Kial ni eksigis estraranon de TEJO

Okazis tre grava, historia kaj eble eĉ unika momento dum la komitatkunsido de TEJO, dum JES je la 31a de decembro. La komitato voĉdonis por eksigi la estraranon pri merkatiko, Arturo Crespo (mi ne scias ĉu iu alia estrarano iam estis eksigita). Sed kial kaj kiel ĝi okazis? Mi hezitis verki ĉi tiun artikolon ĉar ĝi ja estis polemika decido kaj iuj homoj forte kontraŭis ĝin. Jam aperis artikolo en Libera Folio kiu mallonge traktis la aferon, sed ne plene. Multaj homoj kiuj ne ĉeestis, ne komprenas kion okazis kaj petis ke mi klarigu.

Mi havis la unuan dubon kiam ni kontrolis la realigplanon de TEJO, kiu montras kion la estraro faris kaj faros. Por la aliaj fakoj, oni faris inter kvin kaj dek taskojn ekde septembro, sed por merkatiko estis nur du. Eĉ por tiuj du, mi suspektas ke la oficisto de TEJO, Ariel ne Arturo, faris la laboron (kompreneble mi ne scias ĉion pri la laboro “malantaŭ la kurteno” sed mi partoprenis unu el la kampajnoj kaj scias ke Ariel regis ĝin). Mi malfeliĉis vidi estraranon kiu ne aktivis dum preskaŭ duono de sia mandato. Li ankaŭ estis silenta kaj malaktiva dum la kunsido, ne partoprenis aŭ kontribuis al la diskutoj. Fakte li nur parolis kiam iu rekte demandis lin.

Sed la unua grava problemo estis pri la buĝeto por merkatiko. En la buĝeto oni proponis elspezi 2,000 eŭrojn por “reta varbado kaj aliaj amasvarbadaj agadoj” sed tiu estas iom malklara. Do, iu komitatano petis ke li klarigu kiel li elspezos la monon ĉar li estis la estrarano pri merkatiko. Li rigardis la komitatanon kaj diris “Ne.” Iomete konfuzite, oni demandis denove kaj denove li respondis “Ne.” La komitato estas kiel la parlamento kaj la estraranoj kiel ministroj, do ili devas raporti al la komitato. Oni klarigis ke li devas respondi al la komitato sed li denove respondis unuvorte “Ne.” Homoj komencis ridi ĉar la afero estis tiel stranga. La buĝeto devas ricevi la aprobon de la komitato kaj la komitatanoj rajtas scii kiel la estraro elspezos la monon. Sed li tute rifuzis diri pli ol unu vorton!

Finfine, li diris ke li preparis merkatikan planon.

– Bone, ĉu ni povas vidi ĝin?

– Ne

Li diris ke nur li kaj Enric Baltasar rajtas vidi la planon. Enric estas eksprezidanto de TEJO sed li ne estas membro de la komitato. Kial li rajtas sed ni ne? Arturo diris ke la plano ne rilatas al TEJO do ni ne rajtas vidi ĝin. Sed ĝi estas nia mono! Homoj ridis kaj ridis ĉar ridado estas pli bona ol kolero aŭ ploro. Kion fari pri estrarano kiu tute rifuzis klarigi kiel li elspezis kaj elspezos la monon de TEJO? La estraranoj kutime estas helpemaj kaj ni ĉiuj kutime bone kunlaboras. Sed neniu vidis iun estraranon tute rifuzi respondi al la komitato senkiale.

Mi estis tute ŝokita pro la granda malrespekto kaj malzorgeco de Arturo. Li povus tute malŝpari la monon kaj damaĝi la organizon. TEJO ne havas multe da mono kaj fakte havis grandan deficiton dum jaroj, do ni devas esti zorgema pri nia mono. Kion oni faras pri malzorgema kaj malprudenta estrarano? Ĉu eblas ke la komitato oficiale admoni lin? Sed kio okazus se li ignorus tion? La sekvonta komitatkunsido estos dum IJK, je la fina de lia mandato, do se ni eltrovus ke li ignoris nin kaj malŝparis la monon, estus tro malfrua por fari ion ajn.

