan renkontiĝon ĉar mi alvenis 15 minutoj malfrue kaj ne povis trovi ilin. Ili ne ĝisdatigas la fejsbukan paĝon kun la nomo de la kafejo, do se oni volas veni je la 13-a horo ekzemple, oni ne povas.

La monata kunveno estas rutino kaj neniu provas ŝanĝi aŭ pligrandigi ĝin. Oni ĉiam renkontas je la sama horo, je la sama loko por fari la samajn aferojn. Tute ne estas provo allogi novajn homojn aŭ eĉ teni kaj revenigi la homojn kiuj venas. Ili ne certis ĉu ekzistas listo de membroj aŭ kiam ĝi estis ĝisdatigita, ankaŭ malklaras ĉu oni pagu membrokotizojn. Fakte, mi pensis ke mi estas membro, sed mi neniam pagis iujn kotizojn aŭ eĉ sciis ke ili ekzistis. Do kiam mi petis, ĉu estas aliaj junuloj kaj ĉu la asocio havas la kontakdetalojn, ili ne povis helpi. Ne estas klasoj por instrui la lingvon aŭ ligoj kun la universitatoj. La nuntempa estraro estis elektita antaŭ 15 jaroj kaj ŝajnas ke neniu ŝanĝis dum tiu periodo.

Mapo_Irlando

Du apartaj homoj demandis min pri la Tutkelta Kongreso, kiu jam okazis en ĉiu kelta lando krom Irlando. Sed mi opinias ke la irlanda asocio tute ne kapablas aŭ eĉ interesas pri organizi kongreson. Kiam mi demandis pri kiam estis la lasta fojo kiam kongreso okazis en Irlando, ili informis min pri la kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio en 2012 (koincidente en mia hejmurbo de Galivo, sed bedaŭrinde tiam mi eĉ ne aŭdis pri Esperanto). Ili ankaŭ parolis fiere (kvazaŭ ĝi okazis lastatempe) pri post-kongresa ekskurso al Irlando post la Universala Kongreso en Brighton, Britio. Mi kontrolis kaj tiu kongreso okazis en 1989 (antaŭ mia naskiĝo)! Ili ankaŭ parolis pri kiam la brita kongreso okazis en Dublino, kaj tiu estis en 1969 (fakte tiu kongreso helpis fondi la asocion). Laŭ mia scio, ĉi tiuj tri kongresoj estas la solaj kiuj iam okazis en Irlando dum la historio de la lingvo. Fakte, Irlando estas unu el la solaj eŭropaj landoj kiuj neniam gastigis IJK aŭ UK.

Do jen la movado en Irlando. Apenaŭ aktiva, senenergia kaj ne volas kreski. Fakte kiam mi pensis pri la titolo, mi ne sciis ĉu diri “revivigi” aŭ nur “vivigi” ĉar mi dubas ĉu la movado iam vivis. Mi legis la historion kaj eltrovis kelkajn esperantistojn kiuj aktivis antaŭ jarcento, eĉ kelkaj naciistaj herooj kiel James Connolly kaj Francis Plunkett kiuj mortis dum la milito de sendependence kontraŭ Britio. Mi eĉ trovis artikolojn el la 1920-oj kaj 1930-oj pri Esperanto kaj klasoj por komencantoj. Sed poste la movado malaktivis kaj malaperis, kaj eĉ la refondiĝo en 1970 ne multe helpis.

NovaIrlEsp
La bulteno nur ekzistas papere kaj ne interrete

Mi opinias ke ni bezonas grandan helpon de Britio. La brita (kaj skota, fakte mi ne komprenas kial ili estas apartaj grupoj) asocio havas sperton kaj faras kongresojn. Se ni mem ne povas fari, indas aliĝi al brita evento. Ekzemple, se kongreso okazus en Nord-Irlando ni povus helpi kaj lerni. Fakte, se ne estus politika barilo, mi ŝatus kunigi la irlandan, skotan kaj britan asociojn al unu granda grupo, anstataŭ apartaj malgrandaj grupoj. Tio ne eblas pro politikaj kialoj, tial mi ŝatas la Tutkeltan Kongreson kiu okazas samtempe kun la Brita Kongreso, oni povas partopreni sen la aspekto de kapitulaco. Bedaŭrinde la maro inter Irlando kaj Britio malfacilas kunlaborado. Sed eble ni povas labori kun la klubo de Belfasto, kiu ekzistas onidire (mi ne sukcesis trovi iun informon pri ĝi interrete).

Unu nekutima afero pri Esperanto en Dublino, estas ke granda kvanto, eble eĉ la plimulto de esperantistoj estas eksterlandanoj. Pro tio, la klubo estas malpli krokodilema ol aliaj kluboj. Tio povas esti bona kaj malbona. Bona ĉar oni lernas esperanton por renkonti homojn el aliaj landoj, do ju pli internacia la grupo des pli bona. Sed malbona ĉar ne ĉiuj eksterlandanoj restos en Irlando, mi renkontis unu esperantiston el Germanio kiu nur vizitas la landon por unu jaro kaj foriros en julio. Ne facilas konstrui grupon se la plimulto de la membroj povas facile foriri de la lando.

