Ni ne bezonas esperantistan politikpartion

Esperantujo estas kiel granda domo kun multaj ĉambroj kaj oni ĉiam eltrovas novajn kaj malkutimajn aferojn. En unu el la ne bonaj konataj ĉambroj estas tre neatendita afero – esperantista politikpartio kiu celas disvastigi Esperanton. Mi estis tre surprizita kiam mi unue aŭdis pri tio, sed ankaŭ kurioza ĉar mi havas grandan intereson en politiko. Ĝi nomiĝas Eŭropo – Demokratio – Esperanto (EDE) kaj la partio partoprenos la voĉdonado por la eŭropa parlamento ĉi-jare.

logos_ede_eo

Sed kial ĝi ekzistas? Ĉu esperantistoj vere bezonas politikpartion? Kio estas la programo? Ĉu Esperanto estas la sola celo? Antaŭ monato, mi partoprenis ĉe JES (Junulara E-Semajno) kaj tie EDE havis diskutrondon. Mi iris kun kelkaj amikoj kiuj ankaŭ interesas pri politiko sed ni havis kelkajn demandojn. Bedaŭrinde, la diskutrondo estis fiasko. Kvankam la prezidanto de EDE Bert Schumann ĉeestis, li ne povis klarigi kial EDE estas subteninda kaj voĉdoninda, kaj se oni ne povas konvinki eĉ esperantistojn, kiel oni povus konvinki neesperantistojn? Plejparto de la flugfolioj kaj informiloj estis en la germana kaj unu organizanto forte kritikis esperantistojn kiuj parolas la anglan, sed li nur povis paroli la germanan. Ili evitis kaj ignoris niajn demandojn, ilia plej ofta respondo estis ŝultolevi kaj diri nu, tion ni faras. Kvankam, mi kaj miaj amikoj komence simpatiis, pro la malemo respondi al niaj demandoj, ni iĝis pli kaj pli kritikemaj, kaj kiam ni forirs ni tute malaprobis EDEn.

Kio estas la programo de EDE? Fakte ili aspektas tute ne preta por la voĉdonado (kiu okazos post nur kvar monatoj) kaj estas apenaŭ iu ajn informo ĉe la retejo aŭ ie alia. La sola afero kiun mi trovis estas mallonga programo sed ĝi ne enhavas eĉ unu konkretan proponon. Kompare al aliaj politikpartioj ĝi estas mallongega kaj nur parolas pri malklaraj kaj maldetalaj banalaĵo. Esence, ĝi diras ke demokratio estas bona kaj ni bezonas lingvan justecon. Sed kiel atingi ĝin? Ĝi laŭdas esperanton, sed ne klarigas kiel ĝi subtenas kaj disvastigas la lingvon. Ĉu oni proponas ĝin kiel oficala lingvo de EU, ĉu oni instruu ĝin en lernejoj? Strange, estas artikolo en Libera Folio en kiu, EDE diris ke ĝi ne estas esperantista politikpartio. Sed se Esperanto ne estas la celo, kio estas? Kial Esperanto estas en la nomo se ĝi ne estas la celo?

EDE parolas multe pri demokratio, sed en malklara maniero. Ili ofte diras ke ili subtenas demokration, ŝatas demokration kaj volas pli da demokration, sed tute ne estas preciza propono. Eŭropuniaj landoj jam estas demokratioj, do kion EDE ŝanĝos? Ili diras ke oni ne ĉiam povas voĉdoni por la plej ŝatata kandidato, sed devas voĉdoni “taktike”, sed en mia lando tio tute ne veras. Oni povus diri ke Hungario iras malproksimen el demokratio, sed kion proponas EDE? EDE kritikas la anglan, sed kion ili proponas? “Mi ne ŝatas la anglan” ne estas politika programo.

Mi estas plenkore esperantisto kaj dediĉas multe da tempo al la movado (mi eĉ estas komitatano de TEJO) sed eĉ mi ne zorgas sole pri Esperanto. Ĉu EDE ne scias ke ekzistas gravaj aferoj esker Esperantujo? Jes Esperanto estas grava por mi, sed la ekonomio kaj socio ankaŭ estas tre grava. Kiam mi voĉdonas, mi pensas pri edukado, la sansistemo, publika transportado, impostoj, la medio, malriĉeco, internacia politiko, justeco, abortigo, migrado, malegaleco, loĝado, krimo, laboro ktp. Kion EDE faros pri tiuj aferoj? Mi ne ignoros tiujn aferojn, ili estas tro gravaj. Kaj se EDE ignoras ilin, homoj simple ignoros EDEn. Mi komprenas ke esperantistoj ne samopinias pri tiuj aferoj, do ne eblas havi komunan programon, sed oni ne povas esti politikpartio kaj ignori tiujn aferojn. Dum la diskutrondo, oni parolis pri regiono de Germanio kie la prezidanto de la esperanta klubo ankaŭ estas prezidanto de la AfD (faŝistoj) klubo. Se Esperanto estas la sola komuna ligo inter la membroj de EDE, ĉu eblas ke faŝistoj kandidatiĝus?

Kio estas la strategio de EDE? Ĉiuj politikpartioj bezonas strategion, per kiu ili planas kiel kreski subtenon, gajni pli da voĉdonantoj, atingi seĝojn en la parlamento, aliĝi al la registaro kaj realigi sian programon. Ĉar tial politikpartioj ekzistas ĉu ne? Por realigi siajn celojn kaj programon? Fakte kion EDE faros se ili iam gajnus parlamentanon? Ne estas tre probabla okazaĵo sed imagu se ia miraklo okazus. Kion la parlamentano faros? Ĉu ĝi parolus nur pri Esperanto ĉiutage? Ĉu ĝi diskutus aliajn aferojn kaj voĉdonus pri aliaj leĝoj? Ĉu ili planas iam aliĝi al la registaro aŭ ĉu la partio nur estas ŝajnigo?

Sed kiom da voĉdonoj EDE ricevis? Por politikpartio, preskaŭ neniom kaj ĝi ne estis proksime al la gajno de eĉ unu seĝo. Sed, ĝi ricevis multe pli ol mi atendis. Dekoj da miloj da homoj voĉdonis por EDE kaj kvankam tio estas preskaŭ nenio kompare al la kvanto da loĝantoj en la Eŭropa Unio, ĝi estas pli ol nenio. Ĉu dekono de unu elcento en unu lando estas sukceso aŭ malsukceso?