Komitato
La komitato dum JES (la foto okazis post la kunsido, do iuj ne ĉeestis)

Ĉiuj estis malkomfortaj pri la afero, sed oni finfine konvinkis lin klarigi lian planon kaj li faris prelegon. Ni feliĉis kaj esperis ke tiu solvus la problemon. Arturo klarigus ĉion kaj ni ĉiuj kunlaborus. Jen la plano kiun li montris al ni. Bedaŭrinde ĝi estis apenaŭ komprenebla. Lia lingva nivelo estas malalta, sed eĉ kiam mi komprenis la vortojn, mi ne komprenis la sencon de liaj vortoj. Li parolis pri niaj klientoj – sed TEJO ne havas klientojn. Li parolis pri niaj “konkurantoj” sed kiu konkuras kontraŭ TEJO? Ni estas la sola organizo por junulaj esperantistoj kaj ne estas alia junulara asocio por iu alia konstruita lingvo. Li enmetis bildojn sen klarigo aŭ priskribo, kaj lia parolado estis eĉ pli konfuza kaj malklara. Ne estis iuj demandoj aŭ iu diskuto post la prelego ĉar neniu komprenis ĝin.

Nu, honeste mia nivelo de Esperanto ne estas perfekta kaj verŝajne estas kelkaj eraroj en ĉi tiu artikolo. Oni ofte mokas mian akĉenton kaj mi ne perfekte regas la gramatikon. Do, mi ne estas pedanto pri lingvaĵo kaj mi komprenas ke ni estas la komitato de TEJO, ne la Akademio de Esperanto. Malgrandaj eraroj ne gravas se oni povas kompreni la intencon de la teksto aŭ parolado. Sed Arturo ne havis nur kelkajn malgrandajn erarojn, li havis tiom multe ke ni ne povis kompreni lin. Kiel oni povus kunlabori kun iu se oni ne povas kompreni tiun? Eĉ pli malbone, Arturo eĉ diris ke li ofte ne legis la retmesaĝojn de la aliaj estraranoj do li ne havis konekton kun ili. Estrarano kiu ne partoprenis la estraron?!?

Buĝeto
La fantazia merkatiko buĝeto

En la prelego, li finfine montris kiel li elspezos la buĝeton por merkatiko. Sed estas problemo, la buĝeto en lia prelego estis por 12,000 eŭroj, sed la buĝeto de TEJO montris nur 2,000 eŭrojn por merkatiko. Sed li plendis ke 12,000 estis tro malmulte kaj li povis fari “nenion” kun tiu sumo. Li diris ke en Kolombio li kutime laboras kun 50,000 eŭroj, do por li, 12,000 eŭroj estas “nenio”. Tiu estis ege ŝoka kaj nekredebla! Ĉu li vivis en la reala mondo aŭ nur en ia fantazio? Kia frenezulo atendas 50,000 eŭrojn (duono de la tuta buĝeto de TEJO!) nur por merkatiko? Kaj diri ke malpli ol tio estas “nenio”?!?

Tiam mi komencis pensi ke li ne estas taŭga estrarano kaj eĉ admoni lin ne sufiĉus. Ĉu ni devas elĵeti lin? Mi eĉ ne sciis ĉu tiu eblis aŭ kio eĉ estis la plej taŭga vorto? Post la kunsido, ĉiuj parolis pri kio fari. La komitato devas reagi sed kiel? Iuj komitatanoj private renkontis lin kaj provis diskuti la problemojn kun li. Mi ne ĉeestis, sed oni informis min ke li rifuzis aŭskulti. La statuo mallonge parolas pri la eksigo de estrarano kaj ne estas iu oficiala proceduro. Jen kion ĝi diras:

13.9 Estraraneco povas finiĝi en iu ajn momento:
(i) per eksiĝo, skribe komunikita al la Prezidanto, Ĝenerala Sekretario, aŭ Ĝenerala Direktoro;
(ii) per eksigo fare de la Komitato de TEJO.

