Miaj pensoj pri IJK kaj UK 2016

Ĉi-jare mi partoprenis kaj IJK (Internacia Junulara Kongreso) en Pollando kaj UK (Universala Kongreso) en Slovakio. Mi filmis dum ambaŭ renkontiĝoj por kapti la etoson kaj por novuloj kiuj neniam partoprenis kaj ankaŭ por ekskongresanoj kiuj volas rememori la renkontiĝon. Multaj Esperantistoj en la interreto neniam partoprenis ĉi tiujn renkontiĝojn do mi volis montri ĝin al ili. Multaj Duolingo-lernantoj versaĵne ne scias kio okazas dum renkontiĝojn, do mi volis allogi ilin.

Honeste, filmado ne estas mia fako kaj mi ne scias multon pri ĝi. Mia filmilo ne havas altkvaliton kaj mi ne havas karismon (mi ne estas Evildea). Mi ankaŭ pensas ke jam estas sufiĉaj da filmetoj de intervjuoj kiuj demandas la samajn demandojn (de kie vi estas? Kial vi lernis Esperanton?). Do anstataŭ babili aŭ intervjui homojn, mi simple volis kapti momentojn de la kongresojn senkomente.

 

 

Do kiel estis IJK? Tiu estas malfacila demando ĉar tiom multe okazis ke mi ne povas renkonti ĉion. Sed estas unu neforgeseblaĵo pri la evento: la organizado estis terura. Mi ne volas plendi aŭ vundi la organizantojn (ili ja estas bonaj homoj), sed la misorganizado estis neignorebla. Programlibro neniam aperis dum la kongreso, do oni neniam sciis kio okazus ĝis la komenco de la tago mem. Tiu estis granda problemo ĉar homoj ofte volas dormi post nokto da festado, sed ili ne sciis ĉu ili maltrafus interesajn programojn. Eĉ prelegistoj ne sciis kiam ili prelegus. La prelegoj ĝenerale ankaŭ ne estis interesaj.

Mi prelegis por la unua fojo en Esperantujo. Mia prelego estis “Kial Irlandanoj ne parolas Irlande?” bazita sur mia blogero. Ĝi okazis dum la lasta nokto kiam ĉiuj estis lacaj kaj malmulte homoj venis al la kongresejo. Mi timis ĉu iu venus aŭ ĉu mi misparolus (oni ofte diras ke mi havas fortan irlandan akĉenton). Mi iam nervoziĝis kaj parolis rapide, sed saĵnis ke mi sukcesis. Multaj homoj venis kaj multaj demandis min pri la temo.

Estis kelkaj aliaj organizaj problemoj kiel la koncertoj, aŭ manko da koncertoj. Dum la tuta semajno nur estis du koncertoj, La Perdita Generacio la last nokto, kaj ĴeLe (kiuj ludas dum ĉiuj renkontiĝoj mi iam partoprenis) kaj pola kantisto alia nokto. La aliaj noktoj ni simple babilis en la trinkejo kaj iam estis diskejo sed ne ĉiam dĵ (Gunnar kompreneble ludis unu nokton). Fakte ni ĉeestis la saman trinkejon ĉiunokte kiuj estis iom laciga eĉ se ĝi estis tuj apud mia loĝejo. La kultura manĝaĵa festo ankaŭ fuŝis ĉar ni promenis al la mezo de la urbo posttagmeze sed post la festivalo nenion okazis. Do ni sidis atendante por kelkaj horoj aŭ disigis serĉante vespermanĝon.

Legante, oni versaĵne pensas ke mi malamis la kongreson kaj ĝi estis tute fuŝa. Sed male, mi havis bonegan tempon. Kiel? Por mi, la plej grava kaj plej bona parto de Esperantujo ne estas la prelegoj aŭ la organizado, sed la homoj. Se la homoj estas bonaj, la renkontiĝo estas bona. Kaj la homoj dum IJK estis bonegaj. Estis multe homoj mi jam konas sed ankaŭ multaj novaj amikoj. Mi trinkis, babilis kaj amuziĝis en la trinkejo ĝis la 3a matene preskaŭ ĉiunokte kaj ĝis la 5a pli ol unu nokto (aŭ mateno?).

Estas interesa kompari la pasinta IJK en Wiesbaden kun la ĉi-jare. Wiesbaden estis tre bona organizita, estis multaj interesaj prelegoj, la koncertoj estis bonegaj, la kongresejo estis en unu loko – ne dise ĉirkaŭ la urbo ktp. Sed mi ĝuis Vroclavon la saman kiel Wiesbaden. Eĉ kun la misorganizo, mi certe refarus Vroclavon denove.

 

 

Post IJK, mi iris al UK en Nitro, Slovakio. UK estas la malo de IJK, kaj multe pli serioza kaj maljuna. Mi helpis organizi ĝin (kiel volontulo de E@I) kaj ankaŭ volontulis dum la kongreso. Tiu signifas ke mi fakte spertis malmulte de ĝi ĉar mi devis labori pli malpli la tutan tagon. Do mi nur vidis unu prelegon dum la tuta semajno. Anstataŭ mi zorgis sakojn antaŭ la libroservo kaj aĉetigis homojn ĉe la giĉeto. Sed almenaŭ mi povis festi dum la nokta programo.

Kvankam UK ĝenerale estas plenaj da maljunuloj (la averaga aĝo estis 67) la junulara programo estis tre bona. Oni diris ke estis 200 junuloj (la kongreso entute havis duono de la numero de la 100a en Lille). Estis prelegoj kaj ludoj dum la tago kaj koncertoj kaj diskejoj dum la nokto. La koncertoj estis nekredeble bonegaj ambaŭ la esperantaj kaj la slovakaj (la nacia vespero estis nekredeble bonkvalite). Estis multe pli junuloj ol kutime kaj estis kvazaŭ ni havis IJKeton dum la kongreso. Mi ne drinkis kaj festis tiel kiel dum IJK, sed mi maltrafis la solenan fermon ĉar mi drinkis ĝis la 5a en la matene antaŭe.

La kongreso estis bona organizita sed ne ĉar mi estis organizanto. Fakte multe da la antaŭkunsidoj okazis en la slovaka, lingvon ne komprenas min, do mi rigardis la muron kaj plafonon. La urbo multe helpis kaj montris esperantajn flagojn sur ĉiuj lummastoj en la ĉefstratoj. La lasta tago estis granda manifestacio tra la stratoj de Nitro kiun estis granda sukceso. Estis tamburistaro kaj multege da homoj, do mi penis ke ni donis bona impreso. La futbalmatĉo estis tre bona kaj ni preskaŭ gajnis, kiun estis multe pli bona ol la hontindaj malvenkoj de pasintaj jaroj. Mi ankaŭ faris kaj sukcesis la KER ekzamenon je la nivelo C1! Mi eĉ trovis kvin Irlandanojn kaj por la unua fojo mi ne estis la sola Irlandano en Esperantujo.

 

 

Mia nuntempe laboro estas alŝuti filmojn de UK al la jutuba kanalo. Se vi volas rigardi la prelegojn aŭ koncertojn iru ĉi tien.

Komenti