Ĉu Esperantujo bezonas ‘Ankaŭ Mi’ momenton?

Esperantujo estas la plej progresema kaj tolerema komunumo kiun mi konas, sed ĝi ne estas perfekta. Ĝi ja estas tre amikema kaj malferma loko, multe pli ol eĉ progresemaj okcidentaj landoj. La junulara movado principe estas tre respektema al diverseco kaj ne estas nur klubo de malmodernaj viroj. Ĉiuj transgenruloj kiujn mi konas, mi renkontis en Esperantujo, ĉar ĝi estas pli malferma kaj akceptebla ĉi tie. Oni ofte parolas pri la graveco de egaleco sendepende de nacieco, genro, samseksemeco kaj religio.

Tial ĝi estas tre seniluziiĝa kaj malespera kiam seksĝenado okazas. Legi plu “Ĉu Esperantujo bezonas ‘Ankaŭ Mi’ momenton?”

Jen kial vi aliĝu al UEA kaj TEJO

Verŝajne vi jam aŭdis pri la Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Sed eble vi estas komencanto, kiu nur konas la nomojn kaj ne scias kion ili faras. Aŭ eble vi estas esperantisto dum jaroj sed ankoraŭ ne scias kion ili faras aŭ kial indas membriĝi. Do jen artikolo pri la avantaĝoj de membreco kaj rekomendo por aliĝi. Legi plu “Jen kial vi aliĝu al UEA kaj TEJO”

Imagu se Esperantistoj havus nian propran valuton

Esperanto estas internacia lingvo, sed ĉu ni bezonas internacian valuton? Ĉe ĉiu kongreso, homoj venas el la malsamaj landoj por uzi komunan lingvon, sed ĉu ili ankaŭ povus uzi komunan valuton? Nuntempe estas granda kresko de ciferecaj monoj (interretaj valutoj) kiel bitmono kaj tiu pensigis min. Imagu se nia komunumo havus valuton. Legi plu “Imagu se Esperantistoj havus nian propran valuton”

Kiel Amikumu ŝanĝos Esperantujon

Kiel ĉiuj jam scias, Esperantistoj estas tre dise. Fakte tiu estas kutima plendo de ne-esperantistoj, kiel lingvo funkcias sen loko kie ĉiuj parolas? Kiel oni povas trovi aliajn esperantistojn? Tradicie, kluboj kaj kongresoj estas la respondoj, tie troviĝas esperantujo. Sed estas problemoj. Kongresoj nur okazas unufoje jare, ĉefe dum somero, ofte trans granda distanco. Oni bezonas monon kaj feritagoj de via laboro por partopreni. Kluboj estas pli facile atingebla sed havas la saman problemon, ĝenerale renkontiĝoj okazas nur unufoje monate kaj nur en la grandaj urboj. Do kion faru se oni nur volas babili iomete per Esperanto? Kion faru se mankas mono aŭ emo por granda vojaĝo al granda kongreso? Legi plu “Kiel Amikumu ŝanĝos Esperantujon”