  2004 2009 2014
Francio 25,259 (0.15%) 28,945 (0.17%) 33,609 (0.18%)
Germanio 11,772 (0.045%)
Entute 25,259 40,717 33,609

EDE diras ke eĉ aperi ĉe la balotilo estas bona reklamo por Esperanto ĉar homoj vidos la nomon kaj eble serĉos pli da informo. Ĉar ĝi estas politikpartio, gazetoj iomete raportas pri ĝi kaj ili meritas senpagan reklamon en la televido. Senpaga reklamo ja estas bona afero kaj preskaŭ la sola bona afero pri EDE, sed kiom da homoj ĝi allogas? En mia lando, ĉiuj politikpartio rajtas unu mallongan senpagan reklamon ĉe la nacia televidstacio sed mi neniam rigardis eĉ unu. Ili havas tre malgrandan influon. Dum JES, EDE-ano diris ke 80 milionoj da germanoj vidis la reklamon kaj kiam mi diris ke mi dubas ĉu la tuta popolo de lando rigardis ĝin, ili diris ke la nombro ne gravas. En la flugfolioj, ili deklaras ke “milionoj” da homoj rigardis la filmeton, sed ĉu iu vere kalkulis? Kiom da novaj homoj kontaktis EDEn aŭ aliajn asociojn post la reklamo? Kiom da artikoloj aperis en gazetoj kaj ĉu estis bona reklamo por la lingvo, aŭ ĉu homoj nur ridis? La reklamado povus malallogi homojn se ili pensas ke Esperanto estas ia stranga politika afero. Sed la plej grava demando:

Ĉu indas krei politikpartion nur por senpaga reklamado?

 

 

EDE laŭte fanfaronas ke ĝi estas tuteŭropa politikpartio kaj aktivas trans la tuta kontinento. Sed vere, dum la pasinta eŭropa voĉdonado, ĝi aperis sur la balotilo en nur unu lando (Francio). 2009 estis la plej sukcesa voĉdonado por la partio ĉar ĝi aperis en du landoj – sed eĉ tiu ne estas “tuteŭropa”. Ĉi-jare ili provos aperi en Germanio, sed ĝis nun nur estas sur la balotilo de Francio. Do la plejparto de eŭropaj uniaj civitanoj ne povas voĉdoni por ili eĉ se ili volas. La rilato inter la naciaj sekcioj kaj la kontinenta federacio estas malklara, dum la prelego ili diris malsame ol aliaj partioj, ilia programo estas tuteŭropa, sed ili ankaŭ diris ke la naciaj sekcioj decidas pri la programo. Do, ĉu la programo estas nacia aŭ internacia? Kio okazas se la naciaj sekcioj malkonsentas kaj proponas kontraŭajn programojn?

Ili diras ke ili ne povas respondi al ĉiuj demandoj ĉar ĝi estas nova partio sed fakte ĝi ekzistas ekde 2003, do 16 jaroj. Se post tiom da tempo ili ankoraŭ ne havas veran manifeston aŭ aktivas en nur du landoj, la problemo ne estas manko de tempo. Ili forte kritikis aliajn esperantistajn organizojn ĉar ili “atingis nenion” sed kion ili atingis? Kiel la malpli ol dekono de unu elcento en voĉdonado helpis la movadon? Ili komparas sin al la verduloj ĉar ili komenciĝis malgrande sed nun havas grandan influon. Nu, jes sed ĉiuj politikpartioj komenciĝis malgrande sed ne ĉiuj iĝis grandaj. Kaj la verduloj estas malbonaj ekzemploj ĉar ili estas tre etaj en ĉiuj landoj krom Germanio. Ili deklaras ke aliĝi al alia politikpartio kaj konvinki ilin subteni esperanton, estas malsukcesa vojo, sed krei apartan politikpartion ankaŭ ne sukcesis. Laŭ mi, oficiala aprobo de Esperanto neniam venos per aparta esperantista politikpartio, se oni volas Esperanton iĝi oficala lingvo de la EU, provu konvinki jam ekzistantan politikpartion.

Mi opinias ke EDE ne estas vera politikpartio. Ili ne havas seriozan programon, ili ne strebas gajni parlamentanon aŭ iam atingi potencon. Ili nur volas la senpagan reklamadon kaj tial kreis ŝajn-politikpartion. Eĉ se EDE estus en la balotilo en mia lando, mi ne voĉdonus por ili.

Advertisements

72 pensoj pri “Ni ne bezonas esperantistan politikpartion

  1. Sufiĉas diri je vic-prezidanto de tiu ĉi klaŭnejo estas Edward Kozyra, homo kies psikologiaj problemoj estas tro evidentaj kaj intelekto tro limigita eĉ por gvidi klubon de filatelistoj. Unue mi provis pliordigi la kreitan de li vikipedian artikolon pri EDE, sed poste komprenis, ke la plej bona solvo estas lasi ĝin en la origina stato por ke legontoj tuj kompreni, kio estas tiu “partio”.

    Ŝato

    1. En Fejsbuko mi rcevis la jenan demandon de germana esperantisto, kaj legu ankau mian respondon je tiu demando (tio estis antau du semajnoj): Werner Pfennig
      Werner Pfennig ĉu la pola EDE partoprenos la EU-elektojn?
      Usuń lub ukryj
      Lubię to!Zobacz więcej reakcji
      · Odpowiedz · 2 d
      Eduardo Kozyra
      Eduardo Kozyra Werner, Ne, EDE-Pollando ne partoprenos en la EU-elektoj (balotoj), char EDE-Pollando ne estas politikpartio, ni estas ne-registara organizajho (NRO), tamen nia ano d-ro Robert Biedroń (esperantisto), eks-Urbestro de Słupsk nun kreas novan partion en Pollando. La fondo de la nova partio okazos la 2-an de februaro 2019 en Varsovio dum la t.n. kongreso/konvencio, mi ankau estas invitita al tiu konvencio, tamen la nova partio ne estos la partio ligita kun ESPERANTO kaj esperantistoj sed ghi estas la realigo de la ideo de Robert Biedroń krei tute novan, sendependan partion centro-maldekstrularan kaj la partio partoprenos jam en majo 2019 en la EU-balotoj – kun grandaj shancoj gajni kelkajn MEP/Membrojn de Europa Parlamento (europdeputitojn) – lau mi certe minimume unu MEP eniros EP kaj la unua sur la listo de kandidatoj de tiu nova partio estos d-ro Robert Biedroń – do la esperantisto, ano de EDE-Pollando estos en EP !!! Pri la nomo de la partio oni decidos dum la konvencio kaj ankau tiam oni decidos pri la fina programo de la partio. Certe tiu nova partio ankau partoprenos en la autunaj balotoj por Pola Parlamento (Sejmo kaj Senato) ankau kun granda shanco eniri Polan Parlamenton (malgrau ke por eniri oni devas superi dum la balotado la 5% apogon de la balotantoj. Lau la lastaj oficialaj opini-sondadoj la nova partio povas akiri de 7 ghis 10% !!! Ankau Robert Biedroń intencas partopreni en la Prezident-Balotado en 2020 jaro (kaj en la lastaj opini-sondado li estas sur la 3-a loko kun 18% apogo // la unuan lokon kun la 38% sur tiu rang-listo estas la nuna Prezidento de Pollando Andrzej Duda (de Rajto kaj Justeco, pole: PIS) kaj la dua kun la 21% estas Donald Tusk (la nuna Prezidanto de Europa Konsilio, li estas ligita kun Civitana Platformo, pole: PO, kaj la 4 sur la rangolisto havas la apogon nur 6%…//.

