Mia somero de Esperanto 2015

Mi memoras kiam en 2015 mi sidis en oficejo kaj tre enuis. Mi havis bonpagitan postenon sed la laboro estis tre teda kaj senutila. Mi sidis en ĉambro kun nur unu alia stranga viro kaj parolis kun neniu alia dum la tuta tago. La solaj konversacioj estis liaj strangaj rakontoj kiuj daŭris senfine kaj sencele. La laboro estis tiel baza ke simio povus fari ĝin, temis pri forgesitaj (kaj verŝajne forgesotaj) dokumentoj. La laboro estis provizora do baldaŭ mi devus reserĉi laboron. Mi havas mian tutan vivon por enua laboro, tiam mi volis vojaĝi.

Do mi plenigis tiun someron per Esperanto. Dum kvin semajnoj mi vivis kaj vojaĝis tra Esperantujo, partopreninte SES, UK, IJK kaj IJS. Mi nur eklernis la lingvon unu jaro antaŭe kaj nur jam partoprenis SES, la aliaj renkontiĝoj estis novaj spertoj por mi. Danke al mi taglibro, mi povas rakonti mian aventuron al vi nun.

Do mi komencis ĉe SES, la Somera Esperanto-Studado kiu okazis tiun jaron en Martin, Slovakio. Malsame al aliaj renkontiĝoj, SES ankaŭ estas semajno de instruado de Esperanto, do ĉiutage ni havis tri horojn da lecionoj (mi estis en la B2 klaso). Tagmeze estis prelegoj kaj diskutoj, sed fakte mi ne vidis eĉ unu prelegon dum la renkontiĝo, anstataŭ mi babilis kaj ludis kartojn kun amikoj. La unua fojo mi partoprenis SES en 2014, mi estis tuta novulo, sed la dua fojo en 2015, mi estis iom sperta, do mi helpis kelkajn komencatojn. Vespere okazis la plej bona parto de la renkontiĝo, la koncertoj kaj ludoj kiel homlupo. Kiam mi vidis ke la organizantoj de SES, E@I, serĉis volontulon mi aplikis kaj ili akceptis min.

11751817_1187826087909891_7142312226790230938_n
Ĉiuj fotoj venas el mia fotilo

Mi faris tre bonajn amikojn el angla paro loĝante en Pollando, germanino kaj tri usonanoj, du el kiuj alvenis sciante nenion pri Esperanto. Unu tago ni foriris de la kongresejo kaj sidis en iu kampo kaj babilis dum horoj. Mi eĉ renkontis belulinon kiu laŭŝajne flirtis kun mi sed ŝi havis koramikon. Ŝi eĉ invitis min al ŝia ĉambro je la dua matene, kie ni babilis normale kvazaŭ ĝi estis mezo de la tago. Kiel en la kanto de Persone: “Povus esti simple, sed estas ne.”

984174_1187825624576604_2938448649250645086_n

Kun la usonanoj mi vizitis Pragon kaj de tie, mi iris al Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo. Almenaŭ la nomo estas la esperanto-urbo, mi ne vidis multe da la lingvo dum mia vizito. La urbeto estas bona kaj malgranda, kun interesa malnova stilo. La urbeto ne estas facile trovebla kaj mi bezonis ŝanĝi la  trajnon kvinfoje (kaj maltrafis unu kvankam mi kuris apud la trajno kaj frapis ĉe la fenestro sed la ŝoforo ignoris min).

11755235_1192158507476649_4474769401485722141_n

En la urbeto, mi trovis nur unu vendejo kiu uzas Esperanton, ĉi tiu estis kafejo apartante al ĝentila esperantistino el Koreio. Ĝi ankaŭ estis la sola loko en la urbeto kie mi povas uzi la interreton do mi pasigis la tutan tagon tie sed vidis apenaŭ iuj aliaj klientoj. Tri aliaj vendejoj havis esperantajn menuojn sed ne komprenis min kiam mi provis mendi per Esperanto. Mi provis kontakti lokajn esperantistojn kaj viziti la lokan klubon, sed malsukcesis. Mi iris al la klubo, sed la klubestro ne venis, do nur estis tri komencantoj kiuj ne kapablis diri pli ol saluton.

11800555_1195761157116384_6294628186251446385_n
La Movada Foiro

Post longa vojaĝo (dum kiu mi prenis la malĝustan trajnon kaj devis pagi €90 por seĝo apud la necesejo) mi alvenis en Lille, Francio por la 100-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto. Mi gastis kun slovakoj kaj ĉar ili partoprenis esperantan kongreson, ili kompreneble parolis slovake. Bedaŭrinde la vetero estis malvarma kaj pluvema dum la semajno. Mi memoras la nekredeblan senton kiam mi vidis grandegan ondon da esperantistoj ĉe la kongreso. Mi neniam vidis tiom da Esperantistoj! La Movada foiro (mi ne komprenis kial ili volis la movado foriri) estis tre interesa sperto kaj mi vidis ĉian asocion. Estis asocioj por komunistoj, biciklistoj, vegetaranoj, nefumantoj, fervoj-laboristoj kaj ĉiuj religioj (eĉ ateistoj).

