Ĉu la membraro de TEJO rekte elektu la prezidanton?

Dimanĉo estis la limdato de kandidatiĝo por la estraro de TEJO kaj la elektoj okazos venontmonate dum la (reta) IJK (mi estas unu el la kandidatoj). Sed pli ol 99% de la membroj de TEJO ne rajtos voĉdoni por la prezidanto aŭ iu membro de la estraro, anstataŭe nur malgranda grupo de homoj decidos. El la centoj da membroj en TEJO, nur la 36 membroj de la komitato elektos.

Kial ĝi funkcias tiel kaj ĉu indas ŝanĝi ĝin? Kiel multaj sistemoj, ĝi funkcias tiel pro tradicio kaj ĉar iam tiu estis la plej facila kaj konvena metodo. Kiam TEJO naskiĝis, la interreto ne ekzistis kaj ne estis iu facila maniero por konsulti la opiniojn de ĉiuj membroj. Sendi voĉdonilojn al ĉie en la mondo estas tro malfacila kaj malrapida. La membroj probable ne bone konus la kandidatojn do estus malfacila elekti.

Sed pro teĥnologio, la situacio ŝanĝiĝis. Nun, ĉiuj membroj povas facile, rapide kaj senkoste voĉdoni per la interreto. Kandidatoj povas verki artikolojn, krei filmetojn kaj sendi mesaĝojn por informi la membrojn pri si mem. Mi ja scias ke ĉi tiu eblas ĉar TEJO jam faras ĉi tiun por elekti la komitatanojn B (kiel mi). Ĉar la komitatanoj B reprezentas la individuajn membrojn de TEJO, ili estas elektitaj rekte per voĉdonado de ĉiuj individuaj membroj. Ĉu indas uzi tiun sistemon por elekti la prezidanton?

tejo_strukturo_2019-1200x661

Kial rekta elektado?

Eble ni komencu per rekta elektado de la prezidanto kaj se tiu sukcesos, ni plivastigi la sistemon al la elektado de ĉiuj estraranoj. Kial? Unue, ĉar ĝi estas pli demokratia. TEJO ofte parolas pri la graveco de demokratio, do kial nur malgranda elito rajtas decidi ĉion? Due, ĉar ĝi plibonigos la ligojn inter la estraro kaj la membraro. Iuj junaj esperantistoj ne vidas kialon por aliĝi al TEJO kaj multaj membroj eĉ ne scias kion faras la estraron. Mi certas ke neniu ekster la komitato povas nomumi ĉiujn estraranojn kaj multaj ne povas nomumi eĉ unu. Mi uzis la vorton “prezidanto” en la titolo de ĉi tiu artikolo anstataŭ “estraro” ĉar iuj ne konas la estraron de TEJO, sed ĉiuj komprenas la prezidantecon.

Por multaj membroj, la gvidantoj de TEJO estas iu nekonata grupo de homoj kiuj ne atentas aŭ zorgas pri ili. Ili ne scias kion la estraro faras kaj ne havas kialon por eltrovi. Ili ne sentas ke iliaj voĉoj estas aŭskultitaj. Kaj samtempe multaj projektoj suferas pro manko de homfortoj kaj la gvidantoj de TEJO scivolas kial ne estas sufiĉe da aktivuloj en la organizo. Kiel ni povas engaĝigi pli da homoj?

Do imagu se ĉiuj kandidatoj estus rekte elektitaj de la tuta membraro. Tiel ili devus varbi al la tuta membraro pri kiu ili estas kaj kion ili planas por la estraro. Ili devus informi ĉiujn pri la sukcesoj kaj malsukcesoj de TEJO. Tiu kaptos la atenton de homoj kaj allogas pli da homoj ekaktiviĝi. Tiam junuloj havos kialon por aliĝi al TEJO kaj estos informita por la laboro de TEJO.

Unu malfacilaĵo estas ke la grandeco de la estraro ne estas fiksita, sed povas esti inter 5 kaj 9 homoj. Nuntempe, la komitato decidas tiun antaŭ la voĉdonado, kutime bazita sur la kvanto kaj kvalito de la kandidatoj. Eble la komitato povus daŭri fari tiun aŭ la membraro povus decidi tiun en aparta voĉdonado, eble unu semajno antaŭ la voĉdonado por la estraro.

Ĉu la membraro kapablas elekti la prezidanton?