      Ŝato

    2. La pola grupo ĉirkaŭ E. Kozyra ne estas partio, sed asocio. Ili havas bonajn kontaktojn kun politikistoj en siaj urboj kaj en la Sejmo. Se vi estas pola civitano kaj volas plibonigi ilian agadon (ekz. kiel agas la aliaj landoj de EDE), tiam membriĝu en tiu pola asocio kaj transprenu lian postenon dum la sekva membrokunveno.

      Ŝato

    3. Mi tute ne konsentas kun via opinio. En demokratio (ĉu vere ekzistas tia en niaj landoj ? – ĉiu unuopulo rajtas defendi sian vidpunkton politike.

      Ŝato

  2. Mi samopinias. Tamen, en Francio dum la lastaj Eŭropaj elektoj, fama radi- kaj televid-parolisto (Laurent Ruquier por la francoj kiuj legus tiun komenton) intervjuis en fama kaj multe aŭskultata radio-elsendo la ĉefan kandidatinon de EDE en la pariza regiono. Ruquier unue moke parolis, sed ŝi sukcesis konvinki lin, ne ke Esperanto estas solvo de io ajn, sed almenaŭ ke ĝi estas serioza afero: notinda rezulto, ĉu ne? Sed multe da fortostreĉoj por malgranda rezulto.

    Ŝato

  3. Verdaj partoj ne estas etaj en ĉiuj EU-landoj krom Germanio. Ekz. la verdaj partoj en Finnlando kaj Svedio estas mezgrandaj. En la EU-parlamento la kvara plej granda grupo estas Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco. Ekzistas naciaj lingvopartoj,ofte fonditaj de malplimultoj, do parto fondita sur la ideo de lingvo ne estus fremda en EU-politiko. Sed vi pravas, sen klara politika programo neniu parto povas gajni en elekton. Mi ne eĉ komprenas, kiu ĉi tia programo por iu E-a parto povus esti, se ne disvastigi E-on en EU.

    Ŝato

    1. La verduloj de Svedio kaj Finnlando havas nur 7%, kiu laŭ mi, estas malgranda. Mi komprenas ke ekzistas partioj por lingvaj minoritatoj, sed esperantistoj ne estas popolo aŭ etno, do ni ne bezonas politikpartion.

      Ŝato

      1. Pravas, ke la verdaj en Svedio, la Medioparto, perdis en la lasta parlamenta elekto, kaj nuntempe estas nur la oka granda en la sveda parlamento. La finna verda parto, la Verdaj, estas la sesa granda en la finna parlamento. Tamen la finnaj verdaj havas subtenon ĉ. 14% laŭ la lasta mezuro de la nacia elsenda firmao en decembro. Vi devas memori, ke ekz. en la finna parlamento ekzistas 11 politikaj grupoj kaj eĉ ne la plej grandaj partoj havas pli ol 20% da subteno en elektoj.

        Ŝato

      2. Ne gravas ĉu e-istoj estas popolo aŭ ne, ili estas parto de la monda popolo. Ili uzas lingvon kaj provas defendi ĝin, kiel faral aliaj lingvaj minoritatoj. Tiu Esperantopartio proponas Esperanton kiel lingvo de Eŭropo, ĉar ekzistas Eŭropa Unio kun propra parlamento kaj tiu EU ne jam havas justan komunan lingvon. La E-partio estas maniero konatigi tiun justan lingvon kiun neniu konas, same kiel la Verda partio konatigis ekologion kiun siatempe neniu konis.

        Ŝato

          1. La nomo “Eŭropo Demokratio Esperanto” jam esprimas ĝian ĉefan celon: “Esperanto por Eŭropo kiel Demokratia lingva solvo”. Tiun celon oni vortumas plimalpli klare laŭ la cirkonstancoj

            EDE agas kiel partio en Francio kaj Germanio, en aliaj landoj kiel asocio. (Fakte la diferenco inter normala asocio kaj partia asocio estas nur fiskaj kaj balotaj reguloj.
            EDE ne estas nura e-ista partio, ĉar en ĝi membras kaj kandidatas ankaŭ ne-e-istoj.

            Ŝato

  4. Mi neniam legis tion amason da stultaj eldiraĵoj kaj demagogaj hipotezoj en unu sola artikolo. Vi kontraŭdiras al vi en kvazaŭ ĉiu frazo, komencante kun la titolo “Ĉu esperantistoj vere bezonas politikan partion?” Vi mem citas la artikolon “EDE ne estas esperantista partio” en LiberaFolio. Do se EDE-anoj diras pri EDE ke ĝi ne estas esperantista partio, kial vi tion aludas jam en la titolo? Eugen Macko pravas ke EDE ne estas esperantista partio, en germanio ne eĉ partio, sed nura politika asocio. Ĉu partio aŭ ne, en pli kaj pli disfalanta eŭropa unio politikaj alternativoj kiel EDE gravas, kaj justa lingvopolitiko estas temo kion oni devus diskuti ne nur inter esperantistoj, sed publike kaj serioze inter eŭropaj civitanoj. Ĝis hodiaŭ neniuj el la grandaj partioj kuraĝas diskuti justan lingvopolitikon aŭ aldoni ĝin en iliaj programoj. Kaj ĝuste tio estas bona kialo por esperantistoj ekagi kaj subteni EDE-on, almenaŭ ĝis la aliaj partioj komprenas kiel justa lingvopolitiko gravas por la paca evoluo de eŭropo kaj la mondo.

