Post kelkaj tagoj, la homoj de Britio voĉdonos ĉu ili foriros de la Eŭropa Unio, tre grava decido kun grandaj efikoj. Kvankam mi estas Irlandano kaj ne rajtas voĉdoni, la decido tre rilatas al Irlando kaj mi mem. Krom la detaloj de la voĉdono (ĉu Britio ankoraŭ estos membro de la komuna merkato kaj ĉu ĝi ankoraŭ devos sekvi EU-regulojn) kaj politikaj ironioj (la samaj homoj kiuj kontraŭis sendependecon por Skotlando, nun diras la saman argumenton por foriri de la Eŭropa Unio) mi pensas ke taŭgas diskuti la EU ĝenerale kaj trovi ĉu ĝi plibonigas Eŭropon aŭ ne.
Unu el la plej gravaj aspektoj de la EU estas la komuna merkato, kie ĉiuj membraj ŝtatoj povas eksporti kaj importi varojn unu de la alia. Nu, ekonomikistoj apenaŭ iam ajn konsentas, sed libera interŝanĝado estas preskaŭ la sola afero pri kiu ili konsentas. Preskaŭ ĉiuj ekonomikistoj konsentas ke libera interŝanĝado (precipe inter similaj evoluaj landoj) estas profita por ĉiuj kaj avertas ke se oni forlasus la EU, tiu malhelpus la ekonomion. Irlando sekvis la protektisman vojon ĝis la 1960-aj kun fiaska resulto ĉar ni simple estas tro malgranda insulo por mem produkti ĉion. Interŝanĝado estis granda parto de la pligrandegiĝo de la ekonomio dum la 90-oj, precipe kun Eŭropo.
Pli kontesta ol la libera movado de varoj, estas la libera movado de homoj. Fakte, granda parto de la malŝato de la Eŭropa Unio estas pro malŝato de enmigrantoj. Multaj homoj pensas ke por ĉiu posteno kiun enmigranto havas, tiu signifas unu malpli por indiĝeno. Tamen, ekonomikistoj konsentas ke je la plej malbona kazo, enmigrado estas neŭtrala kaj verŝajne tre bona por la ekonomio. Enmigrantoj ne nur estas laboristoj, ili ankaŭ estas aĉetantoj kaj kreas laboron kiam ili aĉetas loĝejojn, vestaĵojn, manĝaĵojn ktp. Ili ofte havas lertojn kiujn indiĝenoj ne havas kaj la averaĝa enmigranto havas pli altan universitatan diplomon ol indiĝeno.
La bezono por la Eŭropa Unio estis tre klara dum la rifuĝa krizo. Neniu lando povas solvi ĉi tiun krizon sole, ĉar la landoj devas labori kune. Se ĉiu lando agas sole kaj provas eviti la problemon, la rezulto estas landoj kiel Libano, Turkio, Grekio (kiu jam havas krizegon) troŝarĝitaj de rifuĝintoj, dum riĉaj landoj kiuj kapablas trakti la problemon, faras nenion. La rifuĝintoj ne nur estas statistiko, ili estas homoj kiuj meritas la samajn rajtojn por pli bona vivo kiel ĉiuj de ni. Ili forfuĝas militon kaj malriĉecon kaj ne meritas esti elpelataj en tendaraĉon. La plej bona maniero trakti la krizon estas se ĉiu lando prenas proporcian kvanton da rifuĝintoj do ili havas pli bonan vivon kaj registaroj ne havas tro pezan ŝarĝon.
Ekstremaj naciistoj tra Eŭropo kolere kontraŭas ĉi tiun kompateman sistemon. Ekzistas multaj timigulaĉoj kiuj diras ke rifuĝintoj ŝtelos nian monon, bankrotigos la landon kaj detruos la Eŭropan kulturon. Estas maltrankvila kresko en bigoteco kaj iu kun malsama religio aŭ kulturo estas juĝata kiel primitiva kaj nekapabla vivi en moderna socio. Multaj homoj elektas egoistan naciismon kaj postulas ke registaro zorgu nur pri siaj propraj homoj eĉ se tio signifas ke homoj mortos pro manko de manĝaĵo kaj loĝejoj. La kresko de Faŝismo signifas ke la toleremo kaj kunlaboro de la Eŭropa Unio estas tre bezonataj.