Do, finfine ni decidis ke ni devas eksigi lin. Subite, la kolombia landa sekcio nomumis reprezentanton por la kunsido (kiu rajtas voĉdoni). Evidente, ili ne zorgis pri la alia laboro de TEJO kaj ne volis partopreni, do ili nur proponis anstataŭanton por voĉdoni por Arturo. Kiam oni aŭdis pri tiu ruza ago, unu “kontraŭ-arturisto” iĝis anstataŭanto de alia sekcio por ekvilibrigi la aferon. Oni serĉis pri ĉu ambaŭ flankoj provos plenigi la komitaton per ties subtenantoj, sed danke tio ne okazis.

Oni ofte diras ke TEJO estas demokratia organizo kaj la komitato estas la supera organo kiu kontrolas la estraron. Sed iuj nur subtenas demokration kiam ilia flanko gajnas. Kvankam ni ĉiuj sciis ke la problemoj kun Arturo estis diskutindaj, eĉ diskutendaj, kelkaj homoj provis eviti la diskuton. La debato ne estas en la tagordo kaj ili provis multfoje bloki ĝian aldonon. Unue estis voĉdono por aldoni ĝin al la tagordo, sed oni bezonas du-trionojn de la voĉdonoj por tio. Ni bezonis 18 voĉdonojn, sed nur ricevis 17 (kun 9 kontraŭoj kaj 4 sindetenoj). Mi koleriĝis pri ĉi tiu maldemokratia ago, ĉar klara plimulto de la komitato volis diskuti la aferon, sed iuj provis bloki ĝin. Estas hontinda bloki debaton nur ĉar vi scias ke via flanko malgajnos.

Ili diris ke ni ne povis diskuti la aferon ĉar ne ĉiuj komitatanoj ĉeestis, sed se ni ne rajtas diskuti ĉi tiun, kial ni rajtas aprobi la buĝeton aŭ fari iun alian decidon? Do, oni proponis la eksigon de Arturo por la duafojo dum “ceteraĵo”. Denove la defendantoj de Arturo provis maldemokratie bloki la debaton. Ili rifuzis eĉ komenci la diskuton kaj provis silentigi la debaton. Ili diris ke ceteraĵo nur estas por malgrandaj kaj negravaj aferoj, sed laŭ mia kompreno ceteraĵo simple estas io kiu ni ĝis nun ne diskutis. Oni eĉ devis paŭzigi la kunsidon por 10 minutoj por kontroli la vortaron kaj diskuti la difinon de “ceteraĵo”. Mi opinias ke la agoj estis maldecaj kaj malhonoraj.

49256456_10156967173544732_9177425984255688704_n
La komitatkunsido dum JES

Finfine, ni sukcese komencis la debaton. Multaj komitatanoj parolis kontraŭ Arturo kaj diris ke li ne estis kompetenta aŭ sufiĉe sperta. Iuj defendis lin, sed interese, neniu defendis lian konduton. Neniu diris ke li estis laborema kaj kompetenta estrarano, oni ĉefe atakis liajn kritikantojn aŭ diris ke li ne sciis kiel estrarano devas agi. Oni senkulpigis lin ĉar li estas novulo kaj diris ke ni devas instrui lin. Sed se li ne scias kiel la estraro funkcias, kial li aliĝis al la estraro? Oni lernu antaŭ ol estraraniĝi, ne poste. Kiel li lernos se li rifuzis legi la mesaĝojn de la estraro?

Alia stranga afero estas ke Arturo estis tute silenta kaj ne diris eĉ unu vorton dum la debato. Laŭ mi, li aspektis neinteresite kaj enuigite dum la debato. Li ne provis defendi sin aŭ konvinki homojn. Se iu volis eksigi min, mi tuj defendis min kaj provis kompreni kial homoj plendis por ke mi pliboniĝi kaj konvinki ilin. Sed Arturo aspektis kvazaŭ li tute prifajfis la aferon. Li nur parolis post la voĉdonado, kiam iu rekte petis lin. Li parolis mallonge, malklare kaj ne respondis al la plendoj. Li diris ke neniu rajtas kritiki lian nivelon de Esperanto ĉar li trapasis la KER-ekzamenon. Li diris tiun tiel arogante ke ni ĉiuj ekridis kiam oni demandis je kiu nivelo kaj li diris: “B1”.

