Kiel Amikumu ŝanĝos Esperantujon

Kiel ĉiuj jam scias, Esperantistoj estas tre dise. Fakte tiu estas kutima plendo de ne-esperantistoj, kiel lingvo funkcias sen loko kie ĉiuj parolas? Kiel oni povas trovi aliajn esperantistojn? Tradicie, kluboj kaj kongresoj estas la respondoj, tie troviĝas esperantujo. Sed estas problemoj. Kongresoj nur okazas unufoje jare, ĉefe dum somero, ofte trans granda distanco. Oni bezonas monon kaj feritagoj de via laboro por partopreni. Kluboj estas pli facile atingebla sed havas la saman problemon, ĝenerale renkontiĝoj okazas nur unufoje monate kaj nur en la grandaj urboj. Do kion faru se oni nur volas babili iomete per Esperanto? Kion faru se mankas mono aŭ emo por granda vojaĝo al granda kongreso? Legi plu “Kiel Amikumu ŝanĝos Esperantujon”