Mi estas komitatano de TEJO – kion mi faras?

Dum la pasinta jaro, mi volis esti pli aktiva en TEJO. Dum kelkaj jaroj, mi estis aktive interrete, ĉe fejsbuko, redito, tvitero kaj kompreneble ĉi tie. Sed mi volis enĝagiĝi pli profunde en Esperantujo kaj decidis ke TEJO (la plej amikema, interesa kaj mojosa esperanta organizo) estas la plej bona loko. Apenaŭ ekzistas movado en Irlando, do tial mi volas aktivi internacie. Tiam mi lernis pri la komitato de TEJO, la loko kie oni diskutas kaj decidas pri la gravaj aferoj rilate al la organizo. Do, mi kandidatiĝis kiel komitatano B, kaj ĉar estis nur du kandidatoj, ni ambaŭ estis elektitaj.

Sed kio estas la komitato? Mi pripensas ĝin kiel la parlamento de TEJO. Ni diskutas la aferojn, proponas amendojn kaj juĝas la estraron. La estraro estas kiel la registaro, ili regas la organizon kaj agas. Por iuj aferoj ili bezonas la aprobon de la komitato sed por aliaj aferoj ne. La estraro havas minimume kvin kaj maksimume naŭ membroj kaj la komitato elektas ilin. Tradicie, la mandato estis por du jaroj, sed antaŭ unu jaro, ili ŝanĝis la mandaton al nur unu jaro. Iuj roloj en la estraro estas klara, ekzemple prezidento, kasisto kaj vicprezidento sed aliaj simple estas “estrarano” kaj post elekto decidas sian rolon. Do la estraro proponas buĝeton, la komitato diskutas kaj aprobas kaj la estraro tiam agas.

Estas kvar kategorioj de komitatanoj –

  • Komitatano A: Ili reprezentas la landajn sekciojn kaj nuntempe estas 40. Ĉiu landa sekcio meritas unu almenaŭ komitatano A kaj dua se ĝi havas pli ol 100 membrojn, sed nur Pollando kaj Germanio estas tiel grandaj.
  • Komitatano B: Ili reprezentas la individuajn membrojn kaj estas unu komitatano po ĉiu 100 indiviuaj membroj de TEJO. Nun estas nur 2, sed baldaŭ okazos voĉdonado por elekti 3 pliajn homojn
  • Komitatano C: Ial oni decidis ke la Junaj Amikoj de Esperanto meritas unu komitatanon do oni kreis specialan kategorion nur por tiu unu komitatano. Se vi neniam aŭdis pri la junaj amikoj, tio estas tute kompreneble ĉar la organizo ne vere ekzistas. Teorie, ĝi estas por homoj kiuj ne scipovas esperanton sed ŝatas la ideon, do ili povas aliĝi al retlisto kaj oni nomis la retliston la Junaj Amikoj de Esperanto. Sed kvankam oni kreis ĝin antaŭ du jaroj, oni neniam sendis eĉ unu mesaĝon al la retlisto (pro ĜDPR) kaj ne eblas aliĝi aŭ eĉ trovi ion ajn informon pri ĝi en la interreto. Ĉar ne eblas kontakti la membrojn de la retlisto, ne eblas elekti komitatanon. Mi opinias ke ĉi tiu komitatano estas tute senutila kaj foriginda.
  • Komitatano Ĉ: Ĉi tiuj komitatanoj estas specialaj ĉar ili reprezentas neniun. Ili estas elektitaj de la komitatanoj A kaj B, do teorie ili estas spertaj homoj kiuj indas membriĝi en la komitato eĉ se ne estas iu landa sekcio kiu povas proponi ilin. La nombro da komitatanoj Ĉ estas kvarono de la nombro de komitatanoj A kaj B, kiu nuntempe estas 7.

