Ĉu Monato estas aboninda?

Unu el la plej gravaj revuoj en Esperantujo estas “Monato”, la ĉiumonata internacia gazeto pri politiko, socio kaj kulturo. Ĝi celas diskuti la gravajn temojn ĉirkaŭ la mondo el loka vidpunkto, ĉar ĉiu korespondanto raportas pri sia propra lando. Alia grava regulo por la gazeto – ĝi estas “per” Esperanto ne “pri” Esperanto. Esperantujo jam havas sufiĉe da gazetoj kun movada informo, indas ankaŭ diskuti aliajn temojn.

Sed ĉu Monato estas bona gazeto? Ĉu ĝi estas leginda, ĉu ĝi donas valoran informon pri la mondo? La ideo de internacia socia kultura revuo certe estas bona, sed ĉu la realeco plenumas la potencialon? Ofte esperantistoj subtenas projekton nur ĉar ĝi estas en Esperanto kaj ne atentas pri la kvalito. Mi tute konsentas ke Esperantujo bezonas internacian novaĵan gazeton en nia lingvo, sed ĉu la artikoloj estas bonverkitaj? Se Monato uzus alian lingvon, ĉu oni ankoraŭ legus ĝin? Aliavorte, ĉu indas aboni al Monato?

Kiam mi unue aŭdis pri Monato, mi pensis ke ĝi estas bonega ideo kaj mi tuj abonis. Mi legis ĉiun artikolon kaj eĉ sendis kelkajn artikolojn pri mia lando al ĝi. Sed iom post iom, mi perdis intereson. Mi ofte lasis la numeron sur mia tablo por semajnoj ĝis mi legis ĝin kaj finfine mi ne renovigis mian abonon post la fino de la jaro. Je la tempo, mi ne sciis kial. Mi certas ke kelkaj homoj ne ŝatos ĉi tiun artikolon, sed mi verkis ĝin por klarigi kial mi ne plu estas abonanto. Esence, mi serĉas la vortojn por malkovri kial mi perdis mian ŝaton de la gazeto kaj eble aliaj homoj sentas sammaniere. Eble la redaktoroj de Monato povos lerni ion kiu helpos ilin (verkantoj malofte aŭdas de siaj legantoj do ili ofte ne scias kiun la legantoj ŝatas kaj malŝatas). Mi ne verkas por instigi homojn malaboni, sed por montri mian personan sperton. Do, mi ne verkas la artikolon por ataki kaj detrui, sed por eltrovi kiel Monato povas pliboniĝi.

eb3h7gh81eg01

Komence, mi diru ke la aspekto de la gazeto estas bela kaj profesia. Ofte esperantaĵo povas aspekti malprofesia, sed Monato aspektas tiel oficiala kiel seriozaj kaj popularaj revuoj en aliaj lingvoj. La gazeto enhavas buntkolorajn fotojn kaj la paĝoj estas brilaj kaj glaceaj. Sed kelkfoje oni atentas pli pri la fotoj ol la vortoj, kaj mi vidis kelkajn paĝojn kie la foto kaj titolo de la artikolo estis 80% de la paĝo kaj la artikolo mem enhavas malmultajn frazojn.

Kiel ĉiuj gazetoj kiuj diskutas multajn temojn el multaj vidpunktoj, la kvalito de la artikoloj varias laŭ la monato (kaj laŭ la persona opinio de la leganto). Iuj certe estas interesaj sed ofte ili povas esti tedaj kaj diskuti nur banalajn temojn. Ekzemple, kutima temo estas artikolo pri nova trajno en iu urbo aŭ ke diplomato el iu lando renkontis alian diplomaton kaj ambaŭ deklaris ke amikeco inter la du landoj estas dezirindaj. Mi ofte rimarkis ke la artikoloj en la unua duono de la gazeto estas tedaj kaj banalaj, sed tiuj en la dua duono estas pli profundaj kaj interesaj.

La gazeto tute dependas je la korespondantoj, ĝi povas eldoni nur la artikolojn kiujn ili sendas, kaj ili nur sendas tiujn kiuj interesas al ili. Sed tiu signifas ke malvasta grupo de korespondantoj kaŭzas malvastan temon de artikoloj. Kvankam Monato celas esti tutmonda revuo, la plejparto de la korespondantoj venas el Eŭropo kaj kutime ĉirkaŭ 80% aŭ pli, de la artikoloj temas pri Eŭropo. Oni malmulte aŭdas la voĉojn de virinoj kaj malofte vidas artikolojn pri virinaj temoj.

