Mia somero de Esperanto 2015

Mi memoras kiam en 2015 mi sidis en oficejo kaj tre enuis. Mi havis bonpagitan postenon sed la laboro estis tre teda kaj senutila. Mi sidis en ĉambro kun nur unu alia stranga viro kaj parolis kun neniu alia dum la tuta tago. La solaj konversacioj estis liaj strangaj rakontoj kiuj daŭris senfine kaj sencele. La laboro estis tiel baza ke simio povus fari ĝin, temis pri forgesitaj (kaj verŝajne forgesotaj) dokumentoj. La laboro estis provizora do baldaŭ mi devus reserĉi laboron. Mi havas mian tutan vivon por enua laboro, tiam mi volis vojaĝi.

Do mi plenigis tiun someron per Esperanto. Dum kvin semajnoj mi vivis kaj vojaĝis tra Esperantujo, partopreninte SES, UK, IJK kaj IJS. Mi nur eklernis la lingvon unu jaro antaŭe kaj nur jam partoprenis SES, la aliaj renkontiĝoj estis novaj spertoj por mi. Danke al mi taglibro, mi povas rakonti mian aventuron al vi nun. Legi plu “Mia somero de Esperanto 2015”

Advertisements

Miaj pensoj pri IJK kaj UK 2016

Ĉi-jare mi partoprenis kaj IJK (Internacia Junulara Kongreso) en Pollando kaj UK (Universala Kongreso) en Slovakio. Mi filmis dum ambaŭ renkontiĝoj por kapti la etoson kaj por novuloj kiuj neniam partoprenis kaj ankaŭ por ekskongresanoj kiuj volas rememori la renkontiĝon. Multaj Esperantistoj en la interreto neniam partoprenis ĉi tiujn renkontiĝojn do mi volis montri ĝin al ili. Multaj Duolingo-lernantoj versaĵne ne scias kio okazas dum renkontiĝojn, do mi volis allogi ilin. Legi plu “Miaj pensoj pri IJK kaj UK 2016”

Mia vivo kiel Esperanto-volontulo

Dum la Kristnaskaj ferioj, mi revenis hejmen kaj renkontis kelkajn amikojn kaj ili demandis min kion mi faras nuntempe. “Nu,” mi diris, “mi laboras en Esperanto-oficejo.” Ili tute ne povis kompreni min. Kio estas Esperanto? Kial iu volus paroli ĝin? Kial ne paroli la anglan, la lingvo de ĉiuj en la mondo? Ĉu Esperanto eĉ estas vera lingvo? Ĉu mi freneziĝis? Legi plu “Mia vivo kiel Esperanto-volontulo”