Endas klarigi ke la diferencoj inter A, B, C kaj Ĉ nur rilatas al kiel ili estas elektitaj, post tio ili ĉiuj estas tute egalrajtaj en la komitato. Estas facila iĝi komitatano, ofte estas pli da lokoj ol kandidatoj – kontaktu vian landan sekcion, ili ofte serĉas homojn. Se vi ne volas esti plentempa komitatano vi povus anstataŭi iun komitatanon kiu ne venis al la renkontiĝo. Oni rajtas maksimume du voĉdonoj en la kunsido, do oni povas anstataŭi du homojn aŭ nur unu se vi jam estas komitatano.

14370429_10154546286749732_2002518706039751460_n

La komitato diskutas interrete ĉe la retlisto (videbla ĉi tie) kaj dum du komitatkunsidoj jare kiuj okazas dum IJK kaj unu alia granda renkontiĝo (kutime JES). Ili estas publikaj kunsidoj, do iu ajn rajtas veni kaj rigardi. Kiel priskribi la komitatkunsidojn? Ili estas kiel ĉiuj kunsidoj, longaj, tedaj sed gravaj. Ili daŭras dum horoj kaj horoj, sed tio sentas eĉ pli longe se vi estas postebria (laŭ mia persona sperto). Iuj momentoj estas teruraj kaj mi perdas esperon post horoj de diskutado pri tuta bagetela afero sed aliaj momentoj estas tre dramaj, ekzemple kiam antaŭ unu jaro la prezidento de TEJO subite demesiis dum komitatkunsido. Okazas multaj momentoj kiam oni delonge diskutas tute etajn aferojn. Oni ofte voĉdonas kaj eĉ voĉdonas pri ĉu ni voĉdonu, kaj pli ol unu fojo, ni voĉdonis pri ĉu ni voĉdonu pri kiel voĉdoni.

Estas tri kategorioj de komitatanoj:

  • Spertuloj: homoj kiuj tute komprenas ĉion pri la organizo, la statuo, la reglamento kaj faras la proponojn. La plejparto de la komitatanoj sekvas ilin kaj voĉdonas laŭ ilia sugesto. Estas nur du aŭ tri komitatanoj kun tiom da scio.
  • Partoprenantoj: Ili ne faras proponojn aŭ komprenas ĉion sed ili atentas dum la kunsido kaj partoprenas la diskuton.
  • Sekvantoj: Ili ne parolas kaj iam eĉ ne aŭskultas kaj eble ili nur estas tie ĉi ĉar neniu alia volis esti la komitatano

Kompreneble homoj sanĝiĝas laŭ temo kaj intereso. Je la komenco de la kunsido, ĉiuj aŭskultas kaj plenas je energio, sed post horoj, multaj homoj tro lacas kaj prifajfas.

39520173_10156642861904732_6058527184664920064_n
Komitata foto dum IJK 2018

Oficale, la komitato ne havas partiojn aŭ frakciojn ĉar ni ĉiuj estas esperantistoj kaj volas la samajn celojn, ĉu ne? Sed mia partopreno montras al mi, ke grupiĝo estas tute natura kaj neevitebla afero en politiko. Multaj el la komitatanoj estas amikoj kaj venas el samaj regionoj, do nature ili interkonsentas kaj voĉdonas same. Ĉar ne eblas (aŭ estas tre malfacila) esti spertulo pri ĉiu parto de TEJO, estas natura por komitatanoj kunlabori kaj sekvi la konsilon de alia homo. Simple kiam homoj debatas iuj homoj normale kunsentas kun iuj homoj pli ol aliaj, do agas kvazaŭ neoficala grupo. Do, laŭ mi, estas ĉirkaŭ du aŭ tri neoficalaj grupoj kiuj sekvas iun spertulon en la komitato, sed dependas laŭ la temo ĉar la grupoj estas ŝanĝeblaj.

