Kiel mi malhelpis la ŝtelon de mono

Oni ofte demandas min, Roberto kial vi ĉiam kritikas? Kial vi demandas, kontraŭas kaj postulas? Kial ne simple fidu kaj akceptu? Nu, pro kelkaj kialoj, sed mi volas al vi rakonti pri iu okazaĵo kiu grave influis min. Ĝi estis la unua fojo kiam mi publike kontraŭis potenculon pri afero kiu efikis multajn homojn kaj kaŭzis grandan debaton. Kaj mi ankaŭ tute senintence malhelpis la ŝtelon de miloj da eŭroj.

La rakonto okazis kiam mi estis dekokjarulo kaj en la fina jaro en mezlernejo. Kiel en la usonaj filmoj, post la fino de mezlernejo, okazas granda balo por la studentoj. Tiu estas granda festo – la knaboj portas kostumojn, la knabinoj portas robojn, riĉuloj eĉ luas luksajn aŭtojn por iri al la balo – kaj ĉiuj ebriiĝas.

Do, oni kreis komitaton de studentoj kiuj organizos la balon kaj ili prepariĝis tre frue. Fakte, la biletoj aperis naŭ monatoj antaŭ la balo kaj kostis €65. Sed se oni aĉetis la biletojn malpli ol sep monatoj antaŭ la balo, la prezo altiĝis al €75. Por studentoj en 2010 (dum la granda recesio) tiu estis multe da mono. Iuj komencis plendi pri la alta prezo tiom frue. Kelkaj scivolemis pri la prezo, oni nur ricevos vespermanĝon kaj halo por danci, ĉu tiu vere kostus tiom multe? Kelkaj el ni partoprenis la pasintjaran balon kaj ĝi certe ne estis luksa afero.

Do, post iom da diskuto kaj plendado kun amikoj, mi kreis fejsbukan grupon nomita “La balo estas tro multkosta” kaj invitis ĉiujn samjaranojn. Homoj rapide aliĝis, estis 30 membroj post unu aŭ du tagoj kaj nombro kreskis ĝis 100 je la fino de la afero (estis cxirkaŭ 120-130 studentoj en la tuta lernej-jaro).

Iuj ridis kaj nur aliĝis por ŝerci kaj provoki, sed multaj homoj vere konsentis kaj malkomfortis pri la alta prezo. Kompreneble, la komitato estis tre kolera kontraŭ mi pro la grupo. Ni ĉiuj konis unu la alian dum jaroj, kelkaj estis miaj amikoj, inkluzive la komitatestrino. Unu komitatano vangofrapis min kaj la komitatestrino kriis ĉe mi dumlonge en la koridoro (antaŭ spektantaro). Dum dudek minutoj ŝi plendis, insultis, kritikis kaj ĝenerale koleris kontraŭ mi, pri kiel mi komprenis nenion, estis stulta, ne aprezis la laboron ŝi faris tute senpage, devu esti dankema, ne komprenis kiel forta la komitato laboris, mi nur malhelpis kaj ĉio estos ruinigita pro mi.

Mi estis timida nekonfrontema knabo kaj malŝatis personajn argumentojn (principe kun amikoj) do mi ne vere respondis, anstataŭ mi nur aŭskultis ŝian paroladon. Sed mi rifuzis fermi la grupon. Mi nur volis scii kiel/kial ili pagus tiom multege. Eble estas malpli multkosta alternativo. Iu knabo anoncis ke li bojkotus la balon sed mi malkonsentis. Mi ne volis malallogi homojn de la balo, fakte la malo. Mi jam aĉetis mian bileton sed mi timis ke multaj homoj ne povus iri pro la alta prezo. Se mi povus malaltigi la prezon, mi helpus ĉiujn.

La tuta afero estis pli tikla ĉar ni cxiuj estis amikoj. La komitatestrino estis mia samaklasano kaj tre bona amiko al miaj amikoj, do pro tio miaj amikoj ne subtenis min. Sed mi ricevis fortan subtenon de aliaj studentoj, eĉ tiuj kiuj mi apenaŭ konis, dankis kaj kuraĝigis min. Do mi daŭris kaj baldaŭ venis la fino.