Homoj ne maltrankviliĝas pri paco nuntempe ĉar ĝi ŝajnas tiom evidenta ke ne estas milito en la mezo de Eŭropo. Sed antaŭ la kreado de la EU, alia granda Eŭropa milito ŝajnis neevitebla. La EU faris multon por kunigi landojn kaj tiel sukcesis ke milito inter Britio, Francio aŭ Germanio iam estis konstanta parto de Eŭropa historio sed nun estas nepensebla. La EU ankaŭ estas barilo kontraŭ faŝista transpreno de iu Eŭropa registaro (pro tio ili estas tiom kontraŭ la EU). Diktatoreco aŭ subpremego de homaj rajtoj estas tute nepensebla en moderna Eŭropo ĉar la EU certe tuj haltigos ĝin. La registaro kiu provus, ĉiam estus blokata kaj sankciata de la aliaj landoj ĝis ĝi ne plu povus ekzisti.
La EU estas pli ol ekonomia interkonsento, ĝi ankaŭ estas institucio por promocii eŭropan kunlaboron. Ĝi faris pli ol iu ajn por konstrui komunan eŭropan identecon kaj kunigi homojn. Nu, tolereco eble ŝajnas evidenta afero, sed mi konas multajn homojn kiuj pensas ke la Germanoj estas senkoruloj, la Grekoj estas pigraj, la Rumanoj estas nefidindaj ktp. Multaj homoj en Irlando kaj Britio pripensas Eŭropon kvazaŭ ĝi estas alia kontinento kaj pripensas eŭropanojn kvazaŭ ili estas fremdaj kaj nekompreneblaj. La EU konstruis pontojn inter homoj kaj montris ke ni ĉiuj estas egalaj. Mi mem persone gajnis multe danke al la Eŭropa Volontula Servo kaj multaj amikoj tre ĝuis la Erasmus-programon. Sen ĉi tio, la mondo estus pli fermmensa kaj homoj estus pli izolataj kaj suspektemaj.
Homoj ofte forgesas la gravan rolon kiun la EU faris pri socialaj aferoj. Antaŭ Irlando aliĝis al la EU en 1973, edziniĝinta virino ne rajtis labori por la ŝtato kaj multaj aliaj komercoj. Nur pro EU-premo kaj reguloj virinoj ricevis la rajton al egala pago kaj protekado kontraŭ diskriminacio. Samseksemo estis malkrimigita pro juĝo de la Eŭropa Juĝejo de Homaj Rajtoj. Eĉ nuntempe, la EU premas la Irlandan registaron pro ĝia honta sinteno pri aborto kaj ne lasas ĝin kaŝi la problemon aŭ ignori ĝin. Ĝi certe estas polemika afero, sed estas bone ke iu staras por homaj rajtoj se la registaro ne faras.
La EU ankaŭ redisdonas riĉecon tra Eŭropo kaj traktas malriĉecon en malpli evoluintaj regionoj. Kompreneble, riĉaj homoj ne ŝatas impostojn kaj riĉaj landoj ne ŝatas EU-impostojn, sed Irlando gajnis mulegon danke al ĉi tiuj programoj. Ĝi helpis evoluigi la landon kaj ŝanĝi ĝin al riĉa kaj moderna lando. Ĉi tiuj programoj helpas malpliigi malegalecon sed ankaŭ pliriĉigas Eŭropon.
Nu kompreneble la EU ne estas perfekta aŭ sen problemoj. Ĝi povas esti tro burokrata, ne havi sufiĉe da travideblo kaj esti tro subtenema de liberaj merkatoj. Tamen, nia vivo certe estus malpli bona se ĉiu lando dividiĝus kaj agus sole. Antaŭ kelkaj semajnoj, mi iris al la Eŭropa Junulara Renkontiĝo ĉe la parlamento en Strasburgo, kie miloj da junuloj de la tuta kontinento venis kaj intermiksiĝis. Por la unua fojo, mi vere sentis min kiel Eŭropano kaj ĝuis la diversecon de homoj kunlaborante. La EU certe havas problemojn, sed estus granda eraro se ni perdus ĝin.
Mi samopinias kun la plejparto de via artikolo. Sed vi troigas la nuntempan povon de la EU. Kiam la EU diras ke lando ne respektas homajn rajtojn, la lando povas ignori tion sen tro da problemoj. Ekzemple, la franca kaj multe da landoj ne respektas transgenrulajn rajtojn, eĉ la EU klare diris ke ĝi estas problemon. Pli ĝenerale, la situacio rapide malpliboniĝas: la franca registaro pli kaj pli ofte malrespektas homajn rajtojn, kaj la naciismo kaj rasismo plifortiĝas. La registaro uzas artikolo 49.3 por preterpasi la debatadojn de leĝo, malpermesas pli kaj pli da aferoj, uzas policajn perfortojn por fortimigi nin manifestacii, ktp. La EU kaj la ONU diris ke la situacio en la franca estas zorginda; kaj nun? Nu, nenio grava okazis al la franca.
Bonvolu pardoni al mi la malĝojan tonon de ĉi tiu mesaĝo.
ŜatiŜati