Kial Esperanto estas la plej sukcesa konstruita lingvo?

Ekzistas centoj, eĉ miloj da konstruitaj lingvoj en la mondo, laŭ ĉiuj penseblaj stiloj. Kelkaj estis kreitaj por amuzo kaj kelkaj estis kreitaj pro grandiozaj esperoj por ŝanĝi la mondon. Tamen 99% malaperis senatinginte eĉ unu lernanton krom la aŭtoro (kaj ofte eĉ ne ili). El tiu ĝangalo de konkurencantaj lingvoj, Esperanto elstaras super ĉiuj aliaj. Nur manpleno da planlingvoj havas komunumojn, kaj tamen eĉ tiuj estas nur havas la grandecon de iu loka Esperanta klubo. Nur Esperanto kreskis al aktivaj asocioj tra la tuta mondo, kongresoj kun miloj da partoprenantoj, vasta biblioteko de libroj, kantoj, revuoj, blogoj, jutubistoj, ktp.

Sed kial Esperanto? Kio estas unika kaj speciala pri ĝi, ke ebligis ĝin sukcesi anstataŭ la aliaj? Ĝi ne estis la unua konstruita internacia lingvo, ĝi ne inventis la koncepton, do ne gajnis pioniran avantaĝon. Ĝi estas neniel perfekta lingvo, kaj fakte estas longa vico de homoj kiuj asertas ke ĝi estas profunde difekta kaj ke ili povas plibonigi ĝin. Kelkaj laŭte primokas la ideon ke ordinara okulisto povus ion scii pri lingvoj, kompare al inteligentaj lingvistoj (kiel ili mem). Konsiderante kiom multe lingvistikismo evoluiĝis ekde la 19-a jarcento, tiamaj projektoj ŝajnas kadukiĝintajn kaj primitivajn. Sed kial tio ne okazis? Multaj lingvistoj kreis sian propran lingvon kiu (almenaŭ laŭ ili mem) multe superas Esperanton, sed kial ili ne sukcesis anstataŭigi ĉi tiun?

Frueco

Zamenhof havis la bonŝancon publikigi sian lingvon en 1887 dum epoko de novaj lingvoj. La Industria Revolucio grandege ŝanĝis preskaŭ ĉiun parton de la socio, do kial ne ankaŭ lingvon? Ĉu universala lingvo estas pli fantazia ol fervojoj, kino, radio, telegrafo, ktp? Sociaj kolonoj kiuj daŭris dum jarcentoj aŭ jarmiloj malmoderniĝataj pro novaj inventoj. Zamenhof asertis ke sia nova lingvo ne estis pli artefarita ol la “fera ĉevalo” (fervojo) kiu anstataŭigis la “naturan” ĉevalon kiel transportilo. Evoluoj en transporto kaj komunikado pligrandigis kontakton kun homoj el aliaj nacioj kaj pro tio, la bezono por komuna lingvo estis grava problemo. Internacia kunlaboro okazadis laŭ senprecedenca skalo, kiu videbligis la bezonon de komuna komunikilo.

Esperanto bonŝancis pri la momento de sia naskiĝo, ĉar kvankam Volapuko jam ekzistis kaj estis populara, ĝi kolapsis baldaŭ post 1890. La unua Esperanta klubo fakte estis Volapuka klubo kiu eksiĝis. Post la kolapso de Volapuko, homoj jam konis la ideon de inventita internacia lingvo, sed ne estis konkuranto kiu povus bloki la vojon. Volapuko ankaŭ utilis kiel ekzemplo pri kiel ne konduki la movadon, kaj donis averton ke internaj konfliktoj kaj reformdisputoj povus detrui lingvon.

Tamen frueco klarigas nur parton de la bildo, ĉar dekoj da novaj lingvoj aperis dum 1880-oj, kial Esperanto sukcesis anstataŭ ili?

2537421-8208851a-640
La libroservo

Kulturo

Kiam Zamenhof publikigis sian unuan libron, proponante kaj klarigante sian novan lingvon, li inkluzivis ion tre nekutime, ion kio malmultaj aŭ eĉ neniuj planlingvistoj konsideris gravan. Li verkis poezion. La plimulto de aliaj lingvokreintoj konsideris ilian taskon ekstreme serioza, grava misio de kreado de esenca ilo. Zamenhof tradukis germanan poemon, la Patro-Nian kaj eĉ mem verkis kelkajn poemojn. Li komprenis ke la lingvo sukcesus nur se ĝi havus kulturon, kaj ke ordinaraj homoj prifajfas la lingvistikajn aspektojn, sed zorgas multe pli pri kiel uzi ĝin. Li inkluzivis poezion por montri la belecon de la lingvo kaj por pruvi ke ĝi estas tiel esprimpova kiel iu ajn nacia lingvo. Lia prioritato dum la fruaj jaroj estis konstrui kulturon, do li sin dediĉis al la konstruo de proverbaro kaj al la traduko de la verkoj de Dickens kaj Ŝekspiro.