    Ŝato

    1. “Mi neniam legis tion amason da stultaj eldiraĵoj kaj demagogaj hipotezoj en unu sola artikolo.”

      Vi plendas pri stultaĵo sed ne citas eĉ unu ekzemplon. Se mi malpravas, korektu min.

      “komencante kun la titolo “Ĉu esperantistoj vere bezonas politikan partion?””

      Tiu ne estas la titolo de la artikolo.

      “Do se EDE-anoj diras pri EDE ke ĝi ne estas esperantista partio, kial vi tion aludas jam en la titolo?”

      Kiel mi diris en la artikolo, la rilato inter EDE kaj Esperanto estas tre malklara. Multaj homoj pensas ke ĝi estas esperantista politikpartio kaj varbas la lingvon. Se ĝi ne estas esperantista politikpartio, kial Esperanto estas en la nomo? Kio estas la celo, se ne estas Esperanto?

      “justa lingvopolitiko estas temo kion oni devus diskuti ne nur inter esperantistoj, sed publike kaj serioze inter eŭropaj civitanoj”

      Kaj kion EDE proponas pri lingva justeco? Kiuj estas iliaj ideoj?

      Ŝato

  5. Tempo estas grava kaj ĝin mi ne perdos por respondi atakojn, kiuj ŝajne estas facile senpruve ĵetitaj ĉiudirekten.

    Tamen konciza respondo : La aliaj partioj ne parolas pri Esperanto, kial ? Ĉar plej multaj politikistoj fajfas pri la civitanoj, pri demokratio, pri plibonigo de la socio, ktp. Preskaŭ ĉiuj nunaj politikistoj de “grandaj” partioj, almenaŭ en mia lando Francio, estas profesiaj politikistoj, kiuj pensas nur pri sia reelektiĝo. Ili promesas tion, kio plaĉas al la voĉdonontoj, kaj do ili certe ne volas paroli pri Esperanton ĉar timas perdi kelkajn voĉdonojn. Pli laŭmode kaj voĉdon-kolektige estas paroli en la angla…

    Do se la politikistoj rifuzas paroli pri Esperanto, ni mem parolu pri ĝi.

    Kaj al tiuj, kiuj opinias, ke Esperanto ne miksiĝu kun politiko, mi respondas, ke politiko estas “zorgi pri la socioj, pri la civitanoj”, ktp. Tion faras Esperanto proponante lingvon, kiu plibonigas la komunikadon inter civitanoj, la demokration (internaci- kaj naci-nivele), ktp.

    Ŝato

    1. Estas amuza ke vi plendas pri senpruvaj atakoj, sed vi ne korektis eĉ unu aferon en la artikolo. Eble la kritikoj ne estas tiel facile respondeble?

      Ĉu politikistoj ne parolas pri Esperanto ĉar ili estas malbonaj aŭ ĉar ili ne konas la lingvon? Mi opinias ke temas pri la dua afero.

      Nu, se voĉdonantoj malŝatas Esperanton, kial krei esperantistan politikpartion? Se la afero estas malpopulara, esperantista politikpartio certe malsukcesos. Ĉu EDE sukcesis paroligi pli da politikistoj pri Esperanto? Mi dubas.

      Laŭ via defino, Esperanto estas politika, sed ankaŭ ĉio en socio estas.

      Ŝato

      1. Plej multaj politikistoj scias pri Esperanto, eble malĝuste sed scias. La problemo kuŝas en tio, ke profesiaj politikistoj pensas pri la plej bonaj manieroj konservi sian postenon, kaj Esperanto ne estas unu el tiuj plej bonaj manieroj.

        Ŝato

      2. “vi ne korektis eĉ unu aferon en la artikolo. Eble la kritikoj ne estas tiel facile respondeble?” Mi povus sed tempon volas ŝpari. Skribe estas tre temporabe.

        Ŝato

        1. Profesiaj politikistoj parolas pri tiuj aferoj pri kio homoj havas intereson. Kiel EDE interesigos homojn pri Esperanto? Mi neniam renkontis politikiston kiu jam sciis pri Esperanto kaj mi opinias ke estas tre stranga ke vi kredas ke ekzistas ia konspiro kaŝi informon pri Esperanto.

          Manko de tempo nur estas preteksto por vi, evidente vi havas sufiĉe da tempo por skribi. Mi suspektas ke vi fakte ne povas trovi erarojn kaj vi parolis senzorge kaj sen iu pruvo.

          Ŝato

          1. Kiam homoj dirigas al mi tion, kion mi ne diris, mi ne vere emas pluskribi. Mi ne skribis pri konspiro. Mi nur diras, ke profesiaj politikistoj flankenmetas Eon ĉar tio ne helpas ilin por iliaj celoj.
            Se temas pri tempomanko, pretekstojn mi neuzas. Ĉi-tie skribi, multe da tempo por malmulte skribi. Ni povas Skajpi, se vi deziras. Ĉi-semajne tre okupata sed ekz. venont-semajne la 6-an, 7-an aŭ 9-an.

            Ŝato

              1. (mia lasta mesaĝo ĉi tie)

                Dankon, per ne-Skajpumo mi ŝparos tempon !

                Tamen nur lastan komenton/respondon : por trovi la EDE-programon, sufiĉas viziti e-d-e.org kaj ĉe la ĉefpaĝo alklaki la vortojn “Nia programo”. Kelkaj musklakoj certe estas tro laciga afero kaj rezignigas multajn vizitantojn…, oni tuj urĝe informu la retejestron ! 🙂

                Kaj memkompreneble, por la kuraĝuloj kiuj atingis la programon, restas multaj eblecoj interpreti ĉiun vorton kaj konkludi, kion ili deziras.

                Agrablajn diskutadojn al ĉiuj !

                Laurent

                Ŝato

                1. Mi scias kie estas la programo, fakte mi jam aldonis ligilon al ĝi en la artikolo. Ĉu legi la artikolon estis tro laciga afero por vi? Bedaŭrinde, la programo enhavas neniun konkretan proponon, nur banalaj ĝeneralaĵoj.

                  Ŝato

  6. Aliaj partioj ne parolas pri esp-o ĉar ekzistas tabuo. Se iu ajn EU-politikulo eĉ nur aludas al neútrala lingvo, oni ne plu prenos rin serioza, egale pri kio cetera ri parolas.

