Kial Esperanto estas la plej sukcesa konstruita lingvo?

Ekzistas centoj, eĉ miloj da konstruitaj lingvoj en la mondo, laŭ ĉiuj penseblaj stiloj. Kelkaj estis kreitaj por amuzo kaj kelkaj estis kreitaj pro grandiozaj esperoj por ŝanĝi la mondon. Tamen 99% malaperis senatinginte eĉ unu lernanton krom la aŭtoro (kaj ofte eĉ ne ili). El tiu ĝangalo de konkurencantaj lingvoj, Esperanto elstaras super ĉiuj aliaj. Nur manpleno da planlingvoj havas komunumojn, kaj tamen eĉ tiuj estas nur havas la grandecon de iu loka Esperanta klubo. Nur Esperanto kreskis al aktivaj asocioj tra la tuta mondo, kongresoj kun miloj da partoprenantoj, vasta biblioteko de libroj, kantoj, revuoj, blogoj, jutubistoj, ktp.

Sed kial Esperanto? Kio estas unika kaj speciala pri ĝi, ke ebligis ĝin sukcesi anstataŭ la aliaj? Legi plu “Kial Esperanto estas la plej sukcesa konstruita lingvo?”