11822435_1195761340449699_2617832034847767184_n
Ĉiuj estas Esperantistoj

Male ol aliaj kongresoj, UK estis pli serioza kaj oficiala, pli kiel kunsido ol festo. Mi vidis ke plejparto de partoprenantoj estis maljunuloj kaj blanka estis la plej kutima harara koloro. Ĉi tiu estis la unua fojo ke mi spertis sciencajn kaj fakajn prelegojn en Esperanto. Mi ĝojis vidi esperanton uzitan serioze kiel vera lingvo kaj volis montri la scenejon al miaj amikoj kiuj ne kredas ke Esperanto estas vera lingvo. Ĉeestis unu alia irlandano kiu estis la unua tempo mi ne estis la sola irlandano ĉe renkontiĝo. Irlando bedaŭrinde ne estas Esperantema lando.

11825150_1195765527115947_6705506566476652308_n
La junulejo

Estis kelkaj interesaj prelegoj kaj kelkaj tre longaj paroladoj. La junuloj faris apartan vesperan programon kutime en drinkejo. Ĉiunokte ni renkontiĝis en la junulara gastejo por drinki kaj ludi kartojn. Fakte dum la ekskurso-tago ni ne aĉetis biletojn, anstataŭ ni iris la parko kaj piknikumis. Poste ni iris al drinkejo kie okazis koncerto de JoMo kaj Martin Wiese. Ĝi estis la plej bona tago de la kongreso, kvankam ni ne iris al la kongresejo. Dum alia tago ni eliris la kongreso kaj vizitis bestoĝardenon. Estis piedpilka matĉo inter esperantistoj kaj okcidenta saharo. Ni ludis kun pli da espero ol lerto kaj ĉe la mezmatĉa paŭzo, la poentaro estis 4-0 kontraŭ ni. Sed dum la paŭzo, oni eltrovis ke iu eniris la vestejon kaj rabis la ludantojn, la matĉo finiĝis malbone. Dum la Solena Fermo, mia onta laborestro Petro proponis edziniĝon al Dorota.

11817179_1195762307116269_8211466794447340384_n
La pikniko

11224519_1195762347116265_2271892175581956358_n

Estis granda karavano de 60 esperantistoj al IJK (Internacia Junulara Kongreso) en Wiesbaden, Germanio. La vetero estis varmega kaj bonŝance estis naĝejo proksime. Fakte, en mia taglibro, ĉiutage mi skribis pri kiel varma la vetero estis. La IJK estis bonega planita, nia havis nian propran lokon por la kongresejo do ne estis nekonatuloj. Ĉiuj estis en unu loko, la manĝejo, la loĝejoj, la prelegejo kaj eĉ estis verdejo por ludi kaj ripozi. Dum la tuta tago estis interesaj programoj kaj ludoj (ekzemple tre amuza kaj ridiga kvizo), kaj dum la nokto estis bonegaj koncertoj de Asorti, Martin Wiese, Jomo ktp. Mi dancis kaj drinkis kaj amuziĝis.

Dum iu nokto, estis nekonata neesperantisto promenante tra la tendejo kaj post li foriris, oni malkovris ke kelkaj aferoj kiel monujoj kaj fotiloj malaperis. Ni ĉiuj ĉasis lin tra la stratoj kaj finfine trovis lin, sed li havis tranĉilon. Ni sekvis lin ĝis li eniris trinkejon kaj atendis ĝis la polico alvenis. Ili trovis iom sed ne ĉiom de la malaperintaĵoj.

Ni vojaĝis al valo en varmega vetero kaj grimpis monton (iuj faris senŝue). Estis amuza ĉar je la komenco de la semajno, multaj homoj ĉeestis la matenaj prelegoj, sed iom post iom la kvanto malkreskis ĝis la fino de la semajno kiam preskaŭ neniu ĉeestis. Post la dua tago mi ne partoprenis iun matenan programon, fakte mi nur vekiĝis por tagmanĝo. Okazis akvobatalo, multaj senŝuuloj kaj eĉ mi aliĝis. La fina nokto estis nekredeble kaj mi dancis kaj festis ĝis la kvina mateno.

