Esperantujo enhavas bonegan aron da libroj sed multe homoj ne scias kion legi. Oni ofte demandas pri bonaj libroj kaj serĉas rekomendojn. Neesperantistoj demandas ĉu iu ajn en Esperanto estas leginda kaj ne scias ke ekzistas multaj libroj originale verkita en Esperanto. Do, hodiaŭ mi ŝatus diskuti kaj diskonigi kelkajn bonegajn kaj legindajn librojn kiuj estis originale verkita en Esperanto. Se vi estas scivolema pri esperanta literaturo, espereble ĉi tiu listo helpos vin.
La unua, kaj eble mia plej ŝatata libro estas Homoj de Putin de Kalle Kniivilä, kiu estis samtempe eldonita en la sveda, la finna kaj Esperanto en 2014. La libro temas pri granda demando – kial homoj en Rusio subtenas Putin? Por ne rusoj, ĉi tiu estas nekomprenita afero, ĉar al ni, Putin estas agresema kaj preskaŭ diktaturo kiu subpremas la popolon. Sed li estas tre populara laŭ la opinisonoj kaj gajnas ĉiujn voĉdonadojn. Do, por kompreni la aferon, la aŭtoro vojaĝis tra Rusio kaj demandis la homojn mem, kial ili ŝatis lin.
La plejparto de la homoj respondis ke ili ŝatas Putin pro la manko de ĥaoso kaj ke la lando multe pliboniĝis kompare al la 1990-oj. Dum tiu epoko, la ekonomio fiaskis, fabrikoj fermiĝis, laboristoj ne ricevis salajrojn, estis multe da korupto. Sed nun la ekonomio kreskas, homoj havas pli da mono kaj opinias ke li redonis fieron al la lando. La aferoj kiuj ŝokis la okcidenton (ekzemple ataktoj kontraŭ samseksemuloj) fakte estas popularaj en Rusio. Konservatuloj kaj naciistoj opinias ke li estas forta barilo kontraŭ fremduloj kaj teroristoj. La aŭtoro ne nur aŭskultas sed ankaŭ donas iom da konteksto pri la historio kaj socio. Li ankaŭ klarigas kiel Putin regas la amaskomunikilaron kaj uzas ĝin por disdoni propagandon.
La dua libro ankaŭ estas de Kalle Kniivilä kaj ankaŭ temas pri Rusio kaj politiko. Krimeo estas nia temas pri la opinioj de krimeanoj pri la anekso de sia regiono al Rusio. Same kiel en la alia libro, la aŭtoro vojaĝis tra la lando kaj intervjuis multajn homojn el diversaj opinioj. Mi ĝuis aŭdi la voĉojn de la homoj mem pri ĉi tiu grava mondpolitika afero. Li parolis kun rusoj kiuj ĝojas esti parto de Rusio, ukrainoj kiuj timas kaj tataroj en la mezo. Ĉu la anekso estis subpremo aŭ liberiĝo?
En ambaŭ libroj, la ombro de Sovietio videblas. Por mi, Sovietio estas el alia epoko en la historio, sed multaj homoj vivis dum tiu tempo. Iuj revas pri kiel bona estis la vivo tiam kaj bedaŭris kion estis perdita. Sed aliaj koŝmaras pri tiu epoko kaj timas ĝian revenon. La mano de la estinteco ankoraŭ influas la estontecon.
Anstataŭ politika konflikto Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Ŝtimec, temas pri interna persona konflikto. La edzo de la rakontanto (ne klaras kiom da libro estas fikcia aŭ nefikcia) forlasis sin por alia virino kaj la libro temas pri ŝia ŝoko. Preskaŭ la tuta libro okazas en ŝia kapo, kaj ni sekvas ŝiajn pensojn kaj sentojn. Temas pri la vivo, amo, iom pri Esperanto, maljuniĝo kaj la konfuzo kiam amo malaperis. Ĝi estas la plej emocia libro mi iam legis en Esperanto kaj mi vere sentis konekton kun la aŭtoro. La stilo de la libro imitas la menson, do la okazaĵoj ne okazas en klara kaj sinsekve linio. Anstataŭe, ni saltas de la fino de la rilato al la komenco kaj reen. Ofte la libro ne estas klara, sed tiu estas ĉar la aŭtoro mem ne estas klara pri kio okazis kaj kial.
