Mi estas la sola mask-portanto ĉe kontraŭ maska protesto

Estas pli da flagoj ol maskoj ĉi tie, kvazaŭ ni ne scias en kiu lando ni loĝas. Fakte el la 50-100 homoj en la protesto, mi estas la sola kiu portas vizaĝ-maskon. Ili levas standardon “Nur sklavoj portas maskojn”. La virino kun la mikrofono parolas pri libereco. Ial ŝi krias sian subtenon por la IRA, terorista grupo kiu neniel rilatas al la kronviruso. Tri policistoj (portante maskojn) venas al la parolanto sed ŝi krias laŭte per la mikrofono por ke neniu povas aŭdi ilin. La tuta amaso sekvas ŝin kaj krias ke ili ne agnoskas la policon.

Legi plu “Mi estas la sola mask-portanto ĉe kontraŭ maska protesto”

Ĉu Monato estas aboninda?

Unu el la plej gravaj revuoj en Esperantujo estas “Monato”, la ĉiumonata internacia gazeto pri politiko, socio kaj kulturo. Ĝi celas diskuti la gravajn temojn ĉirkaŭ la mondo el loka vidpunkto, ĉar ĉiu korespondanto raportas pri sia propra lando. Alia grava regulo por la gazeto – ĝi estas “per” Esperanto ne “pri” Esperanto. Esperantujo jam havas sufiĉe da gazetoj kun movada informo, indas ankaŭ diskuti aliajn temojn.

Sed ĉu Monato estas bona gazeto? Ĉu ĝi estas leginda, ĉu ĝi donas valoran informon pri la mondo? La ideo de internacia socia kultura revuo certe estas bona, sed ĉu la realeco plenumas la potencialon? Ofte esperantistoj subtenas projekton nur ĉar ĝi estas en Esperanto kaj ne atentas pri la kvalito. Mi tute konsentas ke Esperantujo bezonas internacian novaĵan gazeton en nia lingvo, sed ĉu la artikoloj estas bonverkitaj? Se Monato uzus alian lingvon, ĉu oni ankoraŭ legus ĝin? Aliavorte, ĉu indas aboni al Monato? Legi plu “Ĉu Monato estas aboninda?”

Ĉu virinoj gajnas pli malaltan salajron pro diskriminacio?

Feministoj opinias ke virinoj suferas en moderna socio pro seksa diskriminacio kaj unu el la plej grandaj problemoj estas ke virinoj gajnas pli malaltan salajron ol viroj. Sed konservativuloj kontraŭas tiun ideon kaj ili opinias ke la diferenco temas ne pri diskriminacio sed pro la agoj kaj decidoj de virinoj. Ili opinias ke viroj laboras pli longe, havas pli bonan edukadon, havas pli da sperto kaj elektas pli bonpagitan laboron (eĉ se ĝi estas pli danĝera). Do, kiu pravas? Ĉu la ekonomio diskriminacias kontraŭ virinoj aŭ ĉu ĝi ĝuste traktas la valoron de virinoj? Legi plu “Ĉu virinoj gajnas pli malaltan salajron pro diskriminacio?”

Ni ne bezonas esperantistan politikpartion

Esperantujo estas kiel granda domo kun multaj ĉambroj kaj oni ĉiam eltrovas novajn kaj malkutimajn aferojn. En unu el la ne bonaj konataj ĉambroj estas tre neatendita afero – esperantista politikpartio kiu celas disvastigi Esperanton. Mi estis tre surprizita kiam mi unue aŭdis pri tio, sed ankaŭ kurioza ĉar mi havas grandan intereson en politiko. Ĝi nomiĝas Eŭropo – Demokratio – Esperanto (EDE) kaj la partio partoprenos la voĉdonado por la eŭropa parlamento ĉi-jare. Legi plu “Ni ne bezonas esperantistan politikpartion”

Feminismo ankaŭ helpas virojn

Feminismo ne estas la plej populara temo, ĉefe inter viroj. Multaj opinias ke ĝi estas ideologio nur por virinoj kaj ne profitas virojn. Iuj tre malŝatas aŭ eĉ malamas ĝin kaj opinias ke ĝi estas kontraŭvirismo kiu celas helpi virinojn per la malhelpado de viroj. Oni diras ke feministoj malamas virojn kaj opinias ke ili estas malbonuloj kiuj kaŭzas ĉiujn problemojn en la mondo. Oni ofte opinias ke unu genro nur profitas se la alia malprofitas. Legi plu “Feminismo ankaŭ helpas virojn”

Ĉu la skota “lingvo” vere estas lingvo?

