Se oni rigardas mapon de Usono laŭ voĉdonoj, oni vidas maron de ruĝa kun nur kelkaj bluaj insuloj, kiu eble pensigus vin ke la dekstrista Respublikana Partio gajnis grandan venkon, sed fakte la maldekstrista Demokrata Partio ricevis pli da voĉdonoj. Ĉi tiu okazis ĉar kamparanoj ĉefe voĉdonis dekstriste kaj urbanoj voĉdonis maldekstriste.
Ĉi tiu ne nur okazas en Usono, la voĉdona mapo de Britio ankaŭ montras bluan maron por la Konservativa Partio kaj nur kelkaj etaj insuloj por la Laborista Partio, kvankam ili preskaŭ egalas laŭ voĉdonoj (42%-40%). Same, en Francio la maldekstristoj plej fortas urbe kaj la dekstristoj plej fortas kampare. Germanaj urboj emas al la maldekstrista SDP kaj malurboj emas al la dekstrista CDU. Eĉ Irlando, kie la partioj havas nur iomete da ideologio, Dublino pli maldekstristemas kaj la kamparano pli konservativemas. Eĉ ene da partioj, kamparanaj politikistoj estas pli konservativaj ol urbanoj.
Kial ĉi tiu tendenco veras trans preskaŭ ĉiuj demokratioj? Kial kamparanoj ĝenerale emas voĉdoni por dekstristaj partioj kaj urbanoj ĝenerale emas voĉdoni por maldekstristaj partioj?
Iom rilatas al la demografioj. Junuloj (principe studentoj) estas pli maldekstristemaj kaj ili ĝenerale loĝas en urboj, proksime al universitatoj. Enmigrantoj kaj etnaj malplimultoj ankaŭ emas loĝi en urboj kaj ili ankaŭ emas voĉdoni maldekstriste, ĉar ili volas ŝtatan protekton kontraŭ la plimulto. Urboj havas pli grandan internacian etoson kaj pli da kontakto kun la ekstera mondo, kiu igas ilin malpli naciista (ideologio pli forta kun dekstristoj). Simile, kamparanoj estas pli maljunaj, tradiciaj kaj etnaj homogenoj, do dekstristaj partioj kiuj subtenas tradiciajn valorojn estas pli allogaj.
Laboro ankaŭ influas. Farmistoj ĝenerale laboras sole kaj individue, do ili preferas registaron kiu ne intervenas. Ili laboras individue do ili havas individuisman vidpunkton pri socio. Laboristoj laboras kune kiu konstruas komunan etoson kaj instigas kolektivan agon. Estas pli facila por urbanoj kuniĝi por protesti kaj aliĝi al sindikatoj. Vilaĝanoj ne ŝatas kiam mono foriras el siaj vilaĝoj, vidpunkto kiu preferas malgrandan registaron, kaj la grandeco de urboj faciligas ŝtatan elspezon en la urbo. Malriĉuloj ofte loĝas en urboj, ofte koncentrita en kvatalaĉoj kiel videbla bildo de malriĉeco. Ĉar ili plej bezonas helpon de la ŝtato, ili emas voĉdoni maldekstriste. Kampara malriĉeco ne estas tiel videbla, kiu ŝajnigas kvazaŭ ĝi ne estas tiel serioza problemo.
Homoj verŝajne ankaŭ mem elektas. Homoj preferas loĝi kun samideanoj kaj pli emas elekti komunumon kun la samaj valoroj. Tial maldekstristoj pli volonte loĝi en liberala urbo ol konservativa vilaĝo (kaj male). Kutimas por homoj „eskapi“ el konservativaj kamparejoj al urboj kie ili sentas sin pli libera por esprimi kaj agi laŭvole kaj por dekstristoj „eskapi“ el la urbegaj valoroj kun kiuj ili ne konsentas.
Sed ĉi tiu ne klarigas la kernan temon aŭ kial iuj demografiaj emas voĉdoni iel. Devas esti iu esenca al la loĝloko kiu formas voĉdonpreferojn.
