Dum mia adoleskanteco, mi estis fiera naciisto (ĉar naciismo varias laŭ lando, mi parolas pri irlanda naciismo, sed miaj vortoj taŭgas por naciismo ĝenerale). Pri historio, mi delonge havas grandan interesan kaj mi amis legi pri la herooj el aliaj epokoj. Mi principe amis la rakontojn pri la herooj kiuj batalis kontraŭ Britio dum la 800 jaroj da okupado. Dum miaj samklasanoj interesis pri piedpilko kaj televido, mi legis ĉiun pri la gaelaj tribestroj dum antikaj tempoj, gloraj ribeloj kiuj batalis por libereco, la Unuiĝintaj Irlandanoj kiuj batalis por la respubliko kie ĉiuj katolikoj kaj protestantoj unuiĝus egale, la kuraĝa milito por sendependeco kaj la moderna milito por forpuŝi Britio el Nord-Irlando.
Kompreneble mi ankaŭ konis la krimojn de Britio. Ĝi invadis kaj venkis mian landon, subpremis kaj rabis nin. Mi legis pri fihomoj kiel Oliver Cromwell, kies nomo estas tiel malbenita kiel la diablo. La granda malsatego, kiam la kampoj plenis je kadavroj pro brita neglekto. La fi-registaro de Nord-Irlando, kiu katolikojn subpremis. Mortigis ili nian lingvon, niajn tradiciojn, nian kulturon. Se ili sukcesis, ni ĉesus esti irlandanoj, anstataŭ Irlando nur estus regiono de Britio. Pro Britio ni estis malriĉaj, pro Britio ni suferis. Perfida Britio, la kaŭzo de ĉiuj problemoj.
Sed ju pli multe mi legis, des pli multe mi dubis. Se Britio kaŭzis ĉiujn problemojn, kial la problemoj ne malaperis post sendependeco? Sub brita rego, oni kulpigis Brition pro ĉiuj problemoj. Se nia nacio nur havis sian propran ŝtaton! Sed post sendependeco, oni eltrovis ke la problemojn daŭris. Ni havis novan flagon sed ankoraŭ la malnovan malriĉecon. Oni diras ke oni verdigis ĉiun poŝtkeston (anstataŭ la reĝa ruĝo) sed krom ĉi tiu la lando ne ŝanĝiĝis. Post sendependeco, oni havis nacian fieron kaj naciistajn simbolojn sed homoj ankoraŭ suferis pro malbonaj vivkondiĉoj. Oni rapide eltrovis ke naciismaj sloganoj ne sufiĉis por plibonigi la landon
La plej granda kaj evidente malsukceso estis la ondoj da elmigrantoj. Ni havis liberan kaj sendependan landon, sed ĉiujare dekoj da miloj da irlandanoj forfuĝis la landon. Ĉu ĉi tiu estas la fiero de la nacio? Naciistoj ofte fanfaronas pri la glorio de la nacio, sed se la lando estis tiel gloria, kial la homoj foriris? Dum la unua sepdek jaroj de sendependeco, la popolo fakte malkreskis pro grandega elmigrado. Naciismo donis al ni la rajto flugi nian flagon kaj kanti ribelajn kantojn, sed oni ne povas manĝi flagojn kaj kantoj ne prozivos por via familio. Tial mi perdis mian naciismon, mi vidis ke ĝi vere ne solvis niajn problemojn.
Kiam Britio eliris, eniris la katolika eklezio kaj subpremo anstataŭigis subpremon. De Britio, ni sendependiĝis sed al la eklezio, ni tute dependiĝis. Senopocize la eklezio regis la lernejojn kaj malsanulejojn kaj cenzuris ĉiujn kiujn oni nomis kontraŭ katalikaj reguloj. Malpermesita estis samseksemuleco, eksedziĝo, kontraŭkoncipiloj kaj “danĝeraj” libroj. La eklezio kreis ujojn por “neĝustuloj” kaj tie oni batis, seksperfortis kaj mistraktis bebojn, infanojn, virinojn. Proksime al mia hejmo, oni malkovris amason da kadavroj de beboj. Ne britoj sed irlandanoj faris ĉi tiujn krimojn. Ĉu pli bonas ke niaj samanacianoj faris ĉi tiun sub nia flago kaj kadre de nia propra ŝtato?
