La invento de naciismo

Ĉu vi scias ke naciismo estas nova fenomeno? Oni ĝenerale pensas ke ĝi havas longan historion daŭrante centoj aŭ eĉ miloj da jaroj. Ofte oni ligas modernajn homojn kaj praulojn, kaj naciistoj kutime kredas ke ili agas same kiel la historiaj herooj. Historiajn militojn kaj heroojn oni priskribas per naciaj nomoj kiujn ili mem ne uzis. Do nacioj ĉiam ekzistis, ĉu ne?

Sed vere, naciismo estas invento de la deknaŭa jarcento kaj antaŭ tiu epoko, ne ekzistis ia komuna nacieco. Antaŭ la Industria Revolucio, homoj nur havis lojalecon al siaj familioj, siaj vilaĝoj kaj siaj sinjoroj, ili ne pripensis ian nacion. Ne estis komuna kulturo, histoio aŭ eĉ lingvo. Sed se la popolo ne estis franca, irlanda aŭ germana, kiuj ili estis?

Dum la Mezepoko, plejparto de homoj sciis malmulte pri la mondo ekster sia vilaĝo. Vojaĝi estis malfacila kaj malofta, kaj en mondo de nelegscieco, novaĵo malfacile vojaĝis. Tial homoj havis malmultan kontakton kun aliaj homoj kaj ne sentis iun ligilon. Vilaĝoj ĝenerale estis sendepende do bezonis malmultajn aferojn el la ekstera mondo. Pro tiu izoleco, oni eĉ ne uzis la saman lingvon. Ne estis unu franca, germana aŭ angla lingvo, sed multaj dialektoj kaj regionaj akĉentoj, kaj pro tiu eĉ homoj de la sama lando ne kapablis kompreni unu la alian.

Eĉ nacioj kiel Francio, kiu ŝajnas havi longan historion, fakte estas nova invento. Ĉirkaŭ la tempo de la Franca Revolucio, ne ekzistis unu franca identeco, anstataŭ la lando estis dividita inter multaj regionaj grupoj. Fakte, la franca eĉ ne estis la unua lingvo de la plimulto de francoj. Ne estis franca identeco,  estis bretona, okcitana, alzaca, korsika, eŭska, burgonja, arpitana ktp kaj ĉiu havis sian propran lingvon, kulturon kaj identecon. Nur post jarcento de forta ŝtata rego, rompiĝis la lokan lojalecon kaj kreiĝis nacian identecon. Nur post la Unua Mondmilito ĉiuj francoj kapablis paroli france (ĉar ili devis kunbatali).

Sed eĉ se la homoj ne vidis sin kiel irlandanoj, italoj ktp, kiel ili ne sciis ke ili loĝis en Irlando, Italio ktp? Tiutempe Irlando nur estis geografia ideo. Estis simila kulturo tra la insulo sed ne ia nacia solidareco. Homoj lojalis al sia klano aŭ moŝto, sed ne al la nacio. Ili ricevis landon kaj protekton kaj recipoke servis la moŝton, kaj tio estas ĉiom de la loyaleco. La nacieco de la sinjoro ne gravis, kaj malofte samis kiel la subuloj, sed neniu atendis tiun. Evidente majstroj kaj farmistoj estas apartaj homoj ĉu ne? Tial mezepokaj mapoj kun modernaj nomoj kiel Hispanio, Hungario, Pollando ktp mismontras ĉar la popolo malofte havis la saman identecon kiel la reĝo. La Centjara Milito ofte estas priskrbita kiel milito inter Anglio kaj Francio, sed multaj el la “anglaj” sinjoroj parolis france kaj multaj el la “francaj” ne parolis france.