Ekzistas fundamenta diferenco de filozofio inter urba kaj kampara vivoj, kiu imitas la filozofion de dekstrismo kaj maldekstrismo. Kaj urba vivo kaj maldekstrismo fokusas ĉe la komunumo. Ne eblas loĝi en ia urbo kaj ne kompreni la ĉiaman interrilaton kaj interligon de ĉiuj. Ĉi tiu signifas ke urbanoj pli emas serĉi komunumajn agojn por solvi komunumajn problemojn. Estas natura por ĉiuj kunmeti sian monon por lernejoj kaj malsanulejoj. Konstraste, kampara vivo estas pli sendependa kaj individuisma. Homoj serĉas individuajn solvojn por solvi individuajn problemojn. Ofte ne eblas aŭ dezirindas kunmeti monon kaj la zorgoj ofte estas tre specifiaj al iu malgranda loko.
Kvankam ambaŭ kamparanoj kaj urbanoj pagas la saman kvanton da imposto, ili ne ricevas la kvanton da ŝtata elspezo aŭ ŝtatajn programojn. Kio ajn la nivelo de ŝtata elspezo, ne eblas havi busojn en izolitaj kamparaj lokoj. Tamen, kio ajn la nivelo de ŝtata elspezo, ĉiam estos iom da busoj en la urboj. Simple estas pli facila kaj efika havi policejon, fajrbrigadejon kaj malsanulejon en loko densa kun homoj ol en foraj lokoj, do ambulancoj kaj fajro-aŭto pli rapide alvenas. Urbanoj povas facile vidi la universitatojn, muzeojn, malsanulejojn, ŝtatoficejojn ktp por kiu ili pagas imposton, do malpli emas pri ŝtata elspezo. Kamparanoj ne vidas la rezultojn de la imposto, do pli emas pensi ke imposto nur estas malpliinda ŝarĝo.
Ankaŭ estas diferenco rilate al diverseco. Mi naskiĝis en malgranda urbo en Irlando kie preskaŭ ĉiuj estis blankulaj, irlandanoj kaj katolikoj. En tia medio, ĉi tiu aspektas kiel tute normala kaj eĉ la ĝusta situacio. En izolita homogena kamparejo, homoj de aliaj raso, sekso, religio ktp povas aspekti stranga, ne normala aŭ eĉ minaca. Sed kiam mi translokiĝis al la ĉefurbo, mi komencis renkonti homojn de aliaj landoj, religioj ktp. Mi iĝis malpli naciista ĉar estis mafacila kredi ke irlandanoj estis la plej bonaj kiam mi rekontis aliajn nacianojn. Studoj eltrovis ke lokoj kun la plej malmulte da enmigrantoj plej forte subtenas kontraŭenmigrantistoj.
Fakte, studoj ankaŭ eltrovis ke se oni konas samseksemulon, ĉi tiu influas kiel oni voĉdonus rilate al edziĝaj rajtoj por samseksemuloj. Se urbanoj konas pli da GLAT-uloj, tiu ĉi klarigas kial urbanoj pli emas subteni samseksemulecan edziĝon ol kamparanoj. Kiam oni loĝas en urboj, oni renkontas homojn el multaj malsamaj partoj de socio. Ĉi tiu diverseco malfortigas religiecon kaj naciismon inter urbanoj, kiu ankaŭ malfortigas dekstrismon.
Ankaŭ gravas la kulturo de urboj kaj malurboj, kaj la rakontoj oni diras pri si mem. Ofte oni troigas kaj pligrandigas etajn diferencojn inter urba kaj kampara vivo, kaj oni agas laŭ la stereotipoj. Eĉ kamparanoj kiuj ne estas farmistoj (la plejmulto) ankoraŭ idealigas tiun vivmanieron. Ili kredas je individuismo eĉ se siaj vivoj ne estas individuaj. Simile, individua memdungita urbano identas kun la granda komunumo eĉ se ilia vivo praktike estas pli individuisma ol dekstristoj.
Tamen, servoj (ŝoseoj, lernejoj, transporto al malsanulejo) kostas pli en kamparano. Sekve ne estas vere aserti, ke la registaro elspezas pli por ubano ol por kamparano.
