Kiel mi malsukcesis krei junularan asocion por Irlando

Antaŭ unu jaro, ideon havis mi. Mi ofte esperantumis kun junuloj el multaj landoj, sed neniam kun iuj el mia lando, Irlando. Ja ekzistas nacia asocio, sed ĝi nur havas unu klubon en tuta lando, kaj kiel multaj esperantaj kluboj ĝi estis malgranda kaj maljuna. Honeste, la monataj renkontiĝoj ne vere estis interesaj kaj mi pli ofte iris al internaciaj renkontiĝoj ol renkontiĝoj en mia urbo. La klubo similas pli al rondo de amikoj ol nacia asocio, do kiam novuloj venis, neniu vere bonvenigis ilin aŭ provis reteni ilin. Pro tio, multaj homoj nur venis unufoje kaj ne plu poste.

Delonge mi rimarkis ke renkontiĝoj de junuloj estas pli amuzaj kaj amikemaj ol renkontiĝo kun okdek-jaraĝuloj. Renkontiĝo de junuloj kaj maljunuloj havas tre malsamajn etosojn kaj oni devas uzi novajn metodojn por allogi junulojn. Ankaŭ komencantoj bezonas pli da helpo kaj subteno ĉar ili ofte estas nervozaj kiam ili unue alvenas. Per Amikumu, mi vidis ke estis multaj esperantistoj en mia urbo (Dublino, la ĉefurbo de Irlando) kiuj ne iris al la maljuna renkontiĝo. Eble ili preferus ion pli junece? Do mi decidis provi krei asocion por junaj esperantistoj en Irlando, kiu espereble estontece iĝus landa sekcio de TEJO (oni nur bezonas tri membrojn por iĝi landa sekcio, do mi opiniis ĉi tiu celo estis atingebla).

Mi komencis varbi ĉie interrete, ĉe Fejsbuko, Tvitero, Telegramo, Redito ktp. Mi verkis artikolon ĉi tie kaj ĉe Libera Folio. Mi ricevis pozitivan reagon kaj la afiŝoj estis popularaj sed ĉiuj reagoj venis de eksterlandanoj. Fakte kelkaj eksterlandanoj volis aliĝi, sed ĉar ili ne loĝis en Irlando, ili ne povis veni al la renkontiĝo, do mi opiniis ke estus senutila se ili aliĝus. Multaj irananoj volis aliĝi, eble ili mislegis la nomon. Mi eltrovis ke la plej efika metodo estis kontakti homojn per Amikumu. Tiel mi certas ke ili loĝas sufiĉe proksime por veni al la eventoj kaj homoj pli emas respondi al persona invito.

Mi kreis telegraman grupon (al kiu 3 aliaj homoj aliĝis) kaj fejsbukan grupon (al kiu 15 aliaj homoj aliĝis). Kvankam la telegrama grupo ne estis sukcesa kaj neniu krom mi afiŝis tie, mi ĝojis pri la fejsbuka grupo. 15 estas multaj homoj, pli ol mi atendis. La ĉefa regulo estis ke oni devis loĝi en Irlando (nacieco ne gravis) kaj preferinde esti en la TEJO-aĝo aŭ proksime (eble poste mi estus pli severa, sed en la komenco estis fleksebleco). Mi ofte afiŝis kaj komentis dulingve (esperante kaj angle) por komenci diskuton, sed malofte ricevis respondon.

Mi kontaktis aliajn homojn por demandi pri siaj spertoj kaj espereble ricevi konsilon. Stela, el La Bona Renkontiĝo estis tre helpema kaj eĉ preparis filmeton por mi. Oni rekomendis al mi kontakti iujn kiuj revivigis la junularan movadon en sia lando, sed ili ne donis multe da konsilo. Sed krom tio, estis malfacila. Neniu en TEJO povis helpi ĉar neniu respondecas pri Landa Agado en Eŭropo dum la pasintaj du jaroj. Oni eĉ petis ke mi respondecu pri tiu, sed kiel iu kiu neniam estis en landa sekcio povus konsili al aliaj landaj sekcioj kaj solvi iliajn problemojn? Mi devas ricevi la konsilon antaŭ ol mi povas oferti ĝin.