Fakte grava problemo estas ke preskaŭ ĉiuj korespondantoj estas maljunaj viroj (ĉiu artikolo montras foton de la aŭtoro, plena kapo da hararo malofte videblas). Pro tio, la artikoloj ofte temas pri aferoj kiuj gravas al maljunuloj kaj mi ne povas kalkuli kiom da artikoloj mi legis pri pensioj kaj emeriteco. La tono ofte estas sopiro por estinta tempo kaj malkomforta kun la ŝanĝoj de la moderna mondo. Ofte estas plendoj pri junuloj, principe tiuj kiuj ne respektas maljunulojn. Kaj sociaj temoj kiuj gravas al junuloj estas malofte eldonitaj.

Kontakto4_2019.pdf

Eble indas kompari Monaton kaj Kontakton, la gazeto de TEJO. Ankaŭ Kontakto estas socia-kultura revuo, kun nur malmulte pri la movado sed pli da politiko kaj malpli da novaĵo. Sed la etosoj estas tre malsamaj inter la du revuoj. Kontakto estas multe pli freŝa kaj vigla, ĝi pli emas diskuti aktualajn kaj polemikajn temojn. La artikoloj estas pli densaj kun multe pli da detaloj. Estas pli da varieco, kun intervjuoj, diskutoj pri ludoj kaj blogoj kun ĝenerala babilado, entute ĝi estas pli amuza.

Do, Monato diskutas politikon, sed ĉu la kvalito de la diskuto estas alta? Eble oni diru ke ne eblas juĝi opinion ĉar tiu estas subjektiva. Sed iu devas redakti la artikolojn kaj oni ne eldonas ĉiun artikolon sendita al la gazeto. Ĉu la opiniaj artikoloj estas bonkvalitaj? Antaŭ du jaroj, mi estis ŝokita kiam mi legis dupaĝan artikolon en Monato kiu asertis ke Obama murdis homon. Mi komentis pri tiu en fejsbuko kaj Libera Folio eĉ aperigis artikolon pri la afero. La redaktoro defende diris ke oni ne cenzuru opiniojn, sed neniu ĵurnalo eldonu mensogojn.

Bedaŭrinde, la sama aŭtoro, Alexander Gofen, denove verkis artikolon kiu aperis en la marto 2019 numero kaj ĝi estas eĉ pli malbona. La artikolaĉo estas plene je mensogoj, konspiraj teorioj kaj malamo kontraŭ islamanoj. La temo esence estis ke islamanoj invadas Eŭropon kaj anstataŭigos la denaskajn eŭropanojn. Li uzis la frazojn de blankulaj naciistoj kiel la senbaza aserto ke blankuloj ne plu havas sian propran landon. Li diris ke la UN “re-populumas proprajn landojn per fremduloj: ne per iuj benignaj fremduloj, sed per plejeble malignaj malamikaj kaj agresemaj fremduloj – islamanoj” kaj pro tio okazos neevitebla nova eŭropa milito. Li plendis pri “komisaroj de tutmondeco” kaj asertis ke Eŭropo iras al “demografia sinmortigo” ĉar la homoj perdis siajn tradiciajn familiajn kaj kristanajn valorojn kaj preferas “malĉastecon”. Li plendas ke “Islamanoj fuĝas al kristanaj landoj sen ajna intenco iĝi kristanoj, sed kun la intenco islamigi la akceptantajn landojn“, sen iu ajn pruvo kaj kvazaŭ eŭropo devu esti nur por kristanoj. Aliaj citaĵoj:

– “La islamaj “rifuĝintoj” ofte kondutas kiel perfortuloj, kiuj venis por liveri la akceptantojn landojn al la Domo de Islamo – kaj por havi la senpagajn bonaĵojn, kiujn ili konsideras “imposto” (ĵizzaja) je “malfideluloj”. Ĉu tio estas rifuĝado?”

[Pri Islamanoj] “nur eta parto de ili volas kaj kapablas labori en la moderna mondo, sed plimulto suĉas la stulte malavaran socian helpon, ruinigante la ekonomion.”

Laŭ la etika kodo de Monato, la unua principo estas “respekto al la vero estas la plej alta principo de ĵurnalismo”. Sed evidente Monato eldonas mensogojn se oni nomas ilin “opinio”. Kial oni publikigis tiun rasistan kaj malaman artikolon? Kiu pensis ke tiu estis eldoninda? Tiu veneno similas al la ideoj de Anders Breivik, do kiu kaj kia gazeto volus aperigi ĝin?

Do, ĉu Monato estas aboninda? Malfacila demando sen klara respondo. Iuj certe ŝatas la gazeton kaj ĝuas ĝian enhavon. Sed miaopinie, la kvalito ofte estas malalta. Ĝi estas kvazaŭ la Universala Kongreso de esperantaj gazetoj, la etoso estas maljuna kun manko de rilateco al junuloj. La korespondantaro certe bezonas pli da diverseco, laŭ lando, aĝo kaj genro. La novaĵaj artikoloj ofte estas nelegindaj kaj mi malestimas la kvaliton de la opiniaj artikoloj. Evidente, la redaktoroj akceptas mensogojn se oni nomas tiujn “opiniojn”. Mi nek rekomendas, nek malrekomendas aboni al Monato ĉar la decido temas pri persona gusto. Sed mi mem ne plu estas abonanto.

