Esperanto estas internacia lingvo, sed ĉu ni bezonas internacian valuton? Ĉe ĉiu kongreso, homoj venas el la malsamaj landoj por uzi komunan lingvon, sed ĉu ili ankaŭ povus uzi komunan valuton? Nuntempe estas granda kresko de ciferecaj monoj (interretaj valutoj) kiel bitmono kaj tiu pensigis min. Imagu se nia komunumo havus valuton.
(Ne klaras ĉu “ĉifromono” aŭ “cifereca valuto/mono” estas la ĝustaj vortoj, do mi uzos ambaŭ)
Kial ni bezonas valuton?
Fakte la internacieco de Esperantujo malfaciligas uzon de nacia valuto. Ekzemple, ĉe la Universala Kongreso, venas homoj el 60-70 landoj kun multegaj malsamaj valutoj. Estas vere malfacila por la organizantoj regi tiom da valutoj kaj se estus nur unu, tiu multege pli faciligus la aferon. Ĉiuj perdas monon pro la monŝanĝaj kotizoj do se estus internacia valuto ĉiuj savus monon. Revuo Esperanto fanfaronas ke ĝi havas abonantojn en 120 landoj, sed tiu signifas multaj valutoj. Kontakto listas sian prezon en 15 valutoj ĉe la unua paĝo de ĉiu numero. Kompreneble la kreado de la eŭro certe helpis malgrandigi la liston, sed ankoraŭ estas multaj.
Ĉi tiu ankaŭ povus subteni kreemajn esperantistojn. Verkistoj, muzikistoj, filmetistoj povas krei materialon kaj fortigi nian kulturon nur se la komunumo subtenas ilin. Sed bedaŭrinde, tre malfacilas gajni sufiĉe da mono por vivi per Esperanto kaj la plejparto de kreintoj estas volontuloj. Malfacilas donaci pro teknikaj problemoj, bankadministrado ktp do la afero estas komplika eĉ por malgrandaj sumoj. Imagu se anstataŭe, ĉiuj blogistoj kaj vlogistoj simple listigis sian kont-numeron ĉe la fino de la artikolo aŭ filmeto. Se oni ŝatis kaj volas subteni, oni povas facile alklaki la butonojn kaj tuj sendi monon por danki. Se ni havus nian propan valuton, oni ne bezonus kontroladon de bankoj aŭ longega atendo de la UEA konto. La plej bona parto estas ke oni povus sendi eĉ etajn sumojn, ekzemple nur 10 elcendo (aŭ eĉ 1). Se multaj homoj farus tion, entute estus granda sumo. Ĉi tiu “pagetoj” povus subteni kaj interligi nian komunumon.
Honeste, alia bona kialo por krei valuton simple estas ke tiu estus mojosa. Ĉu ne estus mojosa se ni havus nian propran monon? Kio estas Esperanto – lingvo kun flago, himno kaj valuto. Estus amuza havi nian sekretan monon kiun nur ni konas. Eĉ se homoj nur uzas ĝin por ŝajna ludo, tiu estus amuza miaopinie. Ĝi povus veki intereson el la ekstera mondo kaj allogi novajn homojn. Ĝi estus ekzemplo de la tutmondeco de Esperanto kaj la kunlaboremeco de la komunumo.
Jam ekzistis similaj projektoj
Estas longa historio de multaj provoj krei valuton por Esperantujo. En 1907, oni kreis “Spesmilo” kiu strebis esti internacia banksistemo, sed ĝi malaperis post la unua mondmilito. Inter 1947 kaj 1993 ekzistis la “Stelo”, kiu strebis esti internacia valuto kaj solvi la problemojn kiujn mi jam menciis. Ili volis havi komunan monon por pagi por revuoj kaj kongresoj. Do mia ideo simple estas nova versio sed ĉi-foje interrete. Oni povus nomi ĝin la “Nova Stelo”.
Fakte dum junularaj kongresoj jam ekzistas “valuteto”. Kutime estas drinkejo sed ĉiam estas valutaj problemoj, ĉu oni uzu la lokan valuton aŭ la pli granda eŭro sed estas multaj homoj kiuj havas nek nek. Pli facilas por ĉiuj se estas nur unu menuo, ne multaj laŭ valutoj. Do, dum la pasinta JES, la drinkejo nur akceptis “Stelo”-ojn, plastikaj ĵetonoj kun fiksita interŝanĝa valoro (pola zloty valoris je unu kaj eŭro valoris je kvar). Imagu se ni konvertus tiun al vera valuto.