39327940_10156642853894732_1265344893509697536_n
Alia komitata foto dum IJK 2018

Libera Folio ofte raportas pri la komitato kaj la laboro de TEJO ĝenerale. La rilato inter TEJO kaj Libera Folio similas al la rilato inter registaro kaj amaskomunikilaro. Ĉar Libera Folio estas sendependa, ĝi ofte kritikas TEJOn kaj atentigas pri problemoj kaj fuŝoj. Kompreneble iuj estraranoj malŝatas tion kaj opinias ke LF estas tro skandalema kaj klaĉema, ĝi estas tro negativa kaj ĉiam kritikas sed neniam laŭdas. Sed mi opinias ke LF estas tre necesa por la movado kaj fakte helpas nin. Kritiko helpas nin pliboniĝi kaj korekti erarojn, ĝi instigas respodecemon. Ofte LF estas la sola fonto de novaĵo kaj informo pri TEJO, sen ĝi homoj ne scius kion TEJO faras. Fakte LF ne nur kritikas, ĝi ankaŭ ofte laŭdas kaj informas homojn pri interesaj projektoj. Mi mem verkis kelkajn artikolojn por Libera Folio inkluzive du raportoj pri la komitatkunsido dum IJK. Kompreneble iuj homoj plendis al mi sed aliaj homoj dankis min. Iuj dankis min nur private kaj unu estrarano eĉ diris ke mi ne estis sufiĉe kritikema!

Sed pri kio la komitato decidas kaj kion mi faris kiel komitatano? Unu grava afero estas financo ĉar dum kelkaj jaroj TEJO havis grandan deficiton kaj perdis monon. Mi mem interesiĝas kaj spertas pri tiu ĉi temo ĉar ĝi estas mia laborfako kaj parolis multe dum la kunsido en IJK. Fakte estis problemo ĉar la financa raporto ne estis preta kaj ni ne havis bilancon. Ni petis ke oni donu la raporton antaŭ la fino de septembro kaj kiam ĝi ankoraŭ ne estis preta, mi faris mian unuan proponon, por doni novan limdaton por la komenco de decembro. La estraro ankaŭ maltrafis tiun limdaton, sed ĝi pretis dum la komitatkunsido en JES. Fakte la kasisto ne nur donis bilancon sed ankaŭ buĝeto sen deficito. Espereble ni atingos ĝin laŭplane ĉi-jare.

39442079_10156642856869732_8236384549324455936_n
La plejparto de la estraro

La komitato elektas la novan estraron. Antaŭ voĉdonado la elekta komisiono serĉas kandidatojn, intervjuas ilin kaj rekomendas iujn (miaopinie ĉi tiu estas maldemokrata influo). Unue ni decidis havi naŭ estraranojn, oni timis ke ĝi plialtigos kostojn kaj estus tro malfacila por zorgi, sed mi bonvenigis la aldonan sperton kaj laboron. Poste, ni devis elekti la estraron. Ĝojo senkonteste iĝis prezidanto (ŝi estas la unua azianina prezidento de TEJO), Feliĉa iĝis kasisto, kaj Leon kaj Francesco iĝis la vicprezidentoj (pro mia propono, Leon iĝis la unua vicprezidento ĉar li ricevis pli da voĉdonoj). Sed la vera konkurso estis por la aliaj estraranaj lokoj. Mi voĉdonis por Hanso, Olga, Arturo kaj Saŝa kaj ĉiuj krom Saŝa gajnis (bedaŭrinde mankis nur unu voĉdono al ŝi sed Olga gajnis per nur unu voĉdono).

Unu kandidato/eks-estrarano retiriĝis sian kandidatecon la tagon de la voĉdono kaj multaj homoj preferus se mi ne diru kial.

