Ĉu Libera Folio helpas aŭ malhelpas nian movadon?

Eble unu el la plej polemikaj aferoj en Esperantujo estas Libera Folio, la sendependa gazeto kiu raportas la novaĵon pri la movado ekde 2003. Por iuj, ĝi estas necesa sendependa voĉo kiu aŭdacas paroli la nekomfortan veron kaj respondecigi la gravulojn por korekti erarojn. Por aliaj, ĝi estas skandalisma klaĉema gazetaĉo kiu kreas problemojn kaj subfosas la movadon. Sed por ĉiuj, ĝi estas la plej konata kaj legata fonto da informo pri la movado kaj la nuna stato de Esperanto. Do, ĉu ĝia influo helpas aŭ malhelpas nian movadon?

Mi ne diskutos la tutan historion de Libera Folio, ĉar mi nek konas ĉion nek havas la tempon por tio. Anstataŭe, mi legos ĉiun artikolon de la jaro 2019, kaj mezuros ĉu aperis pli da helpaj artikoloj ol malhelpaj. Tiel ni povos juĝi la kutimajn artikolojn anstataŭ nur la plej polemikaj kaj atento-kaptaj. Mi devas deklari ke mi ne estas neŭtrala, fakte mi estas kontribuanto al Libera Folio. Mi verkis kvin artikolojn por LF dum 2019 sed ne diskutis ĉi tiun artikolon kun la redakcio (aŭ iu alia) antaŭ publikiĝo. Eble iuj el vi opinios ke mi verkas pozitive pri LF nur ĉar mi estas kontribuanto – sed eble mi estas kontribuanto ĉar mi jam havis pozitivan opinion.

Ofte post la apero de LF-artikolo aperas laŭdoj kaj mallaŭdoj, iuj diras ke Libera Folio neniam diras ion pozitivan kaj ĉiam nur kritikas. Mi eĉ vidis komentojn kiuj diras ke LF volas malkonstrui UEAn kaj la movadon. Sed homoj malofte agnoskas la pozitivajn artikolojn de LF aŭ scias kiom da subtenaj artikoloj ĝi publikigas. Ekzemple, ĉi tiu artikolo informas homojn pri nova videoludo kiu instruas Esperanton kaj ĉi tiu informis homojn pri Tubaro, nova retejo kiu diskonigas esperantajn filmojn. La plej rapida kaj rekta maniero por UEA kaj TEJO paroli al esperantistoj estas per Libera Folio. Ĉu la pozitiva estas pli granda ol la malpozitiva?

Kiam oni rigardas la liston de la artikoloj por la jaro, estas tre surpriza kiom da malnegativaj artikoloj aperis. Oni ofte akuzas Libera Folion de skandalismo kaj klaĉo, sed fakte la plejparto de la artikoloj estas tute malskandalemaj. Artikoloj kiel “Rekorda nombro da verkoj en la belartaj konkursoj”, “La Esperanto-muzeo en Vieno iĝis 90-jara” kaj “EU subtenas Esperanton en seslanda projekto”, nur helpas la movadon kaj neniel malhelpas. Tiuj artikoloj estus tute taŭgaj por Revuo Esperanto aŭ iu alia oficiala movada gazeto. Sed estas aliaj artikoloj pri malbona novaĵo kiel “TEJO perdas sian ĝeneralan sekretarion” kaj “UEA maldungas oficistojn”. Ĉu estas malbona ke Libera Folio raportis pri tiuj? Ĝi ne kreis la problemon, ĝi ekzistus eĉ sen artikolo, do ĉu oni kulpigu la mesaĝilon? La ĝenerala sekretario ne rezignis pro Libera Folio kaj la posteno estus vaka eĉ se LF ne raportis pri ĝi. Sed eble oni dirus ke LF pligrandigis la problemon aŭ nur raportas pri la malbona flanko.

Ĉi-jare estis elektoj por la estraro de UEA kaj Libera Folio estis la sola loko kie aperis informo pri la kandidatoj (krom eta informo ĉe la retejo de UEA). Ĝi petis intervjuon kun ĉiuj kandidatoj (ne ĉiuj respondis) kaj sen tio, oni apenaŭ scius ion ajn pri la kandidatoj. Do, kvankam oni kutime diras ke LF malhelpas UEAn, jen ekzemple de tre bona subteno al ĝi. LF ankaŭ estis la sola loko kie aperis intervjuo kun la kandidato por la prezidanteco de TEJO antaŭ la voĉdonado. Ĝi estas preskaŭ la sola gazeto kiu raportis pri la Universala Kongreso kaj la agado de UEA. Revuo Esperanto ankaŭ raportas sed ĉar ĝi estas la oficiala revuo de UEA, ĝiaj artikoloj estas tre oficialaj kaj pozitivaj, kaj nur aperas monatoj poste. Kelkfoje estas plendoj pri la LF artikoloj pri la TEJO-komitatkunsidoj sed sen LF ne estus iu ajn informo. Kutime la artikolo enhavas pli da informo ol la protokolo! Sen Libera Folio, la membroj de UEA kaj TEJO scius tre malmultajn pri la agado de siaj asocioj.

