Dum jarcentoj, la revo de naciistoj en Irlando estis 32 graflanda unuigita Irlanda Respubliko, kie la tuta insulo estos unuiĝinta kaj sendependa de Britio. Teorie, ĉiuj irlandaj politikaj partioj subtenas ĉi tiun revon, eĉ se ili estas senpovaj por aktualigi ĝin. Laŭ la packonsento de 1998, unuiĝo nur okazos se la plimulto de la loĝantoj de Nord-Irlando voĉdonas tiele. Ĝis nun, ne estas plimulto, sed ĉar katolikoj havas pli altan naskokvanton, la katolika loĝantaro preskaŭ egalas al la protestanta loĝantaro kaj baldaŭ supreniros. Pro tio, homoj ekpensas ke unuiĝo ne plu estos nur revo.
Tamen, kvankam mi estas Irlandano, mi ne sentas patriotismon aŭ ĝojon pri la ideo de unuigita Irlando. Fakte, se mi iam voĉdonos pro la elekto, mi kontraŭos. La ideo de unuigita Irlando timigas kaj malesperigas min, kaj la tuta afero povus bankrotigi la ŝtaton. Unuigita Irlando kaŭzos pezegajn impostojn, grandegan ŝrumpon de ŝtatservoj, publika perturbo kaj eble eĉ reveno de la perforto de la tiel nomata “Ĝenoj”.

La unua problemo estas ke Nord-Irlando estas malriĉa regiono. La tradiciaj industrioj estis teksaĵoj kaj ŝipkonstruado, sed ambaŭ industrioj malaperis. Sekve de tio, la ekonomio forte dependas sur la brita ŝtato pro kaj ŝtataj subvencioj kaj ŝtata dungado. Pli ol 30% de la laboraro rekte laboras por la brita ŝtato, principe pri sekureco. Ankaŭ estas granda nivelo de malriĉeco kaj senlaboreco. Britio rekte donas dek miliardojn da pundoj al la Nord-Irlanda buĝeto.
Naciistoj malofte pripensas tiajn senromatikajn aferojn kiel kostojn, sed ekonomiaj problemoj ne malaperas nur ĉar ili malfacilas. La subvencio de £10 miliardo estas malpeza sur Britio, sed estas tre granda kompare al la ekonomio kaj buĝeto de la Respubliko de Irlando. Fakte, ĝi egalas al la tuta buĝeto por la sansistemo de Irlando. Ĉi tiu estus kripliga ŝarĝo sur la irlanda ekonomio.
Ĉi tiuj kostoj bezonos grandan altigon de impostoj kaj tranĉojn al ŝtat-elspezo, kiel alia jardeko de ŝparemeco. Facilas flirtigi la flagon verdan kaj paroli pri unueco, sed ne tiel facilas pagi la kostojn. Subteno por unueco multe malaltiĝos kiam homoj lernos kiom ĝi multkostos. Ĉi tio ne estas nur unufoja provizora kosto, sed daŭra ŝarĝo por trakti la sisteman senlaborecon de Nord-Irlando. Eĉ granda investo eble ne sukcesos kaj povus aperi senesperaj senoportunaj getoj.
Iuj diras ke unuiĝo kreos sufiĉan gajnon kaj profiton por mempagi, sed ĉi tiu estas iluzio. Nenial okazos multe da ekonomia kresko pro unuiĝo. Momente (ĝis Briteliro), jam estas libera interŝanĝo senlandlime trans la tuta insulo, do unuiĝo ne multe ŝanĝos la ekonomion. Ni jam rikoltis ĉiujn avantaĝojn de sinergio kaj senbariloj, sed ankoraŭ pagos la negocajn kostojn.
Sed la pli granda kaj grava problemo estas la danĝero de perforto. Dum longe, Irlandaj naciistoj ŝajnigis kvazaŭ protestantaj unuiistoj (subtenantoj de la unuiĝinta reĝlando) ne ekzistis. Naciista propagando parolas pri “ĉiuj irlandanoj” sed ne scias ke por multaj nord-irlandanoj, la Respubliko de Irlando estas fremda lando. Dum la milito, la IRA pensis ke se nur la Brita militistaro foriris, ne estus ajna problemo por unuiĝo. La ideo ke protestantoj kontraŭas unuiĝon kun Irlando neniam eniris la kapon. Ili naive opinias ke protestantoj rapide perdos sian identon kaj asimiliĝos. Ili ne komprenas ke ekzistas komunumo kies idento tute baziĝas pri Briteco kaj aparteco al Britio.
Vere ŝokas min kiam homoj pensas ke la tago kiam katolikoj atingos 51% de la popolo de Nord-Irlando, unuiĝo tuj okazos senprobleme. Ili ne komprenas la problemon pri kio faru al la 49% de protestantoj kiuj ne sentas apartecon aŭ lojalecon al la Respubliko de Irlando. Ili ne vidas iun ajn problemon kun la nevola tirado de tuta komunumo al fremda lando. Oni diras al mi ke la protestantoj simple akceptos la demokratan plimulton, obeos la leĝon kaj kuniĝos kun la katolikoj. Sed ĉu neniu memoras la sperton de katolikoj sub brita rego? Kiam Nord-Irlando kreiĝis en 1922, katolikoj estis malplimulto sub ŝtato ili ne subtenas kaj kio okazis? Jardekoj de ribeloj, bataloj kaj pafadoj. Iuj eĉ pensas ke ĉar katolikoj suferis sub brita rego, nun la protestantoj devas ankaŭ suferi sub irlanda reĝo.