    Laú mi E-D-E havas ekzistorajton ĉar la EU devus iĝi (pli) demokrata. Dise en EU aperis parti(-ĝerm)oj ĉirkaú ekzakte tiu postulo. Kial havi parlamenton se ĝi ne rajtas proponi leĝojn? Kial ne havi tut-EU-ajn partiojn, kandidatlistojn kaj (verajn) referendumojn? Kial ne havi veran konstitucion kiu klare limigas la povojn de EU-instancoj kaj klare fiksas la rajtojn de EU-civitanoj?

    Ŝato

    1. Ĉu estas tabuo aŭ ĉu homoj simple ne konas Esperanton? Laŭ mia sperto, estas la dua afero. Se oni pensas ke ĉiuj kiuj parolas pri neŭtrala lingvo ne estas serioza, kial krei esperantistan politikpartion? Ĉu iu ajn aŭskultas?

      Kiel EDE plidemokratigos la Eŭropan Union? Kion ĝi proponas?

      Ŝato

      1. Ekzistas tabuo. Cetere estas problemo ke multe da homoj (ne nur politikistoj) havas misajn ideojn pri kio estas Esperanto. Ĉe politikistoj, aldoniĝas la timo ke pledo por Esperanto povus forĉasi voĉdonantojn.
        Partio kia E-D-E ebligas al homoj esprimi ilian subtenon de Esperanto kaj/aú demokratio en la balotejo, kaj partopreno en balotoj igus Esp-on iomete pli konata.

        Kion proponas E-D-E? Tio varias laú lando. Mi konsentas ke necesus iom (pli) da programo, sed pri tio oni diskutu en ede-eu@googlegroups

        Ŝato

  7. Cxu ni kiel esperantistoj uzu nian energion konstruante politikan partion
    – fakte partiojn, en cxiu EU-lando konforme al tiusxtata legxaro – ,
    aux cxu prefere agi en nialandaj ekzistantaj partioj, elstarigi nin en funkcianta demokratio
    (mankhava demokratio, certe, ecx en niaj “progresintaj” socioj),
    kaj tiel gajni al ni auxtoritaton kiel seriozaj agantoj, esperantisteco kiel ties parto?

    Ŝato

    1. Delonge e-istoj aktivas en partioj. Ekzemple en Verduloj, Piratoj, sed sen videbla rezulto. Neniu partio vere zorgas pri lingvaj aferoj. Tiun lingvan niĉon plenigis tiu E-partio.

      Delonge e-istoj informadas pri Esperanto, ĉiu laŭ sia maniero, ĉiu en iu specifa loko. Tiu E-partio eniris la lokon de politiko. Tiel ĵurnalistoj kaj aliaj partioj interesiĝas pri la lingva temo iomete pli. Guto malgranda….

      Ŝato

        1. Mi ne plendas kontraŭ bona informa laboro de e-istoj en siaj partioj – iuj tiaj e-istoj raportis pri siaj spertoj kaj ekaktivis en EDE.

          Partio ekzistas nur se troviĝas sufiĉe da homoj por funkciigi ĝin. Partopreno de eĉ malgranda partio en EU-baloto signalas al politikistoj de ĉiuj EU-landoj, ke iuj temoj havas iom fortan subtenon en la socio. Konsekvence ili reagas pli singarde. Ekzemple la franca registaro, okaze de pubilkaj demandoj de deputitoj en la nacia parlamento, ne plu respondas per la kutima kliŝa kaj antaŭjuĝa respondeto kiel dum jardekoj, sed nun liveras verajn argumentojn, ekz. pri prioritatoj de edukministrejo kaj financaj rimedoj.
          Aldone, rezultoj foje konstateblas per laŭdataj vizit- aŭ aliĝ-statistikoj de retejoj.
          Sed klare pruvita videbla rezulto de EDE preskaŭ ne eblas.

          Ŝato

          1. “Partopreno de eĉ malgranda partio en EU-baloto signalas al politikistoj de ĉiuj EU-landoj, ke iuj temoj havas iom fortan subtenon en la socio.”

            EDE montras ke ne estas forta subteno por Esperanto kaj eble malkonvinkos homojn subteni la lingvon.

            “Sed klare pruvita videbla rezulto de EDE preskaŭ ne eblas.”

            Mi tute konsentas.

            Ŝato

    2. “Normalaj” partioj akceptas Esperanton, se per tio ili opinias, ke ricevos pli da voĉdonoj. Do se temas pri grandaj partioj, ili fajfas pri tio ĉar tio gajnigas relative tre malmultajn voĉdonojn al ili. Male, ju pli malgrandaj estas la partioj, des pli ili emas akcepti kelkajn pliajn voĉojn por fariĝi pli videblaj sur la politika scenejo. Sed ĉiukaze, kiam ili akceptas, la programeron “Esperanto” ili plejofte enmetas plej profunde en sian programon, memkompreneble per malgrandaj literoj ! Nuntempe, se politika partio mencias Esperanton, ĝi perdas pli da estontaj voĉdonoj ol gajnas.

      Kaj se temas pri parolaj kunvenoj, iu konato mia bone resumis la situacion. La ne-Esperantistoj lasas nin Esperantistoj iom paroli kaj prezenti la avantaĝojn de Esperanto ktp. kaj poste, simple finas per “Dankon, bone, nun ni parolu pri seriozaj aferoj…”.

      Ŝato

  8. Ne, tute ne. EDE-kandidatoj estas (pli) honestaj ol profesiaj politikistoj. Kiel jam supre skribite, tiuj lastaj promesas kaj diras tion, kio plaĉas al voĉdonantoj. Por ili plej gravas la nombro de ricevotaj voĉdonoj. Do ĉar pri Esperanto plej multaj civitanoj ne havas bonan opinion, do pri ĝi ne volas paroli la profesiaj politikistoj. Male, EDE-kandidatoj parolas/os pri Esperanto ĉar ilia ĉefcelo ne estas voĉdonoj.