Kontraŭe, la proponantoj de Ido vidis la lingvon kiel seriozan sciencan projekton kiun ne devus distri tiaj frivolaĵoj. Fakte, oni opinias ke la aldono de kulturo al la lingvo estus eraro kiu povus estigi sentimentalan ligon al la lingvo, anstataŭ vidi ĝin racie kiel sciencan ilon. Ili vidis la lingvon kvazaŭ maŝinon kiu bezonos diversajn desegnajn ŝanĝojn, ĝisdatigojn kaj plibonigojn tra la jaroj. Konstruo de kultura bazo malfaciligus tion kaj igus la lingvon pli malfacile ŝanĝebla. Ido allogus personojn per sia teknika kaj lingvistika supereco, ne per io tiel negrava kiel kulturo. Por doni ideon pri ilia sinteno, la devizo de la Kongreso de Ido en 1920 estis: “Ni venis ĉi tie por labori, ne por distriĝi”.

ob_c4f578_rezolucio2
UK 2017 en Sud-Koreio

Proprieto de la lingvo

Unu el la rimarkindaĵoj pri Zamenhof estas lia manko de egoo. Kvankam li povis esti tre idealisme rilate al sia espero ke Esperanto ŝanĝos la mondon (laŭ maniero kiu hodiaŭ ŝajnas naiva), li neniam vidis sin mem je la centro de tiu espero. Lia revo estis ke Esperanto estu tutmonde agnoskita, ne li persone. Grave, li rezignis ĉiujn rajtojn al la lingvo, insistante ke la lingvo apartenas al la uzantoj. Danke al tio, la lingvo evitis esti subpremita de la egoo de ties kreinto, kiel okazis al Volapuko kaj Loglano (la antaŭulo de Loĵbano).

Zamenhof ĝenerale evitis debatojn pri la strukturo kaj estonteco de la lingvo kaj ne nur invitis uzantoj eksperimenti kun ŝanĝoj en la lingvo, sed deklaris ke ili havos la finan diron en tiaj decidoj. Do, dum Zamenhof estas grava por la lingvo kiel ties kreinto, grava parto de la disvolvo estis farita de aliaj. Personoj kiel Beaufront, Hodler, Privat, Baghy, Kalocsay, ktp, estis pli gravaj por la konstruo de la movado kaj la konstruo de la kulturo. Zamenhof eĉ retiriĝis de la Esperanto-movado en 1912 lasante ĝin stari sur siaj propraj du piedoj ne dependante sur li. Tio multe helpis la lingvon vivi post lia morto en 1917.

La komunumo, ne Zamenhof, estas tiu kiu decidas la ĝustan uzon de la lingvo. La Akademio de Esperanto ekzistas, sed ĝia tasko estas konfirmi ekzistantan lingvouzon fare de la komunumo, ĝi ne povas imponi ŝanĝojn al la lingvo. Ekzemple, estas debato en la komunumo pri proponitaj genraj reformoj, sed ili fariĝos oficialaj nur se ili estas grandskale uzataj. Ĉi tio instigas teoriistojn fari praktikajn kontribuojn anstataŭ senĉesa debato.

Kompromiso

Esperanto ne estas perfekta lingvo, nek intencas esti tia. Anstataŭ tio, ĝi estas fleksebla kaj preta kompromisi ĉar eĉ dua-bona funkcianta opcio estas pli bona ol perfekta ideo neniam atingita. Neeblas krei lingvon kiun ĉiuj ŝatos. Mi ridetas kiam mi aŭdas kritikantojn plendi ke ĝi ne plenumas memkontraŭajn celojn, ekzemple ili plendas ke ĝi estas tro okcidenteŭropa sed ankaŭ plendas pri la -j pluralo aŭ la akuzativo. Notindas ke preskaŭ ĉiuj reformproponoj kaj Esperantidoj (kiel Ido) estas pli, ne malpli latinemaj.

Veras ke Esperanto baziĝas nur sur eŭropaj lingvoj, sed neeblas juste kaj proporcie reprezenti ĉiujn el la 7.000 lingvoj en la mondo. Eĉ bazo de la ĉefaj lingvoj iĝus “solvo per komitato” kiu plaĉus al neniu. Kiel sonus lingvo kiu kombinus la ĉinan, anglan, hindian, rusan kaj svahilan? La rezulto estus miksaĵo kiu ne respegulus la fontolingvojn kaj oni nomus ĝin malbela. Mi aŭdis ke Loĵbano laŭdire estas kombino de la ĉefaj lingvoj de la mondo, sed mi ankaŭ aŭdis ke la vortoj estis formitaj en hazarda vortfarilo. Se oni rigardas la lingvon, ambaŭ klarigoj ŝajnas eblaj.