La nacia asocio ne estis helpema kaj plejparte ignoris mian strebon. Kiam mi petis aliron al ĝia fejsbuka paĝo por varbi la novan grupon, la respondeculo ignoris mian peton aŭ respondis malprecize. Mi devis multfoje peti ĝis ŝi finfine akceptis sed eĉ tiam mi devis atendi kelkajn semajnojn ĉar ŝi diris ke fejsbuko ne funkcias en sia komputilo. Verŝajne ŝi opiniis ke la paĝo apartenis al ŝi kaj ne volis kundividi la potencon kun iu alia.

irlando.PNG
La fejsbuka grupo

Mi planis la unuan renkontiĝon por sabato posttagmezo en kafejo. Mi pensis ke homoj estas okupitaj dum la semajno, sed pli liberaj dum la semajnfino kaj kafejoj estas malfermaj kaj bonvenaj lokoj. Do, mi kreis fejsbukan eventon kaj invitis homojn. Tri homoj diris eble kaj unu diris ke li venos, kiu laŭ mi estus tre bona komenco. Tiu sabato, mi iris al la kafejo, sed neniu ĉeestis. Do, mi decidis atendi . . .  kaj atendi . . . kaj atendi. Post dek minutoj mi mendis trinkaĵon, post dudek mi komencis legi libron kaj post unu horo mi ĉesis atendi kaj revenis hejmen malespere. Kun almenaŭ unu aŭ du homoj, oni povas babili kaj havi grupeton, sed sole oni ne povas fari ion.

Do, mi reprovis. Denove mi trovis belan kafejon, meze de la urbocentro kaj facile atingebla per publika transporto. Mi elektis taŭgan tempon kaj tagon, sabato posttagmezo, kiam homoj kutime havas libertempon kaj emas viziti la urbocentron. Denove mi afiŝis pri la renkontiĝo, verkis allogan preskribon kaj sendis unuopan inviton al ĉiu membro. Sed tiu fojo neniu eĉ respondis al la invito, do mi nuligis ĝin.

Mi kontaktis la grupon por demandi kial oni ne venis kaj kio ŝanĝindas? Iu diris ke la semajnfino ne taŭgas ĉar oni ofte vojaĝas kaj vizitas aliajn lokojn, sed ĉiuj estas en la urbo dum la semajno. Do, por la tria renkontiĝo, mi elektis trinkejon por merkredo vespero. Ne ĉiuj ŝatas trinkejojn, sed ĉar mi laboras plentempe, mi nur liberas vespere kaj tiutempe trinkejoj estas la solaj lokoj por renkontiĝi. Alia bona helpilo aperis kiam Duolingo aldonis la eblecon krei eventojn por lernantoj per sia lingvo. Teorie, tiu estis perfekta ĉar mi povus atingi multajn novajn homojn kiuj volas praktiki la lingvon. Duolingo estas tre populara retejo por lerni Esperanton kaj tiuj homoj ofte serĉas homojn por plibonigi sian parolnivelon.

Ĉi-foje mi sukcesis kaj naŭ homoj venis. Mi estis tre feliĉa pri tiu sukceso, ni babilis dum kelkaj horoj kaj ĝuis la sperton. El tiuj, kvin estis el germana familio kiuj vizitis Irlandon por du semajnoj, do kompreneble ne venis al sekvontaj renkontiĝoj. Sed estis tre plaĉa babili kun familio de denaskuloj kaj la aliaj partoprenantoj sufiĉe bone regis la lingvon. Fakte la esperantistoj en Irlando estas tre internaciaj, la plimulto naskiĝis eksterlande. La avantaĝo estas ke la grupo estas pli internacia kaj interesa, se ĉiuj estus irlandanoj, estus malpli emo uzi la nedenaskan lingvon. Sed la malavantaĝo estas ke multaj el ili translokiĝis al alia lando, do la grupo ofte perdis membrojn.