UEA preskaŭ jam havas sian propran bank-sistemon, la UEA-kontoj sed tiu estas pra-sistemo. Mi povas sendi monon al iu alia membro de UEA kaj pagi por kongresoj per la kontoj. Sed la sistemo estas tre antikva kaj malrapida. Por sendi monon, mi devas sendi retmesaĝon al la financisto de UEA, kiu eble post kelkaj tagoj sendos la monon. Eĉ por kontroli kiom da mono estas en la konto oni devas sendi retmesaĝon kaj atendi kelkaj tagojn. Imagu se oni plibonigus la UEA-kontojn por ke oni povus rapide sendi kaj ricevi monon per via poŝtelefono?
Jam ekzistas ĉirkaŭ 1,500 ciferecaj valutoj (kaj tiu ĉi numero rapide kreskas) kaj unu jam havas esperantan nomon. Monero uzas esperantan vorton por sia nomo kaj por aliaj partoj, ekzemple monujo. Sed 99% de la uzantoj ne scias aŭ eĉ konas esperanton, do la nomo estas la sola konekto. Ĉu indas aliĝi jam ekzistantan valuton kaj konverti ĝin al Esperanta mono? Mi ne konsentas ĉar la plejparto de homoj kiuj aĉetas ciferecan monon nur revas pri riĉeco, ili prifajfas la valuton. Fakte ĉifromono enhavas multajn problemojn kiuj maltaŭgigas ilin por uzo en Esperantujo.
Kial aliaj ciferecaj monoj ne taŭgas
En mia pasinta artikolo, mi diskutis la problemojn kaj difektojn de bitmono, kaj mi opinias ke estas tre grava ke ni evitus tiun problemojn, se ni kreus esperantujan valuton. La unua kaj plej grava problemo estas ke bitmono ne funkcias kiel valuto. Preskaŭ neniu elspezas ĝin kaj neelspezinda valuto senutilas. Homoj nur aĉetas bitmonon ĉar ili volas riĉiĝi, do ili aĉetas kaj atendas ĝis la prezo pli altiĝas kaj tiam ili vendas ĝin. Ili nur spekuladas kvazaŭ ĉe kazino.
Mi ne volas krei valuton nur por riĉiĝi, mi volas krei iun kiu vere utilas al la komunumo. Estas kelkaj kernaj problemoj kun bitmono kaj aliaj ciferecaj monoj kiuj malebligas ĝin kiel vera valuto. Unue, ĝi estas ega malstabila kaj la prezo multe fluktuadas. Ĉi tiu estas katastrofo por valuto. Imagu se mi volas pagi por kongreso, unu tago ĝi kostas €200, la venonta €250 kaj tiam €150. Mi povus mendi libron sed kiam ĝi alvenus, la prezo jam ŝanĝiĝus. La valutoj estas malstabilaj ĉar ili estas malcentraj, neniu regas la sistemon. Ne estas iu centra banko por protekti aŭ gvidi ĝin, anstataŭe ĝi svingas kun la vento.
Ĉar la kvanto da mono estas fiksita, la valuto estas deflacia kaj ju pli multe da homoj aliĝas, des pli alte iras la prezo. Sed se la prezo daŭre pli altiĝas, ne estas instigo por elspezi ĝin, fakte estas puno kontraŭ elspezo. Se mi elspezas la monon kiam la prezo estas 5, sed poste ĝi pli altiĝas al 10, mi sentas kiel stultulo ĉar mi maltrafis la ŝancon duobligi mian monon. Sed se homoj ĉiam atendas pli altiĝon de la valuto, ili neniam elspezas ĝin. Se ĉiuj nur tenas la valuton, atendante altiĝo, tiu ĉi pli malstabiligas la valuton.
Kiel la valuto funkcius?
Por eviti tiujn problemojn, mi proponas ke nia valuto havu centran bankon, preferinde UEA kaj/aŭ TEJO. Por eviti spekuladon, preferindas ke la prezo estu nemovebla aŭ almenaŭ tre rigida, verŝajne ligita al iu granda valuto kiel la eŭro aŭ dolaro. La centra banko povus facile krei pli da moneroj por pligrandigi la kvanton da mono laŭ la bezonoj de la valuto. Se la prezo estas tro alta, ili vendus pli por malaltigi la prezon kaj certigi ke la valuto estas stabila. Mi proponas UEA aŭ TEJO, ĉar ili estas fidinaj organizoj kiuj prioritatigas la movadon anstataŭ gajni monon. Male ol multaj aliaj ciferecaj valutoj, oni ne timas ke ili forrabus nin kaj forŝtelus la monon. Ili jam havas grandan reton de esperantistoj kaj lokoj kie esperantistoj elspezas monon, kiel la libroservo kaj kongresoj. UEA estas pli granda sed TEJO estas pli juna kaj malferma al novaj ideoj, do eble ili pli emas regi la valuton.