Ĉu ili havas sufiĉan sperton kaj scion pri TEJO por prave juĝi la kandidatojn? Kio okazos se ili elektos netaŭgulon kiu promesis multajn aferojn neplenumeblan? Mi opinias ke se ni ne povas fidi nian membraron, tiu estas pli serioza problemo. Laŭ mia sperto, la komitatanoj ne estas pli inteligentaj, saĝaj aŭ pli bonaj juĝistoj ol la ordinaraj membroj. Mi vidas neniun kialon por ke la membraro estus pli trofidema kaj naiva ol la komitatanoj.

Nuntempe, la membraro ne estas bone informita ĉar ili havas neniun kialon por informi sin. Sed se ili rajtus decidi, tiu motivos ilin pristudi la estraron kaj ekinformiĝi. Kompreneble, tiu bezonos iom da tempo, sed iom post iom oni vidos ke la membraro multe pli engaĝiĝas, interesas kaj aktivas en TEJO. Alia grava afero estas ke amikeco ne povos influi decidojn se la tuta membraro voĉdonos. La komitato estas malgranda grupo kaj ĉiuj aktivuloj konas unu la alian dumlonge, kaj pro tio eble oni voĉdonas por iu ĉar tiu estas amiko aŭ konato de vi.

Se oni timas ke la membraro ne estas sufiĉe informita, mi memorigas vin pri la Elekta Komisiono. La EK intervjuas ĉiujn kandidatojn kaj publikigas raporton kun rekomendoj pri kiuj estas la plej taŭgaj por la estraro. Mi opinias ke ĉi tiu estas maldemokrata kaj ĝi donas tro grandan influon al malgranda grupo de homoj (kutime la EK enhavas nur 3-4 membrojn). Mi tre malŝatas la ideon de kvazaŭ “oficiala” listo de kandidatoj kaj proponis ke ni forigu ĝin. Sed la komitato malkonsentis, do ĝi ankoraŭ ekzistas kaj povos influi la membraron.

Ĉu la nuna sistemo jam ne estas sufiĉe demokrata?

Oni povus diri ke la sistemo jam estas demokrata ĉar ĉiuj membroj jam havas reprezenton. La 24 komitatanoj A estas elektitaj de la landaj kaj fakaj sekcioj, la 5 komitatanoj B estas elektitaj de la individuaj membroj, la komitatano C ne ekzistas kaj estus elektita de la junaj amikoj de Esperanto (efektive ne ekzistas) kaj la 7 komitatanoj Ĉ estas elektitaj de la aliaj komitatanoj (do tiu ne estas demokratia).

Sed kiel vi povas vidi, la plejparto de la komitato estas komitatanoj A kaj ili ne bone reprezentas la membraron ĉar ĉiu lando rajtas unu komitatanon (krom se ĝi havas pli ol 100 membroj, sed nur unu lando havas tiom da membroj). Do landa sekcio kun 5 membroj kaj iu kun 50 membroj havas nur unu komitatanon.

Sed pli granda problemo estas ke malofte (preskaŭ neniam) estas voĉdonoj de la membraro por elekti la komitatanon. Ĉiu landa sekcio rajtas decidi kiel elekti sian komitatanon kaj kutime ili donas la postenon al la sola homo kiu volas ĝin. Mi konas kelkajn komitatanojn kiu komitataniĝis simple ĉar neniu alia volis preni la taskon. Mi konas iujn kiuj fakte ne volis la respondecon, sed ricevis ĝin ĉar neniu volis ĝin. Do, plejofte estas nur unu kandidato por la elekto kaj eĉ se estas pli ol unu, kutime nur la estraro (kutime 5 aŭ malpli homoj) decidas.

Person voting

Ĉu la membraro rekte elektu ĉiujn komitatanojn?

Alia simila ideo estas ke la membraro rekte elektu ĉiujn komitatanojn, efektive kvazaŭ ĉiuj estas komitatanoj B. La nuna sistemo helpas al homoj kiuj venas de lando kun landa sekcio, sed kiel mi eltrovis, kiam via lando ne havas sekcion, estas tre malfacila eniri la komitaton. Kaj kio okazos se estas du aŭ tri tre taŭgaj aktivuloj, sed ilia lando havas nur unu komitatanon? Se oni estas konata internacie, oni povas iĝi komitatano B aŭ se oni havas multajn amikojn en la komitato oni povas iĝi komitatano Ĉ, sed tiuj ne eblas por ĉiuj.