Mi jam parolis ĝenerale pri la temoj de komitatkunsidoj, sed jen kelkaj pli precizaj ekzemploj. Unu grava afero por mi estis Kosmo. Mi neniam aŭdis pri Kosmo kaj devis rapide serĉi interrete (bedaŭrinde malfacilas por novaj komitatanoj kompreni ĉion pri kio la komitato diskutas). Kion mi eltrovis vere ŝokis min. Kosmo estas privata firmao kiu serĉas subvenciojn por TEJO kaj elprenas elcentaĵon. TEJO estas volontula organizo do mi malkomfortiĝas kiam iu ajn profitas de ni (eĉ la prezidanto ne gajnas monon pro sia laboro) principe kiam TEJO havas grandan deficiton kaj jam havas plentempas oficiston kiu prizorgas subvenciajn petojn. Sed la plej granda problemo, estas ke la fondinto ankaŭ estas en la estrarano, kiu por mi estas granda konflikto de intereso. Ĉu li reprezentas TEJOn aŭ Kosmon? Do, kvankam mi estis nervoza dum mia unua kunsido, mi devis paroli kaj kritiki la aferon.

Alia propono dum la kunsido estis dungi Roy McCoy, eks-oficisto de UEA. Li bezonis sanasekurecon, do li petis ke TEJO dungi lin por ke li ricevu ĝin. Sed por ŝpari monon, TEJO ne pagus lin, aŭ pagus iomete kaj li tuj redonus ĝin. La propono estis malklara, do eble li laborus iomete, eble 5% aŭ 10% de tempo aŭ eble tute ne. Mi sentis malkomfortan pri tiu ŝajn-dungo kaj kvankam la afero certe proftus Roy, ĉu TEJO profitus? Oni diris ke li estas aktiva esperantisto kiu donis multe al la movado, sed Esperantujo enhavas multajn aktivulojn kiuj donis multe, ĉu ni dungu ĉiujn? Ni estas volontula organizo, oni laboru volonte, ne ĉar oni volas monon. Ni ankaŭ estas junulara organizo, eble estas iu juna aktivulo kiu ankaŭ bezonas sanasekurecon. Pro la malklareco de la propono kaj la dubinda etikeco mi voĉdonis kontraŭ kaj la propono estis malaprobita.

49256456_10156967173544732_9177425984255688704_n
La komitatkunsido dum JES

Alia tikla temo estis pri la volontuloj de TEJO ĉar estis kelkaj malfacilaĵoj pri tio. Aperis polemika artikolo en Libera Folio kiu malfeliĉigis kelkajn estraranojn kaj estis aliaj problemoj pri la laboraj kaj loĝaj kondiĉoj. Iuj plendis pri la etoso de la centra oficejo, principe rilate al UEA. Alia tikla afero estas kiom da membroj TEJO havas. La estraro ne publikigas la nombron ĉar por membriĝi en la Forumo Eŭropo Junulara, oni bezonas kvin mil membrojn kaj TEJO certe ne havas tiom. Sed mi malŝatas tiun kaŝemon kaj kredas ke TEJO devas esti malferma kaj travidebla al niaj membroj. La membroj estu la unua prioritato, ne la FEJ, kaj la membroj rajtas scii. UEA kaj Libera Folio jam publikigis ke TEJO havas 505 individuajn membrojn sed la estraro rifuzas kalkuli kiom da aliĝintaj membroj ili havas, ĉar ili ne volas scii.

La plej drama decido estis pri la eksigo de Arturo Crespo, sed tiu afero meritas sian propran artikolon.

Se vi volas scii kion faras la komitatanoj, legu la cirkuleron. Ĉiu monato, ĉiu estrarano kaj komitatano raportas pri kio ili faris dum la pasinta monato. Antaŭ nelonge, oni lanĉis novan retejon por la informo, kiu estas pli belaspekta kaj facile legebla. Oni ankaŭ povas pli facile vidi kiu ne aktivis dum la pasinta monato. Oni lernas multe pri la laboro de TEJO per legado de la cirkulero, do mi rekomendas ĝin.

Do, mi planas raporti pri la komitato unu aŭ du foje jare kaj informigi vin pri kio mi faras. Multaj homoj ne scias kion faras TEJO, do mi esperas ke mi povas klarigi. Mi reprezentas individuajn membrojn, do kontaktu min se vi havas demandojn aŭ petojn. Se vi volas aliĝi al la komitato, kontaktu min, vian landan sekcion aŭ la ĝeneralan sekretarion de TEJO.