Unu neatendita kaj tre bedaŭrinda afero estis la reago el kelkaj sudamerikanoj kiuj estis tre koleraj. Por mi, la fakto ke Arturo venas el Kolombio tute ne gravas, mi kritikis lin pro lia malkompetenteco. Sed iuj opiniis ke ni kritikis lin ĉar li estas sudamerikano kaj ni ne tiel traktus eŭropanon. Ili diris ke sudamerikanoj sentas ignoritaj de TEJO kaj por eksigi ilian solan estraranon sentis kiel forpuŝo. Ili nomis la eksigon la “puĉo”. Iu eĉ mesaĝis min kaj diris ke oni ne agus sammaniere se Arturo estus blankulo. Oni diris ke eŭropanoj volis elĵeti ne-eŭropanon por ŝteli lian seĝon kaj doni ĝin al ilia amiko.

Mi forte malkonsentas. Mi tuthoneste diras ke mi agus precize same se Arturo estus eŭropano aŭ el iu alia kontinento. Mi ne pripensis lian naciecon por eĉ unu momento. Se iu estrarano el iu ajn lando rifuzis klarigi kiel ili elspezus la monon de TEJO, rifuzus respondi al la komitato kaj parolus sensencaĵon, mi ankaŭ voĉdonus por eksigi ilin. Subteni netaŭgan homon nur pro ties nacieco estas tre malbona ideo kaj mi forte opinias ke ni devas elekti homojn laŭ kompetenteco. Mi komprenas ke aktivado malfacilas en sudameriko, sed defendi netaŭgan homon ne helpos.

Finfine, la voĉdonado okazis. Per 11 voĉdonoj por, 6 kontraŭ, 4 sindetenoj kaj 1 nevalida, Arturo estis eksigita. Ĉar ni ne volis elĵeti lin el TEJO, ni proponis lin kiel komisiito, kaj li petis unu semajnon por decidi. Poste ni devis trovi novan komitatanon kaj oni eĉ proponis ke ni nur akcepti kandidatojn el sudameriko. Mi tute kontraŭis tiun ideon ĉar ĝi estas diskriminacio. Fine, oni decidis ke ni bonvenigos kandidatojn el sudameriko, sed akceptas ĉiujn.

La reago de Arturo post lia eksigo nur konfirmis al mi ke ni agis prave kiam ni eksigis lin. Lia unua ago estis fari komenton ĉe la Libera Folio artikolo pri lia ĝojo aperi en Libera Folio. Li ofertis diskonigi ĉiujn mesaĝojn de la estraro kvazaŭ Wikileaks (kiu estus granda trompo de la fido de la aliaj estraranoj). Li rifuzis la postenon de komisiito per tre stranga artikolo plene da mensogoj kaj frenezeco. Li plendis multe pri TEJO, sed kion li faris por solvi la problemojn? Li skribis ke la estraro ne diskutis gravajn aferojn, sed ĉu li proponis ion? Li akuzis ke TEJO ne estas tutmonda organizo sed nur eŭropa klubo de amikoj, sed ofertis neniun pruvon. Denove li montris ke li vivas en fantazia mondo ĉar li diris ke la tempo por lia laboro valoras je 3,500 eŭroj! Li diris ke se TEJO nur sendis retpoŝton al Google, ĝi ricevus 10,000 eŭrojn. Li eĉ parolis pri se Elon Musk volis aliĝi en TEJO sed mi tute ne scias kial? Esence, li skribis ke ni ne estis sufiĉe inteligentaj por kompreni lin.

Ĉe la fino de la artikolo, li skribis ke li ŝatus esti la unua eksigita estrarano. Nun, post legado de mia artikolo, vi komprenas kial li estas.