Kial la movado estas tiel malaktiva? Unu problemo estas ke irlandanoj ne estas lingvemuloj. Preskaŭ ĉiuj opinias ke se oni scipovas la anglan, oni ne bezonas iun alian lingvon. Oni serioze pensas ke ĉiuj en la mondo parolas la anglan. Do, paroli iun ajn lingvon krom la angla (eĉ la irlanda) estas nekutimaĵo. La dua problemo estas ke Irlando estas insulo. Pro tio ni malofte renkontas eksterlandanojn kaj aliaj kulturoj ŝajnas tre malproksime al ni. En mez-eŭropo oni povas vojaĝi por unu horo per aŭto kaj atingi alian landon kaj lingvon, sed irlandano devas flugi por fari tion. Pro tio ni ankaŭ havas insulan menson kaj malofte pensas pri aliaj landoj, krom eble Britio kaj Usono. Mi lernis Esperanton por renkonti homojn el aliaj landoj, sed ĉar tiu estas pli malfacila en Irlando, nia movado estas pli malgranda.

Sed mi ne senesperiĝas ĉar mi estas esperanto. Mi ne simple akceptos la duon-mortitan asocion kaj nur aktivos interrete. Mi volas aktivan asocion plene da junuloj kaj se ĝi ne ekzistas, mi kreos ĝin. Tial mi kreis la “Junaj Esperantistoj de Irlando”-n. Mi ne nomis ĝin “Junaj Irlandaj Esperantistoj” ĉar ni havas tiom da eksterlandanoj, do la grupo baziĝas sur geografio, ne nacieco. Mi kreis fejsbukan kaj telegraman grupojn por babili kaj ĝis nun preskaŭ dek homoj aliĝis. Mi sendis mesaĝojn per la interreto serĉante homojn de Irlando, en fejsbuko, tvitero, redito, duolingo, telegramo. Amikumu helpis multege kaj preskaŭ ĉiuj kiuj mi trovis, mi trovis per Amikumu. Fakte mi estis inspirita krei la grupon kiam mi vidis ke ja estas esperantistoj en Dublino.

Mi ankaŭ petis konsilon de aliaj esperantistoj. Stela scias multe pri organizado kaj bonege helpis min. Ŝi eĉ faris filmeton por respondi al mia peto. Mi ankaŭ petis TEJO-anojn por konsilo kaj sperto. Fakte mi volas pli aktiviĝi en TEJO ĝenerale kaj lerni pri aktivismo. Tial mi kandidatiĝas kiel komitatanon B de TEJO (la voĉdonado komenciĝos post kelkaj tagoj). Espereble mi lernos utilajn lertojn por kreskigi la movadon en Irlando. Mia revo estas ke iam estos landa sekcio de TEJO en Irlando, ĉar tio neniam ekzistis.

Do jen mia kandelo en la mallumo. La movado en Irlando estas tre malforta kaj apenaŭ vivas. La asocio ne havas energion por kreski kaj ne venas nova generacio post la blankharularo. Ĉe internaciaj renkontiĝoj mi ĉiam estas la sola irlandano, krom ĉe UK kiam estas eble unu aŭ du aliaj. Mi ne scias kiel vivigi la movadon aŭ ĉu eĉ eblas. Sed mi ne nur plendas, mi ankaŭ agos. Mi laboros por krei kaj konstrui junularan grupon, por semi la estontecon. Mi verkis ĉi tiun artikolon kiel alvoko al Esperantujo por konsilo kaj helpo, ĉar mi mem ne scias kion fari. Mi bezonas vian subtenon.

13 pensoj pri “Kiel revivigi la movadon en Irlando?

  1. Sukceson al vi! Esperanto kapablas kunigi naciojn, do eĉ se formale vi ne havos unu asocion kun Britio, mi pensas, ke la ĝenerala ideo de proksimigi la rilatojn inter Irlando, Nord Irlando, Skotlando, Kimrio kaj Anglio estas elstara! Kaj jes, la spertoj similas. Ja vivi sur insulo estas alia afero. Distanco kaj geografio gravas Se estas tiu ebleco okazigi Keltan Kongreson iam en Irlando. Kial ne? Ĉefe kun subteno kaj helpo. Vi faras tre bonan laboron esti aktiva kaj provi kontakti kaj kunigi homojn. Dankon por via analizo de la nuna situacio. Ĝi estas tre helpema kaj sobriga. Vi scias kio estas la nuna stato, kaj de kio (kaj kie) vi devas evolui kaj plu iri. Mi certe sendos homojn al via direkto, se mi vidos interesiĝantojn. Vi faras tre bonan laboron kaj subtenas vian kandidatiĝon en TEJO! Antaŭen 🙂

    Ŝati

    1. Dankon Stela! Via blogo ĉiam estas inspiro al mi. Mi esperas por pli forta ligo kun la brita movado kaj ni estas tro malgranda por ĉiam esti sola. Eble iam okazos kelta kongreso, sed tiu bezonus grandan ŝanĝon, ne nur de la grandeco de la asocio, sed ankaŭ de la menso de la membroj, ĉar nuntempe ili prifajfas.

