Kiel Amikumu ŝanĝos Esperantujon

Kiel ĉiuj jam scias, Esperantistoj estas tre dise. Fakte tiu estas kutima plendo de ne-esperantistoj, kiel lingvo funkcias sen loko kie ĉiuj parolas? Kiel oni povas trovi aliajn esperantistojn? Tradicie, kluboj kaj kongresoj estas la respondoj, tie troviĝas esperantujo. Sed estas problemoj. Kongresoj nur okazas unufoje jare, ĉefe dum somero, ofte trans granda distanco. Oni bezonas monon kaj feritagoj de via laboro por partopreni. Kluboj estas pli facile atingebla sed havas la saman problemon, ĝenerale renkontiĝoj okazas nur unufoje monate kaj nur en la grandaj urboj. Do kion faru se oni nur volas babili iomete per Esperanto? Kion faru se mankas mono aŭ emo por granda vojaĝo al granda kongreso?

Ekzemple mi loĝas ĉe la okcidenta marbordo de Irlando kaj la Esperanta-movado apenaŭ ekzistas en mia lando. En la tuta historio de la lando, nur unu kongreso iam okazis, kaj tiu estis la Brita Kongreso de Esperanto en 1969 (Irlando eĉ ne apartenas al Britio). Estas nur unu klubo en la lando, en la ĉefurbo de Dublino (kiu estas ĉe la alia flanko de la lando ĉe la orienta marbordo) kaj ili nur renkontiĝas unufoje monate. La ĉefuloj bone regas la lingvon, sed aĝas pli ol 80. Ili ne vere aktivas interrete kaj nur reklamas per Yahoo-grupo, retejo kiu preskaŭ ne plu aktivas. Kutima plendo pri kluboj estas ke ili estas “malgrandaj kaj maljunaj”. Do, kiel allogi pli da homoj, principe junuloj?

Kio estas Amikumu?

WUYFQc9B

Kaj nun ekaperas nova projekto kiu eble ŝanĝos nian komunumon. Chuck Smith kaj Richard Delamore kreas la poŝtelefonan apon “Amikumu” por interkonigi esperantistoj. La ideo venas el Pokemon Go kaj Tinder kaj aliaj apoj kiuj konektas homojn. Dum IJK Chuck kaj Robin rimarkis ke oni povas trovi pokemonojn per apo, kial ne havi apon por trovi esperantistoj? (Mi ne volas fanfaroni sed mi ĉeestis dum tiu konversacio.) Per la poŝtelefono, oni vidas la plej proksimajn homojn kiuj ankaŭ havas la apon. Oni povas kontakti ilin, babili kaj eble renkontiĝi. Oni preterpasas la tradiciajn klubojn, do povas renkontiĝi eĉ se ne estas loka klubo aŭ la renkontiĝa tempo/loko ne taŭgas por vi.

La fakto ke la apo eĉ ekzistas, montras la aktiveco kaj subteno de la esperanta komunumo. Por konstrui ĝin, ili bezonis €8,000, do ili kreis publikan kampanjon por ricevi monon. Ili dubis ĉu ili ricevus monon ĉar oni diris ke esperantistoj ne estas donemaj. Ili ricevis la tutan sumon post nur 27 horojn. Entute ili ricevis €26,671 de 429 homoj (inkluzive de mi). Ne nur individuoj sed ankaŭ esperantaj organizoj helpis. La oficiala sponsoro estas UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj kelkaj naciaj asocioj ankaŭ sponsoris, kiel la asocioj de Britio, Germanio, Francio, Aŭstralio, aliaj esperantaj organizoj kiel E@I kaj Pasporta Servo, kaj ankaŭ ne esperantaj grupoj kiel la Poliglota Kunveno kaj uTalk. Eĉ la Ido-fonduso subtenis ĝin!

La kreintoj reprezentas la novan ondon de Esperanto kiu pli aktivas interrete ol tradicie ĉe kluboj. Ekzemple, Richard Delamore aktivas ĉe Jutubo (per la nomo Evildea) faris 500 filmetojn kiuj entute atingis 600,000 vidojn. Chuck Smith kreis la esperantan Vikipedion kaj la kurson ĉe Duolingo kiu instruas Esperanton (ĝis nun preskaŭ unu miliono da homoj komencis la kurson). Neil Roberts kaj Judith Meyer estas programistoj, Jesse Alter estas la sistemadministranto kaj Xu Jie estas merkatikisto. La grafikisto estas mia ekskunloĝanto, la plendema Elena.

Kiel ĝi funkcias?

Komence, oni elŝutu (senpage) la apon de la interreto el Google iTunes. Poste oni kreas konton kaj aldoni detalojn.

 

Screenshot_2017-07-24-13-03-46

Ekzemple, jen mia profilo, kun foto, mia nomo (multaj homoj ne donas la familian nomon aŭ eĉ uzas kaŝnomon), aĝo, genro (tiuj ankaŭ ne estas devigitaj), miaj lingvoj kaj mallonga priskribo (teo kaj libroj estas la nomo de la blogo ĉar ili estas la plej gravaj detaloj pri mi).