Mi volas ke la valuto estus tute nespekuladebla, se iu profitas per aĉetado kaj vendado de la valuto, tiu estus eraro. La celo de la valuto estas uzo kaj utileco, ne spekulado kaj alta prezo. Nur estu unu oficiala vendejo de la valuto (eble la retejo de UEA aŭ TEJO) kaj ni povus eĉ malebligi la vendadon de ĝi. Se oni aĉetu, oni devu elspezu en Esperantujo aŭ sendi al aliaj esperantistoj. Ĝi povus esti enspezo por UEA kaj TEJO, kiuj certe bezonas financan helpon. Ĉi tiu ankaŭ evitus la alian grandan problemon de ĉifromonoj, ŝtelado kaj trompo. Multege da vendejoj trompis klientojn kaj forrabis ilin, tial mi proponas unu fidindan vendejon.
Aliaj ĉifromonoj havas blokĉenon kiu estas publika librotenado. Sed ni ne bezonas tiun ĉar kiu volas ke siaj elspezoj estas publikaj? Mi ŝatas mian privatecon kaj ne volas ke ĉiuj povas vidi kiom mi elspezis en la drinkejon kaj neniu firmao volas ke ĉiuj scias kiom estas la enspezo kaj elspezo. La blokĉeno ankaŭ estas tre malefika ĉar bezonas multege da komputila energio por konfirmi pagojn kaj krei novajn monerojn. Se la centra banko farus tiun, ĉi tiu multe simpligus la aferon. Aliaj ĉifromonoj devas pagi homojn por konfirmi pagojn aŭ per novaj moneroj aŭ per transakciaj kotizoj. Pro tio, la pagoj de bitmono estas malrapidaj kaj multkoste, sed ni havus centran bankon, ĝi estus pli rapida kaj senpaga.
Multaj ciferecaj valutoj ne havas komunumon aŭ kialo por uzi ilin. Ili estas kvazaŭ solvoj serĉante problemojn. Esperantujo estas speciala ĉar ni jam havas komunumon kaj jam havas kialon kaj bezonon por internacia mono. Oni povus facile informi milojn da homoj per blogoj, jutubaj filmetoj kaj gazetoj.
Kiel oni uzus la valuton
Do mia ideo estas ke homoj povus ŝanĝi nacian valuton al la “Nova Stelo” ĉe la retejo de UEA aŭ TEJO. Per ĉi tiu mono, oni povas pagi la kotizon al iu kongreso, la abonon al revuo, aĉeti libron aŭ muzikon ktp. Ĉe la kongreso, oni povus aĉeti bieron aŭ iun alian ĉe la vendejoj. Tial preferindas ke estus iu poŝtelefona apo por facile sendi la monon. Aŭ eble se mi simple dirus mian kodon (kiel la UEA-konto) kaj la vendisto povus aŭtomate elpreni la monon de mia konto (kompreneble estus kontroloj por konfirmi tiun elprenojn). Poste mi povus danki kaj subteni esperantistojn kiuj verkas interesajn artikolojn per donaco. La valuto estus tute stabila kaj ĉiuj povus facile kaj senpage sendi monon.
Bedaŭrinde mi scias tute nenion pri programado aŭ la teknikaĵoj de ciferecaj valutoj. Mi petas ke programistoj kontaktu min por diskuti la eblecon de mia ideo. Kiuj estas eblaj problemoj, kostoj, teknikaĵoj? Mi nur volis doni kelkajn proponojn el la financa kaj ekonomia vidpunkto. Ĉu ĉi tiu estas bona ideo? Ĉu indas krei nian propran valuton? Ĉu mi proponis bonan sistemon por la valuto? Eble ĉi tiuj estas frenezaj neatingeblaj ideoj, sed ĉiuj novaj inventoj unue nur estis frenezaj ideoj, ĉu ne?
Saluton. Mi estas unu el la prizorgantoj de la plastaj steloj. Mi trovas ke via artikolo ŝvebas interesegajn demandojn
ŜatiLiked by 1 persono
Jes, mia ideo estas por konverti la plastajn stelojn al interreta valuto.
ŜatiŜati
Mi estis kasisto de TEJO kaj tre sxatas vian ideon! Mi esperas ke tio konkretigxos.
ŜatiLiked by 1 persono
Bonege! Dankon por via respondo
ŜatiŜati
Certe estus leĝaj demandoj pri tio. Ĉu eblas al organizo en Eŭropo agi kiel centra banko?
ŜatiŜati
Ne estas iuj leĝaj problemoj ĉar oni certe rajtas krei sian propran valuton kaj centran bankon por regi ĝin
ŜatiLiked by 1 persono
Jen multaj bildoj pri la Esperanto-moneroj:
https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Stelo
Nova: 100-Stela monero, unu unco da pura arĝento.
ŜatiLiked by 1 persono