Oni diras ke la problemo ne estas Libera Folio, sed ties legantoj. Oni diris al mi pri homoj kiuj diris “Mi legis en Libera Folio ke UEA mortos/as/is!” Kvankam tiuj vortoj neniam aperis en LF, oni diras ke homoj havas malbonan impreson pro LF. Sed ĉu eblas kulpigi iun pro ties legantoj? Ĉiuj interpretos ĉiun artikolon alimaniere kaj diversopinie. Eble iuj legantoj de Revuo Esperanto opinias ke UEA estas tute senproblemo kaj kreskas ĉielen. La komentejo certe estas stultejo, sed komentejoj kutime estas tiel. Mi apenaŭ legas la komentojn en mia anglalingva blogo kaj neniam sub artikolo en iu ajn gazetoj (fakte multaj gazetoj ne plu eĉ havas komentejon pro ties malalta valoro).

LF 2019

Entute estis 56 artikoloj dum 2019, do mi dividis la artikolaron al kvar kategorioj por kalkuli kiom da pozitiveco kaj negativeco estis. El la 56, 31 (53%) estis pozitivaj artikoloj sen plendo aŭ kritiko, kiu nur informis pri la movado kaj novaj subtenindaj projektoj. Multaj rilatis al la voĉdonado por la nova estraro de UEA. Aliaj pozitivaj artikoloj estis la artikolo pri nova poŝtelefona ludo kreita de esperantisto, diskuto pri la historia kaj nuntempa stato de la esperanta blogaro, novaĵo pri kiam Prezidanto Trump de Usono senintence pepis pri Esperanto (pozitiva ĉar ĝi disvastigis scion de Esperanto), recenzo de libro pri famaj esperantistoj kaj intervjuo kun la kreinto de Amikumu por diskuti kiel la aplikaĵo okaze de sia du-jariĝo. Ĉiuj el tiuj artikoloj nur subtenas la movadon kaj neniel malhelpas. Eĉ la plej forta malamanto de LF ne povas kontraŭi tiujn artikolojn.

Sed ankaŭ aperis 16 artikoloj pri negativa novaĵo. Tiu estas interesa ĉar oni kutime diras ke Libera Folio nur kritikas, sed por ĉiu negativa artikolo en 2019, aperis du pozitivaj. Sed eĉ la negativaj artikoloj ne malhelpis la movadon, ĉar la malbona afero okazus eĉ sen LF. Ekzemple, La Ondo de Esperanto ne plu eldoniĝos sed oni povas diri ke la raportado de tiu fakte helpis la movadon ĉar ĝi informis homojn, klarigis kial ĝi okazis kaj omaĝis ĝin. Aŭ la intervjuo kun la posedanto de esperanto.com kiu informis kial tiu projekto ne sukcesis, tiu helpis ĉar ni povas lerni el la malsukceso. Ne-esperantistaj gazetoj apenaŭ iam raportas pri nia movado, do la artikolo en nederlanda gazeto kiu diskutis la eblan bankrotan de UEA estis raportinda. La negativeco ankaŭ dependas laŭ onia vidpunkto, ekzemple se oni ŝatas la esperantan politikpartion EDE, ties perdo de subteno estas malbona afero, sed por aliaj homoj ĝi estis bona novaĵo (mi kalkulis tiun kiel negativa).

Sed iuj estas pli negativaj, ekzemple “Fettes proponas buĉi la centran oficejon”. Oni povas diri ke la titolo estis tro skandalema, sed gazetoj devas kapti la atenton de legantoj. Ĉu la membroj de UEA ne rajtas scii pri la stato de la asocio kaj gravaj proponoj por ĝi? Fettes proponis drastajn ŝanĝojn kaj malmultaj homoj scius se ĝi estus nur videbla en la retlisto de la UEA-komitato. En tempo de krizo, ĉu estas pli malbona ke estas fajro aŭ ke iu kriis ‘fajron’? Ĉu la laŭteco de la krio estas la plej malbona afero? Eble la titolo de “Neniu volas iĝi prezidanto de TEJO” estis provoka, sed ĝi estis vera, ne estis iu kandidato. La enhavo de la artikolo estis tre simila al alvoko de TEJO, do ĉu TEJO estis tro negativa? La movado bezonis atentigi homojn pri la problemo, por ke kandidatoj venu. Estis la artikolo “Duono de la TEJO estraro ne plu aktivas” kiu certe estis negativa, sed temis pri vera serioza problemo. Kion oni faru, ĉu ignoru la problemon? Se oni kaŝis ĝin, tiu ne helpus la movadon, la problemo de ne-aktivaj estraranoj ankoraŭ estus tie.