Klaskiaĵo de Esperantujo estas La danĝera lingvo de Ulrich Lins. Ĉi tiu verŝajne estas unu el la plej famaj libroj en Esperanto kaj certe meritas la famon. La libro temas pri la persektado kontraŭ Esperanto kaj esperantistoj dum historio. Kompreneble la plej grandaj partoj de la libro temas pri Sovietio kaj Nazia Germanio, sed ankaŭ diskutas multajn aliajn landojn pri kiu mi sciis nenion. Multaj potenculoj ne fidis kaj suspektis esperanton pro la internaciismo. La batalo inter la nazioj kaj la germanaj esperantistoj estis tre interesa, principe pro la nazia esperanta asocio (kiel tio eblis?). La dika libro ne estas la plej facila por legi, sed tre grava por scii nian historion.
Multaj esperantistoj scias la ligon inter George Soros kaj Esperanto, kvankam multaj miskredas ke Soros estis denaskulo. Sed malmultaj scias pri lia patro Tivadar Soros, kiu estis aktiva esperantisto kaj eĉ verkis libron Maskerado ĉirkaŭ la morto pri kiel sia familio travivis la Nazia okupacio de Hungario inter 1944 kaj 1945. Ĉar la Soros familio estis judoj, ili devis kaŝi sin kaj loĝi kvazaŭ subtere danke al la nigra merkato. Por esti pli sekura, ili eĉ apartigis la familion kaj kaŝis sole. La aŭtoro parolas klare kaj neemocie pri la morto kaj murdo de homoj, la timo kaj danĝero por ĉiuj sed principe judoj. Dum tiu periodo, lia filo George (nomita Gyorgy en la libro) havis 13-14 jarojn kaj ĉi tiu vivsperto havis grandan influon je li. Jen tre interesa libro pri milito kaj kaŝado.
Do jen kvin tre interesaj libroj, ĉiuj originale verkita en Esperanto kaj kelkaj ĝis nun ne estis tradukitaj. Kiam mi komencis verki tiun ĉi artikolon, mi nur volis listigi interesajn librojn, estis surprizo al mi kiam mi eltrovis ke ĉiuj ankaŭ estis esperantaj originalaĵoj. Ĉiuj estas aĉeteblaj el la katalogo de UEA kaj eble el via nacia asocio.
Tamen el 5 traktitaj libroj 3 estas politikaĵoj kaj nur 2 – beletraj (sed eĉ el tiuj unu fakte politika). Ĉu ne tro subjektiva kaj tendenca elekto? Do tiu listeto pli malhelas ol helpas. Vere legindaj originalaj E-libroj (se paroli pri prozo) estas tri: “Vojaĝo al Kazohinio”, “La infana raso” kaj “Kredu min sinjorino!” – tion oni legu unue, poste la ceteron.
ŜatiLiked by 1 persono
Mi ne diris ke tiuj ĉi estas la solaj legindaĵoj, do mi ne scias kiel ĝi malhelpas (ĉu vi volis diri malhela aŭ malhelpa?). Kompreneble, ĉiuj havas malsamajn opiniojn, mi neniam diris ke oni aŭskultu nur min. La infana raso estas poezo, ĝi ne estas prozo.
ŜatiLiked by 1 persono
Jes, mi diris “malhelpas”, pardonu mistajpon.
Ĉar – misorientigas. Oni povus kredi, ke tiuj ĉi estas la plej indaj libroj en esperanto. Se “Ombro…” povas eniri dudekon da plej bonaj libroj, la ceteraj nepre ne.
“La infana raso” estas epopeo, mi devis skribi ne “prozaj”, sed _grandampleksaj_ libroj.
ŜatiŜati
Porko koton cxiam trovos.
ŜatiŜati
Vi parolas pri vi mem, ĉu ne?
ŜatiŜati
Ne, pri nia rusofoba gastiganto.
ŜatiŜati
Ho pardonu, mi dekomence miskomprenis vian diron. Vi tute pravas.
ŜatiŜati
Mi legis ĉion ĉi krom “Danĝera lingvo” kaj tutkore subtenas. Mi aldonus iom da amuzaĵoj: “Kredu min, sinjorino…” kaj “…kun siaspeca spico”.
ŜatiŜati
Dankon pro la subteno de la lingvo kun ĉi tiu artikolo. Sed mi havas demandeton. Ĉu iu ĝustigas viajn verkaĵojn? Ĉar mi pensas ĝi enhavas iujn erarojn. Kiel “havas ## jarojn” kontraŭ “aĝas ## jarojn”, aŭ “principe” kontraŭ “precipe”. Eble ke tiuj ne estas eraroj sed mi pensas ke la alternativo estas pli bona.
ŜatiŜati
La frazo “havi x jarojn” estas tre kutima esprimo, probable la plej kutima kaj certe ne estas eraro. Pri principe kaj precipe, mia vortaro estis malklara kaj eble precipe estus pli bona.
ŜatiŜati