Sed mi pensis ke kvar homoj povus esti la bazo por grupo kaj el tiuj ni kreskos. Do, kun espero mi planis la sekvontan renkontiĝon en la sama loko kaj tempo (ĉar tiam evidente pli taŭgis). Sed neniu venis. Sidi sole en trinkejo kun nur biero kiel kompanio estas vere malespera afero kaj tre seniluziĝis min. Estas tre facila diri “oh reprovu denove” sed la honto vere elĉerpis min. Mi prenis la lastan de mia energio kaj espero kaj provis unu lastan fojon. Mi kontaktis ĉiujn, varbis per Fejsbuko, Tvitero, Duolingo sed neniu eĉ respondis al la invito. Mi vidis ke la provo malsukcesis, do mi nuligis la eventon kaj restis hejme.

Do, dum kvar monatoj mi provis aranĝi kvin eventojn sed nur unufoje iu ajn eĉ venis. Mi kreis fejsbukan grupon kun relative alta nombro da membroj sed apenaŭ iu aktiveco. Post kelkaj monatoj, mi denove kontaktis la homojn por vidi ĉu eble nun ili pli emas aktiviĝi, sed nur du homoj eĉ respondis. Eksterlandaj esperantistoj ofte demandas min pri la grupo kaj bedaŭras pri la malsukceso. Sed iuj uzis la malsukceson por hontigi min. Kelkfoje kiam mi proponis aŭ demandis pri io en la komitato de TEJO, iuj respondis ke preferinde mi fokusiĝu pri la movado en Irlando antaŭ ol mi komentu pri TEJO. Unu estrarano de TEJO tre ŝatis moki min kaj se mi iam malkonsentis kun li, li moke demandus “sed kie estas la nova irlanda sekcio?” Li opiniis ke mia malsukceso estis tre ridinda kaj malvalorigis mian opinion. Oni ofte renkontas tiajn homojn en la vivo, sed mi bedaŭras ke tia ulo atingis la estranecon de TEJO.

Sed kial homoj ne venis al la renkontiĝoj? Mi ne vere scias, ĉar ili ne respondis al la mesaĝoj. Eble ili ne tre interesis pri Esperanto aŭ eble mankis al ili la tempon aŭ emon veni. Homoj ofte timas iri al grupo de nekonatoj kaj eble ili timis ke sia nivelo de Esperanto ne estis sufiĉe alta. Estas pli malfacila konatiĝi interrete ol persone. Ekzemple, amiko diris al mi ke li konas esperantiston kiu loĝas en Irlando kaj interkonatigis nin. Sed post nur du aŭ tri frazoj la konversacio mortis kaj ŝi ne venis al la eventoj. Sed kiam ni renkontiĝis dum JES, ni babilis multe kaj amikiĝis. Pli facilas babili kaj amikiĝi persone ol se iu nekonato sendis mesaĝon “Saluton, kiel vi fartas?”. Kiam mi demandis ŝin kial ŝi ne iris al la eventoj, ŝi simple ŝultrolevis kaj diris ke ŝi ne volis.

Do, mi ne scias kial mia provo malsukcesis. Eble homoj simple ne volis veni.

20 pensoj pri “Kiel mi malsukcesis krei junularan asocion por Irlando

  1. Vi multe klopodis por krei grupon, sed ŝajnas, ke personoj preferas hazardajn renkontojn ol organizitaj…?
    Via travivaĵo certe korespondas al nuna problemo : varbi gelernantojn, krei babilrondojn, trovi personojn por babili per Discord, ktp… Ŝajnas, ke neniu havas tempon aŭ eĉ deziras rekonti genekonatulojn… malkompreninda afero !
    Mi konstatis ke personoj, kiuj sekvas retkursojn malregule laboras, je tre malsamaj horoj kaj tagoj; eble tiu libero de kurs-horaro gravas ?! Cetere, kiam mi proponas al ili babili per Discord se ili tion bezonas pri prononco, gramatiko, ktp, preskaŭ neniu akceptas… Kaj fine de la kurso (10 aŭ 35 lecionoj… do post minimume 5 aŭ 30 semajnoj), eĉ se ni havis tre bonan rilaton dum la lernado, mi preskaŭ neniam ricevis postkursan mesaĝon de eks-gelernantoj.
    Do, kie estas la problemo ? ĉu novaj geesperantistoj lernas nur por mensa plezuro? kaj se ili praktikas Esperanton, kie kaj kiel ili tion faras ?