ŜatiŜati
Ne gravas kiom ĝi kostas, nur gravas la kvalitio kaj kvanto da servoj. Urbanoj certe ricevas pli altan nivelon da servoj.
ŜatiŜati
En, ni diru 1950, estis tiom bonaj publikaj servoj en la kamparo kiel en urbo. estislernjoj, poŝtdomoj, butikoj, gastejoj, ĉie kaj multe pli da fervojlinioj ol nun, kaj kie ne estis, estis almenaŭ busoj, tiel oni povis iri de ie ajn al ie ajn.
Nun la vilaĝoj kaj malgrandaj urboj terure dezertiĝis !
Se vi rigardas inter la alvokoj en karita gazeto vi konstatas, ke almenaŭ la duono de la alvokoj estas por helpi al homoj en kampara loko aĉeti,aŭ riparigi aŭton, aŭ lerni ŝofori, ĉar ĉiuj publikaj transportoj malaperis, kaj sen persona veturilo, oni ne povas labori,la laborpostenoj estas preskaŭ ĉiuj proponitaj forfore ! oni ne povas iri al la lokoj kie oni proponis kapabligojn, ne kontroliĝi por ricevi sendungan helpmonon ! nek iri al malsanulejo, nekaĉeti ion por manĝi ! Tial ĝuste startisfreŝe la movado de la flavveŝtuloj en Francio,ĉar ili ruiniĝas pagante la benzinon por iri nur labori ! La vivo en la kamaroj iĝis pli kaj pli malfacila stresiga ruiniga kaj malsekura.
La vilaĝoj nun estas mortaj lokoj ! (krom kelkaj, mi tre aprezis malkovri ke Bouresse la vilaĝo kie troviĝasla esperanto-centro Kvinpetalo,plu estas vivanta kaj ekipita vilaĝo).
ŜatiŜati
Ĉu vere „ur·banan·o” en la titolo? 😉
ŜatiŜati
ŜatiŜati
Loĝante en alia lando ol Usono aŭ Britio, mi faras nur lingvan atentigon: en bona E-o tiaj vortoj, kiel “ankaŭ” aŭ “ne”, staras TUJ ANTAŬ tiuj vortoj, al kiuj ili rilatas. Tiel, bv. diri ne “Ankaŭ gravas la kulturo…” sed “Gravas ANKAŬ LA KULTURO; ne “vivoj ne estas indviduaj”, sed “vivoj estas NE INDIVIDUAJ”. Bv. gardi la lingvan integrecon de E-o!
ŜatiŜati
– Tial, neniam ĝis nun necesis l’AKUZATIVO eĉ en lingvo internacia. Komplikaĵo? Korporatismo? Dankas al vi pro viaj gardoj al lingva simpleco per ORDO en la homara cerbo.
ŜatiŜati
Mi kredas ke ĉi tiu demando havas multe da aferojn. Almenaŭ pli ol estas dirita en ĉi tiu artikolo.
Via opinio ŝajnas tro “blanka kaj nigra” aŭ “ruĝa kaj blua”. x3 Mi loĝas en tre TRE dektrista ŝtato en Usono, sed ĝi estas tre racie diversa kaj havas multe da enmigrantojn (precipe meksikanoj kaj vietnamanoj), do mi pensas ke la afero malsamas en Usono ol en Eŭropo.
ŜatiŜati
Sed la enmigrantoj kaj neblankuloj forte subtenas la maldekstristan partion. Ili ne estas dekstristoj.
ŜatiŜati
Do la demando estas plifortigita! Kial diverseco funkcias maldekstre en la urbo sed ne en la kamparo? La aserto ke urbanoj estas pli komuna ol kamparanoj estas stranga por mi, kaj mia sendependa malblanka amiko, kiu loĝis en urbo. Ni ambaŭ ĉiam aŭdis ke urbanoj estas tre individuaj, kaj li diris ke tiu veras. Mi scias ke eble estas celoj por ĉi tiuj stereotipoj ke la alia estas individua. Sed mi dependas je liaj vortoj por la komuneco inter urbanoj. Eble nur agrableco estas la celo por komuneco? Sed mi ne volas kredi tion… ._.
ŜatiŜati