Kial ni eksigis estraranon de TEJO

Okazis tre grava, historia kaj eble eĉ unika momento dum la komitatkunsido de TEJO, dum JES je la 31a de decembro. La komitato voĉdonis por eksigi la estraranon pri merkatiko, Arturo Crespo (mi ne scias ĉu iu alia estrarano iam estis eksigita). Sed kial kaj kiel ĝi okazis? Mi hezitis verki ĉi tiun artikolon ĉar ĝi ja estis polemika decido kaj iuj homoj forte kontraŭis ĝin. Jam aperis artikolo en Libera Folio kiu mallonge traktis la aferon, sed ne plene. Multaj homoj kiuj ne ĉeestis, ne komprenas kion okazis kaj petis ke mi klarigu. Legi plu “Kial ni eksigis estraranon de TEJO”

Kial ni bezonas la Eŭropan Union

Post kelkaj tagoj, la homoj de Britio voĉdonos ĉu ili foriros de la Eŭropa Unio, tre grava decido kun grandaj efikoj. Kvankam mi estas Irlandano kaj ne rajtas voĉdoni, la decido tre rilatas al Irlando kaj mi mem. Krom la detaloj de la voĉdono (ĉu Britio ankoraŭ estos membro de la komuna merkato kaj ĉu ĝi ankoraŭ devos sekvi EU-regulojn) kaj politikaj ironioj (la samaj homoj kiuj kontraŭis sendependecon por Skotlando, nun diras la saman argumenton por foriri de la Eŭropa Unio) mi pensas ke taŭgas diskuti la EU ĝenerale kaj trovi ĉu ĝi plibonigas Eŭropon aŭ ne. Legi plu “Kial ni bezonas la Eŭropan Union”