44c9cf4e1aa867ce5a02c0111fecd0d3

Mi klarigos per moderna ekzemplo. Plejparte de homoj en Eŭropo ne havas eŭropan identecon. Teknike ili ja estas eŭropanoj, sed ili havas malmultan kontakton kun aliaj eŭropanoj. Ekzistas geografia identeco sed ne ia eŭropa naciismo. Ne ekzistas komuna kulturo, historio aŭ identeco. Fakte, plejparte de eŭropa historio temas pri miltio de eŭropanojn kontraŭ eŭropanoj. Celebrita venko en unu lando estas honta malvenko en alia. Iuj strebas krei Eŭropan identecon, kaj la Eŭropa Unio kaj la ekstremaj dekstristoj (ili kredas ke ekzistas konflikton inter “Eŭropa” kaj “Islama” kulturo) sed ĝis nun sensukcese. Eble post jarcentoj kreiĝos komuna eŭropa identeco kaj eŭropaj naciistoj kreos komunan historion. Same kiel oni nuntempe ne kapablas vidi Irlandanojn kiel iu krom Irlandanoj, eble en la estoneco, Eŭropanoj ne komprenos kiel ni vidis nin kiel iu krom Eŭropanoj?

Alia ekzemplo estas blankula identeco, aŭ pli precize la fakto ke ĝi ne ekzistas. Kvankam mi estas blankulo, tiu ne havas gravan signifon por mi. Mi ne sentas solidarecon kun aliaj blankuloj pro nia komuna haŭtkoloro. Ne ekzistas ian komunan blankulan historion aŭ kulturon. Blankula naciismo estas malamikema grupo sen subteno kaj ekzemplo de kiel oni ne povas supozi assume naciismo. Same kiel prarakontoj de regionaj militoj kiel Cattle Raid of Cooley ne esti vidita kiel interna milito de kiel milito inter du aparataj regionoj de Irlando (Connaught kaj Ulster) ankaŭ la du Mondmilitoj estis militoj inter apartaj nacioj kaj ne iu Eŭropa aŭ blankula interna milito.

Do, de kie venis naciismo? Historistoj ĝenerale vidas naciojn kiel “imagitaj komunumoj” kaj ke plejparte de la tradicioj estis inventitaj. Tiu ne estas insulto kaj ne signifas ke naciismo estas artifica, aĉa aŭ malvera. Anstataŭ ĝi signifas ke naciismo estas socia konstruaĵo same kiel plejparte de niaj kredoj kaj instituoj.

Kio estas imagita komunumo? Ĝi estas priskribo de ligo inter homoj de la sama nacio, eĉ se ili neniam renkontis unu la alian. Ekzemple, ĉar mi estas Irlandano, mi sentas ligon kun ĉiuj Irlandanoj kvankam mi neniam renkontos 99% de ili. Ni havas komuma koncepto de nia historio (valoras kaj honoras la samajn eventojn kaj homojn) kaj identeco (la ideo de Irlandeco eĉ se oni ne povas defini ĝin). Malgraŭ la grandaj diferencoj inter Irlandanoj pro aĝo, laboro, religio, politiko, hobioj, ŝatokupoj, loko, vivmaniero ktp ni havas komunan ligon pro la ideo ke ni ĉiuj estas Irlandanoj. Eĉ se mi renkontus nekonatulon kiu estas la malo de mi, se ĝi estus Irlandano, ni estas ligita. Ni ĉiuj estas membroj de tiu abstrakta komunumo.

La ligo ne nur estas por la vivantoj, sed ankaŭ iras malantaŭen tra historio. Homoj kreas ligon kun herooj kiuj mortas longe antaŭ sia naskiĝo. Irlandanoj ofte uzas “ni” dum diskutoj pri la Milito de Sendependeco malgraŭ la fakto ke ĝi okazis antaŭ cent jaroj. Kvankam ili ne partoprenis aŭ eĉ vivis dum la okazaĵoj, iuj sentas ligon kun kion okazis. Tiu ankaŭ okazas kun malherooj, ekzemple iuj Irlandaj naciistoj kulpigas Brition pro la krimoj de Oliver Cromwell kaj dum la Granda Malsatego, kaj postulas pardonpeton. Sed kiel iu povas pardonpeti pro okazaĵoj kiuj okazis antaŭ centoj da jaroj?

