La plej terura laborestro iam ajn

La vivo iam tiel strangas ke oni ne kredas ĝi ja okazas. Tiel teruras iuj aferoj ke oni volas ke ĝi ja ne okazas. Mia rakonto estas ambaŭ. Fakte, ĝi tiom strangas kaj malkutimas ke mi ne povas kredi ke ĝi ja okazis al mi.

La rakonto komenciĝas antaŭ du jarojn kiam mi trovis laboron en kafejo/restauracio kiel kelnero. La ekonomiaĉo estis terura kaj senlaboreco grandis do mi feliĉis trovi ian postenon eĉ ĉe malalta salajro. Lacigis la laboro, sed tiu kutimas kaj almenaŭ la kunlaborantoj estis afablaj. Ŝika estis la laborejo kaj multaj irlandaj famuloj manĝis ĉe ni. Unue, la laborestro saĵnis bona, laborema kaj iomete fanfaronema (laŭ li, li laboris pli ol 100 horojn ĉiusemajne kaj estis la laborestro de tri trinkejoj en Novjorko kiam li nur havis 21 jarojn). Do, ĝenerale ne saĵnis malkutima laborejo.

Ĝis sabato. La plej populara kaj plena nokto de la semajno, por ni laboristoj, la plej ŝtreca. Nur estis mia dua plena tago, sed mi pensis ke mi estis preta. Mi forte laborus, lernus kaj sukcesus. Venis kaj ekmanĝis la homoj, kaj demandis min la laborestro „Ĉu la problemon vi vidas ĉe tablo 3?“ Mi kontrolis, pensis, sed ne vidis ian problemon ĉe la familio manĝante sia manĝaĵo. Sed la laborestro ekkoleriĝis „Ĉu vi estas feka blindulaĉo? Akvon ili bezonas!“

Nur pli malboniĝis la nokto. Post mi donis la akvon, la laborestro minace kaj mallaŭte (do nur mi povis aŭdi) diris „Ĉu vi estas stultegaĉulo? Kial vi ne purigis tablon 6?“ Ĉi tiu ne estis unuopo okazaĵo sed konstante dum la tuta nokto. Ĉiufoje mi faris taskon, li insultis min. Se purigadon bezonis du tabloj, fekulo mi estis se mi faris la dekstran unue sed kaculo se mi faris la maldekstran unue. Se la unuan mi preparis, fiulo mi estis ĉar restis la duan, se la duan mi preparis, merdulo mi estis ĉar restis la unuan. Ne gravas kion mi faris, li fivortumis min.

Ĉiam estis la sama. Ĉiam rikanante, mokante, insultante. Ne nur la taskojn mi faris, sed ankaŭ mian personecon, mian identecon. Mi estis ne nur laboristaĉo, mi estis homaĉo. Ĉiam insultado kaj minacado. Li malbenis ke li maldunigus min, ke mi laboraĉis, ke mi estis tro malbona, tro stulta, tro malaltkvalita por labori ĉe lia restauracio. Horo post horo, insulto post insulto, sakro post sakro.

155531_stockup

La stranga afero estas ke mi ne volis perdi la postenon. Monon mi bezonis kaj malsukcesi mi ne volis, do post ĉiu fivortumado, mi promesis ke mi laboros pli forte, pli bone. Min li konvinkis ke stulta kaj senutila mi ja estis. Min mem mi kulpigis pro mia malkapableco, mia malrapideco, mia malforteco. Se mi nur pli bona laboristo mi estus, ne insultus min li.

Kompreneble, malfortigis min la konstante insultado. Mi tute timegiĝis, nervoziĝis kaj skuiĝis. Kiel hundo mi estis, kiu baton ĉiam timas. Malfacilas porti kelkajn telerojn samtempe, kaj eĉ pli malfacila kiam oni skuas kiel arbo dum forta vento. Ju pli min insultis, des pli mi skuis, ju pli min insultis.

Post la minacado, insultado kaj hontigado, la laborestro tuj ŝanĝiĝis al ĉarma kaj ĝentila homo kiu babilis and ridis kun la klientoj. Mi ne povas kompreni kiel, en la sama minuto, li povis esti kaj ĝentilulo kiu ridigis homojn kaj terurulo kiu voĉbatis min.

Sed la plej terura momento de la plej terura nokto okazis kiam faligis tranĉilon mi. Forigis la manĝilaron de tablo mi, kiam subite aperis apud mi la laborestro. Mi nervoziĝis kaj la tranĉilo falis brue planken. Silente, prenis la tranĉilon la laborestro kaj kuirejen ni iris. La tranĉilon li montris al mia vizaĝo kaj diris:

„Se vi iam faligis alian tranĉilon, mi metos ĝin en via feka gorĝo!“

Mi timegiĝis. Ĉi tiu ne estis simpla severa estro, ĉi tiu estis frenezulo, danĝerulo. Mi preskaŭ ekploris. Forkuri kaj kaŝi mi volis, sed mi ne povis. Mi devis daŭre servi la tablojn kaj esperu ke la nokto baldaŭ finiĝus. Paŭzon mi ne ricevis dum la tuta nokto kaj eĉ plendis la laborestro kiam mi trinkis akvon (li ne permesis ke la klientoj vidis tiajn aferojn).

Kompreneble, faligis teleron mi. Homon tiel kolera kiel la laborestro, mi neniam vidis. Honeste, baton mi atendis al mia vizaĝo. Anstatŭ nur voĉe batis li min. Se fuŝis mi unu pli fojo, ekplodus certe li. Li eĉ diris ke se mi faligis alian teleron, ne kolektu ĝin, sed forkuru el la restauracio kaj neniam revenu.

La plej stranga momento okazis ĉe la fino de la nokto, post la foriro de la klientoj kaj ni purigis la laborejon. Botelon da vino mi trovis kiun ankoraŭ enhavis eble unu aŭ du glasoj da vino. Demandis mi kion mi faru, ĉu mi forĵetu? Komencis respondi li sed haltis. Diris li „Ĉu vi scias kion vi faros?“ Alian insulton mi atendis. „Iru al la rubujejo kaj trinku ĝin. Trinku ĉion.“ Mi pensis ke eble li ŝercis aŭ trompis min, sed ne, li seriozis. Do, al la korto malantaŭ la restauracio mi eliris, trinkis de la botelo kaj pensis ’kion la fek okazas?’

Je mia suprizo, li diris ke mi laboros la sekvonta mateno (mi pensis ke li forĵetus min). Mi apenaŭ povis manĝi aŭ dormi anataŭ laborado. Mi fizike skuis kaj estis tute timega en la mateno, kiam mi eĉ pensis pri alia tago de laboro. Mi kaŝis de la laborestro la tuta tago kaj strebis ne eĉ staru proksime al li. Mi faris cirklon de la restauracio, irante al la kuirejo kaj la sidejo, simple por ke mi saĵnis okupita. Tiu tago sukcesis ĉar li nur fivortumis min kvin fojoj.

Sed mi ne povas labori en loko kiu timegigas min, do mi rezignis kaj devis denove serĉi laboron.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s