11863247_1202273599798473_6427993982489439853_n
Bela koncerteto en la gufujo

Bedaŭrinde pro la nokta festado mi tro dormis kaj preskaŭ maltrafis la trajnon. Mi ne havis la tempon por duŝi do la venontaj 8 horoj ne estis komfortaj (nek por mi nek por aliuloj). Ni tranoktis survoje en loĝejo kiu havis verŝajne la plej malgrandajn ĉambrojn mi iam vidis. La lito tuŝis ambaŭ murojn samtempe kaj kiam oni malfermis la pordon, ĝi tuŝis la liton. Mi pagis €35 por la nokto kaj estis bonŝance ĉar mi estis sola en la ĉambro, aliaj ĉambroj havis du personojn en la sama spaco.

Finfine, mi alvenis en Szentgotthárd, Hungario por IJS (Internacia Junulara Semajno). Ĉi tiu estis la plej malmultekosta renkontiĝo de la somero. Okazis en urbo apud la landlimo kun Aŭstrio kaj la kongresejo okazis apud mensa malsanulejo. La kongresejo havis du duŝejojn, unu nomata la “kultura” duŝejo kiu havis preskaŭ travidebla kurtenon kaj la “amuza” duŝejo kiu ne havas murojn aŭ kurtenojn. Ankaŭ estis parejo, privata ĉambro kie oni povus seksumi (ĉi tiu estis la oficiala klarigo).

11866360_1207126379313195_8900832787782666485_n

La renkontiĝo estis multe pli malgranda (ĉirkaŭ 50 homoj) kaj havis alian etoson. Ĉi tiu signifis ke ĉiuj konis unu la alian sed ankaŭ ke estis malpli da homoj por kunludi. Fakte kiam mi unue alvenis mi ne estis tre komforta ĉar jam estis tri grupoj. Unue, ĉeestis multaj adoleskantoj kiuj ne volis paroli kun homo kiel aĝa kiel mi kun miaj 23 jaroj. Ili jam havas sian grupon kaj ne bezonis novulon. Multaj estis denaskuloj sed ofte parolis la francan. La dua grupo estis la hungaraj organizantoj, kiuj ĉefe parolis kun si mem kaj ne havis tempon por la novuloj. La tria grupo estis la malparolemuloj kaj dum la komenco de la semajno, tie mi sidis. Ankaŭ mi estis laca pro mia vojaĝado, do tiel mi ne estis kiel bonhumora kaj parolema tiel kutime.

Sed post iom da tempo, mi komfortiĝis kaj kreis tre bonajn amikojn. Ankoraŭ estis tre varma do mi ĝojegis kiam ni vizitis banejon. La partoprenantoj faris piedpilkan teamon por ludi kontraŭ loka teamo, do ni praktikis ĉiutagan. Tiu signifis kurante multe ĉiutage kiam la temperaturo altas pli ol 30 gradoj. Honeste ni estis aĉaj kaj la alia teamo gajnis 14 golojn kontraŭ ni. Ni nur kalkulis niajn golojn kaj ni gajnis 3 golojn. Ni gajis pro ĉi tiu. Dum tagmezo, ni ludis multajn ludojn, kartojn kaj iu ludokie oni ĵetas lignon ĉe aliaj lignoj kiel en kuglo. Ni iris al parko kaj ludis “kaptu la flagon”. Mi kaptis la flagon kaj devis kuri pli rapide ol ĉiuj aliaj. Mi ankaŭ gajnis pokeran konkurson. Ni ludis karaokon kaj mi estis tiel ebria ke mi kantis. Mi dancis ĝis la nokto nokto fin’.

11896088_1207124365980063_4320556235392097339_n

Unu nokto ni iris al tombejo apud la landlimo por rigardi la stelojn. Ni kunportis tukojn kaj kapkusenojn, kaj kuŝis sur la herbo vidante ĉielen. Sed kiam ni revenis kongresen, iu policisto haltigis nin. Li vidis grandan amason da homoj parolante nekonatan lingvon, portante tukojn ktp kaj venante de la landlimo. Li pensis ke ni estis rifuĝintoj! Li postulis niajn pasportojn (kiujn ni ne kunportis) kaj aliajn demandojn en la hungara (kiujn ni ne komprenis ĉar la gvidantoj estis je la malantaŭ de la grupo). Finfine, iu organizanto klarigis kiun ni estas.

Do post kvin semajnoj, mi finfine revenis hejmen al Irlando. Ne facilis realkutimiĝi al Irlando kaj paroli la anglan. Sed ĉi tiu ne estis la fino de mia aventuro en Esperantujo, la sekvanta monato, mi translokiĝis al Slovakio kaj iĝis volontulo ĉe E@I por unu jaro kaj helpis organizi la 101-an Universalan Kongreson.

3 pensoj pri “Mia somero de Esperanto 2015

  1. Mi malfeliĉiĝas por lerni ke Herzberg estas apenaŭ Esperanta… Mi sciivolis kiel ĝi estas tiel. Almenaŭ la Kongreso ŝajnas tiel mi pensis!

    Ŝati

Komenti