10 pensoj pri “Ĉu Monato estas aboninda?

  1. You cannot just close your eyes and ears and make the Islamic problem go away. We have plenty historical examples how invaders changed the lands irrevocably, the most recent example being Kosovo, where Islamic immigrants simply outbred Serbs in a few scores of years.
    The inevitable dwindling of the white Christian Europe is a mathematical fact based on fertility rates, not a “conspiracy”. The immigrants come from a culture where the reason is sleeping, where cruel traditions rule, where might makes right, where the corruption is not morally reprehensible, where one can abuse the inferior with impunity. The sick Europe cannot even stop people from maiming the innocent children’s genitalia or wrapping the innocent women in rags.
    As for your doubt that Europe is for Christians, well, the modern Europe is built by hands of Christians: Catholics, Protestants, even Ortodoxes. The shitholes the Muslim immigrants are coming from were built by Muslim for Muslims. It is pretty evident what one can expect in a “multikulti” Europe.

    Ŝato

  2. Saluton.
    La redaktoroj kaj kunlaborantoj de MONATO estas tutsimple homoj, kiuj pretas labori. Neniu kribras ilin laŭ aĝo, sekso, aŭ aliaj kriterioj.
    La pordo estas kaj estos larĝe malfermita al ĉiuj. Estus bone, se tiuj, kiuj ne povas, aŭ ne pretas kunlabori, almenaŭ ne baru la vojon. Kritiki estas facile; agi, ve, ĉiam estas malfacile.

    Liked by 1 persono

    1. Ĉu vi ne vidas problemon se tutmonda revuo plejparte nur raportas pri Eŭropo? Ĉu vi ne vidas problemon se revuo enhavas malvastan aron da voĉoj?

      Mi ne baras la vojon por iu, se iu ajn volas labori kun Monato, mi ne kontraŭas. Kiel mi jam diris en la artikolo, mi ja kunlaboris kaj donis kelkajn artikolojn pri mia lando al Monato. Do, mi kaj kritikas kaj agas (vidu ĉi tiun blogon se vi ne kredas min).

      Ŝato

  3. Mi estas unu el la maljunaj viroj kiuj jam de jardekoj kontribuas al Monato. Kial? Plurfoje ĉar mi konstatis ke iu temo, grava laŭ mi, ne estas pritraktata en la revuo. Se mi sentas min kapabla por mem verki (kaj se mi havas tempon kaj sufiĉe da informfontoj) mi verkas, esperante ke la redakcianoj ĵetos mian tekston rubujen se enestas stultaĵoj.
    La rimarkoj de Robert Nielsen grandparte estas pravaj (kvankam li verŝajne nur konas la lastajn kvin aŭ dek jarkolektojn de la preskaŭ kvardekjara revuo – leganto ne nepre devas koni la historion de revuo , sed foje la historio helpas por kompreni iujn aspektojn.
    Tra la indeksopaĝoj de Monato (www.monato.be) multaj tekstoj de la lastaj du jardekoj estas rete legeblaj. Iom post iom ankaŭ aldoniĝos la unuaj jarkolektoj. Eble tie legantoj trovos temon kiu meritas aktualan artikolon kaj mem verkos tian artikolon (aŭ instigos aliajn verki).

    Ŝato

  4. Tio ĉi estas nur alia ekzemplo de tio, ke en Esperantujo estas malmultaj homoj kiuj agas profesie por Esperanto. Ni devas toleri tiun amatorecan realon ĝis kiam estos sufiĉe da homoj en Esperantujo por subteni profesiulojn kiuj ricevos almenaŭ iom da pago por siaj laboroj. Aŭ ĝis kiam aperos riĉuloj kiuj pretos labori por Esperanto senpage ĉar ili ne bezonas havi enspezojn.

    Liked by 1 persono

    1. Laŭ mi vi tuŝas la gravan flankon de la problemo. Viaj rezonoj ŝajnas evidentaj, sed egale oni taksas kvaliton de esperantaĵoj de vidpunkto de “grandaj” amaskomunikiloj. Oni do devus kompari ilin kun la samaj aperigitaj en lingvoj, kiuj ne estas en “ĉefa deko”. Tataroj legas tatarajn gazetojn nur pro tio, ke ili estas en tatara lingvo, Malgraŭ nivelo de ĉi gazetoj estas en nivelo de distrikta eldonaĵo.

      Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s