    Liked by 1 persono

    1. La lernado de Esperanto ŝajne kreskas, dum la organizita movado malkreskas, eĉ pereas. Ĉiuj grandaj sociaj movadoj eventuale fariĝas siaj maloj, do eble la rolo de Esperanto tra la mondo ankaŭ ŝanĝiĝas. Eble ĝi ne plu estas la lingvo de frateco kaj amikeco, sed la lingvo de malfidantoj, la lingvo de subtera rezisto kontraŭ ĉiuj grandaj grupoj kaj organizaĵoj (ŝtatoj, korporacioj, politikaj ideologioj, organizitaj religioj, kaj… movadoj). ?

      Liked by 1 persono

      1. ” la lingvo de subtera rezisto kontraŭ ĉiuj grandaj grupoj kaj organizaĵoj (ŝtatoj, korporacioj, politikaj ideologioj, organizitaj religioj, kaj… movadoj).” he ! eble ! he tio estus tamen utilo !
        Se oni konsideras la diskutliston de MAS aŭ la revuo Sennaciulo, aŭ la eldonon de tradukoj de Udo Ulfkotte aŭ de Bernard Friot, Esperanto povus emi al tio. Se Esperantistoj estus ne nur pli fratecaj sed plipensliberaj kaj pli individuemaj homoj,tio povus esti ia identeco !

        Liked by 1 persono

  2. Ne skribu ke vi malsukcesis. Skribu ke vi ne jam sukcesis.

    Labori “sur la tereno” kun nekonataj homoj, kies “anim-pejzaĝon” vi ne konas, aŭ trovi novan financan fonton, tio estas multe pli malfacile,
    ol sidi en “varma” asocia kunveno inter amikoj, ĵongli per financaj rimedoj ekzistantaj, bele diskuti pri siaj malgravaĵoj, moki pri tiuj kiuj provas atingi ion gravan.

    Via blogo instruas al ni pli ol dek paĝoj de iuj kunsidoraportoj. Bonvolu daŭrigi.

    Liked by 2 people

  3. Saluton Robert, kaj multan dankon pro via valora afiŝo kaj atesto.
    En mia malgranda malĉefa urbo (60.000 loĝantoj) mi same spertis, eĉ se mi disdonis malpli da energio. Eĉ homoj, kiuj kontaktas nian lokan asocion (kun fakte nur mi kiu regas la lingvon kaj bonvolas prizorgi tion), plejofte ĉiam tute malaperas post unua retpoŝta respondo, aŭ neniam trovas daton, kiu korespondas al ili.
    Mi ne vere bedaŭras tion: tio estas la nuna stato de Esperanto-allogo, sed pli ĝenerale de homaj renkontiĝoj pri pli “intelekta afero” ol praktika afero miaopinie. Mi same spertas en ne-Esperanta medio.
    Mi nun tute rezignis rekte varbi pri Esperanto: mi ne plu volas budi, aŭ provi allogi homojn per interreto. Simple mi estas disponebla por tiuj, kiuj petas ion, sen tro atendi reagon de ili tamen.
    Kaj ĝoje mi legas afiŝojn kaj forumojn ĉe retejoj kiel la via!

    Liked by 2 people

  4. Saluton, dankon pro la divido de viaj spertoj.

    En 2017 kaj 2018 mi organizis babiltablojn, fulmo-kursojn kaj budojn en du urboj de Valonio. Lieĝo (la plej popola) kaj Loveno-la-Nova (kun multaj studentoj). Estis sukcesa. Kaj nun estas novaj grupoj tie.

