Jen kial vi aliĝu al UEA kaj TEJO

Verŝajne vi jam aŭdis pri la Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Sed eble vi estas komencanto, kiu nur konas la nomojn kaj ne scias kion ili faras. Aŭ eble vi estas esperantisto dum jaroj sed ankoraŭ ne scias kion ili faras aŭ kial indas membriĝi. Do jen artikolo pri la avantaĝoj de membreco kaj rekomendo por aliĝi.

(Mi parolos pri la du organizoj kune ĉar ili funkcias simile kaj havas la saman celon, eĉ se la metodoj ne estas la samaj. Por junuloj kiel mi, ne eblas membriĝi en nur unu, oni devas aliĝi al ambaŭ.)

La unua kialo por aliĝi estas ke se vi volas subteni Esperanton, aliĝi al UEA/TEJO estas la plej bona metodo. Kompreneble, ili ne estas la solaj esperantistaj organizoj, sed ili estas la plej grandaj kaj plej gravaj. Ili organizas la plej grandan esperantan kongreson – la Universala Kongreso, kaj la plej mojosan – la Internacia Junulara Kongreso. Kaj ĉiuj membroj ricevas rabaton al la kongresoj, do ili pagas malpli. La organizoj ankaŭ subtenas (per mono kaj sperto) multajn aliajn renkontiĝojn, tro multaj por nomi ĉiujn. Renkontiĝoj estas la kerno de Esperantujo, tie oni ne nur uzas la lingvon, oni vivas en ĝi, oni enprofundiĝas. Tie mi ridis, babilis, diskutis, drinkis, sopiris al belulinoj, trovis novajn amikojn kaj kreis bonajn memoraĵon per la lingvo. Sen la renkontiĝoj, Esperantujo estus malbunta kaj malvigla komunumo. Eble sen ili, mi perdus intereson en la lingvo kaj kabeus. Renkontiĝoj ekzistus sen UEA/TEJO, sed ne estus tiel grande aŭ tiel bone.

10806301_10152663398403577_868090403321548754_n

Do se vi volas uzi Esperanton, aliĝi al UEA kaj TEJO estas la plej bona metodo ĉar ili helpas rilate al preskaŭ ĉiuj partoj de la movado. Ili subtenas nian kulturon kaj kreskigas ĝin rilate al muziko, literaturo, historio, esplorado ktp. UEA eldonas librojn kaj havas la plej grandan librovendejon en Esperantujo, ĝi konservas la historion de la movado, ekzemple per la biblioteko de UEA, kiu enhavas multajn dokumentojn kaj malnovajn librojn. UEA havas tro multaj da fakaj asocioj por listigi, sed vidu ĉi tie, estas asocio pri preskaŭ ĉia ajn temo. UEA havas aliĝintajn landajn asociojn el 72 landoj kaj TEJO havas el 46 landoj. La ekzisto de internacia organizo multe helpas kunigi tiujn landajn asociojn.

14370429_10154546286749732_2002518706039751460_n

La organizoj ankaŭ faras la gravan laboron por reprezenti esperanton dum internaciaj kongresoj. UEA reprezentas la lingvon ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kaj eĉ konvinkis ilin akcepti rezolucion subtenante de Esperanto en 1954 kaj 1985. TEJO aktive partoprenas diskutojn pri lingva justeco ĉe kunvenoj kiel la forumo junulara eŭropa.

kontakto6_2018.pdf

Ĉiuj membroj de UEA povas elekti ricevi la gazeton Revuo Esperanto gazeto pri, nu, ĉio en la movado. Aperas artikoloj pri renkontiĝoj, intervjuoj, vivspertoj, libroj, muziko, poezio kaj prozo. Mi ĝuas legi ĝin kaj senti min parte de granda tutmonda movado. Membroj de TEJO ricevas ties gazeto Kontakto kiu nur iomete parolas pri la movado, sed ĉefe pri mondaj soci-kulturaj aferoj kio povas esti io ajn.

januara19reta.pdf

Eble vi aŭdis pri la fama Pasporta Servo, per kiu oni povas vojaĝi trans la mondo kaj gasti senpage ĉe esperantistoj? Sed ĉu vi scias ke estas TEJO kiu prizorgas ĝin? Ĉu vi scias ke vi povus labori por TEJO kiel volontulo? Ĉiujare, (danke al la subteno de la Eŭropa Unio) 3 homoj laboras dum unu jaro en la centra oficejo kaj uzas esperanton kiel la laborlingvo. Ili ricevas iom da mono, ne plena salajro sed sufiĉe por loĝi, manĝi kaj bazajn aferojn. Ili laboras rekte por la movado kaj partoprenas tre unikan sperton. TEJO ankaŭ faras trejnadon pri aktivismo, egalaco kaj aliaj gravaj aferoj.

39442628_10156642826264732_6063236049369300992_n
Komunaj ni estas fortaj

Ili ne estas perfektaj organizoj kaj ili certe havas kritikantojn. Libera Folio kelkfoje raportis pri problemoj rilate al organizado kaj financo. Sed ne aliĝi ne solvos tiujn problemojn, fakte ĝi nur pli grandigos la financan problemon. Neniu organizo estas perfekta kaj la bona estas multe pli granda ol la malbona.

Sed kiel aliĝi? Iru al la retejo de UEA kaj plenigi ĉi tiun formularon. Se vi aĝas malpli ol 35 jaroj, vi aŭtomate ankaŭ membriĝas en TEJO. Se vi aĝas pli ol 35, sed volas subteni TEJOn, vi povas iĝi patrono de TEJO. La kotizo de membreco dependas de via loĝlando kaj estas 5 kategorioj kiuj rilatas al la GDP de la lando. Ju pli riĉa via lando, des pli multe vi pagas. Ekzemple, la kotizo por baza membreco por Irlando estas 44 eŭroj (nur 3.6 eŭroj monate) sed por Slovakio estas nur €27 eŭroj, por Libano estas €14 kaj por Barato estas nur €2 eŭroj. Sed tio nur estas la prezo se vi aĝas pli ol 25, se vi aĝas inter 20 kaj 25, vi pagas nur duonon. Se vi aĝas malpli ol 20, vi pagas nur kvaranon (do €11 estas la plej alta prezo por adoleskantoj).

Baldaŭ post mi esperantiĝis, mi membriĝis en UEA kaj TEJO. Por mi, la decido estis klara kaj memevidenta. Mi lernis esperanton por aliĝi al internacia komunumo kun unika kulturo. UEA kaj TEJO estas la kolonoj de Esperantujo, ili multe subtenas kaj kontribuas al nia movado. Internacia lingvo bezonas internacian organizon por kunigi homojn el la tuta mondo. Tial mi daŭre estas membro, ne pasive sed ankaŭ aktive kiel komitatano kaj per tiu ĉi artikolo, kiu espereble konvinkis vin aliĝi.

2 pensoj pri “Jen kial vi aliĝu al UEA kaj TEJO

  1. Bonege Robert! La nuna kotiztabelo eĉ estas multe pli favora por esperantistoj el multaj landoj kiuj volas aliĝi al TEJO/UEA… tutcerte la sola formo por kontribui ne estas aliĝo sed ju pli da membroj despli da ektivuloj. Vi povus aldoni plian raporton pri IJK aŭ pri agadkampoj de TEJO, tio estus mojose! Kiel ĉiam estas plezuro legi vian blogon.

    Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s