Ni elektu homojn laŭ sia kapableco ne laŭ sia nacieco, ĉu ne? Se TEJO estas internacia organizo, kial ĝi tiel forte baziĝas sur nacieco? Imagu se ni forigus reprezentadon laŭ nacieco kaj anstataŭe ĉiuj komitatanoj estus rekte elektitaj de la membraro. En tiu kazo, komitataneco ne estus nur ŝarĝo donita al homoj kiuj ne volas ĝin sed ricevas ĉar neniu alia volas. Oni diras ke premio ricevita sen laboro ne havas valoron, sed se ĉiuj komitatanoj devas strebi por gajni la postenon, la kvalito kaj aktiveco de la komitatanoj, multe pligrandiĝos.

Kiel por la estraranoj, publika voĉdonado, malferma al ĉiuj membroj kaptos multe da atento kaj allogos pli da aktivuloj. Multaj homoj kiuj ĝis nun, ne aktivas en TEJO ĉar ili ne interesiĝas, ne konas la strukturon, ne havas la subtenon de landa sekcio, nun povos aliĝi al la komitato.

Por ke la komitato ne estu plena de nur eŭropanoj, mi sugestas ke oni krei kvar distriktojn laŭ kontinento por la kandidatoj. Oni kandidatiĝus kaj voĉdonus laŭ la kontinento kie vi loĝas, ĉu Ameriko, Afriko, Eŭropo aŭ Azio kaj ĉiu kontinento havus tiom da komitatanoj relative al kiom da membroj loĝas tie. Do, se 20% de niaj membroj loĝas en Ameriko, 20% de la komitatanoj estus elektitaj el la Amerika distrikto. Mi opinias ke Oceanio estas tro malgranda por meriti sian propran distrikton, tial mi kunigas ĝin kun Azio. Pro similaj kialoj mi kunigas Nordan kaj Sudan Amerikon, ĉar ili estus tro malgrandaj aparte.

Do, jen mia ideo. Ĝi nur estas iu pri kiu mi pripensas kaj scivolas pri alies opinioj. Mi ne nun oficiale proponas ĝin al la komitato, ĝi nur estas por provoki nin pensi pri demokratio en TEJO kaj kiel pli forte ligigi la membraron kaj la estraron. Kion vi opinias? Ĉu la ideo estas realiginda?

3 pensoj pri “Ĉu la membraro de TEJO rekte elektu la prezidanton?

  1. La ideo prezentita de Robert estas certe interesa kaj pensiga – eĉ se ne nepre aktuale realigebla. Unuareage ĝi povas provoki penson – ĉu tio ne estas rekta vojo al populismo en TEJO? Ĉu membraro (ne nepre konscia pri efektiva laboro en TEJO) ne elektos simple pli brueman kandidaton anstataŭ pli laboreman? Ja, tio estas la risko, ke laŭelcente pli da nekonsciaj homoj elektus, kio estus malprofita, sed aliflanke, tiel pli da homoj iĝus konscias, kio estus profita. Krome, ĉu elekto en la komitato ankaŭ ne funkcias same? Ankaŭ tie nur iu parto de komitatanoj (eble eĉ minoritato) estas efektive konscia pri tio kio vere okazas en estraro, kiu vere laboras, kiu estas praktike gvidkapabla kaj kiu estas postenema memproklamita gravulo. Ankaŭ la komitato faris tiel plurajn vere erarajn decidojn. Do, pri problemo de plia populismo mi ne tiom tiums. Ĝi simple jam estas problemo kaj jam ne vere solvebla. La “popola” voĉdono verŝajne ne multe ŝanĝu ĝin.

    Unu grava afero, kiun la ideo tamen preteratentas estas tio, ke la estraro devas esti teamo. Tio komreneble ne signifas, ke la estraro estu unuanima. Tute male – estas tre pozitive se en la estraro kunlaboras homoj kun malsamaj opinioj (mi mem havas tian tre pozitivan sperton el mia estrara laboro) – tio devigas la estraron ellabori jam vere pripensitajn kaj pli trafajn proponojn aŭ decidojn. Tio tamen ne realigeblas se membraro elektus al ĝi tute hazardajn homojn. Se la membraro iel elektu, oni devus unue serioze pripensi kiel solvi ĉi tiun problemon. Eble tio estus ia nova, alia tasko por la Elekta Komisiono (tiom tamen malŝatata de Robert), kiu pretigu kelkajn sencohavajn teamproponojn inter kiuj la membraro elektu?