Esperanto ne estas la plej simpla lingvo en la mondo, tiu estas Toki Pona kiu havas nur 120 vortojn. Tamen, la lingvo estas tiel simpla ke estas ege malfacile havi konversacion kaj preskaŭ neeblas scii ĉu la alia persono komprenis vin. Esperanto ankaŭ ne estas la plej logika lingvo, tiu estas Loĵbano. Tamen, Loĵbano estas tiom malsimpla, ke estas dubinde ĉu iu iam flue regis la lingvon. Anstataŭ tio, Esperanto kompromisas pri ĉi tiuj aferoj por fari lingvon kiu estas simpla kaj logika, sed ne ekstremen. Ĝi interŝanĝas purecon por praktikeco. Ĝi eĉ permesas al la uzantoj elekti ĉu ili preferas simplecon aŭ logikon, ekzemple estas du vortoj por la angla “doctor”, doktoro kiu estas simpla kaj facile lernebla kaj kuracisto kiu estas logika ĉar ĝi devenas la verbon kuraci.

Simile, Interlingua estas pli latina, Volapuko pli germana, Slovio pli slava, sed Esperanto pretas kompromisi pri tiuj aferoj por fari lingvon kiu allogas parolantojn de ĉiuj tiuj grupoj. Kritikantoj prave diras ke Esperanto ne estas 100% neŭtrala pro sia uzo de la latina alfabeto, sed la nura maniero esti tute neŭtrala estus krei novan alfabeton, kio malutilos al ties allogo kiel facile lernebla lingvo. Kompromisa lingvo kiun homoj fakte lernas kaj uzas estas multe pli bona ol “perfekta” lingvo kiu nur ekzistas surpapere. Funkcianta lingvo kiu ne atingas perfektecon estas pli bona ol ies ideo pri perfekteco kiun oni neniam uzas.

ijk2015-grupa-foto_20182436160
IJK 2015

Fundamento

Tre grava sed ofte ne rimarkita avantaĝo estas la fundamento. Iuj kritikas tion pro la rigideco kaj malfleksebleco, sed fakte ĝi plifortigis la lingvon. Debatoj pri gramatiko estas amuzaj por iuj, sed ili estas esence ne produktivaj. Pasigi horojn diskutante pri tio, kiel la lingvo povus aŭ devus esti, estas tempo kiun oni povus pli bone utiligi fakte uzante la lingvon kaj konstruante kulturon kaj komunumon. Neniu volas lerni lingvon se oni timas ke ĝi multe ŝanĝiĝos kaj oni devos rekomenci denove. Reformdebatoj estas senfinaj ĉar beleco kaj perfekteco estas subjektivaj ideoj pri kiuj neniu akordas, do ĉiam estos iu kiu pensos ke li povas “plibonigi” la lingvon. Senĉesaj disputoj kaj kvereloj donas impreson pri ĥaoso kaj malorganizo kiu senkuraĝigas novajn lernantojn.

Oni eĉ povas argumenti, ke la Ido-skismo fakte plifortigis la lingvon, ĉar tiuj kiuj deziris diskuti pri reformo forlasis la lingvon, kaj rezulte de tio, tiuj kiuj restis enfokusiĝis al konstruado de la movado. Estas multe pli produktive utiligi tempon legante, skribante, disvastigante la lingvon, ol disputante pri hipotezaj uzoj. Tial, kvankam ankoraŭ kelkaj deziras reformi Esperanton rilate al la akuzativo aŭ genro, la plimulto de la uzantoj estas tro okupitaj, fakte uzante la lingvon, por engaĝi sin.

Male, Ido ne havas oficialan fundamenton kaj estas ĉiam reformebla, sed tio ĉi detruis la lingvon. Ili konsideris la lingvon kiel aŭtomobilon, ion kio daŭre ŝanĝos kaj evoluos por pliboniĝi. Bedaŭrinde, ne ekzistas komuna ideo pri kiel aspektas perfekta lingvo, do perfektigi la lingvon estis kvazaŭ ĉasi ĉielarkon. Malmultaj de ties fruaj proponantoj restis kun la lingvo, la plimulto kreis sian propran lingvon aŭ estis forpelitaj pro la senfinaj debatoj. La lingvo ekdisiĝis inter la origina kaj la reformita versioj, kiuj siavice dividiĝis en pli kaj malpli reformitaj versioj. Grava skismo en 1926 inter reformistoj kaj konservativistoj mortigis la movadon. Ili eĉ konsentis imponi dekjaran stabilperiodon kiun oni renovigis plurfoje, fakte replikante la fundamenton kiun ili tiel akre kritikis.

