(Ĉi tiu artikolo unue aperis en Beletra Almanko – februaro 2017. Anglalingva versio troveblas ĉi tie.)
Esperanto ne estas konata aŭ populara temo, certe ne en la anglalingva mondo. Malofte aperas artikoloj kaj apenaŭ ekzistas libroj anglalingve, do kompreneble mi ekĝojis, kiam mi aŭdis pri la nova libro Bridge of Words (Ponto el vortoj). La libro estas la unua anglalingva libro pri la tuta historio de Esperanto. Temas pri la historio, homoj kaj ideoj de la lingvo, kaj ankaŭ la personaj spertoj de la verkisto, kiu esperantumas de kelkaj jaroj.
Espereble ĉi tiu kreos intereson pri Esperanto (anglalingvanoj ĝenerale ne konas la lingvon) kaj estos utila al homoj kiuj volas informiĝi pri la lingvo. Ja kelkaj artikoloj kaj recenzoj jam aperis en grandaj kaj famaj ĵurnaloj, kiuj certe montros la lingvon al novaj homoj. Tamen, tiujn artikolojn verkis neesperantistoj kaj ili ĝenerale scias malmulte pri la lingvo (do okazas la kutimajn miskomprenojn, kiel “Esperanto malsukcesis”). Do mi volas juĝi la lingvon ne el la vidpunkto de iu, kiu ne konas la lingvon kaj estas “eksterulo”, sed de la vidpunkto de iu, kiu tre aktivas en Esperantujo kaj estas “ene-ulo”.
Schor sekvas la libron ekde ĝia kreiĝo ĝis hodiaŭ. Interese, ŝi skribis malmulte pri la lingvo mem; la strukturo kaj kreiĝo de Esperanto ricevas malmultan spacon. Do, se iu leganto nek konas Esperanton nek scias kiel ĝi funkcias, la libro tion ne klarigas. La simpleco kaj logiko de la lingvo ne menciiĝis, ŝi ne priskribas la foreston de neregulaĵoj, kaj la vortkreado estas preterlasita. Schor ankaŭ ne priskribas, kiel ŝi lernis ĝin, sian sperton, kion ŝi ŝatis kaj malŝatis ktp. Strangas, ke la lingvo mem ne aperas en libro pri la lingvo.
Neeviteble, la vivo de Zamenhof estas detale pritraktita. Fakte laŭ la verkisto, la libro komence devis temi pri la vivo de Zamenhof, do versaĵne ŝi ne volis forĵeti sian laboron. Sed mi pensas, ke estis tro da detalo pri Zamenhof, kaj tiu ne lasis sufiĉan spacon por la evoluo de la lingvo. Tiu kontraŭdiras gravan punkton, kiun Schor mem substrekas, nome ke Esperanto estas pli granda ol ĝia kreinto. Schor prave emfazas la gravecon de la deklaro de Zamenhof, ke la lingvo aprtenas ne al li, sed al la uzantoj. Sed tial mi ne komprenas, kial Schor tiom multe skribis pri Zamenhof anstataŭ pri la uzantoj.
Unu temo, kiu certe ricevas troan trakton, estas judeco kaj Zamenhof. Zamenhof diris, ke lia judeco gravis por li, kaj li versaĵne ne kreus Esperanton, se li ne estus judo. La temo certe estas interesa kaj diskutinda, sed la verkisto troigas. Ŝi diskutas judecon tiom multe, ke oni forgesas, ke la libro temas pri Esperanto. Mi povas kompreni tion, Schor estas judo kaj ofte traktas judajn aferojn en universitato kaj libroj. Eble, se mi verkus libron, mi koncentriĝus pri Irlando kaj mia Irlandeco. Tamen, kelkaj partoj de la libro sentas kiel prelego pri la orienteŭropa judaro je la fino de la 19a jarcento, anstataŭ kiel historio de Esperanto. Hilelismo, kiu apenaŭ rilatas al la lingvo, ricevis multe pli da spaco ol gravaj okazaĵoj en la Esperanta historio, kiel la Ido-skismo, la persekutado fare de la nazioj, komunistaj registaroj kaj la debatoj pri neŭtraleco.
La verkistino ankaŭ (tro) multe priparolas la movadon en Usono. Certe estas interesaj momentoj tie, kiel la espero ke Esperanto taŭgus por la nova multkultura kaj multlingva lando, kaj la kontraŭkomunista persekutado dum la 1950aj jaroj. Sed tiu estas la sola nacia movado kiun la libro pritraktas. Enestas neniom pri la franca, germana, pola, brita movadoj, fakte eĉ kontinentoj ricevis malpli spaco ol Usono. Ĉi tiu paroĥismo malkomfortigas Esperantiston. Ĉu la kialo kaj celo de Esperanto ne estas internaciismo? Renkonti aliajn homojn el aliaj kulturoj? Kial lerni Esperanton se oni nur volas diskuti nur pri siaj propraj popolo kaj kulturo?
