Nigra 47 – Filmo pri la plej senespera epoko en la historio de Irlando

La granda malsatego inter 1845 kaj 1850 en Irlando estis kalumnio de malespero, malĝojo kaj morto. El la popolo de 8 miliono, ĉirkaŭ unu miliono mortis kaj unu miliono elmigris al Britio kaj Usono. Ĝi profunde ŝanĝis la landon rilate al lingvo, kulturo kaj socio. Eĉ hodiaŭ, iuj parolas amare kaj kolere pri la temo. Kaj nun ĝi estas la temo, por la unua fojo, de filmo. Legi plu “Nigra 47 – Filmo pri la plej senespera epoko en la historio de Irlando”

Kial Esperanto estas la plej sukcesa konstruita lingvo?

Ekzistas centoj, eĉ miloj da konstruitaj lingvoj en la mondo, laŭ ĉiuj penseblaj stiloj. Kelkaj estis kreitaj por amuzo kaj kelkaj estis kreitaj pro grandiozaj esperoj por ŝanĝi la mondon. Tamen 99% malaperis senatinginte eĉ unu lernanton krom la aŭtoro (kaj ofte eĉ ne ili). El tiu ĝangalo de konkurencantaj lingvoj, Esperanto elstaras super ĉiuj aliaj. Nur manpleno da planlingvoj havas komunumojn, kaj tamen eĉ tiuj estas nur havas la grandecon de iu loka Esperanta klubo. Nur Esperanto kreskis al aktivaj asocioj tra la tuta mondo, kongresoj kun miloj da partoprenantoj, vasta biblioteko de libroj, kantoj, revuoj, blogoj, jutubistoj, ktp.

Sed kial Esperanto? Kio estas unika kaj speciala pri ĝi, ke ebligis ĝin sukcesi anstataŭ la aliaj? Legi plu “Kial Esperanto estas la plej sukcesa konstruita lingvo?”

La invento de naciismo

Ĉu vi scias ke naciismo estas nova fenomeno? Oni ĝenerale pensas ke ĝi havas longan historion daŭrante centoj aŭ eĉ miloj da jaroj. Ofte oni ligas modernajn homojn kaj praulojn, kaj naciistoj kutime kredas ke ili agas same kiel la historiaj herooj. Historiajn militojn kaj heroojn oni priskribas per naciaj nomoj kiujn ili mem ne uzis. Do nacioj ĉiam ekzistis, ĉu ne? Legi plu “La invento de naciismo”

Kiel Faŝismo Alvenas

Ĉu vi iam rigardas historian dokumentaron aŭ eble filmo pri la Dua Mondmilito kaj miris kiel faŝismo iam kaptis la registaron? Kiel ili gajnis la subtenon de la popolo? Kiel ili konvinkis la homojn sekvi ilin? Kiel ili restruktis la nacion laŭ ilia volo? Kiel iu povus subteni tia malamo? Kial neniu haltigis ilin, kial pli da homoj ne kontraŭstaris? Ĉu vi iam pripensis kion vi farus en tiu situacio? Vi certe estus la heroo kiu kontraŭstaris la faŝistojn, ĉu ne? Ili certe ne konvinkus vin, ĉu ne? Legi plu “Kiel Faŝismo Alvenas”

La Rifuĝintaj Krizo: Nova Nomo, Malnova Rakonto

Se estas unu granda politika afero en la mensoj de ĉiuj, ĝi estas la rifuĝinaj krizo. La fluo de miloj aŭ milonoj da homoj, estas granda defio al ĉiuj Eŭropaj landoj kaj multaj homoj panikiĝas je la penso. Granda fonto de la timo estas ke la okazaĵo estas nekonata. Kiel la migrantoj agos kiam ili alvenos ĉe siaj novaj hejmoj? Ĉu ĝi estos hejmo por ili? Legi plu “La Rifuĝintaj Krizo: Nova Nomo, Malnova Rakonto”