    Kiel mi faris?
    – mi kunorganizis kun lokanon, eĉ ne en TEJO aĝo (ĉiukaze mi ne estas en TEJO-aĝo) Por esti minimume 2 kaj ne enuiĝi.
    – mi pagis reklamon ĉe facebook por la evento kaj celis precizan publikon.
    – kiam la homoj montris intereson al la evento, mi ekis diskuton kun ili. Tio estis la plej efika.
    – du au tri tagoj antau la eventoj, mi rememorigis ĝin al ili
    – facebook permesas afiŝi en eventoj. Mi profitis de tio por aldoni informojn pri Esperanto, por meti ligilon al filmeto kiu prezentas ĝin, ktp.
    – ni ĉiam serĉis lokon kiu “reklamus” por ni:
    — kunsido-salono de iu asocio (naturprotektantoj, repair cafe, …)
    — libro-vendejo kie okazas lingvaj tabloj (kun bela anonco-tabulo kie “Esperanto fulmokurso” estis afiŝita dum monato)

    Alia fonto por varbi junulojn de via lando estas…. eksterlandaj eventoj!
    Ŝajnas paradoksa sed oni ne lernas Esperanton por diskuti kun samlandanoj, ĉu ne?
    Do kiam mi partoprenas eventon en apuda lando, mi ĉiam rigardas la liston de aliĝintoj kaj serĉas miajn samlandanojn.

    Liked by 3 people

  5. Mi provis similan aferon sed malpli intense dum pluraj jaroj. En mia urbo ne troveblas junaj esperantistoj do mi provis krei interretan grupon por la tuta lando. Kutime la novuloj ne venas entute aux ili venas nur unu fojon.

    Iam okazis ke la loka klubo invitis komencanton al sia renkontigxo. Li jesis sed poste decidis fari ion alian anstatauxe. Ne frapis lian menson ke ni rimarkus ke li mankus kaj li ne sciigis nin pri sia sxangxita plano. Ni suficxe longe atendis lin. Tio bone ilustras la problemon, mi pensas. La komencantoj/progresantoj taksas sin ekster la movado kaj ne komprenas kiom signifus tio se ili partoprenus ecx nur iomete. Se ili gxuste tiutage ne tute emas renkontigxi aux se aperas io alia, ili ne atentas pri niaj provoj. Ili pensas ke la movado funkcias sendepende de ili. Sed fakte estas male, cxar la movado estos baldaux nenio sen enfluo de novaj homoj.

    Unua pasxo al solvo estas kunigi siajn spertojn.

    Liked by 2 people

  6. Saluton Robert,

    en Nurenbergo ni nun havas ankoraŭ aktivan, sed malgrandan klubon. Generacioj ŝanĝiĝis intertempe kaj denove estas kelkaj membroj en la TEJO aĝo (laŭ mia scio ili fakte estas membroj de TEJO). Ni ankaŭ sukcesis allogi junajn homojn de apudaj urboj kaj tial kelkfoje faras apudurbajn renkontiĝojn, por ke ili povu pli facile partopreni.

    Sed ĝenerale mi spertis, ke junaj homoj ne plu volas fikse aliĝi al iu vespera evento. Eble ili venos spontane aŭ eble ne. Mi mem kelkfoje mem spertas tian emon ne longdaŭre antaŭplani.
    Ni ofte privarbis kursojn ekz. ĉe fejsbuko, en lokaj gazetoj kaj lokaj eventoretejoj. De Fejsbuko ni ricevis multajn (mezureblajn) respondojn positivajn, sed multaj el ili nur “interesiĝis”, ĉar Fejsbuko montris la anoncon al #klakemuloj kiuj finfine ne aliĝis, nur malmultaj el ili fine aliĝis (per retpoŝta konfirmo).
    Okazas, ke de 15 aŭ pli fejsbukaj “interesiuloj” pri anoncita (kaj eĉ mone privarbita) kurso nenio fakte aliĝis.
    Finfine ni tiel sukcesis okazigi du kursojn por komencantoj kaj el tiuj du kursoj ni kunmetis grupon por sekvontaj lecionoj. Ege feliĉe, kelkaj de tiuj partoprenantoj ankaŭ aliĝis al la klubo kaj tiel helpis savi la plej malnovan Esperanto klubon en la mondo de sia dissolvo.