Konkludo

Do, kial Esperanto estas la plej sukcesa lingvo iam inventita? Estis iom da bonŝanco pri sia frueco, la mondo serĉis komunan internacian lingvon fine de la 19-a jarcento. Pli grava ol ĉio kion Zamenhof faris, estis kion li ne faris. Li retropaŝis kaj lasis la komunumon evoluigi la lingvon anstataŭ roli kvazaŭ Dio kaj fariĝi la nura arbitro de pravo kaj malpravo. Li rezistis la urĝon entrudiĝi en la lingvon aŭ strebi al la venena kaliko de perfekteco. La plej grava influo por sukceso estis la fakto ke uzi la lingvon ĉiam estis la prioritato. Kompare al la idealisma kaj teorieca mondo de planlingvoj, Esperanto estas nekutime pragmata, kiu alia planlingvo inkluzivis poezion en sia unua publikaĵo? Mi lernis Esperanton ĉar mi ŝatis la ideon de universala lingvo sed mi restis pro la komunumo.

(Mi origne verkis ĉi tiun artikolon en la angla, dankon al Daniel Cotarelo García por lia traduka helpo)

7 pensoj pri “Kial Esperanto estas la plej sukcesa konstruita lingvo?

  1. Kial?

    Ĉar:

    1-Ĝi havas Magia Nomo alloga tuj simple legebla (sen la alfabetaj supersignoj) kaj tuj internacie komprenebla, kunsenta, sonora:

    2 vokaloj en -e- (energio)
    1 vokalo en -a- (amikeco,simpatio)
    1 vokalo en -o- (kanto)

    2-Konjugacio tuj regula

    3-Radikaro tuj preta por konstruo da frazo.

    4-Promeso da neŭtraleco..

    Ŝati

  2. ..L̂’eon’їd Daŝēvsk’ij = LjEONjyID DASheEVSKjIJ:
    1. ..Kial? => .?kial ( => ,?kro) …
    2. Ĉar: => ..pro tio ,kё … = ..prokё …
    ..anstatau^ antikva Zamenhhofa EsperantO en mezo pes ( <= de) Gamonth(e) ( <= Au^gusto) 2000+a jiare ( <= jaro) estis kreita EsperanteEspa dialekto kun modernigita gramatiko (en kiu kharaktera finazha vokalo estas +E por substantivoj) pes EsperantO ,pro kio la dialekto povas esti nomata kiel ( = ko) EsperantE.

    Ŝati

    1. Ekzistas homoj, precipe unulingvuloj, kiujn logiko de fremda lingvo tute ne interesas. Ili deziras lerni rektan tradukon de la propra gepatra lingvo. Pro tio, ĉio kio ne ekzistas en la propra lingvo fariĝas problemo. Ĉi tiuj homoj ĝenerale scias nenion pri Esperanto. Ili certe scias pli pri la angla ĉar la angla estas je modo. Reformoj povas nur konfuzi kaj malkuraĝigi ilin kaj malrapidigi ilin en la lernado. Por tiuj personoj oni ankoraŭ ne inventis sufiĉe facilan lingvon. Bonvolu ne konfuzi ilin. … https://teokajlibroj.wordpress.com/2018/03/11/kial-esperanto-estas-la-plej-sukcesa-konstruita-lingvo/
      Fabigen

      Ŝati

  3. Saluton, Robert!

    Ĉu vi permesus al mi traduki ĉi tiun artikolon (aŭ ĝian anglan originalon) en la portugalan lingvon?

    Mi kunlaboras en la Programo Mia Amiko, por instruo de Esperanto al portugallingvanoj, kaj ni komencis havi retkunvenojn je dimanĉaj vesperoj por babili en la portugala pri aferoj rilataj al Esperanto. Tial ni motivigas kaj konservas la intereson de la lernantojn kiuj ankoraŭ ne sentas sin komfortaj por paroli rekte en Esperan

    Hodiaŭ ni parolis pri diversaj planlingvoj kaj ilia komparo al Esperanto. Mi memoris pri via artikolo en la angla kaj sendis la ligilon (kelkaj parolas angle). Mi ne memoris ke ĝi estis tradukita al Esperanto (plej amuze estas, ke vi mencias min kun danko pri mia helpo, kaj mi ankaŭ ne memoris ke mi helpis vin pri ĉi tiu traduko).

    Mi atendas vian respondon kaj estime salutas vin.

    Daniel

    Ŝati

Komenti