Mia seniluziiĝo kiel TEJO-estrarano

Dum kelkaj jaroj mi estis tre aktiva en TEJO, mi estis membro de la komitato kaj ofte partoprenis diskutojn pri la organizo. Mi havis fortajn opiniojn pri la movado kaj eĉ revis ke iam mi povus esti la prezidanto. Mi estis unu el la plej parolemaj voĉoj en la komitato kaj mi ne timis kontraŭi malbonajn ideojn aŭ proponi novajn ideojn. Mi kandidatiĝis por la estraro ĉar mi volis kontribui al la movado kaj kreskigi junularan agadon. Mi pretis batali por revivigi landan agadon, tre grava kampo kiu ŝrumpis dum la pasintaj jaroj. Mi estis elekita kadre de la plej sperta estraro en jaroj kun homoj kiuj mi jam bone konas. Mi estis plena de espero.

Sed subite . . . . mi ne plu volis esti estrarano.

La sento venis ege rapide al mi preskaŭ tuj post la komenco de mia mandato. Subite, mi perdis mian motivon. Anstataŭ fiero, la estraraneco estis ŝarĝo al mi. Mi tute perdis intereson en TEJO-aferoj kaj miaj taskoj nur ĉagrenis min. La sento estis kvazaŭ promeni tra koto, multo da energio sed malmulto da progreso.

Kio okazis? Mi estis aktivega en la movado kaj dediĉis multege da tempo al Esperanto, do kial mi subite perdis mian motivon? Ĉu mi havas iun problemon? Ĉu mi estas malnormala? Ĉu mi estas unu el tiuj homoj kiuj ŝatas paroli sed malŝatas labori? Ĉu mi estas hipokrito kiu kritikis aliajn estraranojn pro manko de laboremo sed nun iĝis unu el tiuj? Kial mi sentis tiel?

Mi ne sciis kaj ankoraŭ ne scias. En la komenco, mi havis energion kaj plene partoprenis la diskutojn kaj legis ĉiujn dokumentojn. Meze de septembro (la estrara mandato komenciĝis la 1a de septembro) mi vojaĝis al Roterdamo por kunsido kun aliaj estraranoj. Dum tri tagoj ni kunsidis, diskutis sed ankaŭ babilis en nia komuna loĝejo. Ĉio estis enordo, sed kiam mi revenis hejme, la stranga sento aperis. Ĝi komenciĝis kiam mi provis resumi la kunsidojn, sed mi ne povas memori kion ni diskutis. Ni kunsidis dum multaj horoj ĉiutage sed mi ne povis memori iun gravan decidon. Ni uzis multe da energio, sed kion ni atingis?

Mi sentis elĉerpita sed eĉ post kelkaj tagoj da ripozado, mi ankoraŭ ne havis energion por TEJO. Ĉiutage alvenis multaj retpoŝtoj, multaj dokumentoj kaj ĉiusemajne ni kunsidis. Estis multe da laboro sed kio estis la rezulto? Estis kvazaŭ ni kuris multege sed restis en la sama loko.

Mi ne scias ĉu la problemo estas kun TEJO aŭ kun mi.

Kiel estrarano mi devis strebi tra koto da burokrataĵo, nenio okazis rapide aŭ glate. Ĉiam estas dokumentoj por legi, formularoj por plenigi, reguloj por sekvi, kunsidoj por partopreni, kunsidoj pri diskutoj, diskutoj pri kunsidoj, kunsidoj pri dokumentoj pri diskutoj pri renkontiĝoj pri diskutoj. Ni laboris multe pri la Realigplano de TEJO kaj la Strategia Plano, longaj dokumentoj pri la celoj de la estraro. Oni atente diskutis ĉiun frazon dum multaj kunsidoj sed al mi la laboro ŝajnis sencele. Pli da homoj verkos la dokumenton ol legos ĝin kaj ili apenaŭ influas la agadon de TEJO. La estraro agos kiel ĝi volas kaj se ĝi ne plenumas la planon, neniu reagos. Sed la reguloj postulas la dokumentojn, do oni devas krei ilin.

Multe da TEJO-laboro estas tiel, oni dediĉas multe da tempo al iu projekto sed kun malgranda rezulto. Oni uzas multe da tempo pri iu konferenco, sed eble TEJO rajtas sendi nur unu reprezentanton. Bonŝancon por tiu, sed TEJO havas centojn da membroj, do kio pri la aliaj? Ĉu tiu estas la plej bona uzo de niaj rimedoj? Ni fokusiĝis pri projektoj kiuj profitis al tre malgranda grupo sed apenaŭ havis tempon por projektoj kiuj valoras al la ordinaraj membroj. La aliaj estraranoj ja scias pri tiu problemo, sed ne scias kiel eviti ĝin. Nek mi scias kion fari, mi volis ke ni pensu pri pli vastaj demandoj pri la membraro, sed ne sciis kiel fari tion.