La malluma flanko de naciismo estas ke ĝi bezonas malamikon. Naciismo ne estas nur ŝato de via propra lando sed ankaŭ malŝato de aliaj landoj. Herooj kompreneble bezonas malheroojn. Se supera estas via lando, malsuperaj estas ĉiuj aliaj. Irlanda naciismo kontraŭas Brition tiel multe kiel ĝi subtenas Irlandon. Estas konstrasto, esti irlandano signifas ne esti brito.
Naciismo ankaŭ instigas homojn mortigi aliajn. Naciistoj kredas ke ili devas morti kaj mortigi por sia lando, por sia nacio. La unua kaj dua mondmilito estas la plej malbona rezulto, kiam milionoj da homoj mortigis unu la alian nome de siaj nacioj. Oni forpelis homojn el siaj hejmoj por ke la domoj aparteni al nia nacio. Nome de naciismo, oni rajtas fari grandajn krimojn. Oni rajtas ŝteli, bati, mortigi kaj oni estas heroo.
Kiam mi legis plu, mi lernis pri okazaĵoj kiuj ne aperis en la kantoj kaj rakontoj pri la heroaj ribeloj. Ĉiuj Irlandanoj konas la hombuĉadon de Cromwell, sed kiom scias ke li respondis al hombuĉadon fare de la irlandanoj? Dum 1641, irlandanaj ribeloj masakris milojn da protestantoj. Laŭvorte la ribelo de 1798 estis por ĉiuj religioj, sed laŭage la katolikoj metis protestantojn en fojnejon kaj bruligis ĝin. Dum la tiel nomata “ĝenoj” en Nord-Irlando, la IRA mortigis multajn senkulpulojn simple ĉar ili estis protestantoj. Mi neniam aŭdis iun kanton pri heroo kiu lasis bombon en trinkejo kaj forkuris. Ĉu tiu estis frapo por libereco?
Mi ne komprenis kiel la IRA helpis la kaŭzon de libereco kiam ili eksplodis bombon dum memorservo por la mortintoj de la unua mondmilito en Enniskillen. Ĉu oni nomu heroojn, la irlandanoj kiuj haltigis buson ĉe Kingsmills kaj pafis ĉiujn protestanton ene? Ĉu ni ĝoju ke ili ne doloris la solan katolikan ene (kiun la protestantoj provis protekti)? Kial neniu verkis kanton pri la kuraĝuloj kiuj kroĉis bombojn al aŭtoj kaj altrudis ordinarajn homojn veturi al britaj soldatoj kaj eksplodis ĝin?
Ĉiuj irlandanoj scias pri “Sanga Dimanĉo” kiam britaj militistoj pafmortigis 13 senkulpulojn kaj naciistoj nomas tiun grandan krimon kaj kialo por brita eliro de Nord-Irlando. Sed kio pri “Sanga Vendredo” kiam militistoj de la IRA plenigis la urbon de Belfast kun bomboj, mortigis 9 homojn kaj vundis 130. Kompreneble naciistoj havas pardonojn kaj senkulpigojn pri tiuj “akcendentoj”, sed kiel eblas kondamni la alian flankon kiam viaj manoj plenas je sango?
Eĉ nuntempe, dum la epoko de paco, Nord-Irlando estas ekzemplo de la malbona flanko de naciismo. La lando havas seriozajn problemojn de senlaboreco kaj malriĉeco sed la partioj prefere disputas pri flagoj. Mi ne troigas, ja okazis stratbataloj pro decido flugi la britan flagon ĉe la urbodomo nur specialokaze anstataŭ ĉiutage. Nuntempe la parlamento disiĝis pro disputo pri la irlanda lingvo. Kvankam preskaŭ neniu en Nord-Irlando parolas la irlandan lingvon, ĝi havas altan valoron por naciistoj, do tiel oni ignoras problemojn pri sano, edukado, transporto ktp. Mi aŭdis ŝerco pri esploro kiu demandis homon “Sub kiu flago vi preferus esti senlabora?” Por naciistoj, malriĉeco ne gravas se flugas la ĝusta flago.