    Ŝato

  9. Estimata kritikanto de EDE,
    evidente Vi ne komprenis la sencon kaj celon de EDE, se vi interasighas pri politiko kaj ankau pri esperanto.
    EDE, jes ne estas esperantista partio, pro pliaj kialoj. Tiu partio ne nomighas „Esperanto partio“, sed „Europo –Demokratio-Esperanto“ Vi devas pripensi la signifon de chiu de tiuj tri nociojn kune-dialogike. La celo estas ne „esperanto“ (unu lingvo kiel iam kelkaj esperantistoj esperis), sed la „lingva demokratio“ . T.e. demokratia funkciado de chiu lingvo kaj inter tiuj por la inter-komprenigho la esperanto, fakte ankau nur kiel samrajta inter-lingvo.
    Esperanto ankau ne plu estas iu ideo au idealo. La tempo de la klasika idealismo estas ghenerale for. Esperanto estas nuntempe reala internacia neceseco, precipe en la Europa Unio , kie dhi ech estighis ekzistencnecesa. Pro tio ede-anoj ankau ne povas esti kontrau la angla. La angla estas la plej internacia nacia lingvo, kiun ne plu eblas dialektike venki. Lia pozicio kontrau la naciaj lingvoj estas firma. Ghiaj internaciaj spertoj povas esti uzataj, por la pluevoluo de la internacieco, pere pere de esperanto.
    Se vi interesighas pri esperanto, politiko kaj internacia demokratio, venu al EDE, kunlabori kaj pludiferencigi vian konstruktivan kritikon.
    Kun amikaj salutoj
    Eugeno Macko, vicprezidanto de la EDE-EU

    Ŝato

    1. Ĉu la problemo estas ke mi ne komprenas la celon de EDE, aŭ ĉu la problemo estas ke EDE malbone klarigis sian celon? Eble la celo estas tro malklara kaj tial estas tiom da konfuzo.

      ” La celo estas ne „esperanto“ (unu lingvo kiel iam kelkaj esperantistoj esperis), sed la „lingva demokratio“ .”

      Do, kial vi havis la vorton “Esperanto” en la titolo, sed ne “lingva demokratio”? Multaj komentantoj ĉi tie kredas ke Esperanto estas celo de la politikpartio, ĉu ili ankaŭ ne komprenas?

      “Pro tio ede-anoj ankau ne povas esti kontrau la angla.”

      Evidente la francaj EDE-anoj ne scias tion, ĉar ili multe kritikas la anglan en la reklamfilmo por franca televido.

      “Se vi interesighas pri esperanto, politiko kaj internacia demokratio, venu al EDE, kunlabori kaj pludiferencigi vian konstruktivan kritikon.”

      Por mi, ĝi estas tre interesa ke vi ne respondis al la plejparto de miaj kritikoj kaj demandoj. Mia plej grava kritiko de EDE, estas la manko de konkretaj proponoj en via programo. EDE kritikas la mankon de demokratio kaj lingva justeco, sed ne proponas solvon. En via komento, vi ankaŭ ne montris iun ajn proponon por plibonigi la Eŭropan Union kaj konvinki min ke EDE estas voĉdoninda.

      Ŝato

      1. Celoj de EDE estas kaj Esperanto kaj lingva demokratio.
        La franca filmeto ne kritikas la anglan kiel lingvo sed ĝian trudatan uzon ekster anglalingvujo.
        La progarmo de EDE intence ne havas proponon, laŭ kiu oni povus ĝin nomi (mal)dekstra partio.
        Por iuj homoj ĝi ja estas partio kiu nur reklamas Eon.
        Parto de e-istoj voĉdonas nur por tiuj partioj kiu sufiĉe grandas por povi ion ŝanĝi.

        Ŝato

    2. How exactly is that “democracy”? You want to push Esperanto, in a dictatorial way, in the position of your “interlanguage”, a language 0.002% of the EU population speak.

      Ŝato

      1. Nobody here advocates *pushing* Esperanto, or is naive enough to think it possible. We just want everybody to know it exists, so those interested can learn it. There’s no point in making it a mandatory subject to take in school for 6-8 years like English is

        Ŝato

  10. Kara Robert Nielsen,
    char Vi skribis, ke mi ne konvinkis vin. Fakte mi ne volas vin konvinki. La tempode la dialektikaj konvinkoj ne plu estas tempoadekvata kaj ekz. en internacia politiko ech danghera. Nuntempe restas al ni nur la dialogika kundiskutado, se ni volas atingi vivaplikeblajn rezultojn.
    Vi ne konsentas kun politika partio por esperanto. Sed vi esprimis vian intereson al politiko kaj esperanto. Bone, tie ni jam trovighas en iu komuna medio. Char por kelkaj esperantistoj estas jam la politiko mem iu malbona afero.
    Mi mem persone ne kontrauas politikan laboron ankau ekster de EDE por esperanto. Kial ne kunlabori kun aliaj partioj por esperanto (memkompreneble nia koro trovighas maldekstre), se ili akceptas kaj plejgrave, komprenas nin, kun la problemojn kiujn ni alparolas.
    Ekz. la Pola EDE, kiu mem ne estas partio, kunlaboras kun parlamentanoj el “ Sejm“ kiuj subtenas esperanton. Indas, ne nur apude, rimarki la grandan sukceson, de la enskribo „Esperanton kiel Kulturheredajho“ kion atingis , ne la polaj esperantistoj, sed la pola EDE ! Tute aktuale; iama EDE-ano konata politikisto fondas novan partion, favoran ankau al esperanto kaj partoprenos la chi jaran EU-parlamentaj balotoj (bonvolu legi la informon de Eduardo Kozyra).
    Sed bedaurinde en aliaj EU-landoj la spertoj estis ghis nun precipe malfavoraj. Ni en Munkeno (München) jam baldau 20 jaroj laboras por esperantopolitiko, komence serchante kontaktojn kun politikaj partioj. Vane. Kelkaj audis ech afable niajn argumentojn, sed ne prenis nin serioze.
    2009 ni unuan fojon sukcesis partopreni la EU-balotoj. Tiam ankau la aliaj partianoj subite prenis nin plu serioze. Sekve, Verduloj ech metis E-on en ilia programo (kion li poste denove elghetis). Pro tio ni ede-anoj, plulaboras jam 16 jaroj, char ni estas konvinkitaj pri la neceseco de niaj politikaj celoj.
    La 4a EU-lando kie EDE estas jure akreditita estas Hungario. Chi tie ankau ne estas politika patio, sed nur „civitana organizajho“ , kiu precipe laboras por lingva demokratio, enshlosite esperanton. En kelkaj aliaj landoj ech ekster la EU ni havas interesantoj, kiuj foje ankau partoprenas teoriajn diskutojn en la reto. Certe ni bezonus en pliaj, precipe EU landoj kunlaborantoj, char nur tiam havos nia unua principo, la internacieco, realan praktikon.
    Vi skribis ke en JES por vi ne klarighis la celoj de EDE. Nur malonge kelkaj ´plej gravaj: 1. Internacia demokratio. 2. Kulturtekologio. 3. Europa konscio. 4.Esperanto kapablus tiujn punktojn juste realigi.
    (Pli da informoj pri tiuj punktoj, trovighas en la priskriboj de nia programo kaj en miaj artikoloj kaj prelegoj, legeblaj en: Ipernity Eugen Macko)
    Chiukaze, ni ede-anoj opinias ke, tiuj punktoj estas tre gravaj por pluevoluigi Europon kaj ech ankau la Mondon. Sed, ni akceptas ke, ekzistas ech multe pli gravaj problemoj mondvste solvonecesaj. Kion ni volas, estas nur aldoni ion kaj labori por la solvo al tiuj problemoj, kiu tamen ke evidente tre gravas, ne estas klare videblaj, char ofte estas de diverzaj interesoj kashitaj kaj ofte ech subprenitaj.
    Amike
    Eugeno Macko