La estraro kaj volontuloj de TEJO

Mi dubis ne nur pri mia motivo por la laboro, sed ĉu la laboro entute povas realigi ion? Mi respondecis pri Landa Agado kaj planis rekonstrui ligojn inter TEJO kaj la Landaj Sekcioj. Sed mi devis alfronti grandan problemon – la landaj sekcioj ne interesiĝas pri TEJO. Mi provis kontakti ĉiun landan sekcion sed preskaŭ ĉiuj ignoris min. Mi sukcesis kunsidi kun nur du. Eĉ tiam, la sperto estis seniluziiga, BEMI agnoskis ke ĝi ne vere ekzistis kiel organizo, ĝi simple estas grupo de homoj kiuj unu aŭ dufoje jare biciklas kune. Kiam mi kunsidis kun la Kataluna asocio, regis malkomforta silento. Kiam mi petis kion ili volas TEJO, ili ne sciis kiel respondi. Kiam ili petis kion TEJO povas fari por ili, mi ne sciis kiel respondi. Mi ne loĝas en Katalunio do mi ne povas allogi homojn al iliaj renkontiĝoj aŭ organizi ion. Mi povas fari neniun krom oferti konsilion kaj eĉ tion mi ne havas.

En komitatkunsidoj, oni laŭte kaj ofte parolas pri la “helpo” kaj “subteno” kion TEJO ofertas, sed neniu scias kion precize tiu signifas. La diskutoj de la komitato plenas je abstraktaj vortoj sed kion praktike ĝi atingis? La solvo al ĉiu problemo estas krei novan laborgrupon aŭ krei iun dokumenton, do TEJO estas plene da grupoj kun imponaj titoloj kaj preskaŭ neniu membroj. Iuj komitatanoj pensas nur pri la proceduro kaj ne pri la rezulto. La komisiono por Landa Agado havis apenaŭ iuj membroj kaj mi tute ne sciis kiel allogi novajn homojn aŭ kion fari kun la homoj kiuj aliĝis.

Ĉu oni vere bezonas tiujn formalaĵon aŭ ĉu ĝi estas nur peza ŝarĝo? Iu esperantisto demandis ĉu indas krei landan sekcion de TEJO aŭ ĉu daŭru kiel neformala klubo? Mi provis konvinki ŝin sed ne sukcesis ĉar ne estas iu speciala avantaĝo en aliĝo. Mi estas estro de klubo de esperantistoj kiuj ludas ŝakon kune interrete kaj oni demandis nin ĉu ni revivigu la Esperanta Ŝak-Ligo Internacia kiu estis faka asocio de UEA. Sed mi ne povis trovi iun avantaĝon en la kreado de formala asocio. UEA kaj TEJO ŝatus fanfaroni pri plia asocio kaj eble iuj ŝatus pompajn titolojn kiel prezidanto, sed tiu nur estas distraĵo de la kerna temo. Se ni volas ludi ŝakon, ni ludu, krei formalan asocion ne helpos nin ludi.

La komitato estas alia afero kiu ĉerpis multe da energio de mi sen rezulto. Kiam mi unue estis elektita kiel komitatano B, mi estis entuziasma. Mi havis freŝan vidpunkton, novajn ideojn kaj multe da energio. Nun mi estas elĉerpita. Estis iuj komitatanoj kiuj kontraŭis ĉion kion mi diris kaj provis bloki ĉiun proponon de mi. La debatoj malofte estis respektemaj, mi lernis atendi insultojn kaj mokojn kiam mi donis mian opinion. Mi gajnis streĉon kaj perdis amikojn. La hipokriteco plej ĝenis min, oni akre insultis min kaj poste laŭte parolis pri la bezono por ĝentileco. Se mi kritikus iun, iuj tuj postulis ke mi agu pli ĝentile, sed kiam iu insultis min, tiuj homoj estis silentaj. La plejparto de komitatanoj evitas tiajn diskutojn ĉar ili ne vidas iun valoron en ili, kaj mi konsentas.

Oni volis elĵeti min de la estraro antaŭ ol mia mandato eĉ komenciĝis! Jen bona ekzemplo pri mia sperto en la komitato, jen tute sennecesa, senutila kverelo pri bagatela afero. Ni iĝis kolera kaj atingis nenion. Eble mi ne estas senkulpa kaj mi ne ŝatas ke post mia elekto al la komitato, mi iĝis kverelema. Mia sola bedaŭro estas ke ili ne sukcesis elĵeti min.