4 pensoj pri “Mi estas komitatano de TEJO – kion mi faras?

  1. Pri la firmao Kosmo mi havas bonan sperton. Ĝi helpas E-asociojn ricevi monon el Eŭropa subvencio por agadoj utilaj por tiu asocio, kaj laŭ EU-reguloj. La EU-mono ĉiukaze disponeblas, prenos ĝin aŭ e-istoj aŭ aliaj. Kosmo petas elcentaĵon el la subvencio pro longa laboro kaj daŭra akompano. TEJO elspezas nenion, sed Kosmo perlaboras monon kaj el tiu profitas TEJO.
    Por junulo estas malfacile akcepti ke unu homo (tiukaze F.Maŭreli) povas agi sub diversaj “ĉapoj” laŭ reguloj apartaj laŭ ĉiu ĉapo=organizo. Vi vidos poste, kiel mi jam vidis antaŭe, ke ne okazos konflikto de intereso. Jam nun ne ŝokas vin ke TEJO vendas librojn, kiel faras Amazon, ja ambaŭ havas tute alian celon.

    Pri UEA-eksoficisto R.McCoy mi scias ke en specifa afero li plu helpas, t.e. daŭrigis laboron kiun li faris dum jardeko(j), sen salajro. Sekve mi fidas lin, sed komprenas ankaŭ ke TEJO decidis kontraŭ.

    Apenaŭ ekzistas movado en Irlando. Espereble vi sukcesos rekrei ĝin 🙂

    Liked by 1 persono

  2. Bela artikolo, mi ŝatis vidi vian vidpunkton kiel nova movadano. Mi malkonsentas kun kelkaj aferoj, mi kredas ke oni ne devus abomeni la ideon pri mongajnado por/pro TEJO, aliaj ne-profitcelaj organizoj funkcias pro enterprenoj malantaŭ ĝi (mi donos ekzemplon de Mozilla Foundation, kiu estas NRO kiu celas ĉefe pli malferma interreto kaj ĝi havas multajn volontulojn kaj kelkajn oficistojn, kaj estas Mozilla Corporation, kiu estas profitcela firmao kiu celas havi profiton por subteni la agadon de la Foundation). Mi konsentas tamen ke eble la situacio kun Francesco kaj Kosmo eble ne estas ideala ĉar ja povas esti interskonfliktoj, sed la ideo havi enterprenon kiu donas monon al TEJO ne estas abomeninda.

    Pri Roy McCoy, mi malkonsentas kun vi. TEJO ja profitus de lia dungo eĉ se li nenion farus. Vi eble ne scias ĉar kiel vi mem diris, vi estas nova komitatano, sed TEJO devas dungi kelkajn homojn por ricevi unu el la ĉefajn subvenciojn, se TEJO sukcesus dungi iun senkoste, tio estus bonega por financoj (ĉar dungoj estas unu el la plej kostaj aferoj de buĝeto de ajna organizo). Krom ĉio, Roy laboris kaj laboras dum jaroj por TEJO kaj UEA, kaj male ol aliaj aktivuloj, li ne havis alian laboron, esperanto estis lia ĉefokupo (ĉar li estis oficisto de UEA dum jaroj), kaj mi kredas ke estus devo de organizo al kiu oni laboris dum jaroj ebligi decan vivkondiĉojn al la homo dum pensiiĝo.

    Pri Arturo, mi vere ŝatus legi vian vidpunkton pri la demisio.

    Liked by 1 persono

  3. Dankon pro tiu interesega artikolo pri Tejo. Mi tre ŝatis vian travideblecon, ĉar malgraŭ mia intereso pri Tejo antaŭ pluraj jaroj, mi neniam vere komprenis kiel ĝi funkciis. Mi tamen estis komitatano de Scienca kaj faka agado sed neniam vere agis: sen vojaĝi kaj vere trafi homojn, tro malfacile estis por mi doni tempon kaj energion.

    Ŝati

Komenti