Multaj naciistoj kredas ke unuiistoj ne kontraŭos la Respublikon de Irlando ĉar ili estos plenrajtaj civitanoj kaj la ŝtato traktos ilin egale. Ili havos proporcie pli fortan voĉon en la parlamento de Dublino ol en Londono. Sen diskriminacio nenio plendigos ilin. Eble ekonomia riĉeco malfortigos opozicion.
Sed imagu la malon. Imagu se Britio proponus ke Irlandon revenos al Brita rego kaj irlandanoj estus plenrajtaj kaj egalaj civitanoj kun regiona parlamento. Ĉu irlandanoj akceptus? Tute ne. Pro nia historio, ni ne akceptos promeson de egaleco. Nia idento kaj deziro regi nin mem estas tro fortaj por esti sub alia ŝtato, ni ne vendus nian landon por iom ajn da subvencio. Same por unuiistoj, la plejparto ne akceptus alian ŝtaton, kiom ajn estas la subvencio.
Ne utilas kaŝi de la vero aŭ enfosi la kapon en la tero, dirante la perforto ne eblas. Tumultoj okazas facile en Nord-Irlando pri bagatelaj aferoj kiel flagoj kaj paradoj, imagu kiel granda ŝoko estus aliĝi la respubliko? Eĉ se nur 1% de unuiistoj agos perforte, tiu estas miloj da homoj, certe sufiĉaj por jaroj da milito. La perforto ne restus en Nord-Irlando, la militistoj certe ankaŭ atakus Dublinon. La IRA ne kapablis venki la Britan armeon ĉar ĝi estas unu el la plej forta en la mondo. Kontraste, la Irlanda Armeo estas malgranda kaj malforta, do eblas ke ĝi estus venkita.
La IRA montris ke malgranda grupo de rezolutaj homoj kapablas batali teruran milition. Dua rondo de la “Ĝenoj” estus eĉ pli malbona ĉar la protestanta komunumo estas pli granda kaj neniam spertis irlandan regon, do ne alkutimiĝis. Por ili, Brita rego ne estas revo, sed vera elekto do tio kuraĝigos la militistojn. Malsame al la 1970-oj, estus vera ebleco ke la militistoj venkus la ŝtaton. Kiam milito komenciĝas, impeto kreskas kaj neŭtralaj homoj estas entiritaj kiam sia komunumo estas atakitaj. Malfacilegas obeigi la leĝon kaj kolekti impostan enspezon el komunumo kiu ne agnoskas la legitimecon de la ŝtato.
Do, jen kio atendas nin se Irlando iam unuiĝos. Pezega ŝarĝo kaj perforto eble pli terura ol dum la 70-oj. Krom se protestantoj grande ŝanĝas sian opinion pri unuigita Irlando kaj plimulto el ili subtenas ĝin, unuigita Irlando estus katastrofo. Nur plimulto de Nord-Irlandanoj ne sufiĉas, ankaŭ devas esti plimulto de ambaŭ komunumoj, sed mi dubas ĉu tiu iam okazos. La vokoj por voĉdonado pri unuigita Irlando kreskas kaj plifortiĝas kun la kreskanta nombro da katolikoj. Eblas ke iam baldaŭ plimulto voĉdonos por unueco. Mi esperas ke tio neniam okazos.
Pardonu mian arogantecon, mi estas nek brito nek irlandano, sed kredas ke tiu ne estas problemo de landlimoj sed de stulteco. Vere la diferencoj inter tiuj du grupoj ne tiom grandas (sama lingvo, ege simila religio…) Necesas unue mensa saniĝo, forigo de muroj kaj murpentraĵoj, integriĝo de lernejoj, fino de idiotaj paradoj kaj ĉesi glorigi teroristojn… Poste eblos serene analizi avantaĝojn kaj malavantaĝojn.
ŜatiŜati
La solvo estas ke la irlandanoj revenu al la grekortodoksio, ja Irlando ricevis la kristanan kredon de orientromiaj grekortodoksaj monaĥoj!
ŜatiŜati
Irlandanoj neniam estis grekortodoksoj, do kiel ili povas “reveni”? Neniam estis grekortodoksaj monaĥoj en Irlando. Kiel tiu solvus iun ajn problemon?
ŜatiŜati
Se cxiuj Irlandanoj estus grekortodoksaj, do oni ne bezonus timi la polojn en Irlando, cxu ne?
ŜatiŜati
Zorgigaj konsideroj. Kiel respondas la apogantoj de la unuigo?
ŜatiŜati
Naciismo en ĉiuj landoj estas malbono. En la epoko de la Sovetunio, en Ukrainio estis du lingvoj – la rusa kiel la ŝtata lingvo kaj la ukraina kiel la lingvo de respubliko. Ukrainiaj naciistoj diris, ke la rusa estas danĝero por la ukrainia, ke la ukrainanoj perdas la lingvon de siaj gepatroj. Sed la ukrainia havis oficialan statuson – estis ukrainolingvaj ĵurnaloj, lernejo, teatroj k.t.p. Nun en la sendependa Ukraino nur la ukrainia estas oficiala lingvo, malgraŭ ke por duono de la loĝantaro la rusa estas denaska lingvo. Sed por la naciistoj la lingvo estas pli grava ol homoj. Aŭ lernu la ukrainan, aŭ migru en Rusion – jen ilia slogano.
ŜatiŜati
Hundo-porko en sia repertuaro. Ne mensogu – malsana.)
ŜatiŜati
La patrona sanktulo de Irlando estas Sta. Patricio, kiu venis el Britio. Li estis vendigita al la Irlandanojn por esti sklavo, sed kiam li estis liberigita, li havis songon kaj pardonis la sklavecon kaj revenis al Irlando por prediki la evangelion. Eble la katolikaj irlandanoj povos lerni de sia sanktulo kaj pardonu Brition por kion ili faris al sin.
ŜatiŜati