    Kelkfoje mi pripensas, ke tiu estis multe da laboro, sed tamen (apud pozitiva obstinemo) estis pura bonŝanco, ke ĝi estis sukcesa agado. Sed se via laborbazo ne estas funkcianta klubo kun modestaj financaj rimedoj, do mi volas proponi por vi alian, eble malpli penan vojon:

    Lastatempe ni kelkfoje vizitis internaciajn renkontiĝojn en la urbo, do ekz. multlingvaj vesperoj, kiu kutime okazas unufoje semajne en iu trinkejo. Tiuj aranĝoj estis kaj estas profesie organizita, do la organizantoj privarbas ĝin en Fejsbuko, Meetup (ofte uzata de angloparolantoj), ilia retejo ktp.
    Nu, la plej bona pri ĝi estas, ke mi povis simple rendevui kun iu alia esperantisto, veni tien, meti la flagon sur la tablon kaj kelkajn gazetojn, eble iun ludon, kaj havi agrablan vesperon. Kaj homoj ekinteresiĝis pri la afero. Unue la organizantoj en la akzeptejo kiu demandis pri lingvoj parolataj por fari nomŝildon (ili vendas glumarkajn flagetojn), kaj poste ankaŭ aliaj partoprenantoj kiuj miris pri la verda flago, aŭ pri la ludo, kiun ni ludis. Kelkaj el la partoprenantoj ja estis poliglotoj, sed multaj estis simple “expats” kiuj eklaboris aŭ ekstudis en Nurenbergo, volis ekkoni aliajn homojn, lerni la lingvon, aŭ paroli kun samlingvanoj.
    Tiu bunta miksaĝo da homoj estas mem ege interesa. Do kiam ni sufiĉe klarigis pri Esperanto, ni povis simple iri al aliaj tabloj kaj ekzerci la anglan, aŭ provi kompreni la italan, la hispanan, la francan, la rusan ktp.

    Do mia propono al vi (kaj al aliaj agemuloj) estas trovi tian interesan aranĝon (ĉu lingvorenkontiĝon aŭ alian internacian festivalon), ekprovi ĉu la etoso tie estas taŭga kaj ĉu la organizantoj estas almenaŭ malferma al Esperanto, kaj inviti homojn tien, meti eo-flagon ktp. Tiel vi povas havi amuzan vesperon ĉiuokaze dum internacia renkontiĝo kun interesaj, parolemaj homoj kaj certe ne longe sidos sole kun via biero, se subite neniu de viaj inivititoj venos.
    Kaj same kiel vi, viaj invititoj preskaŭ certe havos bonan vesperon, kaj eble pli da ili venos, ĉar ili ne devas timi iun strangan, malferman, sektecan renkontiĝon inter nur maljunaj parolantoj de iu stranga, nekonata, volapukeca lingvo.

    Plej grava: Faru tiajn aranĝojn kiuj plaĉas al vi, kaj tiel instigas vian daŭripovan agemo por Esperanto.

    Amike salutas Aleksander el Nurenbergo.

    Pliaj informoj pri la multlingvaj vesperoj (en la angla):
    http://www.polyglott-wanderlust.de/en/wuerzburg-language-exchange-de-enfresitptruartue/

    Liked by 1 persono

  7. You are asking people to waste their money, time, and efforts for a senseless activity. It is 2019, people like their Skype, WhatsApp, Slack, etc. They are free, mobile, and immediately available.
    In the modern fascist SJW-infested culture, people follow closely the general line of the party, paying their respects in a low-effort way like Facebook likes which are essentially non-committal. Those are just reflectory movements, they are not a sign of life.
    And finally, why Esperanto in Ireland? That country speaks English 100%, and people do not have any reason to pretend to speak a foreign language. (Even if most of those who do, including you, do not speak Esperanto, but just English with superficial Esperanto grammar and vocabulary.)

    Ŝati

      1. Why teach an international language in a country where 100% of population speaks THE international language? Only bored people could possibly be interested in learning Esperanto there, and their motivation to use it is 0.