Do mi sentis elĉerpita kaj elbrulita. Mi forte laboris dumlonge en TEJO sed kio estis la rezulto? Kion mi atingis? Eĉ se mi havis energion, mi ne atingus ion en la estraro. Eĉ se mi estus entuziasma, mi ne plifortigus landan agadon. Mi komprenis la problemojn sed tute ne sciis kiel solvi ilin. Mia seniluziiĝo pliprofundiĝis.

En septembro mi decidis komenci magistriĝon pri ĵurnalismo (parte inspirita de mia laboro en blogado kaj Libera Folio). La decido estis lastmomente, nur kelkaj tagoj antaŭ la limdato, sed mi volis labori pri iu kiu vere interesiĝis min kaj valoras al mondo, anstataŭ senvalora financa laboro (mia eks-posteno). La kurso donis multege da laboro al mi kaj mi apenaŭ havis tempon por io krom universitato. Eĉ se mi havus motiviĝon por TEJO, mi apenaŭ havus tempon por ĝi. Mi estis tro okupita por estrara laboro, sed ne ŝajnas al mi iu diferenco ĉu mi legis la dokumentojn aŭ partoprenis la kunsidojn. Mia plano estis atendi ĝis la fino de mia mandato, tiam mi estos libera. Mi timis ke se mi tuj rezignus, artikolo aperus en Libera Folio kaj oni mokus min por tiel rapida rezigno. Estraroj ofte havas estraranojn kiuj faras nur la plej baza kvanto da laboro aŭ eĉ fantomaj estraranoj kiuj faras nenion.

Sed eĉ tiu iĝis tro granda ŝarĝo kaj mi sentis tro streĉita. Dum la lasta kunsido, oni demandis min pri mia laboro kaj mi simple suprenĵetis miajn manojn. La laboro fiaskas, neniu interesiĝas, mi atingis nenion, atingos nenion kaj ne vidis iun vojon antaŭen. Mi elbruliĝis. Do, mi rezignis, oficiale pro tro da laboro en universitato (kiu ja pravas) sed ankaŭ ĉar mi seniluziiĝis.

Mi ne kabeos aŭ rezignos de TEJO sed mi trovos aliajn manierojn por kontribui al la komunumo. Mi ne opinias ke la estraro aŭ komitato povas kontribui ion al junaj esperantistoj, ili estas nur truo en kiu perdiĝas la energio de aktivuloj. Mi lernis pri mi mem, ke mi pli taŭgas kiel verkisto ol administranto. Se vi volas aktiviĝi en Esperantujo, kreu ion, ne malŝparu vian tempon en burokrataĵo.

9 pensoj pri “Mia seniluziiĝo kiel TEJO-estrarano

  1. Vi ĝuste resumis : « mi trovos aliajn manierojn por kontribui al la komunumo ». Via TEJO-estraraneco estis bona sperto por vi, nun vi scias, kia specifa laboro ne taŭgas por vi.

    Ankaŭ mi apenaŭ interesiĝis pri la longaj diskutoj de estraro de AJNA asocio, krom se eblas kune realigi aferojn kiuj interesas min. Se mi ne sukcesas integriĝi en specifa grupo de homoj, tiam mi serĉas aliajn homojn aŭ agas sola. Interesajn ideojn vi certe trovos.

    Ŝati

  2. Kara Robert,
    Vi estas tre kuraĝa verki pri tio. Mi nur gratulu vin pro via sincereco kaj via agemo.
    Fakte, mi havas similan senton pri multaj asocioj, eĉ ne-Esperantistaj. Mi neniam vere aktiviĝis en TEJO pro tio, mi simple iome membriĝis en la Scienca kaj faka agado, sed tre rapide komprenis ke homoj multe skribas, projektas kaj raportas, sed ne agas (same por mi). Mi ankaŭ neniam komprenis kial estas tiom da nomoj da sekcioj kaj anoj en TEJO (komitato, estrarano, landaj sekcioj, mi neniam vere komprenis la malsimilojn).
    Kritiko estas facila tasko bedaŭrinde, sed vi ne nur kritikas, vi ankaŭ proponas konkretan ag-manieron: simple homoj faru tion, kion ili deziras, kaj kreu asocion nur se ili vere bezonas ĝin.
    Ĝis venontan legadon plezure,
    Nelli