    Alia, eĉ pli grava afero, kiun la propon preteratentas estas nerealigeblo de la ideo en la nuna strukturo de TEJO. Tian voĉdonon aktuale TEJO ne kapablus fari, ĉar ĝia strukturo ne permesas tion. TEJO nuntempe estas aro de ege malsame (ne)organizitaj landaj sekcioj kaj ĝi ne havas rektan kontakton kun sia tuta membraro (sed nur kun individuaj membroj). Por entute povi pensi pri tia maniero elekti oni devus unue ŝanĝi strukturon de TEJO al iom pli centrigita, kio mem realigeblas nek facile, nek rapide. Iuj paŝoj por tia ŝanĝo estis planitaj en la Strategia Plano de TEJO por la jaroj 2014-2017 (vidu punktojn “4.3.1. Havigi al LS-j mastrumadsistemon pri siaj membroj” kaj “4.3.2. Membroj de LS-j iĝu konsciaj membroj de TEJO” ĉe https://www.tejo.org/wp-content/uploads/2015/12/StrategiodeTEJO2014-2017-redaktata.pdf). Bedaŭrinde ĉi tiuj planoj estis forgesitaj post 2015, same kiel plejparto de ĉi tiu Strategia Plano. Eble indas do reveni al ĉi tiuj ideoj kaj evoluigi ilin, ĉar tiel oni povus proksimigi TEJO-n al organizo strukture kapabla entute pensi pri ĝenerala elektado (mi denove atentigas, ke ĝenerala elektado devus okazi inter ĉiuj membroj, ne nur individuaj, kiel tio okazas pri komitatanoj B).

    Kaj mi ĉi tie ankaŭ volus danki al Robert por straigi debaton pri ideoj, ĉar ĝi ĉiam povas gvidi al interesa rezulto, eĉ se la baza ideo mem estas aktuale for de realigeblo.

    Liked by 1 persono

    1. Dankon Lukasz por via detala komento.

      Same kiel vi, mi ne vere timas ke estas pli granda danĝero de populismon de la membraro ol de la komitato.

      Vi substrekas la gravecon ke la estraro estu teamo, sed oni kandidatiĝas sole, ne en teamoj. Do ĉiu estraro enhavas homojn kiuj ne konas unu la alian, eble ili bone kunlaboros, eble ne. Eĉ homoj kiuj konas unu la alian probable neniam kunlaboris en situacioj simile al la estraro. Do eĉ en la nuna sistemo, oni kunigas “hazardajn homojn”.

      Sed tiu ĉiam okazas ĉu ne? En la ekster esperanta mondo, mi ofte devis labori en teamo, sed mi neniam konis la kunlaborantojn antaŭe. Ni ĉiam estis “hazardaj homoj” sed ni lernis kiel respekti unu la alian kaj kunlabori bone. Mi opinias ke la kapablo labori kun nekonatoj estas tre necesa lerto en preksaŭ ĉiuj laboroj.

      Mi konsentas ke oni ja devas ŝanĝi la strukturon inter TEJO kaj la landaj sekcioj kaj tial mi kandidatiĝas por la estraro. Ĉu mia ideo estas realigebla, mi ne scias, pro tio mi ofertas ĝin kiel pensiga ideo anstataŭ oficiala propono.

      Ŝati

  2. Via artikolo estas longa kaj ampleksa sed mi nur diskutos unu aferon: vi skribis kial elekti homojn al komitato laŭ sia nacieco, oni devas elekti ilin laŭ ilia taŭgeco. Mi konsentas ke taŭguloj bezonas, sed se oni volus ke esperanto estu internacia lingvo, la institucioj devas esti ankaŭ internaciaj kaj reprezenti la diverseco de la esperanta parolantaro. Nur havi eŭropeoj ne sufiĉas, kaj se la membraro rekte elektas la komitatanojn, tiu kombino igas pli probable tiu nevolatan rezulton.

    Ke la membraro elektu la komitatanojn rekte ne estas la problemo sole sed la kombino povas kaŭzi mankon de diverseco tie, kie ni bezonas ĝin.

    Liked by 1 persono

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s