15 pensoj pri “Kial ni eksigis estraranon de TEJO

  1. Dankon pro la artikolo! Estis malklara por mi la kialo de la demisio, nun estas sufiĉe klara! Mi povas kompreni kial kelkaj sudamerikanoj sentis sin malbone (TEJO ne ĉiam havas sudamerikan estraranon malgraŭ ke foje venas kandidatiĝon de sudamerikanoj, kaj estas multe pli facila partopreni en TEJO kiel eŭropano – imagu ke la plej granda parto de komitatkunsidoj, ktp. kie okazas gravaj decidoj estas en Eŭropo kaj estas malfacila por pluraj sudamerikanoj partopreni), sed mi kredas ke tiu ne estis la kazo… Mi scivolas kiuj estis la argumentoj de “Por Arturo-anoj”

    Ŝati

  2. Laŭ tio, kion mi legas en tiu ĉi artikolo kaj en Libera Folio, mi opinias, ke lia eksigo estis pli ol adekvata. Ĝi estis ja necesa!
    Oni povas neniel permesi tian konduton, estu la homo el Eŭropo, Ameriko, Azio aŭ iu alia loko. Cetere, temas pri tikla afero. Oni devas uzi monon, kiu ne estas onia por atingi celon.
    Mi simple kredas, ke tiu Arturo iris tro for, transpasis ĉiuj limoj akcepteblaj pri malĝentileco, aroganteco kaj malkompetenteco. Li nepre servu kiel ekzemplo por eviti la samon estontece.

    Ŝati

  3. Jes, Google havas reklameblecojn por neprofitaj asocioj. Vi povas trovi ĝin ene de kvin sekundoj: https://www.google.com/intl/en/grants/

    Lia analogio pri Musk estis por substreki ke kontribuo al TEJO ne nepre dependas de antaŭaj movadaj kontaktoj aŭ lingvoscio.

    Ne konante la detalojn, mi ne havas ideon pri kiu pravas. Mi nur diras, ke, kontraŭe al viaj lastaj vortoj, la artikolo tamen estas komprenebla. 🙂

    Ŝati

    1. Jes mi scias ke Google donacas al iuj grupoj, sed tiu ne signifas ke Google tuj donos la monon al ni. Verŝajne multaj grupoj petas monon, do kial ni ricevu ĝin anstataŭ ili? Se la mono estas facile atingebla, kial li ne jam petis kaj ricevis ĝin dum lia estraraneco?

      Pri Elon Musk, ni ne eksigis Arturo pro lia manko de kontaktoj, do la komparo estas sencele. Eble Arturo opinias ke li estas tiel inteligenta kiel Musk, sed mi ne opinias same.

      Ŝati

  4. Denove: certe ne pensu ke mi volas paroli kontraŭ via decido. Mi ne konas Arturon, se vi pensis ke vi ne povas kunlabori kun li, tio estas via decido kaj kompetenco.

    Sed mi vidas ion alian: laŭ viaj priksriboj, vi ŝajne tute ne komprenis liajn planojn kaj celojn. Preskaŭ ĉio en tiu ĉi via artikolo montras tion. Eble tio okazis pro la lingvaj problemoj kun Arturo, mi ne scias. Sed la plano al kiu vi mem aludas ĉi tie sufiĉe precize priskribas kion li celis.

    “Sed estas problemo, la buĝeto en lia prelego estis por 12,000 eŭroj, sed la buĝeto de TEJO montris nur 2,000 eŭrojn por merkatiko.” – En la plano evidentiĝas, ke Arturo proponis ĝuste la samon kiun mi ĵus skribis post kvinsekunda serĉo en la reto. Google AdGrants estas aparte menciita en la sekva bildo, post la budĝeto. Arturo do proponis aldoni tiun 10 mil al la 2 mil de TEJO kaj fari la kampanjon kun tiu sumo. Bona ideo, se TEJO rajtas ricevi tiun subvencion, vi devus kontroli (eble ne unusola letero, ekzistas kondiĉoj).

    “Li parolis pri niaj klientoj – sed TEJO ne havas klientojn. Li parolis pri niaj “konkurantoj” sed kiu konkuras kontraŭ TEJO?” – Jes, vi havas. Kompreneble, vi ne vendas produktojn. Sed ĉi tie temas pri la videbleco en la reto. “Klientoj” estas uzantojn kiuj vi volas direkti al la retlokoj de TEJO: retpaĝaro, Facebook, ktp. “Konkurentoj” abundas: aliaj retpaĝoj, kiuj aperas en serĉado kiam la uzanto tajpas vortojn interesajn kaj gravajn por esperanto ĝenerale kaj TEJO speciale.