De kie venis ĉi tiu ideo de komunmo? Ĝi ne estas praideo kiu ĉiam ekzistis, sed moderna ideo kiu aperis ĉirkaŭ la tempo de la Industria Revolucio. La novaj printiloj helpis komunikadon kaj informis homojn pri la mondo ekster sia vilaĝo, kiu helpis konstrui komunan identencon. Aperis multaj naciaj reviviĝoj kaj intereso pri tradicio kreskis. Por la unua fojo oni skribis malnovajn rakontojn kaj diskonigis ilin al novaj audiences. Oni ofte ŝanĝis la rakontojn por pli taŭgigi ilin al modernaj ideoj. Ofte la naciismaj simboloj estis tute novaj, kiel flagoj kaj naciaj himnoj. La popolo nun havis komunan sperton pro sia legado de la sama novaĵo kaj rakontoj.

international-flags

Moderneco endanĝerigis tradiciojn do tial homoj volis protekti ilin. Naciismo ne nur rilatas pri kiu apartenas al la nacio, sed ankaŭ kiu ne apartenas. Naciismo bezonas klaran ideon de la nacio, sed ankaŭ klaran kontrastan eksterlandanon, prefere iu malamiko. Se ĉiuj en la lando sekvas iun tradicion, oni ne bezonas protekti ĝin. Oni ne bezonas naciismon ĉar ne estas iu strebo inter la tradicia kaj la fremda. Sed se novaj modernaj hobioj anstataŭigas ĝin, tiam oni kreas societojn por protekti ĝin. Homoj portis tradiciajn vestaĵojn ĉar ne ezkistis alian elekton. Sed kiam aperis novaj stiloj el fabrikoj, oni bezonis asocion por defendi la tradician. Tradicaĵoj gajnis novan signifon ke ĝis tiam ili ne havis. Ili ne plu simple estis vestaĵoj sed nun simboloj de la nacio

La kresko de interŝanĝo kaj transporto (kiel fervojoj) interkontaktiĝis novaj regionoj. Ĝi ankaŭ kontaktiĝis eksterlandanoj kiu montris naciajn diferencojn. La kresko de fabrikado malordigis tradician vilaĝan vivon kaj multaj forlasis sian hejmon por la grandaj urboj. Vilaĝaj identecoj ne plu gravis, do kiel homoj vidis sin? Pro la fino de feŭdismo, ne plu ekzistis sinjorojn, do la lojaleco nur iris al la ŝtato. La triboj malaperis kaj la familio de la nacio anstataŭigis ĝin, kaj plenigis la samajn bezonojn kiel protektado, komunumo kaj kunlaboro.

La ŝtato gravis dum la proceso. La kresko de publika edukado kaŭzis pligrandigo de legkapableco kaj oficialigo de la nacia lingvo, kiun signifis ke legebla popolo kapablis komuniki. La kreo de oficiala skriba standardo de la lingvo estis tre grava, eĉ se oni ne intencis. Lokaj legendoj kaj rakontoj iĝis naciaj simboloj. Ofte la ŝtato ne intencis fari tiun, ekzemple la Brita ŝtato ne intencis revivigi la gaelajn tradiciojn sed tio okazis danke al edukita popolo kiu legis la amaskomunilaron. Kiel reĝoj perdis potencon trans Eŭropo, rajteco ne venis de Dio aŭ la praularo, sed pro la ŝtata respondeco subteni la nacion.

Militoj ankaŭ kontribuis al uniginte la nacion, ĉar ili bezonis ke ĉiuj kunlaboris por la bonfarto de la nacio. En la epoko de tutmilito, la tuta lando devis kuniĝi por venki dum la milito. La propoganda de kunbatalado kreis aliancojn inter grupoj kiuj antaŭe neniam kunagis. Tiu kreis komunajn naciajn heroojn kaj eventojn de batalo kontraŭ komuna malamiko. Venkoj inspiris la nacion sed ankaŭ malvenkoj kaj masakroj, kaj ĉiuj nacioj havas siajn martirojn. La komuna malamiko tre gravas ĉar naciismo estas tiel pri kio ne estas parto de la nacio kiel tiu kiu estas.

Do, kvankam multaj kredas ke nacioj havas longan historion kaj ke historio estas la rakonto de unu nacio kontraŭ la alian, naciismo estas suprize nova invento. Multaj tradicioj kiuj oni diras daŭri jarcentoj, fakte nur venas el la 19an jarcenton kiam oni modernigis ilin aŭ tute kreis ĝin. Tiu ne signifas ke naciismo estas mensogo au neveraĵo. Nia vido de socio ĉiam ŝanĝiĝas kaj naciismo estas unu el tiuj ŝanĝoj. Ĉi tiu nur estas averto kontraŭ rigardante la estineco per modernaj okulvitroj.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s