Finfine, la komitatestrino sendis la buĝeton kiu preskaŭ egalis al enspezo. Ŝi triumfe deklaris ke la problemo estis solvita, evidente ŝi profitas neniom, ĉio enordas, la afero estas finita kaj mi tuj fermu la grupon. Sed mi hezitiis ĉar estis kelkaj strangaj aferoj en la buĝeto. Unue, la kalkulo eraris kaj la buĝeto ne ekvilibris (estis ja iom da profito). Due, ŝia kalkulo nur estis por la pli malalta prezo de €65, se la plimulto da homoj pagus la plialtan prezon de €75, povus esti profito de kelkmil euxrojn. La plej granda elspezo estis €42 po persono por la manĝo, sed la manĝo nur estis ordinara afero de viando, legomo kaj terpomoj, ku valoras pli proksime al €10 ol €40. Oni pagus pli ol mil eŭroj por DĴ sed unu studento estis DJ kaj ofertis fari ĝin senpage. Oni dungus 6 gardistojn kaj pagus €300 al ĉiu, sed kial ni bezonas tiom da gardistoj? La ĉefa rolo de la gardistoj estus serĉi nin por kaŝita alkoholaĵon, do kial ni volus dungi tiujn homjn? Se iu devas kontroli la biletojn, ĉu la hotelo povus provizi iun aŭ iu studento faru? Preskaŭ ĉiu pago estis suspektinda kaj ŝajnis tro alta.

Anstataŭ silentigi min kaj finigi la debaton, la buĝeto nur provokis pli da demandoj. Alia studento vokis la hotelon, ŝajnigis ke ŝi volis lui ĝin kaj ricevis pli malaltan prezon. Delonge, iuj suspektis ke la komitato malŝparis monon aŭ eĉ memprofitus (tiu fakte estis tre malklara afero, iuj diris ke ili neniom profitus sed aliaj diris ke ili meritis profiti iomete). Nun oni povas vidi la buĝeton kaj kalkuli la milojn da misuzota aŭ malaperota mono.

Sed la plej granda ŝoko estis kiam la komitato vidis la buĝeton. Unu komitatano diris ke estis ŝi kiu organizis la buson sed por pli malalta kosto. Por la aliaj komitatanoj, la buĝeto estis tute nova afero, la komitatestrino ĝis tiam ne montris ĝin al ili. Sed la kalkuloj ne kongruis kun ilia scio. Ili mem kalkulis kaj malkovris ke ŝi ĉiam troigis la sumojn. Kaj tiam la skandalo estis malkovrita, la komitatestrino intencis ŝteli milojn da eŭroj. La prezo estis multe pli alta ol la kotizoj kaj la diferenco enirus ŝia poŝo. Ni ĉiuj estis ege ŝokita. Ŝteli de viaj samjaranoj estis nekredeblaj.

Tiam la komitato elĵetis la komitatestrino kaj informis min ke ili traktos la problemon kaj mi ne plu zorgu pri afero. Bedaŭrinde ŝi ne ricevis punon. Ĉar ni malkovris antaŭ ol ŝi ŝtelis la monon, krimo ne okazis, do ŝi nur perdis amikojn. La nova komitato reorganizis la balon kun la pli malalta prezo de €55 por la fruuloj kaj €65 por la malfruuloj. Kiam la balo finfine okazis, ni ĝusi amuzan nokton. Iuj el miaj amikoj ankoraŭ defendis ŝin kaj ankoraŭ koleris kontraŭ mi, sed tiuj amikecoj jam estis velkante. Sed plejparte oni dankis min.

61873_430673892794_1986024_n
Kelkaj amikoj antaŭ la balo

Do tial mi kritikas. Tial mi verkas artikolojn por ĉi tiu blogo kaj Libera Folio, kaj tial mi aliĝis al la komitato de TEJO. Plejparte esperantistoj estas amikoj kaj fidindaj, sed oni devas kontroli kaj konfirmi. Sen travidebleco, trompado okazas pli facile. Ne sufiĉas diri “ni ĉiuj estas esperantistoj, ni povas fidi sen kontrolante.” Sen kontrolado, fiaskoj povas okazi ĉu intence, ĉu senintence. Mi kritikas ne ĉar mi malamas, volas detrui aŭ volas provoki, sed ĉar mi volas plibonigi.

Penso pri “Kiel mi malhelpis la ŝtelon de mono

  1. Tia atitudo estas tute normala : kiam io ŝajnas nelogika, estas tute oportune peti pli da informoj! Plue kiam temas pri eventuala friponaĵo !

    Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s