La libro enhavas du sekciojn, unu pri la historio de la lingvo kaj unu pri la personaj spertoj de la aŭtorino ĉe Esperanto-renkontiĝoj. Mi tute konsentas kun ĉi tiu enhavo ĉar ĝi montras ne nur la pasintecon sed ankaŭ ke Esperanto daŭre vivas. Sed la problemoj de personaj rakontoj estas, ke ili nur estas tiel interesaj kiel la rakontanto. Bedaŭrinde, Schor ne rakontas bone. Ŝi ne estas junulino do mi ne kulpigas ŝin, ke ŝi ne agis senbride aŭ ne festis ĝis la nokto-fin’. Sed por mi, Esperantujo estas mojosa kaj amuza loko kaj mi malĝojas, ke la libro ne kaptis la etoson. Ŝi parolis kun kelkaj homoj, diskutis siajn pensojn pri Esperanto – kaj tio estas ĉio. Kie estas la amuzo? Kie estas la aventuro?
Unu el miaj unuaj noktoj en Esperantujo, kaj la momento kiam mi serioze decidis esperantistiĝi, estis nokto de drinkado kaj dancado dum JoMo-koncerto. Mi dancis ĝis mi ŝvitplenis kaj turnis knabinon ĝis ni ambaŭ falis. Poste mi sidis gufuje kelkhore kun nekonatoj, kun kiuj mi amikiĝis, kaj mi fieris, ke mia fuŝparolaĉo iom post iom komprenebliĝis.
Fakte la etoson de Esperantujo mankas en la libro. Schor partoprenis inter 2009-2012 Nord-Amerikan Someran Kursaron, Universalajn Kongresojn en Bjalistoko kaj Havano kaj kaj Internacian Junularon Kongreson en Hanojo, sed tute ne priskribis ilin kaj ne kaptis la etoson. Se neesperantisto legus la libron, oni tute ne ekscius, kio okazas ĉe Esperanto-renkontiĝo, aŭ kiel homoj uzas la lingvon. Mi memoras la ĝojon, kiun mi sentis, kiam mi vidis homan ondon de centoj da esperantistoj ĉe la UK, kaj kiam mi festis kun dekoj da junuloj el diversaj landoj ĉe la IJK. La sento de miro, kiam mi sidis ĉe tablo kun deko da homoj, kiuj devenis el deko da landoj. La fieron, kiam mi finfine memoris vortojn kaj povis krei konversaciojn, kiam la gramatiko finfine klariĝis kaj mi sentis min komforta en la lingvo.
Mankas multe de la historio de Esperanto. Kiel la plimulto de rakontoj, ĝi ĉefe fokusiĝas al la frua epoko antaŭ la unua mondmilito, kaj diras relative malmulte pri la epoko post la dua mondmilito. La granda defio por Esperanto – neŭtraleco – apenaŭ aperas. La streboj de naciaj asocioj eviti diktaturan subpremon sed ankaŭ ne subteni la diktaturon, estas tre grava kaj malfacila demando, certe diskutinda, sed bedaŭride ne ricevas atenton ĉi tie, kvankam esperantistoj en nazia Germanio kaj la stalinisma Sovietunio estis kondemnitaj kiel kunlaborantaĉoj.
Sed pli granda problemo estas ke anstataŭ pritrakti tiajn aferojn, la verkisto vagas nerilaten, for de la vojo. Ekzemple, la ĉaprito pri ŝia vizito al la 2012 IJK en Vjetnamio komenciĝas bone. Ŝi priskribas la kulturan ŝokon kaj malsamecon, kelkajn homojn kaj okazaĵojn (sed malmulte pri la renkontiĝo mem) sed poste ŝi forturnas sin de la temo. Fakte la dua duono de la ĉapitro apenaŭ rilatas al Esperanto. Ŝi parolas pri kiel ŝi sentas kiel usonano en Vjetnamio kaj sia deziro vidi la alian flankon de la vjetnama milito. Sed ĉagrenas min, ke ŝi ĉiam parolas pri sia usoneco kaj ŝajne nur volas pridiskuti sian landon (ŝi agis sammaniere dum ŝia vizito al Kubo). Ne ĉiu temo rilatas al Usono. Ŝi transskribis laŭvorte konversaciojn kun lokaj esperantistoj kaj plenajn retmeŝaĝojn. Ŝi eĉ priskribas turistan vojaĝon, kiun ŝi faris kun sia edzo post la kongreso kaj kiu tute ne rilatas al Esperanto. Mi trovis tre strange, ke ŝi tre detale rakontis pri bagatelaĵoj kaj negravaĵoj sed ne trovis spacon por gravaj aspektoj de la lingvo.