Esperantistoj amas lingvojn kaj eĉ pli malgrandajn minoritajn lingvojn. Ni ŝatas subteni lingvojn kiujn aliaj homoj nur mokas kaj ignoras. Sed oni povas troigi. Eblas trolaŭdi lokajn dialektojn kaj  trograndigi ilin. Ĉiuj lingvoj havas regionajn diferencojn kaj urboj kie oni havas aliajn akĉentojn kaj lokajn vortojn. Sed sensencas diri ke tiuj regionaj diferencoj estas apartaj lingvoj. Unu ekzemplo estas la skota “lingvo”. Legi plu “Ĉu la skota “lingvo” vere estas lingvo?”

Nigra 47 – Filmo pri la plej senespera epoko en la historio de Irlando

La granda malsatego inter 1845 kaj 1850 en Irlando estis kalumnio de malespero, malĝojo kaj morto. El la popolo de 8 miliono, ĉirkaŭ unu miliono mortis kaj unu miliono elmigris al Britio kaj Usono. Ĝi profunde ŝanĝis la landon rilate al lingvo, kulturo kaj socio. Eĉ hodiaŭ, iuj parolas amare kaj kolere pri la temo. Kaj nun ĝi estas la temo, por la unua fojo, de filmo. Legi plu “Nigra 47 – Filmo pri la plej senespera epoko en la historio de Irlando”

Kial mi protestis kontraŭ la Papo

La unua fojo iu Papo iam vizitis Irlandon estis en 1979 kiam Johano Paŭlo la 2-a venis. Ĉi tiu estis grandega okazaĵo, kaj oni diras ke pli ol unu miliono homoj ĉeestis la meson en la ĉefurbo. Tiam la katolika eklezio ankoraŭ estis tre forta, preskaŭ ĉiuj estis katolikoj kaj la leĝoj akordas kun katolikismo. Samseksemeco, divorco, abortigo kaj kontraŭkoncipaj estis malpermesitaj kaj la eklezio eĉ havis liston de malpermesitaj libroj kiujn oni ne rajtis aĉeti. La du irlandaj pastroj apud la Papo dum la meso estis tre famaj – pastro Michael Cleary kaj episkopo Eamon Casey.

Dum la 1990-oj, oni malkovris ke ambaŭ sekrete havis amrilatojn kun virinoj kaj eĉ havis infanojn. Legi plu “Kial mi protestis kontraŭ la Papo”

Mi estas Irlandano sed mi kontraŭas la unuiĝon de Irlando

Dum jarcentoj, la revo de naciistoj en Irlando estis 32 graflanda unuigita Irlanda Respubliko, kie la tuta insulo estos unuiĝinta kaj sendependa de Britio. Teorie, ĉiuj irlandaj politikaj partioj subtenas ĉi tiun revon, eĉ se ili estas senpovaj por aktualigi ĝin. Laŭ la packonsento de 1998, unuiĝo nur okazos se la plimulto de la loĝantoj de Nord-Irlando voĉdonas tiele. Ĝis nun, ne estas plimulto, sed ĉar katolikoj havas pli altan naskokvanton, la katolika loĝantaro preskaŭ egalas al la protestanta loĝantaro kaj baldaŭ supreniros. Pro tio, homoj ekpensas ke unuiĝo ne plu estos nur revo.

Tamen, kvankam mi estas Irlandano, mi ne sentas patriotismon aŭ ĝojon pri la ideo de unuigita Irlando. Fakte, se mi iam voĉdonos pro la elekto, mi kontraŭos. La ideo de unuigita Irlando timigas kaj malesperigas min, kaj la tuta afero povus bankrotigi la ŝtaton. Unuigita Irlando kaŭzos pezegajn impostojn, grandegan ŝrumpon de ŝtatservoj, publika perturbo kaj eble eĉ reveno de la perforto de la tiel nomata “Ĝenoj”. Legi plu “Mi estas Irlandano sed mi kontraŭas la unuiĝon de Irlando”