    Liked by 1 persono

  11. Por mi la vera debato estas inter tiuj kiuj volas diskonigi Esperanton, kaj tiuj kiuj ne volas ĝin diskonigi.
    Eŭropo-Demokratio-Esperanto ebligis al milionoj da civitanoj koni Esperanton.

    Estas multe da eraroj en tiu artikolo.
    Eŭropo-Demokratio-Esperanto (E-D-E) ne estas “esperantista partio”.
    Ĝi estas asocio en kelkaj landoj (ekzemple Pollando), kaj estas “partio” en aliaj, ekzemple, Francujo.
    Tamen, en Francujo la “partio” EDE partoprenas nur en Eŭropaj balotoj, ĉar la kerno de ĝia programo estas plibonigi la internacian kaj eŭropan demokration dank’al la facila kaj justa internacia lingvo.

    Post la Briteliro, nur 1% de la Eŭropanoj de E.U. estos angla-naskiĝ-parolantoj, kaj 99% de la Eŭropaj civitanoj estos civitanoj de “dua klaso”, ĉar, pli kaj pli, la nur-angla lingvo estas uzata de la eŭropaj (E.U.) institucioj.
    E-D-E estas por la uzo de ĉiuj eŭropaj lingvoj kaj de la facila kaj neŭtra internacia lingvo kiel ponto-lingvo.

    La ĉefa celo de E-D-E estas do por mi plibonigi Eŭropon, demokration dank’al Esperanto.
    EDE estas ankaŭ rimedo por konigi esperanton, flanke de aliaj rimedoj

    Ŝato

    1. “Por mi la vera debato estas inter tiuj kiuj volas diskonigi Esperanton, kaj tiuj kiuj ne volas ĝin diskonigi.”

      Ne, la debato estas inter tiuj kiuj volas diskonigi la lingvon per politikpartio aŭ per tradiciaj asocioj. Dua debato estas inter tiuj kiuj volas konvinki jam ekzistajn politikpartiojn subteni Esperanton kaj tiuj kiuj volas havi apartan politikpartion.

      “Eŭropo-Demokratio-Esperanto ebligis al milionoj da civitanoj koni Esperanton.”

      Ĉu vere? Milionoj? Kie estas la pruvo? De kie venas tiu numero? Aŭ ĉu vi mem kreis ĝin senpruve?

      “Estas multe da eraroj en tiu artikolo.”

      Ĉu vi povas montri eĉ unu al mi?

      “Eŭropo-Demokratio-Esperanto (E-D-E) ne estas “esperantista partio”.”

      Jes mi scias, tial mi aldonis ligilon al la artikolo kiu diris tion

      “Ĝi estas asocio en kelkaj landoj (ekzemple Pollando), kaj estas “partio” en aliaj, ekzemple, Francujo.”

      Kaj? Ĉu gravas? Multaj EDE-anoj parolas pri la difeenco inter partio kaj asocio kvazaŭ ĝi estas grava kaj interesa afero, sed ĝi ne estas nur burokrata afero.

      “La ĉefa celo de E-D-E estas do por mi plibonigi Eŭropon, demokration dank’al Esperanto.”

      Do, kion ili proponas? Kion ili faros por plibonigi Eŭropon kaj demokration? Mi nur aŭdas sloganojn el EDE, mi ne vidas eĉ unu proponon. Ili plendas multe sed ne havas eĉ unu ideon por solvi la problemon.

      Ŝato

      1. Bedaŭrinde veras. Tiu ulo havas strangan politikan karieron. Inter 1955 kaj 1980 ĉe konservativa CDU, de 1984 ĝis 2009 ĉe maldekstraj Verduloj, ekde 2013 ĉe dekstrega AfD. Ŝajne li elmontras politikan opinion laŭ la ŝanco esti elektika kaj atingi povon. Li estis prezidanto de Sarlanda ELigo de de 1979 ĝis 1994, do en lia verdula periodo.

        Ŝato

          1. Jes mi scias ke li ne estas EDE-ano, mi uzis lin kiel ekzemplo por montri ke ankaŭ esperantistoj povas havi aĉajn ideojn. Esti esperantisto ne sufiĉas por esti bona politikisto. Ni povus elekti esperantistan politikiston kaj tiu homo povus esti faŝisto aŭ havi iujn terurajn ideojn.

            Ŝato

            1. Jesjes, ni povus havi “akademiajn” diskutojn pri eventualaĵojn kiuj povus okazi se E-D-E havus sufiĉe da seĝojn en iu parlamento por havi influon – sed kiom utilus?
              La celo de E-D-E estas ebligi al EU-civitanoj esprimi subtenon de (io kia) Esperanto kaj demokratio. SE ni ekhavas plurajn seĝojn aliaj partioj transprenu tiujn punktojn kaj E-D-E malfondiĝu

              Ŝato

              1. Ne temas pri akademia afero, oni devos alfronti la aferon se EDE gajnos eĉ unu seĝon – sed eble tiu nur okazos teorie.

                Do, por vi, la celo de EDE estas atingi seĝojn, sed kiam ili gajnos seĝojn, tuj malfondiĝi? Do, laŭ vi, ĝi ne estas vera politikpartio, sed nur protesta voĉdono per kiu homoj povas plendi pri io. Vi ne volas ke ĝi havi iom da influo aŭ alfronti problemojn rilate al demokratio aŭ lingvoj.

