En 1930, la fama ekonomisto John Maynard Keynes proponis ke post 100 jaroj, ni laboros nur 15 horoj dum la semajno. Se la ekonomio iĝas pli kaj pli efika ĉiu jaro kaj ĉiu firmao daŭre iĝas pli kaj pli produktiva, finfine nia laboro iĝos tiel efika ke ni povos produkti ĉion kiun ni bezonas dum malmulte da horoj. Evidente, tiu espero ne realiĝis. Kvankam ni estas multoble pli produktiva ol la laboristoj de 1930, ni kutime laboras ĉirkaŭ 40 horoj dum 5 tagoj, ĉiu semajno. Sed mi proponas ke ni laboru malpli kaj iom post iom malaltigu nian laboran semajnon ĝis nur tri tagoj. Legi plu “Ni laboru nur tri tagojn semajne”
Kategorio: Ekonomiko
Kial ni bezonas sindikatojn
Ne ĉiuj ŝatas sindikatojn. Iuj homoj opinias ke ili protektas pigrulojn kaj mallaboremulojn, kreas senlaborecon kaj aliaj ekonomikaj problemoj. Sed oni ofte forgesas pri la avantaĝoj de sindikatoj kaj kiel ili helpas laboristojn. Ili plibonigas la laborspiriton, produktivecon kaj egalecon. Legi plu “Kial ni bezonas sindikatojn”
Ĉu virinoj gajnas pli malaltan salajron pro diskriminacio?
Feministoj opinias ke virinoj suferas en moderna socio pro seksa diskriminacio kaj unu el la plej grandaj problemoj estas ke virinoj gajnas pli malaltan salajron ol viroj. Sed konservativuloj kontraŭas tiun ideon kaj ili opinias ke la diferenco temas ne pri diskriminacio sed pro la agoj kaj decidoj de virinoj. Ili opinias ke viroj laboras pli longe, havas pli bonan edukadon, havas pli da sperto kaj elektas pli bonpagitan laboron (eĉ se ĝi estas pli danĝera). Do, kiu pravas? Ĉu la ekonomio diskriminacias kontraŭ virinoj aŭ ĉu ĝi ĝuste traktas la valoron de virinoj? Legi plu “Ĉu virinoj gajnas pli malaltan salajron pro diskriminacio?”
Imagu se Esperantistoj havus nian propran valuton
Esperanto estas internacia lingvo, sed ĉu ni bezonas internacian valuton? Ĉe ĉiu kongreso, homoj venas el la malsamaj landoj por uzi komunan lingvon, sed ĉu ili ankaŭ povus uzi komunan valuton? Nuntempe estas granda kresko de ciferecaj monoj (interretaj valutoj) kiel bitmono kaj tiu pensigis min. Imagu se nia komunumo havus valuton. Legi plu “Imagu se Esperantistoj havus nian propran valuton”
Kiom ajn la prezo, Bitmono estas monaĉo
Bitmono denove estas diskutita kaj priparolita pro la grandega kresko en sia prezo. Dum 2017, la prezo saltis de $1,000 al preskaŭ $20,000 kaj iuj deklaris ke ĝi estas “La mono de la estonteco”. Kompreneble tiuj voĉoj malaperis kiam ĝi kolapsis al nur $6,000, perdinte du trionoj de sia valoro. Sed paŝo post paŝo ĝi rekreskas al $10,000, do multaj homoj demandas, ĉu la prezo denove altiĝos? Sed ĉi tiu pensmaniero estas eraro. Bitmono estas (aŭ estu) valuto, do la plej grava afero ne estas la prezo sed kiom da homoj elspezas ĝin. Valuto sen elspezo estas kiel aŭto sen benzino. Se homoj neniam uzas ĝin, ĝi malsukcesis kiel valuto kaj nur estas ponzi-skemo por riĉiĝi senlabore. Legi plu “Kiom ajn la prezo, Bitmono estas monaĉo”
Mia Elspezo Estas Via Enspezo
Ekonomiko estas granda kaj multspeca areo kun multaj ideoj kaj teorioj, sed se mi devus elekti unu gravan punkton, mi elektus “Mia elspezo estas via enspezo”. Se estas nur unu frazo aŭ ideo kiun mi volus al homoj komprenigi, estas tiu. Ĉi tiu simpla punkto, se komprenita, klarigas la plej gravajn debatojn kaj politikojn en la ekonomiko nuntempe. Ne ĉiujn, sed la plej gravajn. Legi plu “Mia Elspezo Estas Via Enspezo”