    Ŝati

    1. Jes mi ne komprenis la planon de Arturo ĉar ĝi estis nekomprenebla.

      “Arturo do proponis aldoni tiun 10 mil al la 2 mil de TEJO kaj fari la kampanjon kun tiu sumo. Bona ideo, se TEJO rajtas ricevi tiun subvencion, vi devus kontroli”

      Sed ni ne havis la monon. Estas tre malbona ideo proponi elspezi monon kiun vi ankoraŭ ne havas. La buĝeto estis nur 2 mil, li ne rajtis elspezi monon kiun li ne havis. Eble Google donacos la monon, sed verŝajne ne. Oni devas plani kaj buĝeti por la vera mondo, ne por la sonĝa mondo.

      ““Konkurentoj” abundas: aliaj retpaĝoj, kiuj aperas en serĉado kiam la uzanto tajpas vortojn interesajn kaj gravajn por esperanto ĝenerale kaj TEJO speciale.”

      Se vi serĉas “TEJO esperanto“, nia retejo aperas unue. Se vi serĉas nur ”TEJO“ iu nerilate sporto aperas. Ĉu vi opinias ke TEJO konkuras kun iu nerilata sporto?

      Ŝati

  5. Serĉi por “TEJO” estas absolute neinteresa por vi. Homoj kiuj jam konas la nomon kaj mallongigon de TEJO ne bezonas serĉilon, ili povas rekte entajpi la adreson. Serĉo estas nur interesa por vortoj kiel “esperanto”, “artificial language”, “planned language”, aŭ io ajn simila kion vi pensas trafa por kapti la atenton de homoj internacie.

    Forgesu “TEJO”. Provu simple “esperanto”: TEJO nenie aperas en la unuaj paĝoj. Ĉu tio estas en ordo? “Esperanto youth” jam donas ion en la tria loko, tio estas jam pli oportune. Kaj provu aldone esperantajn esprimojn kiuj estas dezirataj por homoj jam enmovadaj: kongresoj, rekontiĝoj, novaĵoj.

    Se vi bezonas reklamon ĉar la altiro de la retaj forumoj de TEJO ne estas sufiĉe forta, se vi volus havi pli da vizitantoj, tiam vi devos fari kion Arturo sugestis. Ne kun li, se ne eblas kunlabori kun li, sed liaj problemoj en kunlaboro ne signifas, ke la ideoj kiujn li volis (kaj verŝajne ne kapablis) prezenti estas nevalidaj.

    Ŝati

    1. Mi atendis iom da tempo ĝis homoj trankviliĝis ĉar ĝi ja estis tre polemika. Mi ankaŭ volis korekti la erarojn en via artikolo kaj homoj petis klarigon de mi.

      Ĉu vi volas respondi al iu en la artikolo?

      Ŝati

  6. Ĉiu homo kapablas fari bonajn agojn, en specifa fako kun specifaj homoj.
    Ĉikaze io ne funkciis pri la merkatika fako aŭ pri lia E-lingva nivelo aŭ pri lia rilato kun aliaj estraranoj.
    Eble Arturo montriĝos efika aktivulo en sia lando

    Ŝati

  7. Mi ekridegis kiam mi legis ke sudamerikanoj akuzis vin pri ksenofobio. Ĉu ili pravas? Laŭ mi tute ne gravas ĉu ili vere pravas. Nu, se ni argumentas kiel viaj amikinoj, la feministoj, ili ja pravas. Fakte, feministoj diras ke blanka viro nur povas esti rasisto kaj subpremanto. Alidirite, oni rikoltas tion, kion oni semas.

    Ha, jes!!! Mi ne argumentis kiel vi argumentas pri feminismo. Jen: Videble vi diskriminacias sudamerikanon ĉar vi ne adaptiĝas al la sudamerikana labormaniero, kiun nur subpremanto kaj ksenofobo taksus kiel ne validan. Eĉ pli, vi diskriminacias personon pro esti aŭtisto.

    Plenkresku!!! XD XD XD

    Ŝati

Komenti