                Ŝato

                1. ĉu mi parolis tiom malklare? E-D-E havu tiom da influo ke la EU-civitanoj vidu Esp-on kiel io normala kaj valora, kaj ke la aliaj partioj adoptu Esp-on kaj demokratiigon den la EU en siaj programoj. Do jes por mi estas celo de E-D-E ke ĝi iĝu superflua. Se tia demokratiigo estas atingita kaj civitanoj povas voĉdoni por esp-favoraj kandidatoj de la aliaj partioj, E-D-E planu/konsideru malfondiĝon.

                  Mi ne pretas sekvi la ekzemplon de nederlanda D(emokratoj 19)66, kiu abandonis siajn ĉefajn principojn (referendumoj kaj elektita municip-estroj) nur por partopreni en registaro – kaj tiel ĉasis voĉdonantojn al populistaj fipartioj

                  Ŝato

    1. Jes, mi jam legis tiun paĝon, sed bedaŭrinde ĝi ne bone respondas al miaj demandoj. Mi ankaŭ bedaŭras ke la paĝo estas tiel malnova, kial neniu ĝisdatigis ĝin?

      Alia demando, kial ne estas informo ĉe la retejo pri la voĉdonado en majo? Ĉu EDE ne estas preta?

      Ŝato

  12. Saluton,

    Cxu EDE estas vere esperantapolitikpartio ? Mi dirus jes kaj ne. Jes cxar kompreneble pluraj edeanoj sinpostulas kiel esperantistoj. Kaj ne, mi konas edeanojn kiuj diras ke ili ne estas esperantisto. Kaj fine multaj kiuj vocxdonis por EDE tute ne lernis la internacian lingvon. Sed ili subtenis la programon (kiu estas redoni la parolon al euxropaj civitanoj por plifortigi demokration en Euxropo). Lucien Bresler, kandidato por EDE Francio)

    Ŝato

  13. Mi tute konsentas kun vi, Roberto. Mi memoras vidi baloton por Esperanto kiam mi voĉdonis en la lasta eŭropa elekto. Mi trovis ĝin stranga, kaj mi tute ne plaĉis.Ĉi tiu venonta elekto estas kritika. Ĉiu voĉdono estas grava. Mi certe ne perdos mian voĉdonon pri Esperanto kiam multe pli gravaj aferoj estas en ludo.

    Ŝato

  14. Hodiaŭ vendrede matene, la listestro de la franca EDE iris al la franca interna ministrejo por deponi liston por la EU-balotoj de 40 francinoj kaj 40 franc(iĉ)oj, sume 80 esperantistoj. Ĉifoje estas pli da financa kaj homa subteno ol dum la pasintaj fojoj, kiam parto de la kandidatoj ne estis e-istoj.
    La listestro estas instruisto pri teknologio en lernejo de 16-18-jaruloj kaj handikapulo, li moviĝas en sporta rulseĝulo. La viclistestro estas parizanino kiu jam plurfoje argumentis en televido por Esperanto.

    Post tiu unua administra paŝo, oni nun alvokas ĉiujn francajn e-istojn glui la balot-afiŝojn de EDE sur la oficialajn afiŝtabulojn,kiuj ekzistas en ĉiuj kvartaloj kaj kiujn rigardas la voĉdonantoj por elekti, por kiu voĉdoni

    Ŝato

  15. Jen la ĉi-jara reklamfilmo de EDE-FR en la franca lingvo:

    Ne hezitu diskonigi la reklamfilmon, ankaŭ por plialtigi la spekt-nombron ĉe jutubo.
    Jen ĝia traduko.
    _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _

    La eŭropaj civitanoj batalis por demokratio kaj paco.

    La revo pri unuiĝinta Eŭropo povus realiĝi.

    Sed kiel interkompreniĝi kaj komuniki per 24 oficialaj lingvoj ?

    Kiel fini tiujn diskriminaciojn, kiujn fispertas multaj eŭropanoj ?

    Post forigo de landlimoj, ni forigu la lingvan barilon !

    Jes, sed mi ne ŝatus ke oni trudu al mi apartan nacian lingvon !

    Do ni fine ebligu al eŭropanoj komuniki per komuna lingvo kiu respektas ĉiun lingvon kaj ĉiun kulturon.

    La mondo kaj Eŭropo disponas je tia trezoro : Esperanto estas komuna egalrajta lingvo, preciza kaj sen esceptoj.

    Ĝi apartenas al neniu popolo, do ĝi apartenas al ĉiuj.

    Pli kaj pli da eŭropanoj lernas esperanton senpage ĉe interreto.

    Ĉar ne estas gramatikaj esceptoj, Esperanton oni lernas 8 ĝis 10 foje pli rapide ol naciajn lingovjn.

    Ĝi estas uzata por debati, labori, fari projektojn kaj organiziĝi…

    Laŭ la esploristo Albert Jacquard oficiala ekuzado de esperanto kiel komuna lingvo estos decida elpaŝo por konstruado de Eŭropo.

    Ni do petu ke esperanto estu instruata al ĉiuj eŭropaj infanoj.

    Por ke ĉiuj eŭropanoj povu interkompreniĝi kaj konstrui civitanan Eŭropon, Eŭropon morgaŭan.

    Liked by 1 persono

      1. kiel mi jam diris aliloke, la filmeto ne estas malbona se oni volas informi homojn pri Esperanto. Kion mi bedaúras estas ke ĝi diras NENION pri aliaj manieroj plidemokratiigi la EU-on

        Ŝato

        1. Dum la pasintaj balotoj 2009 kaj 2014, kaj en la regula komunikado al francaj amaskomunikiloj, “EDE France” parolas pri aliaj politiklaj aferoj ol Esperanto. En la balotoj 2004 kaj 2019, ĝi parolas precipe pri Esperanto. En 2019, ĉirkaŭ Brexit, ĝi elektis kuntekston de miltito kaj konstruado de EU. Paroli pri aliaj manieroj plidemokratiigi EU-n, diluas la mesaĝon pri Esperanto. Simile faris aliaj etaj partioj, ekz la animalista.

          La supra balotafiŝo estas gluata sur ĉ. 3 mil balotpaneloj. Ĝi tiom plaĉis al normalaj francaj e-istoj, t.e. ne-EDE-aktivuloj, ke ili pretis helpi glui.

          Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s