        Ŝati

          1. Yes, the ‘success’ of Esperanto courses, with only 5% of initial participants finish them, definitely confirms what I say.

            People use Esperanto courses to post about the fact in Instagram, obtain SJW points, and move on to the next fad.

            Ŝati

            1. Via sarkasmo kaj skeptikeco rilatel al Esperanto-kursoj de Duolingo ne estas senbazaj. Tamen mi rimarku, ke, unue, nivelo de partoprenantoj de kursoj de aliaj lingvoj ne estas pli alta. Almenaŭ. Due, se mencio pri Esperanto-kurso en Instagram valoras, do tio estas senduba sukceso.

              Ŝati

  8. Egan dankon kontraŭ la longa raporto pri Via obstinaj provoj kaj sperto! Tamen traleginte la tekston mi kaptis la demandon: Kial do plej aktivaj kaj fervoraj esperantistoj tielgrade emas krei diversajn klubojn, uniojn kaj asociojn, kaj eĉ ne povas pensi eksterkadre de ĉi nocioj? Kial entute oni opinias Eon kiel internacia komunikilo, sed samtempe klopodas persiste establi getetojn de naciaj asocioj.

    Nun iomete koncerne mian propran senton pri la afero. Se mi riicevus inviton partopreni iun lokan asocion, plej verŝajne mi ignorus ĝin. Unue mi havas nevenkeblan abomenon kontraŭ ajnaj burokrataĵoj. Ili nun tro multas en modernaj ŝtatoj por ligi ŝatokupojn kun io simila. Due, mi ne emas komuniki kun nekonataj homoj, kiuj eble havas tute fremdajn interesojn kaj celojn. Trie, konversacii kun samlingvanoj en Eo ŝajnas al mi tre stranga perversa kaprico. Tamen mi ŝatus havi kontaktojn de lokaj aktivuloj por de tempo al tempo ŝanĝi opiniojn, ekkoni novaĵojn kaj aĉeti novajn librojn.

    >Multaj irananoj volis aliĝi, eble ili mislegis la nomon.
    🙂 Amuzega kazo! Ĝi memorigis al mi la ŝercon: Ebria respondeculo akceptis ambasadoron de Urugvajo kiel ambasadoro de Paragvajo.

    Ŝati

    1. Estas tute normale deziri konversacii kun alia homo vizaĝ-al-vizaĝe en sia ŝatata lingvo. En la komenco de mia E-vivo frapis min kiel artefarite paroli kun samlingvanoj en la lingvo. Sed mi rapide lernis pro mia rapida progreso ke la rolo de loka grupo estas provizi okazon por ekzerco en la lingvo. Tial la valoro de tiaj grupoj estas ekstertaksebla. Mi mem estis ankoraŭ juna viro kaj ĉiuj en la Skota Asocio pli aĝaj ol mi, sed mi trovis ilin ĉiuj simpatiaj kaj respektindaj homoj. Mi simple devis agnoski ke mi ne renkontos belan junan virinon inter ili.

      Liked by 1 persono

      1. Unuavide logiko de viaj rezonoj estas tute perfekta. Almenaŭ de didaktika vidpunkto pri kleriga rolo .de lokaj grupoj. Tamen sperto de Nielsen kaj aliaj personoj ne konfirmas tion. Homoj ne emas pli-malpli regule partopreni ajnajn asociojn ktp. Ili eĉ ne emas kontakti plu. Sekve ni povas konkludi, ke oni ne interesiĝas pri tradiciaj esperantistaj formoj de la agado kaj bezonas ion alian. Mi eĉ povas supozi kial. Nuntempaj iloj donas tro abundajn eblecojn por komuniki kaj oni ne havas nek deziron, nek povon por komuniki kun nekonatuloj nur pro Esperanto. Sed ajna esperto bonas, eĉ se ĝi estas senrezultas. Necesas nur trovi en ĝi kialon kaj materialon pro pripensi kaj agi plu.

        Koncernate vian kazon: ŝajnas, bonfortunas al vi trovi agrablajn homojn. Aŭ vi mem etas tre agrabla kaj simpatia persono.

        Ŝati

Komenti