      Liked by 1 persono

      1. Dankon al vi! Provu okupiĝi kun tiuj homoj kiujn interesas kion vi faras, kaj ne kun tiuj, kiuj prifajfas ĝin, eĉ se ili estas la “oficialaj” homoj, eble tio estas la plej grava afero. Mi volonte legos kiel vi sukcesas. Viaj streboj kaj kion vi malkovras intertempe povas esti utilaj ankaŭ por tiuj, kiuj havas similan problemon al vi.

        Ŝati

  2. Leginte la teksto de Teo&libroj, salutas ankaŭ Sinjorino Stela,
    Unue, por plene partopreni en la landkomunaĵo internacia oni devus provi voki ĉiuj landoj land’ijoj’ finigante tiel ĉiuj aliaj per simpla -ij: ‘Irlandijo’.
    Due, l’alfabeto des Esperanto bezonas esti rekte tiom simpla kiom ekzemple la Angla, do sen supersignoj.
    Trie, draste Esperanto bezonos fariĝi sen gramatiko.
    Esperanto estas radikoj apud radiketoj. Punkto.
    Apenaŭ necesis uzi la 12 verbfinaĵoj por precizigi la datoj.
    Esperanto estos internacia kompleta alfabeto:
    24 literoj simile tiel teraj 24 horzonoj, plus 10 ciferoj, plus la frazaj kaj matematikaj numbraj intersignoj, plus la emoticoj)
    Amike.
    Noël

    [Jes urĝi]

    Ŝati

  3. Mi pensis iam pri kiel revivigi la movadon en portugalio (malgraŭ ke mi ne estas portugalano, mi havas familiajn ligojn kun ĝi) kaj mi pensis pri krei nur unun asocion por Iberio, ĉar nek HEJS, nek PEJ, nek KEJ (Katalunio) estas elstaraj asocioj. Sed tamen tio ne eblus ĝuste pro politikaj kialoj, same kiel en Britio =(

    Ŝati

  4. Leginte vian artikolon, du pensoj venis al mia kapo. La unua, ke ne tropezu, ne donu troan meriton al interreto! Multaj homoj (ek)lernas Esperanton, oni povas eĉ relative facile trovi ilin, sed la plejmulto rapide perdas la intereson, se ne trovos personan (!) kontentiĝon en Esperantujo. Oni restos esperantisto ĉefe por societaj, komunumaj kialoj, do oni devas organizi personajn renkontiĝojn, fizikajn kunvenojn por elformi tiun ligiĝon. Interretaj rimedoj povas multe helpi, sed ne anstataŭas la fizikajn, personajn travivaĵojn. Ĉefe ne ĉe novuloj.

    La dua penso estis, ĉu vi volas krei klubon por via persona amikaro kaj persona amuzo, aŭ vi volas krei landan, landnivelan organizaĵon? En multaj landoj oni kreas “landan” junularan organizaĵon, kiu rapide transformiĝas al “amikeca klubo aŭ fermita kliko” de kelkaj fervoruloj, kiuj tre bone ĝuas siajn kunvenojn, agadon, sed ne plu jam interesiĝas pri novuloj – simile al la oldula klubo ĉe vi. Ankaŭ la “amikecaj grupoj” povas esti utilaj, ili estas interesaj, sed postulas tute alian agadstilon ol la “landnivela” organizado.

    Ŝati

  5. Saluton Roberto,

    Ni konas unu la alian de la vizito kiun mi organizis en Albi (Tarn, sudokcidenta Francujo.) Tiam
    Kaj mi jam kontaktis vin por peti senrezultan helpon por serci esperantistojn en Galway (laŭ mia Amikumu-teleportado estas neniu.)

    En Irlando estas laŭ mi unu eminenta, elstara esperantisto, nun 81 jaraĝa, Kristoforo Fettes, eks-direktoro de la IIK, kiam mi tiam estis gvidantino en la IIKoj 😉

    Kristoforo estas tre bona esperantisto (li povus provlegi vian blogon por poluri ĝin!)
    Li loĝas en Tullamore, Co Offaly, en la centro de Irlando.
    Li estas tre interesa, rakontas pri la historio de sia domo dum la religiaj militoj, li estas ekologiisto kaj vegetarano, li mem produktas maloftajn salatojn ktp.
    Kristoforo estas laŭ mi la plej bona kuiristo el inter ĉiuj miaj gastigantoj en preskau 30 jaroj da vojaĝoj!
    Li plantis 1000 kverkojn ĉirkaŭ sia domo! Li ne estas ekologiisto el papero!

    Se vi ne jam konas lin, ekkonu lin, vi ne bedaŭros!
    Christopher Fettes

    Aĝismo oftas en nia movado kaj ne utilas, mi certas ke multon vi povas lerni de li, kaj li, per sia optimista karaktero li certe kapablos subteni vin!

    Amike,
    Fransoazo +33 609 120 374
    fransoazo@uea.org
    violonsourire@gmail.com

    Ŝati

Komenti