Mi memoras ke dum mia infaneco, la kvarteloj de mia domaro kuniĝis kontraŭ la komuna malamiko, nome la domaro trans la strato. Ridinda kaj bagatela, ĉu ne, sed tre simila al naciismo. Se estus landlimo ĉe la strato, kiel en Nord-Irlando (kie la landlimo iras trans hazardaj stratoj kaj kampoj) oni dirus ke tute kompreneble la knaboj kontraŭstaras, ĉar ili havas tutajn malsamajn etnojn. Ni pensis ke nia loko estis la plej bona kaj ni pretis batali kontraŭ nia najbaro. Ni kuniĝis pro nia komuna idento kaj ĉiuj knaboj (la mallojalaj knabinoj prifajfis la debaton) forigis dividojn inter ni por la komuna bonfarto.
Sed ĉe la loka bazlernejo, ĉiuj domaroj kuniĝis kontraŭ la komuna malamiko, la proksima vilaĝo. La du vilaĝoj havis komunan sportteamon sed mi memoris homojn ne transpasis la pilkon al mi ĉar mi venis el la alia vilaĝo. Mia mezlernejo enhavis studentojn el tri vilaĝoj kaj dum la libertempo, ni ĉiuj staris en apartaj grupoj kaj eĉ iam batalis. Sed eĉ ni povus kuniĝi kontraŭ la prokisma urbego ĉar tiuj homoj estis malsamaj al ni. Sed ni povus kuniĝi kun la urbego kontraŭ la fremda kulturo de la ĉefurbo. Sed kun la ĉefurbanoj ni havis komunan identon, ni ĉiuj estas irlandanoj kompare al Britio. Sed kun Britio kaj okcidenta eŭropo, ni estas la sama kompare al la orienteŭropanoj. Kaj nuntempe oni diras ke ni eŭropanoj devas kuniĝi pro nia simileco kontraŭ la islamanoj kun siaj strangaj kaj nekutimaj manieroj. Kiam mi aŭdas ĉi tiun, mi pensas pri la knaboj de mia domaro, ĵetante insultojn trans la strato al la knaboj de alia domaro.
Sed naciismo estas ridinda ĉu ne? Laŭ la hazardo de mia naskiĝo, mi deklaras ligon inter mi kaj famaj verkistoj kaj militistoj kvankam mi neniam renkontis ilin. Mi fieras pri konstruaĵoj kreitaj antaŭ mia naskiĝo kaj pri okazaĵoj kiujn mi ne partoprenis. Se konkuras du sportistoj kiuj mi ne konas, mi aŭ ĝojos aŭ ploras depende de kiel “ni” faras. La fama Geroge Bernard Shaw iam diris ke “naciismo estas la kredo ke via lando estas supera al ĉiuj aliaj ĉar vi naskiĝis tie.” Se ekzistas inteligentulo, tiu estas ĉar nia nacio estas inteligenta. Se iu estas ŝtelisto, ni pardonus se tiu venas de nia nacio sed estas problemo se tiu apartenas al alia nacio. Tiam ni demandus, kial ili estas ŝtelemaj? Kiel ni ĉesigus ilin? Ne plu temas pri iu kiu rabis alian, sed “ili” kiu rabis de “ni”.
Mi kreskis en vilaĝo kie ĉiuj estis irlandanoj, do facilis kredi ke ni irlandanoj estis unikaj kaj specialaj. Sed post universitato, mi vojaĝis kaj esperantumis multe kaj renkontis homojn el multaj diversaj landoj. Eble estas naiva aŭ kliŝa diri ke mi eltrovis ke ni ĉiuj samas, sed tiu ja okazis. Esperanto ja kunmetis min kaj aliajn homojn el diversaj landoj, kaj montris ke ne ekzistas muroj inter ni. Ne facilas deklari ke via nacio estas speciala kaj la plej bona post renkonti aliajn nacianojn. Mi sidis kaj babilis kun ĝentilaj kaj amikemaj homoj neresptiva de nacieco. Nacieco tute ne rilatis al la karaktero de la homo. Nia homareco kunligis nin multe pli forte ol nia nacieco dividis nin.
Mi certas ke iu akuzos min de perfido aŭ ke mi hontas esti irlandano. Eble ĉi tiu blogero estas maldestrista provo subfosas nia nacio. Ne, mi ne hontas esti irlandano, sed mi estas realisma pri kio ĝi signifas. Mi agnoskas la tutan historion, ne nur la heroaj partoj kiuj plaĉas al mi. Mia nacieco estas parto de mi, same kiel mia hejmurbo, mia viazaĝo kaj mia familio. Sed mi ne opinias ke mia lando estas la plej bona en la mondo, same kiel mi ne pensas ke mia hejmurbo aŭ familio estas la plej bona. Mi akceptas sen fanfaroni. Naciismo nur kreas murojn inter homoj kaj mi preferas transiri ilin.