Estis 8 neŭtralaj artikoloj kiel la raportoj pri la Universala Kongreso kaj la raporto de la centra oficejo. Tiuj estas miksaĵo de boneta kaj malboneta, sen forta laŭdo aŭ mallaŭdo. Mi kreis la kategorion por aferoj kiel la morto de Mila van der Horst-Kolińska kaj Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof ĉar kompreneble, la morto estis malfeliĉa afero, sed la artikolo omaĝis ŝian vivon kiu estas pozitiva.

Estis 4 artikoloj kiuj ne temis pri novaĵo sed pri ies vidpunkto. Kompreneble, tiuj estis multe pli pozitivaj aŭ negativaj sed estas tre bona havi miksaĵon. Du artikoloj estis tre negativaj, “La Esperanto-movado pereas” kaj “Direktu la agadon eksteren”. Mi opinias ke ili estis tro malesperaj kaj troigis la problemojn. Estis du aliaj kiuj estis tro pozitivaj. La nova prezidanto de TEJO deklaris ke “La fina venko jam estas ĉi tie” (evidente li havas alian difinon ol aliaj esperantistoj) kaj ricevis tre fortan reagon en “Preskaŭ mia frato: responde al Joop Kiefte”.

LF

Do, videblas ke Libera Folio laŭdas pli ol kritikas. Sed ĉu kritikado estas malbona afero? Esperantistoj malemas kritiki kaj preferas agi kvazaŭ ni ĉiuj estas amikoj. Tiu certe estas bona sinteno, sed ofte oni troas kaj homoj preferus ignori problemojn. Oni kutime laŭdas ĉiujn librojn, kongresojn, asociojn, okazaĵojn en Esperanto, simple ĉar ĝi estas en Esperanto. Sed se neniu kontrolas la kvaliton, kiel ni povos atingi altan kvaliton? Se oni neniam kritikos libron eĉ se la kvalito estas terura, ĉu nia literaturo ne stagnos? Se la partoprenintoj malĝuis kongreson kaj ne revenos, silento ne riparos la damaĝon. Se neniu kritikos pri la uzo da mono, ne estus iu instigo kontraŭ malŝparado. Bedaŭrinde la malemo kritiki iam iĝas emo kaŝi la problemojn anstataŭ diskuti ĝin. Esperantaj organizoj ja perdas membrojn kaj monon, do ĉu ignori la problemon helpos?

Mi opinias ke la plej granda problemo por nia movado ne estas tro da kritikado, sed tro da stagnado. Homoj kaj asocioj kelkfoje falas en rutinojn kaj faras agadojn senpensante nur ĉar tiu estas la tradicio kaj kutimo. Mi rimarkis kelkajn aferojn en UEA kaj TEJO kiuj estas neefikaj, nenecesaj aŭ neutilaj sed oni faras ilin ĉar oni ĉiam faris. Kiam fuŝoj kaj eraroj okazas, oni preferas eviti disputon ol solvi la malfacilaĵon. Bedaŭrinde oni preferas kaŝi la statistikojn pri la malkresko de membroj ol fari malferman kaj honestan debaton por trovi solvon. Iufoje, iu estas elektita al iu estraro kaj ne plenumas siajn taskojn kaj respondecojn. Tial ni bezonas kritikan voĉon por instigi pli efikan laboron.

Kiel ĉiuj esperantaj grupoj kaj asocioj, la laboro de Libera Folio tute dependas laŭ la esperantistoj kiuj kontribuas al ĝi. Ĝi ĉiam serĉas novajn homojn kaj bonvenigas novajn artikolojn. Ĝi bezonas pli da virinaj (ĉiuj nunaj kontribuantoj estas viroj) kaj junaj voĉoj (por raporti pri la junulara movado anstataŭ nur la tradicia). Se vi ne ŝatis iun artikolon, sendu respondon kaj eble ĝi estos publikigita, kiel la redakcio de Revuo Esperanto faris. Mi komencis kontribui ĉar mi volas plibonigi nian movadon kaj helpi ĝin kreski. Por fari tion, ni bezonas honeste rigardi la movadon kaj vidi ĉion, bonan kaj malbonan. Tial Libera Folio helpas nian movadon.

2 pensoj pri “Ĉu Libera Folio helpas aŭ malhelpas nian movadon?

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s