Kiam ŝi traktas la historion de lingvo, ŝi priparolas nur la movadestrojn. Estas neniom pri la ordinaraj homoj, kial ili lernis la lingvon kaj kiel oni uzis ĝin. Eble mi tro postulas, kaj eble tiaj dokumentoj ne ekzistas, sed mi tre volus legi rakontojn de esperantistoj en aliaj epokoj kaj siaj spertoj, eĉ se ili estis nur klubanoj.
Stranga kaj nekomprenebla afero estas la tuta nepritrakto de la kulturo de Esperanto. La verko diras entute nenion ajn pri libroj, magazinoj kaj kantoj. Neesperantista leganto ne scius, ke tiuj aferoj ekzistas. Kiel oni povas diskuti lingvon sed ne pri kiel oni uzas la lingvon? Pri la evoluo de lingvo sen tiuj kernaj punktoj?
Ankaŭ strange, estas nenio pri denaskuloj! Laŭ mia sperto, neesperantistoj ege interesiĝas pri la nekonata fakto, ke denaskuloj ekzistas. Mi certas, ke oni povus facile plenigi ĉapriton pri la spertoj de denaskuloj, kaj tio montrus la internaciismon de Esperanto kaj ĝian taŭgecon por ĉiutaga familia esprimado. Povus esti diskutoj kun gepatroj kaj infanoj pri iliaj spertoj, la avantaĝoj kaj malfacilecoj ktp.
Estas bona ĉaprito ĉe la fino de la libro pri Bona Espero. La verkistino vojaĝis al la loko kaj iom loĝis tie. Ŝi montris la realon de la situacio kaj ne propagandas pri la lernantoj kiuj versaĵne forgesos Esperanton. Tamen, kiel la aliaj personaj capritoj, ĝi tedas kaj enhavas longajn konversaciojn kun la zorganto kaj farmisto pri nenio aparte. Enestas ankaŭ hazardaj rakontoj, pri kiel ŝi rigardis televidon kun iu viro, kaj detala diskuto pri malriĉeco en Brazilo, kiu interesas sed ne taŭgas aŭ rilatas al la kerno. Tiam ŝi malkaŝis al ni ke ŝi eksedziniĝis. Mi ne volas aspekti kruela aŭ senkompta sed tiu tute ne rilatas al libro pri Esperanto. Tiom da gravaj aferoj estis fortonditaj de la libro, nur por krei spacon pri ŝiaj pensoj pri soleco kaj por instruistoj priparolantaj siajn lernantojn.
Ŝajnas ke la aŭtorino ne decidis kian libro verki. Ĝi parte temas pri Zamenhof kaj judeco, parte pri ŝiaj personaj spertoj, parte pri la historio de Esperanto, sed la partoj ne kuniĝas bone. Duono de la libro estas bonega kaj interesa, sed la alia duono estas enuiga, kaj mi opinias, ke la verkistino distriĝis pro malgrandaj aŭ eĉ bagatelaj aferoj. La redaktoro (aŭ iu ajn) estus devinta kontroli pli bone ĉar pli klara libro estus bonega.
Mi ja scias, ke mi plendis multe en ĉi tiu recenzo, kaj oni versaĵne pensas, ke mi malamas la libron. Kiam oni recenzas, pli facilas plendi ol laŭdi, ĉar la negativaĵoj donas pli fortan impreson. Fakte, mi multe ĝuis la libron kaj certe rekomendas ĝin al ĉiuj, kaj al esperantistoj kaj al neesperantistoj. Mi certe bonvenigas ian ajn libron pri Esperanto, kaj verko, kiu ne primokas sed serioze pritraktas la lingvon, estas bonega. La libro aldonas al la diskuto pri Esperanto, principe en la anglaparolanta mondo, kaj pli da homoj aŭdos pri la lingvo. Iasence, mia ĉefplendo estas, ke la libro tro mallongas, mi tiom ŝatas ĝin, ke mi ne volas fini ĝin tro rapide.
Estas bona ĉaprito ĉe la fino de la libro
eble ĉaprito ĉu Brito ?
ne – Estas bona ĉapitro
ŜatiŜati