Brava kaj inteligenta teksto! Mi dankas vin pro tio.
Eble vi povus revizii kelkajn mistajpojn.
Pripensu aliĝu al sennaciistoj de SAT ! 🙂
Serioze, estas plezuto tiutempe legi tielajn tekstojn.
ŜatiŜati
Dankon, mi valoras vian komenton
ŜatiŜati
1. Vi parolas tre multe pri la katolika eklezio. Kaj la “malkovro” pri la infanoj kiuj estis entombigita dum tempo de multe da mortigoj ne estas surprizita. Aŭ necese malbona.
Honeste, vi atakas la eklezion multe tiel irlando atakis Brition.
2. La liberigitoj de Usono kaj Hindio kaj Francio estis bonaj, ĉu ne? Kiam Britio mistraktis ilin, iu venas kaj batalis Brition por ilia nacio.
Mi komprenas ke homoj povas esti malbonega pri naciismo, sed mi pensas ke la muroj ekzistas por protekti popolojn kontraŭ la mistraktado de aliaj.
ŜatiŜati
“Aŭ necese malbona.”
Se vi komprenis la situacion, vi ne dirus tiun.
ŜatiŜati
Kompreneble la mortiĝo de multaj infanoj estas tre malbona kaj bedaŭra. Sed eĉ la Vikipedio artikolo diris ke Colress estis malfeliĉa ke la medio raportis ke ŝi diris vortojn ke ŝi ne diris. La artikolo ankaŭ diras ke ne estas pruvo ke krimo okazis.
Pri la muroj inter la homaro, mi diris ke mi ne pensas ke ili necese estas malbonaj. Mi kvankam kredas ke pordoj ekzistas sur la muroj. Lingvoj kiel Esperanto kaj religioj povas konekti malsamaj nacioj, eĉ se la malsamecoj estas grandegaj. Mi estas naciisto, mi supozas, sed mi ne toleras malamo, eĉ inter malamikoj.
ŜatiŜati
Simple ĉar vi legis la vikipedian artikolon, ne signifas ke vi tute komprenas la situacion. Corless diris ke estis amaso da kadavroj kaj ŝi pravis. Laŭleĝe, krimo eble ne okazis, sed la infanoj certe estis neglektitaj kaj malrespektitaj.
ŜatiŜati
Mi ankaŭ legis du novaĵretpaĝojn en la angla post la unua artikolo ke vi skribis pri la afero. Estis longa tempo kaj mi ne memoras la paĝojn, sed mi ne legis pri ĝi el katolika fonto. Kompreneble, tio ankoraŭ ne signifas ke mi komprenas la situacion, sed mi memoras ke la samaj vidpunktoj estis farita kaj mi koleris ke vi parolis tiel la kadavroj estis ĵetitaj en kloakon, la sama ideo ke Colress ne diris.
Vi ŝajnas kredi ke mi ne komprenas ke la monaĥinoj malamis la infanojn. Kion vi pensas pri la disputoj kiu estas faritaj al tiu?
ŜatiŜati
“mi koleris ke vi parolis tiel la kadavroj estis ĵetitaj en kloakon”
Oni ja trovis kadavrojn en kloako
https://www.irishtimes.com/news/social-affairs/tuam-babies-significant-quantities-of-human-remains-found-at-former-home-1.2996599
ŜatiŜati
“The commission has not determined if the structure was ever used for this purpose.”
Sed, mi deziras ke la loko estis markita…
ŜatiŜati
Kial vi ignoris la antaŭan frazon?
“The commission said it had not yet determined what the purpose of this structure was but it appeared to be a sewage tank.”
ŜatiŜati
Ĉu la frazoj ne estas similaj? La komisiono diris ke la strukturo ŝajnis esti kloako, sed ili ne scias.
ŜatiŜati
Mi samopinias pri naciismo. Bedaŭrinde en la mondo plu regas hipokriteco, inkluzive de Esperantujo. Multaj eŭropanoj ekzemple pravigas atakojn de ĉeĉenaj teroristoj konsiderante ilin “batalantoj por libereco”. Iuj pretas eĉ pravigi ostaĝigon kaj buĉadon de infanoj en Beslano. Duobla moralo furoras.
ŜatiŜati