Screenshot_2017-07-17-23-19-52

Poste oni povas vidi la 100 plej proksimajn homojn kaj ilia distanco for de vi. Oni ne scias ekzakte kie la alia homo troviĝas (pro privateco) simple la distanco. Ne estas mapo aŭ iu metodo por trovi la lokon de alia persono, do ne timu ke esperantistoj sekvus vin al via hejmo. Oni povas vidi la profilon de aliaj homoj, kaj se oni volas, sendi mesaĝon kaj aranĝi renkontiĝon.

Screenshot_2017-07-24-13-52-45

Tiu estas la celo de Amikumu, kontaktigu homojn por ke ili renkontiĝu.

Sed Amikumu ne celas nur esperantistoj, ili volas ĉiujn lingvojn. Ĝis nun, Esperanto estas la sola lingvo en la apo, sed baldaŭ aperos aliajn lingvojn. Post la 25-a de aŭgusto, oni povos kontakti parolantojn de ĉiuj lingvoj (estos 7,851 opcioj). Ili esperas ke se la apo populariĝus tutmonde, tiu pligrandigos konon de Esperanto. Oni testis la apon dum la poliglota kunveno en Bratislavo, kiam centoj da homoj renkontiĝis. Kiam mi loĝis en Francio kaj Slovakio, mankis al mi facilan metodon por trovi homojn kiuj helpus min lerni la lokan lingvon. Tiu ankaŭ helpus minoritatajn lingvojn, ekzemple homoj interesas pri la irlanda lingvo, kiuj luktas trovi aliajn parolantojn.

Ĉu ĝi ŝanĝos esperantujon?

Amikumu havas grandan potencialon por tute ŝanĝi nian movadan kaj komunumon. La plej granda malfacilaĵo por komencantoj estas ke ili ne trovas proksimajn homojn. Kiom da homoj interesiĝis pri Esperanto sed ne lernis ĝin ĉar ili pensis ke neniu alia parolis ĝin? Kiom da komencantoj perdis intereson ĉar ne ekzistas oportunon uzi la lingvon? Kion faru novuloj kiuj loĝas malproksime al granda urbo kie okazas la kluba kunveno? Aŭ tro nervozas por partopreni?

Mi opinias ke Amikumu solvas tiujn problemojn kaj tiel multe kreskigos Esperantujon. Oni povas rapide kaj senpage eltrovi proksimajn esperantistojn kaj tuj komenci uzi la lingvon. Oni ne bezonas vojaĝi, atendi aŭ elspezi monon, oni simple ek! Komenci novan lingvon estas nervoza afero, principe parolante kun nekonatuloj, do estas multe pli facile skribi (kun la helpo de vortaro) de via hejmo.

d3ccd6c6-3201-4962-afa2-0e4c01449ad9
Ĉi tiuj estas la plej MALproksimaj homoj ĉe la UK en Seulo (cent metroj estas la plej malgranda distanco)

Ne nur komencantoj gajnos, ankaŭ spertuloj aktiviĝos. Se oni ne havas sufiĉan liberan tempon por renkontiĝoj, ne gravas ĉar Amikumu nur petas kelkaj minutoj. Esperantumi ne plu estas nur unu fojo jare aktivo, oni povas facile fari ĝin ĉiutage. La venonta fojo iu demandas, ĉu iu parolas Esperanton, mi povas elpreni mian poŝtelefonon kaj diri “jen kelkaj homoj en ĉi tiu urbo”. Ĉi tiu mojosa kaj moderna teknologiaĵo certe kontraŭas la ideon ke Esperanto estas mort(int)a lingvo.

Amikumu ne solvos ĉiun problemon. Bedaŭrinde, ankoraŭ ne estas multe da esperantistoj en Irlando, principe en la okcidento, do preskaŭ ĉiuj aliaj en Amikumu loĝas pli ol 150km for de mi. Sed la apo estas nova, do espereble la kvanto kreskiĝos. Kontraste kiam mi loĝis en Tuluzo, Francio, estis 10 homoj ene de 10km. Hazardajn statistikojn mi vidis, el la esperantistoj de Irlando, estas duobla da viroj ol virinoj. Mi ne scias ĉu tiu reprezentas esperantujon ĝenerale aŭ la apo. Mi ankaŭ vidis ke du-trionoj de la uzantoj en Irlando estas ne-Irlandanoj. Ne nur estas junula apo, preskaŭ ĉiuj aĝas pli ol 30 kaj multe pli ol 40. Ĝis nun mi sendis kelkajn mesaĝojn sed neniam renkontiĝis kun iu.

 

received_10158884877920417
Mapo de la uzantaro (Uzantoj ne havas mapon, nur la posedantoj)

Ĝis nun, Amikumu havas 5,040 uzantojn post nur tri monatoj, kiu estas vere rapida kresko. Estas uzantoj en pli ol 100 landoj kaj estas 268 lingvoj inter ĉiuj uzantoj. Kiel la mapo montras, ĝi ja estas tutmonda apo. Mi kredas ke ĝi grande ŝanĝos esperantujon, pli moderniĝos ĝin kaj plifaciligos aliĝon de homoj. Esperanto strebas faligi la murojn inter homoj kaj Amikumu strebas faligi la murojn inter esperantistoj. La interreto venigas novan epokon por Esperanto kaj Amikumu venigos novan ondon da homoj.

Amikumu estas elŝutebla (nur per poŝtelefono) ĉi tie kaj ĉi tie.

5 pensoj pri “Kiel Amikumu ŝanĝos Esperantujon

Komenti