    Liked by 1 persono

  3. Kara Roberto,
    vi estas ne unusola e-isto tia, kiu cerbumadas pri eblaj kaŭzoj de sia seniluziiĝo rilate la agadon en iu branĉo de la E-“movado”. Mi, e-isto jam de 40 jaroj, jam travivis eĉ plurajn tiajn krizojn. Mi estis simpla membro de UEA, de ILEI, de la loka asocio de UEA, kaj momente membras en unusola organizaĵo, en SAT kaj similan seniluziiĝon mi sentis, eĉ sentas en ĉiuj el ili. La plimulton da ili mi ankaŭ forlasis. Kial? Tial, ĉar la E-organizaĵoj, eĉ la tuta E-movado ne meritas la nomon “vera movado”. Veraj movadoj ja ekzistas, funkcias por ia PROGRESIVA CELO, dum la nura, pleje formala “vivigo” estas ne celo tia, kiu povus inspiri ian motivon ne nur por labori, sed eĉ por resti membro,funkciulo en ili. Kaj ĉiuj E-organizaĵoj ne nur ne laboras por tiaj celoj, sed estas spasme, ŝvite vivtenataj nur tial, ĉar oni kontentiĝas per nura ekzistado de iu grupo, asocio. Ĉar membreco, posteno en E-organzaĵoj estas nura MEMCELO. Bedaŭrinde. Kio povus esti celo makrosocie progresiva? Tia povus, eĉ DEVUS ESTI LA ENKONDUKO DE E-O (komence) EN LA ĈIUTAGAN VIVON, POSTE EN ĈIUJN TERENOJN DE LA INTERNACIA VIVO. Povizore nur ĉi tiom pri la afero.

    Ŝati

  4. Oficialigo de organizoj tre ofte alportas pezajn laborojn kaj postulojn. Mi mem estas en la ŝakista grupo ĉe Liches en kiu vi aktivegas kaj glate iras sen iu ajn regularo kaj nur kelkaj respondeculoj ĉe gravaj lokoj (telegramo, facebook grupo, lichess, EventaServo.org).
    “Eble mi ne estas senkulpa” laŭ mia opinio kiam iu seniluziiĝas pri nia movado tio estas komuna respondeco ĉar io okazis. Mi ofte vidas tion mialande (sed feliĉe tre ofte tiuj esperantistoj sopiras je ni kaj iam revenas)! Ni en Kubo ĉe KEJO mem malzorgis respondecojn kaj pro pandemiaj “miskialoj” dormetis tiom multe ke Lazarito eĉ ne plu estas komitatano A!!! Ĉu tio estas via respondeco, iom sed ĉefe nia!
    Kiel nacia estrarano de KEA mi komprenas kio estas burokrataĵoj, devoj kaj neelŝerpebla legenda dokumentaro. Mi supozas ke ĉe TEJO tio estas eĉ pli multe, nur estraranoj scias kio estas tio. Laŭ mi estrarano klopodu fini mandaton, sed se tio malsanigas, ĝenas, malfeliĉigas “elĉerpita kaj elbrulita” tiam mi hezitas pri tiu DEBO!
    sed kio estis la rezulto? Kion mi atingis?
    Ĉiam estas rezultoj, foje pli facile videblaj, foje belegaj kaj gigantaj foje eĉ etajn sed ĉiam estas. Pli aĉe estas kiam rezultoj estas neaprezataj laŭ mi tio ne okazas en esperantujo.
    “fantomaj estraranoj” ĉie ekzistas! Kaj tre facile oni scias kiuj ili estas!
    Mi mem estis por via estraranigo ĉar treege ofte en TEJO estas estraranoj kun nulaj spertoj kaj grandaj deziroj tio 90% kondukas al rezigno/mislaboro/nenio (mi ne volas ĝeni iun!). Vi ne apartenis al tiaj estraranoj kaj mi ne hontas pri mia iama subteno al vi. Pli granda surprizo por mi estis la demisio de kolombia anstataŭanta ĜenSek, kiu faris bonegan laboron (eĉ se li iam rekandidatiĝus mi tuj subtenos). Mi memoras pri demisio de usona Hanso bonega esperantisto!
    Mi multege interesiĝas pri Landa agado eĉ iam kandidatiĝis por tiu posteno en TEJO, ĝi similegas al mialanda “disvastigo kaj informado”. Laŭ mi ĝi postulas
    1-senfinan mesaĝadon kaj insistadon
    2-feran komprenon pri kvazaŭ nulan reagon
    3-ĝui etajn progresojn (kaj ne esperi pri fina venko tiukampe)
    4-etaj sukcesoj gravegas!
    Do ne zorgu, certe vi iam revenos kun novaj ideoj kaj deziroj denove ŝanĝi la mondon per Esperanto… ŝajnas al mi ke vi estas same kiel mi “idealisto”.

    Ŝati

Komenti